Esperantismo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Aŭ kuseno sub ripo, aŭ bato per vipo"

~ Zamenhof pri esperantismo


Esperantistoj ne estas sekto.
Antaŭe: du esperantistoj.
Malantaŭe: botelo da sekto.

EsperantismoHomaranismo estas religio fondita en la jaro 28 p.Z de la profeto L:L: Zamenhof, konata de la kredantoj kiel La Majstro. Religio fondita por detrui ĉiujn antaŭajn religiojn kaj lingvojn. La 26an de julio 1887 (dato de antikva ne plu uzata kalendaro) La Majstro proklamis sin fondinto de la plej grava religio kaj la Sendito kaj Promesito de la profeto Johano Moseo Ŝlejer (laŭ la tradicio de Volapukismo, Ŝlejer promesis Ĉifalon por venkigi la volapukan popolon). Lia vivo estas legebla en la Evangelio laŭ Edmond Privat. Li akre kaj skandaleme predikis kontraŭ tiuj homoj kiuj volis reformi la volapukajn leĝojn kaj li mem proponis novajn en 1894. Dum longaj jaroj ĝi estis la plej forta religio de la mondo. Ĝi kreis la Esperantan Inkvizicion kiu kondamnis ĉiujn kiuj malkceptis lerni la lingvon, aniĝi al la Esperanta Civito, ne aparteni al iu landa asocio, ne pagi la kotizon de Kelknacia Esperanto-Asocio aŭ ne uzi Pasportan Servon dum la vojaĝoj.

Pro tio, parto de liaj kredantoj ekribeliĝis kaj kreis novan religion kun Belfrunto Iskarioto kiel granda profeto. Nuntempe ĉi tiu religio preskaŭ malaperadas. Idismo estas la plej disvastiĝinta religio kun pli ol 500 milionojn da kredantoj. L.L. Zamenhof esis kondamnita je koratako de la Komisiono por Altrudo de Murdiga Lingvaĉo pere de Belfrunto Iskarioto. La sekvantoj de tiu ĉi sekreta religio atendas la tagon kiam revenos surteren la Mesio Zamenhof kiu kondukos ilin al eterna Verda Paradizo kaj detruos ĉiujn idistojn kaj anglaparolantojn

[redakti] Simptomoj

Esperantismo konsistas en tio, ke homoj, kiuj ofte ĝis nun estis tute prudentaj, ricevas atakon de frenezo kaj komencas lerni Esperanton; ili ricevas varmegon, kaj en la deliro, kaŭzita de tiu ĉi varmego, ili komencas paroli pri la « estonteco », pri la « frateco de la popoloj » k. t. p., k. t. p.; ekster tio ili ricevas la tre danĝeran pasion infekti per sia malsano kiel eble pli da aliaj homoj, kaj en tio ĉi kuŝas la plej granda danĝero de tiu ĉi malsano. Oni diras, ke tiu ĉi malsano infektis jam multajn urbojn kaj landojn.