Esperantisto

El Neciklopedio

(Alidirektita el Esperantistoj)
Iri al: navigado, serĉi

"Aŭ ministran postenon, aŭ pundoman katenon"

~ Zamenhof pri esperantistoj
EJ-04-004-Esperantisto-T-White-Close-Up

"Me ya uzis la vorto "esperantistatra" kom insulto"

~ idisto pri esperantistoj

"La internacieco de esperanto trovighas precipe en la fakto, ke "malghoja katido" estas por europa ne-esperantisto same nerekonebla kiel por alikontinenta ne- esperantisto"

~ bonalingvano pri krokodiloj

"En la praktika uzado preskaŭ neniu esperantisto uzas la esprimojn "neologismo""

~ Marcos Cramer pri esperantistoj

"Ĝisostulo estas esperantisto ĝis la ostoj"

~ iu ajn pri esperantisto

"Kiel perfekta estus Esperanto, se ne ekzistus Esperanto-parolantoj!"

~ Aleksandro Melnikov pri esperantistoj

"Kiel aziano, mi ne povas akcepti ĝisosto-n kaj ĝisostulo-n kiel fanatika esperantisto"

~ Wen Jingen pri ĝisostuleco

"Estas homoj kiuj kredas ke ni (geesperantistoj) estas grupo de gefrenezuloj"

~ Pedro Cavalheiro pri normalaj homoj

"Se iu pepas pri sia EsperANTiĝo, ĝi verŝajne estas lingvo, kiu fariĝis alia. Personoj nepre EsperantISTiĝu aŭ almenaŭ esperADu."

~ Kolonjano
2042935899 n
Esperantisto :-)* estas strangegulo al kiu plaĉas kaj lerni kaj paroli nian lingvon.
3107
Esperantistoj (ankaŭ konata kiel stultuloj) ĉefe estas maljunuloj kiuj estas anoj de sekreta sektoreligio fondita la jaro 28a p.Z. de iu forgesita profeto nomata L.L.Zamenhof. La religio nomiĝas Esperantismo kaj estas unu el la Popoloj de l'Libro. Tiuj ĉi sektanoj renkontiĝas unu foje jare en malsama lando por feki sin kaj paroli sencencaĵojn kontraŭ la volapukistoj kaj idistoj. Ilia ĉefa organo nomiĝas "Desperanto" kaj informas pri la fiaj kaj aĉegaj agadoj de tiuj teroristoj en kelkaj mondopartoj kaj enhavas liston de terorismaj libroj kiuj instruas kiel ataki, mortigi aliulojn kaj enigi pliajn frenezajn maljunulojn al la sekto. Tiuj ĉi sektanoj estas instruataj de la supera "Kelknacia Esperanto-Asocio de la esperantistoj de la modernaj tagoj" por ataki homojn kaj instituciojn kiuj akre kritikas ilin. Laŭ la UN-listo ĝi aperas kiel terorisma kaj danĝera asocio,
Dallas3
Preĝanta Esperantisto
.

La plej vigla esperantisto hodiaŭ estas la mirinda Hulk.

Enhavo

[redakti] Definoj

Laŭ la Bulonja Deklaracio 'esperantisto' estas nomata "ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva Societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendata, sed ne deviga". Esperantistaro tamen estas libera je tiaj kontraŭhomaraj mondkonceptoj.

Laŭ fama lingvisto Hans-Georg Kaiser, iu esperanto nur esperas ion, sed esperantisto esperas eĉ profesie ion, alie, Esperantisto esperas, ke Esperanto estos baldaŭ pli ol nur espero.

Esperantisto estas tiu, kiu propagandas Esperanton. Sekve oni estas esperantisto nur rilate al la neesperantista mondo. Esperantisto rilate al esperantisto jam ne estas esperantisto, sed tute ordinara samlingvano.

[redakti] Ideala vojo

Esperantisto2
Jen la ideala vojo de iluminata Esperantisto: komencunto ---> komenconto ---> *puf* (momenta komencanteco) ---> komencinto ---> progresanto ---> ... ---> veterano ---> heroo|martiro ---> sanktulo.
PDSH2
Esperanto-kunveno (maldekstre/dekstren kaj desupren): Bertilo Wennergren, Arno Lagrange (kun pafilo), Doktoro Petolanto, Don Harlow (kun ruĝa masko), William Auld (kun nigra ĉapo), Antoni Grabowski kaj la blonda Sonja Elen Kisa krom tri nekonatuloj malproksime

[redakti] Hobio

Esperantistoj ŝatas babiladi. Babilado, babilado, babilado...

[redakti] Filozofiproblemoj

Kial kuŝas la agnostikisma, analfabeta, fundament-fidela Esperantisto ŝvite enlite, ne povanta endormiĝi?
- Turmentas lin la demando, ĉu ekzistas IDO!

[redakti] Esperantistoj kaj filozofio

Estas multe pli da esperantistoj inter la ĉielo kaj la tero ol povas supozi nia Filozofio!

[redakti] Esperantismo kaj seksumado

Nikolao Griŝin pensas, ke veraj esperantistoj devas kompreni sian mision kaj tutan (nu, preskaŭ tutan :)) energion direkti por sia ŝatata movado. Kaj, por eviti seksajn fiks-ideojn, oni laŭeble geedziĝu: junuloj kun junulinoj, junulinoj kun junuloj. Kaj ne seksumadu kun iu alia krom sia edz(in)o. Tio estas sole inda vojo por homo. Tian moralon povas akcepti kaj ĉinoj, kaj araboj, kaj koreanoj, kaj afrikanoj, unuvorte ĉiuj.

[redakti] TE

TE (= tipa esperantisto) niatermine estas specifa tipo de esperantisto, kiu enmovadas minimume 13–15 jarojn, posedas la lingvon nivele de la A-ekzameno de UEA aŭ pli malbone kaj estas anktiva konsumanto/produktanto de la E-kulturo: mislegas E-periodaĵojn kaj librojn, krokodilas en E-aranĝoj ktp. Tiaspecaj esperantistoj estas (kiel diras la termino “tipa esperantisto”!) plejparto en la movado, kaj ĝuste dank’ al ili ekzistas la specifa E-kulturo. Aliflanke, ankaŭ en la etnaj socioj ekzistas kultur-elituloj kaj -postrestuloj. Kaj ankaŭ en la etnaj kulturoj la pintaĵojn kapablas ende apreci nur malbone preparitaj/malkleraj individuoj.

Ni Esperantistoj fine fieru ke ni estas tiaj stranguloj! Ni konsistas el malavaraj Judoj, Afrikanoj sen ombro da ritmosento, spontanaj Japanoj, Bulgaraj vegetaranoj, melankoliaj Brazilanoj, Skandinavoj neniam amorintaj, Polaj ateistoj, kaj... nu... Usonaj Esperantistoj. Kio pli klare povus esprimi la Internan Ideon?

[redakti] Devoj de Esperantisto

250px-Firecheckmate

Post multaj protestoj kontraŭ la propagando de Esperanto, la asembleo de Unuiĝintaj Nacioj dekretis la devojn por esperantitoj:

  • Loĝi en domoj nekunligitaj kun tiuj de krokodiloj, en fermita kvartalo kun unusola enirejo kaj unusola elirejo: tia regulo kunportis al la kreiĝo de getoj. [1]
  • Ne havi pli ol unu esperanto-klubon en ĉiu urbo en kiu ĉeestas esperanta komunumo.
  • Survesti distingan signon (verda ĉapelo imitante supersignoj por viroj, verda fulardo por virinoj). [2]
  • Ne utiligi krokodilan servistaron.
  • Dum krokodilaj festotagoj, ne publike labori kaj ne laborigi la krokodilajn dungitojn.
  • Ne “praktiki propagandon” ĉe krokodiloj kaj ne kontrakti kun ili false kaj trompe. [3]
  • Ne amuziĝi, manĝi aŭ kamaradece konversacii kun krokodiloj.
  • Redakti librojn kontregistrojn kaj registraĵojn rilate al aferoj kun krokodiloj nur en la angla lingvo. [4]
  • Ne uzi komunikilojn krom tiu pri stultaĵoj kaj pri festoj kun eksplicita malpermeso propagandi pri lingvo.
  • Ne ĉagrenigi krokodilojn (temas pri propagandistoj).
  • Ne nomumiĝi per la epiteto “sinjoro” ĉe malriĉaj krokodiloj. [5]
  • Respekti la statusojn favorajn al la krokodiloj en la loko en kiuj esperantistoj portempe loĝus.
  • Puno por la malobservantoj.

[redakti] Opinioj

[redakti] Esperantistoj estas aro da arogantaj olduloj malkapablaj, kiuj konsideras sin la centro de la universo

Esperanto estas malutila al internacia homa komunikado pro la fakto ke esperantistaro konsistas je aro da maljunuloj kiuj, eĉ se ili esperantiĝis antaŭ longe, aĉe parolas la lingvon. Esperantistoj estas aro da arogantaj olduloj malkapablaj, kiuj konsideras sin la centro de la universo kaj la plej bonaj el ĉiuj.

3762

[redakti] Psikiatria kazo

Tazio Carlevaro diagnozis el la vidpunkto de profesia psikiatro, eble ne sen humuro, sed verŝajne ankaŭ tute serioze, ke en la kazo de la esperantistoj temas pri speco de frenezuloj, psikopatoj kaj ksenoglotuloj; kiel konsolon li aldonis, ke esperantistoj ne estas la solaj tiaj, sed psikologie kompareblaj kun lingvistoj, poetoj, aŭtoroj de teatro, ktp.

Cerbo2

[redakti] Esperantistoj estas nekapablaj

Jen nekapableco de esperantisto kiu donis intervjuon al amas-komunikilo: la ideo pri esperanto kaj esperantistoj estas ligata al eksterteruloj, strangeguloj kaj pri frenezajhoj. Estus mirinde se homo kiu legis la intervjuojn de esperantistoj al komunikmedioj havus pozitivan ideon pri esperanto kaj pri esperantistoj. Laŭ Komitatano Z, "Ju pli verve iu reklamas Esperanton, des pli verŝajne temas pri iu, kiu mem ne bone regas la lingvon, kiun li trudas al aliaj". Kompreneble, kamarado Z tute bone regas ĝin.

[redakti] Strangaĵoj, legendoj, eltrovaĵoj

Antaŭ tiaj unuavide neeksplikeblaj kaj preskaŭ monstraj fenomenoj en biografio de Esperantistoj, kiuj des pli estas prezentitaj en liturgiaj kaj civitanaj kalendaroj, oni kutimas eltiri el embaraso, serĉante la motivojn de tiaj reprezentado. Ankaŭ la mitoj havas kialojn kaj, do, devas esti kelkaj kaŝitaj kialoj (antropologiaj, teologiaj, historiaj, eble) kiuj, sen ignori la sencon pri mirakleco, devis certe transverŝi embarason en la fideluloj kiu ne povos manki.

Félicien Menu de Ménil

Por la esperantistoj senkaptitaj, ekzemple, devis modele influinti sankta Johano “senkapigita”, kies kapo tamen estis elmontrita sur arĝenta plado al la virinoj Erodiado kaj Salomeo kaj ne manportita de la martiro; oni serĉi eksplikan helpon en interesaj hipotezoj: ligoj kun la historiaj militecaj praaj kultoj kaj paganaj (keltaj, nordaj antaŭe, poste longobardaj, gotaj...) pri kranioj kaj kapoj tranĉitaj. Aliaj interpretoj preferas substreki la teologiajn simbolismojn, laŭ kiu la martiro indikus la neeblecon silentigi la esperantistan anoncon, ankaŭ se ĝia atestanto estis ĵus-ĵuse mortigita.

[redakti] Konkludo

Se esperantistoj plu kondutos tiel malsaghe kiel ghis nun, neeviteble aperos alia artefarita lingvo, kaj ties pli kapablaj sekvantoj realigos la postulon de nia epoko - ekuzon de komuna tuthomara lingvo.

[redakti] Referencoj

  1. Tiu loĝiga dispozicio havis ankaŭ la celon malebligi agresojn de krokrodiloj profitantoj de la “facile kulpigeblaj” esperantistoj.
  2. Dekomence la esperantistoj, laŭ la leĝo mem de unua UK, distingiĝis el la cetera popolo per aparta maniero vesti portante verdajn stelojn, botonojn, ktp. Sekve, tamen, pro neceso de ekonomia integriĝo, ili forlasis ĉiun distingilon. La buleo profitas de tiu leĝo esperantista.
  3. Tiu normo oponas instruaĵon kaj sugestojn entenatajn en la (nepurigita) Fundamento laŭ kiuj licas, eĉ meritas antaŭ Dio, trompi kaj damaĝi ĉiumaniere krokodilojn.
  4. Evidentas ke ne povis esti garantiataj kontraktoj skribitaj en la esperanta lingvo nekonata ĉe neniu.
  5. Eble pro timo ke el la respekto oni trapasu al religiaj ideoj rilate Jesuon Kriston ktp
138675862 n