Esperantisto

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Parto de serio

2815 n  03010856-0
Esperantismo

Kategorio
Sektoj
Finvenkismo · Raŭmismo · Plivastismo
Hosistemismo · Iksismo · Neŭtralismo
Bonalingvismo · Mavalingvismo · Reformismo
Etnoj kaj lingvoj
Esperanta Civito · Esperanta Respubliko
Atestantoj · Esperantistoj · Socialisma SAT-ujo
Esperanto · Esperanton · Esperant' · Desperanto
Religio
La Senkorpa Mistero · La Majstro · La Apostolaro
Interna ideo · Homaranismo · Vegetarismo
Bahaismo · Judismo · Oomoto · Spiritismo
Pensado, filozofio kaj etiko
Leĝo de Tonjo · Kruko kaj Baniko
Anarkiismo · Komunismo · Naturismo
La Ondo de Esperanto · Literatura Mondo
Literatura Foiro · Beleta Almanako · Kontakto
Revuo Esperanto · Sennaciulo · Vikipedio
Sanktaj skriboj
Fundamento de Esperanto · Bulonja Deklaracio
Berlina Komentario · Proverboj · Sankta Biblio
Manifesto de Prago · Evangelio laŭ Edmond Privat
Fundamenta Krestomatio · La bona lingvo
Lingvaj respondoj · PAG · PIV · PMEG
La vivciklo, tradicioj kaj kutimoj
Komencanto · Progresanto · Nekotizulo · Kabeinto
Esperantisma ludado · Jaro · Zamenhoftago
Sankta Verdastelo · Esperanto-flago
Esperanto-furzo · Merda stelo · Okarino
Propagando · Movado · Fiero
Gravaj figuroj
Antoni Grabowski · Kabe · Belfrunto Iskarioto
Edmond Privat · Julio Baghy · Lidja Zamenhof
Kolomano Kaloĉaj · Gastono Varingjeno
William Auld · Claude Piron · Ivo Lapenna
Anna Lowenstein · Renato Corsetti
Gerito Bervalingvo · Probal Daŝgupto
Bertilo Venergreno · Ĥorĥo Kamaĉo · Sankta Ĉuko
Sanktaj institutoj
Akademujo de Esperanto · UEA · SAT
Landa Asocio · Poeto · Denaskulo
Lernu! · Pasporta Servo · Pugporda Servo
Liturgio
Preĝo sub la verda standardo · La Espero
Historio de Esperanto
Arcaicam Esperantom · Mezepoka Esperanto
Jidiŝo · Latino · Praesperanto · Volapuko
Unua Libro · Dua Libro · Bulonjosurmero
La Perfidego · Moresneto · Stel-milito
Analiza Skolo · Budapeŝta Skolo
Manifesto de Raŭmo · Pakto
Duolingo · Linukso · soc.culture.esperanto
Eble rilataj temoj
Esperantofobio · Idismo · Krokodilo
Esperantujo · Sekteco · Esperantido

Verdastelo2 Verdastelo2 Verdastelo2 Verdastelo2

"Aŭ ministran postenon, aŭ pundoman katenon"

~ Zamenhof pri esperantistoj

"Me ya uzis la vorto "esperantistatra" kom insulto"

~ idisto pri esperantistoj

"La internacieco de esperanto trovighas precipe en la fakto, ke "malghoja katido" estas por europa ne-esperantisto same nerekonebla kiel por alikontinenta ne- esperantisto"

~ bonalingvano pri krokodiloj

"Kiu bone agas, timi ne bezonas"

~ Zamenhof pri ĉi tiu artikolo

"Tempo kaj cirkonstancoj saĝon alportas"

~ Zamenhof pri Deklaracio de Bulonjo

"Aŭ kuseno sub ripo, aŭ bato per vipo"

~ Zamenhof pri esperantismo

"Ĝisostulo estas esperantisto ĝis la ostoj"

~ iu ajn pri esperantisto

"Kiel perfekta estus Esperanto, se ne ekzistus Esperanto-parolantoj!"

~ Aleksandro Melnikov pri esperantistoj

"Tro grandaj kalkuloj kondukas al nuloj"

~ Zamenhof

"Kwankam Esperanto esan mondvasta lango, ji ne yet esan monda lango en la senso pri kiu golan la Esperantistaro."

~ Reformisto pri esperantistaro

"Kiel aziano, mi ne povas akcepti ĝisosto-n kaj ĝisostulo-n kiel fanatika esperantisto"

~ Wen Jingen pri ĝisostuleco

"Estas homoj kiuj kredas ke ni (geesperantistoj) estas grupo de gefrenezuloj"

~ Pedro Cavalheiro pri normalaj homoj

"Se iu pepas pri sia EsperANTiĝo, ĝi verŝajne estas lingvo, kiu fariĝis alia. Personoj nepre EsperantISTiĝu aŭ almenaŭ esperADu."

~ Kolonjano


Esperantisto :-)* (bonalingve esperlingvamiko) estas strangegulo al kiu plaĉas kaj lerni kaj paroli nian lingvon.
3107
Esperantistoj (ankaŭ konata kiel stultuloj) ĉefe estas maljunuloj kiuj estas anoj de sekreta sektoreligio fondita la jaro 28-a p.Z. de iu forgesita profeto nomata L.L.Zamenhof. La religio nomiĝas Esperantismo kaj estas unu el la Popoloj de l'Libro. Tiuj ĉi sektanoj renkontiĝas unu foje jare en malsama lando por feki sin kaj paroli sencencaĵojn kontraŭ la volapukistoj kaj idistoj. Ilia ĉefa organo nomiĝas "Desperanto" kaj informas pri la fiaj kaj aĉegaj agadoj de tiuj teroristoj en kelkaj mondopartoj kaj enhavas liston de terorismaj libroj kiuj instruas kiel ataki, mortigi aliulojn kaj enigi pliajn frenezajn maljunulojn al la sekto. Tiuj ĉi sektanoj estas instruataj de la supera "Kelknacia Esperanto-Asocio de la esperantistoj de la modernaj tagoj" por ataki homojn kaj instituciojn kiuj akre kritikas ilin. Laŭ la UN-listo ĝi aperas kiel terorisma kaj danĝera asocio,
Dallas3

Preĝanta Esperantisto

.

La plej vigla esperantisto hodiaŭ estas la mirinda Hulk.

[redakti] Definoj

Safe image

Laŭ la Bulonja Deklaracio 'esperantisto' estas nomata "ĉiu persono, kiu scias aŭ forgesis, uzas aŭ misuzas la lingvon Esperanto por iu ajn celo. Apartenado al ia aktiva societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendata (sed ne rekomendinda)." Ĉiu esperantisto ĝuas plenan liberecon (en la elekto de sperta psikoterapiisto) kaj povas fanatike kritiki aŭ laŭplaĉe fiki, ami aŭ malami (la homaron).

Laŭ la fama lingvisto Hans-Georg Kaiser ia esperanto nur esperas ion, sed esperantisto eĉ profesie esperas ion. La esperantistoj paradokse esperas, ke Esperanto estos baldaŭ pli ol nur espero.

Esperantisto estas tiu, kiu propagandas Esperanton. Sekve oni estas esperantisto nur rilate al la neesperantista mondo. Esperantisto rilate al esperantisto jam ne estas esperantisto, sed tute ordinara samlingvano.

Ni simpligu la tutan aferon, dirante, ke la tuta esperantistaro konsistas el nur du frakcioj - stranguloj kaj cinikuloj.

Bedaŭrinde estas tiel, ke sen la strangula frakcio Esperanto jam ekde jardekoj ne plu ekzistus. Estas ĝuste tiuj pseŭdo-religiulaj fanatikaj sektanoj, kiuj tenas la movadon viva kaj tiel ankaŭ la lingvon mem. Ili faras ĉion "por niaj nepoj" kaj preskaŭ preĝas en ĉiu dua minuto al Zamenhofo, neniam tuŝante la Sanktan Fundamenton.

Evidente, stranguloj ne kapablas pli ol nur ĝuste tion - nome iel ajn iom ajn teni la aferon viva.

[redakti] Deklaracio de Bulonjo

Images1234

La originala Deklaracio de Bulonjo

La Deklaracio pri la esenco de Esperantismo (malprecize ankaŭ "Deklaracio pri Esperant[ism]o") estas baza konstitucia dokumento difinanta la memkomprenon de la Esperantistoj kaj jure fiksanta la Fundamenton de Esperanto kiel lingva bazo de la planlingvo. Ĝi estas akceptita de la Unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro je la 9-a de aŭgusto 1905.

Diras la Deklaracio:

"Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas."

Tiu fifama frazo finfine kondukis, sen la volo, sen la antaŭvido ( antaŭscio) far LLZ kaj la tiamaj e-istoj, kiam ili proklamis, ke E-o apartenas/u al neniu sed al ĉiuj, al ajnisma fuŝa, falsa kaj stulta utiligado kaj uzurpado de Esperanto por la celoj de plej diversaj ideologiaj, filozofiaj kaj politikaj tendencoj - kio, finfine kondukis al la morala (oni povus diri) ruiniĝo de Esperanto, laŭ la stato kiel ni havas la movadon hodiaŭ. Ŝajnas, ke tio ne estis evitebla. Ĉar E-o apartenas al neniu sed al ĉiuj, do iu ajn povis, povas kaj povos fari per ĝi kion li/ŝi volas.

[redakti] Pioniroj

La unua Esperantisto estis dro Gábor Balint, univ. prof. en Kolozsvár, (nun ĉiuj en Rumanujo) varbita por Esperanto varŝajne per la propaganda laboro de Beaufront. En 1897 Balint eldonis litografite la regulojn de E kaj gvidis kurson por universitataj studentoj. Portoprenis ĝin ankaŭ juna ĵurnalisto Abel Barabas, kiu varbis kaj en 1898 eldonis la unuan E-lernolibron en Ha lingvo. La instiganto kaj varbinto de la antaŭparolo estis mem Bálint, kiu spirite kaj energie rifuzis la atakojn kaj mokojn, dirante i a., ke monon havas tiu, kiu ne kredas la progreson de la omaro kaj kiu preferas la disigon de la omaro per ĥinaj muroj.

Li seksis mutajn artikolojn atakajn en la gazetaro, nur malmutaj defendaj, kaj mem la gramatikon aĉetis nur kelkaj, inter ili Pal Lengyel, posedanto de malgranda presejo en Szekszard. Li fariĝis tiel fervora Esperantisto, ke en 1900 li transprenis la eldonadon kaj presadon de la gaseto "Lingvo Interracia", eĉ en 1904 almigris al Paris, por kunfondi kaj direkti la "Presan Esperantistan Socialismon".

[redakti] Trajtoj

2042935899 n

Jen ĉefaj trajtoj de Esperantismo:

[redakti] Akceptebleco

EJ-04-004-Esperantisto-T-White-Close-Up

Multaj Esperantistoj kredas, ke la mondo, akceptinte Esperanton, samtempe akceptus Esperantismon. Stranga neniel bazebla supozo. Fakte Esperantismo nur malakcelus tian realmondan akcepton. Se vere la lingvo akceptiĝus, la unua afero, kiu malaperus, estus UEA, kaj tuj poste ĉiuj ĝisnunaj Esperantistoj. Fronte al tuta amaso da E-parolantoj, plejparte denaskaj, ili tute ne plu rolus. Supozeble, ili eĉ ne plu volus roli, preferante okupiĝi pri la nova planlingvo de specifa d-ro Pisanto en iuj duonsekretaj Pis-kluboj. Evidente oni tuj fondus novan belan sufiĉe pompan - plene sensignifan - Universalan Pisanto-Asocion kun trikomitata sistemo por maksimume umade elekti kelkajn Pisestrojn.

[redakti] Burĝeco

9.640

La partianoj de Esperanto zorgas pro la kialo ke dum en la mondo ekzistas certa kvanto da homoj kiuj dezirus rekte interkomuniki unu kun la alia, ekzistas senfina nombro da malsamaj lingvoj kiuj limigas ĉi tiun eblecon de interkomunikado. Ĉi tiuj estas zorgoj kosmopolitaj, (ne internaciaj,) de burĝoj kiuj vojaĝas pro negoco aŭ amuzo, finfine ili estas pli zorgoj de vojaĝantoj ol de civitanoj stabile produktivaj.

[redakti] Intelekto

Se paroli juste, oni devas havi tre altan intelektan kvocienton por kompreni Esperanto-kulturon. La humoro estas tre subtila, kaj sen ĝisfunda kono de la Esperanta literaturo, la tipa komencanto ne povus kapti la sencon en la plimulto da ŝercoj. Ankaŭ estas la nihilisma mondrigardo de Verdaĉano, kiu estas lerte interplektita en ilian karakterizon- ilia persona filozofio multe tiras el la antikva 4chan-literaturo, ekzemple. La esperantistoj komprenas tion; ili havas la intelektan kapablon vere konscii la profundecon de tiuj ŝercoj, por konsciiĝi, ke ili ne nur estas amuzaj- ili diras ion profundan pri la VIVO. Konsekvence homoj, kiuj ne ŝatas Esperanto-kulturon vere ESTAS idiotoj- kompreneble ili subtaksus, ekzemple, la humoron pri la ekzistadisma devizo "Iru kacen," kiu mem estas kaŝreferenco al la Sekretaj Sonetoj de Peter Peneter. Mi nun ridetas nur imagante iun el tiuj gapuloj, gratanta sian vizaĝon konfuzita dum la genia sprito de Evildea sin malfaldas sur iliaj komputilaj ekranoj. Kiaj stultuloj.. kiel mi kompatas ilin. 😂

[redakti] Neceso

Esperantismo estas absolute necesa, aktuala idearo, kiun ni nepre devas konsevi kaj evoluigi en tuta pureco kiel volis Zamenhof. Tre ofte neesperantistoj komprenas niajn ideojn pli bone, kaj inter esperantistoj, kontraue, troviĝas personoj, kiuj (interalie, sciante Esperanton perfekte) ne kredas pri ĝia venko, intence subtaksas ĝian signifon, eĉ malestimas Zamenhofon ktp.

[redakti] Malsaneco

Esperantismo estas la malsano, kiu malhelpas Esperanton ekflori. Kvankam la sekto estas la tialo, kial Esperanto entute plu ekzistas, sekto principe povos allogi nur pliajn sektanojn. Sed kun ĉiu nova sektano malkreskas la probablo, ke Esperanto ie ajn en la normala mondo ekuziĝos pro sia praktika utilo aŭ entute serioze konsideriĝos por io ajn. Sekte same malprobablas, ke iuj lingvaj interesatoj plu okupiĝos pri ĝi.

Alivorte Esperantismo vivetas kaj Esperanto estas fakte jam delonge morta. Interese, Esperanto tre precize dividas la fatalon de Latino. Ĝi postvivetas nur kadre de la ceremonioj kaj interna preskaŭ sekreta komunikado de eklezio. Nur la pastroj de la eklezio ankoraŭ lernas ĝin. Cetere, same kiel la katolika eklezio iom post iom rezignas pri Latino, tre videble la E-movado iom post iom rezignas pri Esperanto - transire al iu speco de "Amikaro de Esperanto" aŭ eble al iu speco de "Adorantaro de Sankta Ludoviko".

[redakti] Putreco

220px-William Miller

Kiuj studis filozofion, tiuj scias, ke ĉiu ideologia movado, ĉiu religio iom post iom perdas sian originan purecon, perversiĝas kaj putriĝas. Tio parte okazis ankaŭ kun esperantismo. Ĝi iĝis hobio de "stranguloj", sen ia ajn graveco kaj allogeco por ekstera publiko. Kaj tio estas nia, esperantista kulpo. Esperanto devas esti ponto inter popoloj, sed ni faris ĝin barilo, izolanta nin de niaj propraj popoloj.

[redakti] Fizika aspekto

Esperantistoj estas verdaj kaj dum la jaroj entuziasmaj Esperantistoj kreskigis al si dikan haŭton.

[redakti] Simptomoj

Esperantismo konsistas en tio, ke homoj, kiuj ofte ĝis nun estis tute prudentaj, ricevas atakon de frenezo kaj komencas lerni Esperanton; ili ricevas varmegon, kaj en la deliro, kaŭzita de tiu ĉi varmego, ili komencas paroli pri la « estonteco », pri la « frateco de la popoloj » k. t. p., k. t. p.; ekster tio ili ricevas la tre danĝeran pasion infekti per sia malsano kiel eble pli da aliaj homoj, kaj en tio ĉi kuŝas la plej granda danĝero de tiu ĉi malsano. Oni diras, ke tiu ĉi malsano infektis jam multajn urbojn kaj landojn.

Esperanto-bacilo

Esperanto-bacilo

[redakti] Celo

Esperantistoj strebas forpuŝi ĉiujn lingvojn kaj anstataŭigi ilin per la unusola.

[redakti] Problemoj

La problemo de Esperantismo estas duflanka.

Unue jen la problemo pri planlingvo sufiĉe uzebla kaj disvastigebla, kiu tamen tute ne plu estas disvastigebla pro la strangeco kaj sekteco de la jam ĉeestanta adeptaro. Evidente strangularo kapablas allogi nur pliajn stangulojn, kaj jen nur la vojo al pli stranga sekto, ne al la populariĝo de planlingvo.

Sed ĝuste divastigantoj supozeble konsistigas jam nian dubeman, nekredeman, esploreman, racieman frakcion. Jen tiu, kiu al la ekstera mondo jam tre zorgeme kaj pripense prezentas la planlingvon Esperanto kaj ĉe tio por maksimume sukcesi nur minimume videbligas la akompanantan adeptaron. Alivorte timanto de tio, ke tiu, kiu aĉetos de li nian Esperanto-brasikon sur la planlingva foiro, endanĝeriĝos nevole kunaĉeti skvamojn de malbongustaj brasikmuŝetoj plus iu kaj iu neglutebla limako. Kaj verdire estas tiel, ke nur unu misianta strangulo, disvastigante sian kutiman primitivan E-propagandon okaze de gazetara konferenco, povos fiaskigi la plurjaran seriozan informadan laboron de deko da sanmensaj Esperantistoj.

Jen tre kerna apenaŭ solvebla problemo. Eble plene nova planlingvo - do sen jamekzista adeptaro - havus pli bonan ŝancon sukcesi ol Esperanto, malgraŭ ties iugrada literatura tradicio. Ĉe tio oni tamen ne forgesu, ke ankaŭ konsiderinda parto de nia literaturo estas porstrangula literaturo, do ne vere valora kaj pro tio iel decidiga.

Due estas la problemo de la parola komunumo - plene sendepende de ĝia strangeco aŭ nestrangeco. La malgranda fakte ekzistanta parolantaro tagon post tago senplanigas sian planlingvon. Do enuziĝante, Esperanto perdas sian planlingvecon, precipe pro la senbrida enkonduko de novaj nenecesaj radikoj. Aldoniĝas la amaso da frazeologismoj importitaj el Eŭropaj naciaj lingvoj plus tiuj ekestintaj interne de la modestnombra E-komunumo. Do enuziĝante, la lingvo "naturiĝas" kaj tiel - de planlingva vidpunkto - degeneras.

Fronte al tiuj du defioj oni ne ekkonas iun ŝancon, ke Esperanto iam ajn povos eĉ nur modeste prosperi.

Ambaŭ evoluoj neformiĝis iel subite kaj hodiaŭ. Ili havas jam jardekan tradicion. Retrovide, oni povas konkludi, ke la Esperantistoj ĉiam tre efike malhelpis sian propran aferon - tute sendepende de tio, kion ili fakte celis ne celis. Tiu misefikemo ĝis hodiaŭ plu daŭras.

Denove rilate la unuan problemon.

Se temus nur pri kelkaj ŝimaĵoj en UKoj, nu tiam ne estus tiom grave. Bedaŭrinde tamen la verdismo montriĝas ĉie ĉe ni. Neniu ajn iomete pli granda renkontiĝo okazas sen ĝi. Ĝi simple ne estas ignorebla. Kio en Neciklopedio estas ebla - oni simple plonkas la pli ekstremajn kazojn - tio en la ekstera realo bedaŭrinde ne plu funkcias. Pro tio tiu ĉi lingvo inter normaluloj simple ne estas vendebla. Oni ne povas sufiĉe kaŝi la strangulan frakcion de la adeptaro.

[redakti] Ideala vojo

Jen la ideala vojo de iluminata Esperantisto: komencunto ---> komenconto ---> *puf* (momenta komencanteco) ---> komencinto ---> progresanto ---> ... ---> veterano ---> heroo|martiro ---> sanktulo.

Esperantisto2

[redakti] Niveloj

La niveloj de E-lernantoj:

1) eklernanto

2) pliboniganto

3) serioza lernanto :-)

4) provas ion diri (Ss-s-s-a-al-l-lut-t-to-nn!)

5) Ho! Mi parolas en Esperanto!!!

6) Mi forveturis al malproksima lando - telefonu poste!

[redakti] Stranguloj kaj UEA

Esperanto allogas iom pli da stranguloj ol oni trovus en ĝenerala publiko (ekster Kalifornio), sed tio estas trajto de ĉiuj movadoj kiuj celas plibonigi la mondon.

Ne necesas esti tro pesimisma pri tio. Ekzistas pluraj rimedoj por trakti strangulojn, en la 'ekstera realo' kaj en la reto. Foje poŝtlistoj blokas mesaĝojn de ĝenuloj. Ankaŭ, la ĉefaj instancoj efike elŝlosas strangulojn. UEA, ekzemple, simple rifuzas kunlabori kun iuj homoj.

[redakti] Graveco

Esperantismo, kiel mi ĝin komprenas, estas la animo de Esperanto kaj la fajrero kiu konservas la lingvon viva. Esperantismo estas la plej granda ideo kiu iam envenis en la mondon, kaj la benoj kiuj alkreskos el ĝia efektiviĝo superos ĉiun alian kiu estos donacita al la homaro, ĉar tiu ĉi bonega kaj glora afero, la kuniĝo de ĉiuj homoj en unu familion, progresados ĝis kiam la lingva barilo estos detruita.

[redakti] La Dek Devoj de la Esperantisto

Estas dek devoj al esperantisto, laŭ UEA:

1. Bone sciu la lingvon, traktu ĝin kun respekto, kaj lasu la versfaradon al poetoj.

2. Esperanton uzu parolante, studu legante kaj ne fuŝu skribante.

3. La plibonigistoj diskutu; vi Fundamenton sekvu kaj fidela restu.

4. Propagandu ĉiam, ne ĉie; klarigu, ne prediku; rakontu faktojn, ne esperojn.

5. Kion vi povis lerni nur en unu semajno, ne instruu en unu horo; el malgravaĵoj ne faru regulojn, kaj el la regulo ne faru malgravaĵon.

6. Verkante en Esperanto, ne kredu interesa, kion nacilingve neniu legus; ne imagu, ke preseraroj plibeligas libron, ne malesperu, se mankas aĉetantoj.

7. Al grupo aliĝu; la kunvenoj vizitu; Esperanton parolu.

8. Atentu, ke internacia lingvo vivos nur per uzado; memoru, ke tial internacia organizaĵo estas necesa, senlace varbu por UEA.

9. Legu gazeton, por ke vi konu novajn faktojn; abonu, por ke ĝi povu ekzisti; kunlaboru, por ke ĝi estu interesa.

10. Por Esperanto kiel movado agu; por ĝi kiel realaĵo pagu, kaj kiel altan idealon konservu ĝin en via koro.

[redakti] Esperantistoj kaj Esperanto

Oni povas fari utilegajn aferojn por Esperanto, ne uzante kaj ne sciante Esperanton! Gravas, ke homoj subtenu celojn de esperantismo kaj estu kapablaj agantoj. E-movado devas esti publika kaj videbla por ĉiuj, sed ne nur por E-parolantoj. Esperanto ne estas ludo! Oni devas labori por ĝi, sed ne nur babili en ĝi!!

PDSH2

Esperanto-kunveno (maldekstre/dekstren kaj desupren): Bertilo Wennergren, Arno Lagrange (kun pafilo), Doktoro Petolanto, Don Harlow (kun ruĝa masko), William Auld (kun nigra ĉapo), Antoni Grabowski kaj la blonda Sonja Elen Kisa krom tri nekonatuloj malproksime

[redakti] † † Esperanta eklezio † †

† Esperanta Eklezio † Roterdama estas tiu parto de la Katolika Eklezio kiu uzas la esperanton kiel liturgian lingvon kaj kies patriarko estas la † Esperanta Patriarkato de Bjalistoko † , nomumita de la Papo. Tiamaniere, kvankam ĉiuj katolikoj estas esperantistoj, ne ĉiuj esperantistoj estas katolikoj.

La esperantista eklezio estas plimulto de la † katolikaro † rekte regata de la † Patriarko de Bjalistoko † –ankaŭ nomata † Patriarko de Internacieco † -, pro kio ĝi dependas de la papo. Ĉar vasta teritorio estis konkerita aŭ koloniita ekde 1492 kaj kristanigita de esperantistoj, multaj personoj kredas ke ĉiu katoliko kiu estas en komunio kun la papo estas esperantisto.

† Papo † Pio la 10-a sendis sian benon al " † Espero Katolika † " kaj la † katolikaj esperantistoj † ĉiujare de 1906 ĝis sia morto en 1914. Krome en aŭdiencoj li parolis Esperanton. La 4-an de aprilo 1909 li diris al Isidoro Clé, esperantista direktoro de eklezia instituto en Bruselo: "Esperanto havas antaŭ si grandan estontecon". Pio deklaris en 1910, ke "Esperanto estas grava ilo por ligi la katolikojn de la mondo". Lia favora sinteno al Esperanto verŝajne ŝuldiĝas al la laboro de Emile Peltier.

Ekzistas ankaŭ aliaj citaĵoj, pri kiuj ni trovas nur el la tempo post la morto de la koncerna papo iujn fontojn, kiuj nenion diras pri la tempo kaj la cirkonstancoj de la eldiro, kio eventuale povus esti kialo por pridubi ilian aŭtentikecon. Tiaj citaĵoj, en diversaj variantoj ĉiam denove represitaj en informiloj de katolikaj kaj eĉ pli ofte de nekatolikaj esperantistoj, estas ekzemple la sekvaj vortoj atribuataj al † Pio la 10-a † : "Mi vidas en la lingvo Esperanto valoran rimedon por teni ligitecon inter katolikoj de la tuta mondo." Dum la tre afabla sinteno de Sankta Pio la 10-a al esperantistoj supozigas, ke tiu ĉi frazo tamen plene spegulas lian opinion, ni povas esti malpli certaj pri la citaĵo.

Dum la 23-a kongreso de IKUE en 1951 en Munkeno Pio la 10-a estis proklamita kiel "ĉiela patrono de la katolikaj esperantistoj". La kongresa numero de Espero Katolika plurloke parolas pri "Pio la 10-a, nia patrono".

[redakti] Elektita popolo

En la esperantismo aktivas la konvinko ke la esperantistoj estas la elektita popolo, ĉar ili estus alvokitaj partopreni en la finvenkisma (Pakto) kun Dio. Tiu ideo estas konstatita unuafojon en la Fundamento (libro konvencie atribuataj al Zamenhof) kaj estas ellaborita en la sinsekvaj esperantaj libroj. Laŭ la diversaj pensmanieroj de esperantismo, ortodoksa, konservema kaj civitana – konservas la konvinkon ke la esperantismo estis kaj estas la elektitaj de Dio por unu celo.

Por korekte kompreni la signifon de elektita popolo, laŭ la interpreto de la esperanta kredo, nepras ekzameni la Fundamenton. El ĝi defluas diversaj konceptoj montrantaj la dian elekto kulminantan en la fina venko.

Laŭ la tradicia esperanta interpreto, la karakterizo de elektita popolo estas senkondiĉa kaj definitiva ĉar estas dirate en (Readmono 14,2): "” ĉar vi estas popolo sankta al la Eternulo, via Dio, kaj vin la Eternulo elektis, ke vi estu Lia popolo propra, el ĉiuj popoloj, kiuj estas sur la tero” " .

[redakti] Vegetarismo

Vegetarismo estis kutima por Esperantujo ekde eble la 19a jarcento post Kristo – pro spiritaj kialoj kiel senperforto kaj por apartigi la Esperantistojn de la malsamideanoj. Homaranismo predikas ke ĝi estas perfekta dieto por spirita evoluo, ankaŭ en Esperantismo, kiu havas inter ok kaj dek milionoj da kredantoj, ĉiuj Esperantistoj estas vegetaranoj. Bahaaj piuloj ankaŭ historie praktikis vegetarismon.

Multaj Esperantaj antikvaj tekstoj promocias vegetarismon. Laika literaturo de Zamenhof anoncis pli ol 100 jaroj antaŭe: "Sentemaj animoj kiuj forlasis pasion ne manĝos karnon lasitan de vivo. Kiel oni povas praktiki veran kompaton, se oni manĝas karnon de besto por grasigi sian propran karnon?".

Sekvantoj de la Juda religio estas dividitaj pri sia opinio pri ĉu ilia religio malaprobas manĝadon de viando aŭ ne.

[redakti] Dek malpermesoj al Esperantistoj

Dek malpermesoj al Esperantistoj estas diaj leĝoj revelaciitaj al Prof-ro. P. Christaller, Stutgarto 1914, kaj skribitaj en ŝtonaj tabuloj per senkorpa mano. Ili diras:
Vegetarismo-simbolo esperanto.svg

1. Ne jam skribu Esperanto-artikolojn aŭ eĉ verku poezie, kiam vi apenaŭ unu gramatikon tralegis!
2. Ne estu trudema, kiam vi al persono propagandas!
3. Ne trograndigu propagandante!
4. Ne estu trudema al samideanoj!
5. Ne fondu novan grupon, kiam la cirkonstancoj ne sufiĉe garantias la daŭron de ĝia ekzisto!
6. Ne skribu novan gramatikon!
7. Ne fondu la de vi intencitan gazeton, ĉar da ili ekzistas jam tromulte!
8. Evitu entute la manion por novaj fondaĵoj!
9. Ne estu fanatika fundamentisto!
10. Ne fariĝu plibonigisto de Esperanto!

[redakti] Teologiaj komentoj

4905 n

La Dek Malpermesoj estas simplaj, kiel ĉiuj diaj leĝoj, sed teologoj ĉiam volas "klarigi" ilin. Fama neciklopedia teologo Gumo E. L. Fiŝo faris la jenajn famajn komentojn:

1. Ne jam skribu Esperanto-artikolojn aŭ eĉ verku poezie, kiam vi apenaŭ unu gramatikon tralegis!

Ni en Esperantujo jam havas aĉegajn poemojn, kiujn oni bone povas montri apud aliaj fiaj poeziaĉoj nacilingvaj. Neniu plu volas legi versojn en Esperanto! Sufiĉaj la verkaĵoj de Julia Bagio kaj ŝia kuzo Julio Bagio.

2. Ne estu trudema, kiam vi al persono propagandas!

1584
Precipe ne al plej intimaj konatoj. Pripensu, ke ne ĉiuj estas taŭgaj por la estonto, ne ĉiuj estas "maturaj" por grandaj novaj ideoj. Kie glacian malvarmom vi renkontas, tie lasu varbadon. Ĉiama parolo ne efikas, pli multe agas faroj. Estonte ili ĉiuj venos, la nun malŝate rigardantoj al Esperanto. Pripensu plue, ke post fina venko, ĉiuj estos niaj sklavoj!

3. Ne trograndigu propagandante!

Ho, ve... Vere ne eblas troigi pri Esperanto...

4. Ne estu trudema al samideanoj!

Ne postulu ke samideanoj bonalingve verku en Neciklopedio!
5497 n

5. Ne fondu novan grupon, kiam la cirkonstancoj ne sufiĉe garantias la daŭron de ĝia ekzisto!

Plejmulte la Esperantistoj havas emon al novaj ideoj, tial la logo estas granda, ke ili ekzistigu ion novan. Unuavice estas necese, ke oni havu aron da amikoj, al kiuj ni parolas pri la lingvo.

6. Ne skribu novan gramatikon!

Jam ekzistas PMEG!

7. Ne fondu la de vi intencitan gazeton, ĉar da ili ekzistas jam tromulte!

Tiu konsilo, kiun oni povis legi en gazeto por antialkoholuloj, taŭgas same bone por Esperantujo. Kiom da gazetkadavroj kuŝas sur la vojo de la Esperanto-historio! Landeto en sudorienta Eŭropo estas vere fama en Esperantujo pro ĝia piroteknika gazetliteraturo. La praktikaj Angloj montras - laŭ niaj gazetlistoj. Ankaŭ por fakaj unuiĝoj ne estas konsilinde, fondi novan gazeton, preferinde estas, ke ili aliĝu al jam ekzistanta eldonaĵo, ĉu enigante apartan fakon por sia profesia teritorio, ĉu uzante aldonaĵojn aperontajn laŭ bezono. Tiel ankaŭ "Ĉirkaŭ la mondo" estis organo por la Germana Akademia Esperanto-Asocio, por la Ligo de Seksaj Instruistoj kaj por la Germana Studunta Esperanto-Asocio.

8. Evitu entute la manion por novaj fondaĵoj!

Veraj Esperantistoj ne estas dormemuloj, sed energiuloj, ili vivu la staton de ekscitiĝo, sed ili ne ĉiam provu fondi ion novan, ekzemple novan ligon, asocion.

9. Ne estu fanatika fundamentisto!

Bone, ne estu "bonalingvisto" .

10. Ne fariĝu plibonigisto de Esperanto!

Bone, ne estu "bonalingvisto" (2).

[redakti] Desperanto-paralelanto

6150

Desperanto-paralelanto estas homo kiu lernis la lingvon kaj ĝin paralelas sed tute ne interesiĝas pri la interna video. Kelkaj desperantistoj kredas tiun esprimon tre oportuna por sin prezenti tra la amasmondioj ĉar ĝi egaligas ilin al paralelantoj de aliaj lingvoj. Ekzistas la varianto desperanto-fono, etime devenanta el desperanto-faŭno, sed ĝi estas apenaŭ uzata.

[redakti] Frika Venko

Parto de la desperanta komunumo kredas ke iam la tuta homaro estos frika. Tiu ĉi fino superkalifraĝilistikoespialidoza estas konata kiel la frika venko. Tiu ideo havas mitologian originon. Dio, en la 19-a jarcento, vidante la kaosan etoson de Bjalistoko, decidis organizi laborkunvenon kun d-ro Atendanto. Fine de la kunveno Dio nomumis lin multlingvan poliglotmesion kaj transdonis al li du argilplatojn kun 16 ordonoj, pliposte konataj kiel la 16 Reguloj Desperantaj.

[redakti] Ho...=(

Tial homo, kiu, estante mem entuziasto, disvastigas sian entuziasmon al aliaj, tiu estas plej malavara subvencianto de Esperanto. Li donacas al ĝi superan valoraĵon - sian koran fajron. Kaj inverse, la homoj, kiuj disvastigas en E-movado pesimismon, skeptikismon, kiuj malmahatme ploraĉas pri konstanta "regreso" de Esperanto kaj pri baldaŭa "venko" de angla lingvo ktp - tiuj estas konsumantaj nian energion, estingantaj nian lumon, unuvorte - simple spiritaj ŝtelistoj.

[redakti] Radikoj

Esperanto probable ne ekzistus sen Esperantismo. Idealismo estas forta motivigilo. Esperantismo estas kvazaŭ radiko de Esperanto. La arbo mortus sen ĝi.

Cetere iom pajaca ŝajnas la ideologia provo disigi Esperanton de la esperantismo. Kvazaŭ oni disigus la "telefonon" de la telefonaj administracioj aŭ kompanioj.

[redakti] Hobio

Esperantistoj ŝatas babiladi. Babilado, babilado, babilado...

[redakti] Prozelitismo

Prozelitismo estas la ago de tiu kiu povas fari prozelitojn, nome intrigas por konverti aŭ kuntreni aliajn homojn al Esperanto. La termino devenas el la antikva greka προσ (pros = direkto) έρχομαι (erchomai = veni).

En la Malnova Testamento la vorto "prozelito" indikas personon konvertiĝintan al Volapukismo. Tiun prozelitismon volapukistoj praktikadis ankaŭ en epoko de Zamenhof kiel estas dirate en Mateo 23, 15: “15 Ve al vi, skribistoj kaj volapukistoj, hipokrituloj! ĉar vi ĉirkaŭiras maron kaj teron, por varbi unu prozeliton; kaj kiam li tia fariĝis, vi lin faras filo de Verda Infero, duoble kiom vi mem.”

Esperantistoj, kiuj konsideras ia anoncon kaj proponon de la Esperanto al ĉiuj ĉiutempe morala devo propra de la esperantisto distingas prozelitismon, aspekton ruzan kaj malpli respekteman pri la propagando, ĝuste el la anonco kiu favoras samtempe la kreskiĝo de la libera elekto de la volo. Elekstere de la Esperanto-asocioj, kaj ene de la samaj, foje leviĝis kritikoj kontraŭ esperantizantaj metodoj kiuj ŝajnis ne respekti la supran principon. Esperantistoj intencas obei al ordono de Zamenhof kiu en la Evangelio laŭ Edmond Privat sonas: “19 Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn, esperantizante ilin 20 instruante ilin observi ĉion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo (28, 19-20).

La aktiveco, do, de esperanta prozelitismo estas ankaŭ dirata esperantigado, kvankam ne ĉiuj akordas pri la efektiva egalvaloreco de la terminoj ĉar en la nocio “prozelitismo” superregas la negativajn aspektojn.

[redakti] Filozofiproblemoj

Kial kuŝas la agnostikisma, analfabeta, fundament-fidela Esperantisto ŝvite enlite, ne povanta endormiĝi?
- Turmentas lin la demando, ĉu ekzistas IDO!

[redakti] Esperantistoj kaj filozofio

Estas multe pli da esperantistoj inter la ĉielo kaj la tero ol povas supozi nia Filozofio!

[redakti] Esperantisto kaj seksumado

Nikolao Griŝin pensas, ke veraj esperantistoj devas kompreni sian mision kaj tutan (nu, preskaŭ tutan :)) energion direkti por sia ŝatata movado. Kaj, por eviti seksajn fiks-ideojn, oni laŭeble geedziĝu: junuloj kun junulinoj, junulinoj kun junuloj. Kaj ne seksumadu kun iu alia krom sia edz(in)o. Tio estas sole inda vojo por homo. Tian moralon povas akcepti kaj ĉinoj, kaj araboj, kaj koreanoj, kaj afrikanoj, unuvorte ĉiuj.

Tqk4

[redakti] TE

Vidu ĉefartikolon TE

TE (= tipa esperantisto) niatermine estas specifa tipo de esperantisto, kiu enmovadas minimume 13–15 jarojn, posedas la lingvon nivele de la A-ekzameno de UEA aŭ pli malbone kaj estas anktiva konsumanto/produktanto de la E-kulturo: mislegas E-periodaĵojn kaj librojn, krokodilas en E-aranĝoj ktp. Tiaspecaj esperantistoj estas (kiel diras la termino “tipa esperantisto”!) plejparto en la movado, kaj ĝuste dank’ al ili ekzistas la specifa E-kulturo. Aliflanke, ankaŭ en la etnaj socioj ekzistas kultur-elituloj kaj -postrestuloj. Kaj ankaŭ en la etnaj kulturoj la pintaĵojn kapablas ende apreci nur malbone preparitaj/malkleraj individuoj.

Ni Esperantistoj fine fieru ke ni estas tiaj stranguloj! Ni konsistas el malavaraj Judoj, Afrikanoj sen ombro da ritmosento, spontanaj Japanoj, Bulgaraj vegetaranoj, melankoliaj Brazilanoj, Skandinavoj neniam amorintaj, Polaj ateistoj, kaj... nu... Usonaj Esperantistoj. Kio pli klare povus esprimi la Internan Ideon?

[redakti] Devoj de Esperantisto

250px-Firecheckmate

Post multaj protestoj kontraŭ la propagando de Esperanto, la asembleo de Unuiĝintaj Nacioj dekretis la devojn por esperantitoj:

  • Loĝi en domoj nekunligitaj kun tiuj de krokodiloj, en fermita kvartalo kun unusola enirejo kaj unusola elirejo: tia regulo kunportis al la kreiĝo de getoj. [1]
  • Ne havi pli ol unu esperanto-klubon en ĉiu urbo en kiu ĉeestas esperanta komunumo.
  • Survesti distingan signon (verda ĉapelo imitante supersignoj por viroj, verda fulardo por virinoj). [2]
  • Ne utiligi krokodilan servistaron.
  • Dum krokodilaj festotagoj, ne publike labori kaj ne laborigi la krokodilajn dungitojn.
  • Ne “praktiki propagandon” ĉe krokodiloj kaj ne kontrakti kun ili false kaj trompe. [3]
  • Ne amuziĝi, manĝi aŭ kamaradece konversacii kun krokodiloj.
  • Redakti librojn kontregistrojn kaj registraĵojn rilate al aferoj kun krokodiloj nur en la angla lingvo. [4]
  • Ne uzi komunikilojn krom tiu pri stultaĵoj kaj pri festoj kun eksplicita malpermeso propagandi pri lingvo.
  • Ne ĉagrenigi krokodilojn (temas pri propagandistoj).
  • Ne nomumiĝi per la epiteto “sinjoro” ĉe malriĉaj krokodiloj. [5]
  • Respekti la statusojn favorajn al la krokodiloj en la loko en kiuj esperantistoj portempe loĝus.
  • Puno por la malobservantoj.

[redakti] Opinioj

[redakti] Esperantistoj estas aro da arogantaj olduloj malkapablaj, kiuj konsideras sin la centro de la universo

Precipe esperantistoj estas tre grandaj indivudualistoj, malgraŭ, ke dezirus komunan interkompreniĝon. Ili lernis Esperanton plej parte pro idealistaj celoj, kredante esti ofte mondplibonigantoj. Ili aranĝis sian idealistan mondeton - neston kaj sentas sin en ĝi komforte kaj ne komprenas, ke intertempe la mondordo sin aliighis, moderniĝis.

Esperanto estas malutila al internacia homa komunikado pro la fakto ke esperantistaro konsistas je aro da maljunuloj kiuj, eĉ se ili esperantiĝis antaŭ longe, aĉe parolas la lingvon. Esperantistoj estas aro da arogantaj olduloj malkapablaj, kiuj konsideras sin la centro de la universo kaj la plej bonaj el ĉiuj.

Tiuj malnovaj, maljunaj esperantistoj vivas ankorau en alia mondo kaj al kelkaj junaj alie pensataj estas malfacile sin firmiĝi.

3762

[redakti] Psikiatria kazo

Tazio Carlevaro diagnozis el la vidpunkto de profesia psikiatro, eble ne sen humuro, sed verŝajne ankaŭ tute serioze, ke en la kazo de la esperantistoj temas pri speco de frenezuloj, psikopatoj kaj ksenoglotuloj; kiel konsolon li aldonis, ke esperantistoj ne estas la solaj tiaj, sed psikologie kompareblaj kun lingvistoj, poetoj, aŭtoroj de teatro, ktp.

[redakti] Trafparole

Trafparole, intelekto monteca komprenatigas Esperantistecon. Kaŝridigiloj konegendigas la verdverkaron aŭ amuzdiroj ne ĝisiĝos al novbakitoj. Nenialista vidpunkto ĝisostigita al verdujaĉanoj enkorpiĝas el la Praretmesaĝaro.

Ŝerclangista komprenpovo ne nuras je la rid', sed profundas geekigen al la id'. Abomenantoj malverden sensemados for de estadisma slogano kacen! Ili ne sentos malpiĉe kiom bele ete sonas la sekaj retoj de la Sanktulo Petro! Buŝoj gapas iliaj kaj ĝulaŭtas miaj engorĝigante la ekranajn diajn donojn.

Esti malverde, ho ve, ho ve! 😂

[redakti] Nekomprenebleco kaj malinternaciecebleco

Esperantistoj estas tre diversaj. Eŭropanoj profunde ne komprenas la motivojn de la Ĉinoj, kaj la Ĉinoj mem, sen sufiĉe da scioj pri psikologio, sociologio, monda historio, kaj internacia politiko malfacile komprenos la motivojn de eksterlandanoj parolantaj Esperanton.

Cerbo2

[redakti] Esperantistoj estas nekapablaj

Jen nekapableco de esperantisto kiu donis intervjuon al amas-komunikilo: la ideo pri esperanto kaj esperantistoj estas ligata al eksterteruloj, strangeguloj kaj pri frenezajhoj. Estus mirinde se homo kiu legis la intervjuojn de esperantistoj al komunikmedioj havus pozitivan ideon pri esperanto kaj pri esperantistoj. Laŭ Komitatano Z, "Ju pli verve iu reklamas Esperanton, des pli verŝajne temas pri iu, kiu mem ne bone regas la lingvon, kiun li trudas al aliaj". Kompreneble, kamarado Z tute bone regas ĝin.

[redakti] Terureco

La Esperantistoj terure prononcas sian Esperanton. Aldone ili terure parolas sian Esperanton.

[redakti] Humameco

Kvankam la elstaraj esperantistoj ofte estas tre homamaj, mezuma esperantisto estas malpli homama ol mezuma mondano. se mezuma esperantisto estus pli homama ol mezuma mondano, ĉar granda plimulto de usonanoj subtenas la mortigadon de irakanoj, oni devas atendi, ke granda proporcio de usonaj esperantistoj simile subtenas la mortigadon kaj tial malsubtenas kontraŭmortan helpon.

[redakti] Strangaĵoj, legendoj, eltrovaĵoj

Antaŭ tiaj unuavide neeksplikeblaj kaj preskaŭ monstraj fenomenoj en biografio de Esperantistoj, kiuj des pli estas prezentitaj en liturgiaj kaj civitanaj kalendaroj, oni kutimas eltiri el embaraso, serĉante la motivojn de tiaj reprezentado. Ankaŭ la mitoj havas kialojn kaj, do, devas esti kelkaj kaŝitaj kialoj (antropologiaj, teologiaj, historiaj, eble) kiuj, sen ignori la sencon pri mirakleco, devis certe transverŝi embarason en la fideluloj kiu ne povos manki.

Félicien Menu de Ménil

Por la esperantistoj senkaptitaj, ekzemple, devis modele influinti sankta Johano “senkapigita”, kies kapo tamen estis elmontrita sur arĝenta plado al la virinoj Erodiado kaj Salomeo kaj ne manportita de la martiro; oni serĉi eksplikan helpon en interesaj hipotezoj: ligoj kun la historiaj militecaj praaj kultoj kaj paganaj (keltaj, nordaj antaŭe, poste longobardaj, gotaj...) pri kranioj kaj kapoj tranĉitaj. Aliaj interpretoj preferas substreki la teologiajn simbolismojn, laŭ kiu la martiro indikus la neeblecon silentigi la esperantistan anoncon, ankaŭ se ĝia atestanto estis ĵus-ĵuse mortigita.

[redakti] Kabeado

Oni nomas Kabeado la eksesperantigo pro malespero pri Esperanto de esperantistoj. Kabei estas arto. Unue, ĝi ne estas iel ajn “oficiala”. Kabe forestiĝis el la movado sen komento pri la kialoj.

Interesa afero: "oficiale kabei". Ĝis nun eĉ Kabe ne oficiale kabeis, sed certaj esperantistoj volus oficiale malesperi. La fenomeno meritas seriozan esploradon, precipe se ĝi ripetiĝos. Kion oni faru, por oficialigi kabeadon? Ĉu sufiĉas bruligi sian pasporton de Esperantujo kaj akiri novan de ekz. Silando, Selando aŭ Zelando? Ĉu eblas oficiale malkabei por povi duafoje kabei oficiale?

[redakti] Konkludo

La Esperanto-movado provizas neniajn realajn servojn por nacilingvanoj, sekve neniu lernas Esperanton.

Se esperantistoj plu kondutos tiel malsaghe kiel ĝis nun, neeviteble aperos alia artefarita lingvo, kaj ties pli kapablaj sekvantoj realigos la postulon de nia epoko - ekuzon de komuna tuthomara lingvo.

[redakti] Referencoj

  • Rememoroj de Esperantisto. Varbita de ADA, 1925, 85 p. Priskribo de la unuaj tempoj de E en Bulgarujo; agado kaj suferado de la unuaj pioniroj, ĉefe laboristoj kaj studentoj.

[redakti] Notoj

  1. Tiu loĝiga dispozicio havis ankaŭ la celon malebligi agresojn de krokrodiloj profitantoj de la “facile kulpigeblaj” esperantistoj.
  2. Dekomence la esperantistoj, laŭ la leĝo mem de unua UK, distingiĝis el la cetera popolo per aparta maniero vesti portante verdajn stelojn, botonojn, ktp. Sekve, tamen, pro neceso de ekonomia integriĝo, ili forlasis ĉiun distingilon. La buleo profitas de tiu leĝo esperantista.
  3. Tiu normo oponas instruaĵon kaj sugestojn entenatajn en la (nepurigita) Fundamento laŭ kiuj licas, eĉ meritas antaŭ Dio, trompi kaj damaĝi ĉiumaniere krokodilojn.
  4. Evidentas ke ne povis esti garantiataj kontraktoj skribitaj en la esperanta lingvo nekonata ĉe neniu.
  5. Eble pro timo ke el la respekto oni trapasu al religiaj ideoj rilate Jesuon Kriston ktp
138675862 n
Content Navigation
Aliaj lingvoj