Esperantaj proverboj (antaŭe ne troveblaj)

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Pli da vortoj malpli gravas."

~ Laocio

"Aŭskultas prudente, kiu aŭskultas atente"

~ Zamenhof

Proverbo estas konsilo esprimita en mallonga, memorinda diraĵo, ofte kun rimo. Laŭ Zamenhof konado de proverboj estas necesa por perfekta konado de la lingvo. Laŭ William Blake, la plej interesaj troviĝas en infero.

La literaturo de Esperanto enhavas multajn proverbojn, ĉefe dank'al la kosmonaŭtoj. Jen kelkaj ekzemploj, antaŭe ne troveblaj per la reto.

Enhavo

[redakti] Klasika saĝo

El la verkoj de grekaj kaj latinaj rokaj muzikistoj…

Ne trinku bieron, aŭ vi diros la veron.
Ne fidu al la homo kun vokalo en la nomo.
Unue akrigu glavon, poste akiru sklavon.

[redakti] Ĉiutaga vivo

Kondukante zepelinon, ne legu magazinon. (Robert Baden-Powell)

[redakti] Akvaj sportoj

Sen sin tuŝi, ĉu eblas sin duŝi? (Konfuceo)
Fiŝoj kaj maruloj feliĉas sen reguloj. (Blake)
Bezonas ne saĝon, ni havas la plaĝon. (Aŭstralia diraĵo)
Estu senbrida en plaĝo, kiel bird' ellasita el kaĝo. (Omar Kajam)
Sub ĉielo ni dancas, subakve lancas. (Nietzsche)

[redakti] Rampuloj

Sen la serpento, ne eblus la pento. (Rasputin)
Por fari flagon, kaptu drakon. (Kimra diraĵo)
La buŝon ĝi ofte malfermas, sed ne la lingvon lernas.

Vidu paĝon: krokodilo

[redakti] Manĝo

[redakti] Viando

Karno de porko plaĉas al orko. (Tolkien)

[redakti] Legomoj

Pri bona artiŝoko, ĉu gravas moko? (Konfuceo)

[redakti] Sukeraĵoj

Ne lasu melason en vian kirason. (Rikardo la Leonkora)

[redakti] Politika filozofio

Laboras Hitlero, kaj floras espero. (Naziklopedio)

[redakti] Malvarma Milito

Kontraŭ monda malvarmo, ne sufiĉas larmo. (Orvelo)
Por savi la mondon, voku Ĝejmz Bondon. (Fukuyama)

[redakti] Artoj kaj sciencoj

Saĝulo inventas, stultulo pentras.(Leonardo da Vinci)
Al iu kun seksa manio, ĉiu estas pornografio. (Lewis Carroll)

[redakti] Kosma scienco kaj nifoj

Per flugiloj de espero, kun fier' de Lucifero. (nekonata kosmonaŭto)
Pli bone spacŝip' el papero, ol pano sen butero. (Poĉjo Porko)
Maristo timas rifon, kosmisto timas nifon. (James T. Kirk)
Mi havas mesaĝon por l'amaso: min alvokis fluganta subtaso. (Sankta Paŭlo)
En eta nifo, ega signifo. (Konfuceo)

[redakti] La korpo

Uzante fortajn manojn, ni plenumos la glorajn planojn. (Aleksej Staĥanov)
Ni esporas planedojn, uzante piedojn. (Leŭtenanto Uhura)

[redakti] Nudismaj diraĵoj

Vero, belo, bono, kiam mankas la kalsono. (Sapfo)
Fidindaj amikinoj feliĉas sen bikinoj. (Sapfo)
El tro da vesto, ekestas pesto. (Blake)
Ĉe nudela budo, ĉu gravas nudo? (Konfuceo)

[redakti] Pri naturismo

Menso matura, per scienco natura. (Juvenalo)
Pli bone beko de vulturo, ol Dio sen naturo. (Blake)

[redakti] Malnudismaj diraĵoj

[redakti] El la Arĥaika Esperanta Proverbaro

Kun la pug' malkovrita ne estu kaptita.

Vidu paĝon: Arcaicam Esperantom.

[redakti] El la Granda Krestomatio de Kostumo

Pli bone kino sen la sono, ol ino sen mamzono.
Ne decas maltro da vestoj sur korpo, aŭ maltro da literoj en vorto.

Vidu ankaŭ: iismo.

[redakti] El Ruĝĉapulino

Portu longan jupon, ne alparolu lupon.

Vidu ankaŭ: Ruĝĉapulino (poemo).

[redakti] Krimo kaj punado

Por fieta knabino, la pugbatmaŝino. (Leonardo da Vinci)
Dank'al batado traŭmata, mi scias ke mi estas amata. (Mona Lisa)
En taŭga ŝipo, ne mankas vipo. (James T. Kirk)
Taŭgas nur brulo pri herezulo. (Akademio de Esperanto)

[redakti] Religio

Se litero ne savas, ĉu Biblio gravas? (Lucifero)

[redakti] Kio estas proverbo?

Ŝerco kun provo je saĝo… (nekonata kosmonaŭto)
…citata de birdo en kaĝo. (Konfuceo)

[redakti] Fontoj

Arĥaika Esperanta Proverbaro.
Granda Krestomatio de Kostumo.
William Blake, La Geedziĝo de Esperanto kaj Volapuko.
Francis Fukuyama, La Fliko de Historio.
Juvenalo la Malpli Granda, Sana Menso kun Korpa Sano.
James T. Kirk, Spaca Turismo.
Konfuceo, Agoj kaj diraĵoj de la kosmonaŭtoj.
Nietzsche, Tiele parolis Mani.
Orvelo, 2084.
Ruĝĉapulino, Jen kion mi ne sciis.
Sapfo, Sonĝoj pri Sirenoj.


La Vikipedio havas tre seriozan artikolon pri la proverbo.