Esperanto
El Neciklopedio
"Esperanto estas ridinda"
~ Guardian 31/10/2002, El Pais 10/11/2002, De Standaard 06/11/2002, La Repubblica 03/11/2002
"Esperanto is useless"
~ Remuŝ pri Esperanto
"Mi ne ŝatas lin... malsimpatias lin... Li minacis malferme min kaj al mia Imperio Monda..."
~ La homa enkarniĝo de la angla lingvo pri lia mortinta malamiko
"Esperanto ĝuas la plej malaltan estimon inter la lingvoj de la mondo"
~ Ralph Dumain pri supra diraĵo
"yo no comprendjsko toddo, bat me stoj emparendo muchos lejjendo vois."
~ Stultulo pri Esperanto
"Kjo as tju lingv?"
~ alia stultulo pri supra diraĵo
"En la lingvo „Esperanto“ ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo"
~ Zamenhof pri Esperanto
"La afero malsukcesis"
~ Zamenhof pri tuj poste
"Vere, ĉu ne? Esperanto estas la estonta tutmonda lingvo… kaj estonta ĉiam estos."
~ Kabeinto pri Esperanto
"Esperanto estas la plej facile forgesebla lingvo"
~ Tonyo del Barrio pri Esperanto
"Esperanta esperanto enesperigis sin en senesperan esperejon"
~ Esperantisto pri Esperanto
" esperanto > personate > per sateno > persa etno > Nero petas > se ne patro > repo en S.A.T. > sapo teren > a-serpento"
~ Roboto pri Esperanto
"Jen mia regulo: Se mi neniam vidis vorton, ghi probable ne ekzistas"
~ Marko Rauhamaa pri Esperanta vortprovizo
Esperanto estis lingvo kiu mortis en 1887. Pro kio? Ĉar ĝi estis aĉefarita lingvo, kreita de idioto. Li, kies nomo estis Tamen Doof, volis krei lingvon, kiu estu por ĉiu ajn homo de ĉiu ajn lando simple nelernebla. Por atingi tion li enkondukis en la lingvon amason da reguloj. Lia granda problemo estis (krom la geedzeco kun malbelulino), ke li ne sukcesis memori tiun gramatikon. Post fumado de amaso de malbonaj cigaredoj, kiuj eĉ pli nebulizis lian menson, li malespere decidis noti tiujn 24 regulojn, kiujn li ankoraŭ ne forgesis. Li tuj iris por serĉi paperon kaj krajonon, dum kio li forgesis 14 pliajn regulojn. La reston li finfine sukcesis surpaperigi kaj planis eldonon sub la titolo: "10 Seksreguloj". El ĉio ĉi eblas konkludi, ke la baza ideo de lia projekto estis, ke la forgesitajn lingverojn kompensu la kunteksto de la korpa lingvo. Postlonga lukto kun cenzoroj li ruze nomis la lingvon "Lingvo Internacia" (lerte subkomprenigante, ke amoro estas ia speco de lingvo internacie komprenebla kaj praktikebla). Ĉar la vorto "sekso" en la cara Rusio ne estis permesita, "dek seksreguloj" devis iĝi "dekses reguloj". El tiu embaraso Tamen Doof eskapis per invento de ses tute superfluaj, kaj eĉ miskompreneblaj reguloj; ekzemple: "Nedifinita artikolo ne ekzistas" - facile miskomprenebla kiel: "Ne, difinita artikolo ne ekzistas." Por solvi tiun dilemon sekvis alia, konsterne sarkasma, regulo: "Se tio estas por vi problemo, vi povas en la unua tempo tute forgesi la difinitan artikolon; poste vi jam ne plu memoros, ke iam ekzistis problemo."
Kiam evidentiĝis, ke post la fina venko de la pornografio, la angla lingvo iĝis internacia, necesis trovi alian nomon por la lingvo. Iuj proponis Fiaskinto, sub la influo de patologia optimismo la plimulto finfine preferis elekti la eŭfemisman nomon "Esperanto".
Iom post iom aperis homoj, kiuj asertis ke la lingvo de Tamen Doof ja estas lernebla, kaj ke ili mem pretas pruvi tion per eksperimento je propra risko. Tiuj homoj nomas unuj la aliajn "eternaj komencantoj" aŭ "esperantistoj"
La esperantistoj havis iom strangan mitologion: Ili kredis je ununura dio, nomata Tamen Doof aŭ La Majstro . Tamen Doof mem estis tre modesta kaj ĉiam asertis : "Mi ne estas idioto, mi konsideras min nur inciatoro de la lingvo" kaj "mi estas fiera pri mia judeco, nur pro pure praktikaj kaŭzoj mi preferas la internacian formon de mia nomo "Zamenhof". Laŭ la esperantistoj tiu dio sendis en la mondon sian filon Beaufront, kiu poste malobeis al sia patro. La idoj de Beaufront (Belfrunto Iskarioto) estas la Idistoj. Zamenhof kondamnis la perfidon de Beaufront per drastaj vortoj: "la nepoj vin malbenos".
En 1887 la idisto Kabe publikigis na la "Lasta libro", en kiu li pledis ke ĉiuj idistoj kaj ĉiuj iliaj idoj ĉesu paroli kaj Idon kaj Esperanton, kaj anstataŭe parolu nur angle. Lia libro tuj iĝis la plej vendata libro, kaj efektive kaŭzis la tujan morton de Ido kaj Esperanto.
Ĉi tiu Enciklopedio estas provo revivigi Esperanton. Se vi volas kunverki ĝin, ne forgesu uzi kripligitan formon de Ido anstataŭ ĝian puran formon.Unu el la plej multmembraj brazilaj evangeliistaroj, ricevis "revelacion" en kiu Esperanto prezentiĝis al li kiel la lingvo, kiun Antikristo parolos. Laŭŝajne la esperantistoj estos vere fiakompanataj! Tial, la kristanoj ne devus lerni kaj paroli Esperanton.
Enhavo |
[redakti] Opinioj
[redakti] Neŭtrala kaj vera vidpunkto
Nur Esperanto atingas sian plej gravan fazon kaj ankaŭ la plej promesplenan. Nenia alia idiomo povos anstataŭi ĝin kaj nenia estonta klopodo povos superi ĝian genian mekanismon, ĉar ĝi estis science ellaborita de animo tre sperta en la lingva kampo, kiel estas la spirito de Lazaro Ludoviko Zamenhof. Li ĉiam estis unu el la plej avangardaj lingvistoj, kiuj enkarniĝis en nia mondo kaj havis la okazon staĝi en aliaj pli evoluintaj mondoj, kie li studis la fundamentajn kaj definitivajn bazojn por la sukceso de universala idiomo sur la Tero.
Oni ŝuldas la lingvan perfektecon de Esperanto precipe al la fakto, ke ĝin realigis cerbo tiel amika al logiko kaj scienco, kiel estis la mirinda kaj saĝa rezonado de Kardec en la kodigo de Spiritismo. Kelkaj renomaj sciencistoj de nia mondo jam agnoskas, ke Esperanto estas ĉefverko de logiko kaj simpleco, kies signifo, en la lingva kampo, estas tiel grava kiel la malkovro de la atoma energio en la scienca kampo. Ĝia reduktita gramatiko, sen la reguloj, kiuj tiom lacigas la menson de la studanto, igas Esperanton kvintesenco de racieco kaj monumento de lerteco kaj inteligento, kiu eĉ pligrandiĝas per ĝia fonetika ortografio kaj sintakso surprize simpla.
Ĝi posedas ĉion necesan por adaptiĝi al la imperativoj de la dinamika jarcento en kiu ni vivas, kie ĉiuj hastas, la tempo ne sufiĉas por la homa kompreno kaj la pensoj devas esti resumitaj en malmultaj vortoj. La studanto de Esperanto ne devas lacigi sian menson por rememori malnovajn kaj komplikajn gramatikajn regulojn inter labirinto de grafikaj akcentadoj kaj ortografiaj reformoj, kiuj postulas grandan zorgon por esprimi la penson sen riski kritikojn. Li renkontas en Esperanto klaran kaj regulan sistemon, kiu igas ĝin mirinda kaj magia multobligilo de vortoj, laŭ plej alloga simpleco. Ĝi estas unu el la plej avangardaj vortmekanismoj je dispono de la moderna homo, ĉar sufiĉas funkciigi la facilajn kaj konatajn klavojn de ĝiaj neŝanĝeblaj bazoj por tuj atingi, simile al kio okazas en la modernaj kalkulmaŝinoj, la deziratajn rezultatojn sen cerbe laciĝi.
[redakti] Idala aĉa nevera vidpunkto
La aferoj, kiujn Idistoj diras pri Esperanto, kaj ne faras sencon:
- Esperanto havas ĉapelitajn literojn, nur por montri Esperanto-identecon.
Homoj kiuj parolus tiel, vere neniam komprenis la kialojn por tio, aŭ eble ne komprenis Esperanton. Ĉapelitaj literoj tre beligas nian lingvon!
- Ido estas pli "natura" aŭ "natureska".
Ĉu gravas? Iam ĉiu homo devos uzi vortaron, kaj kie oni eĉ kapablas aĉeti Idolingvan vortaron?
- Esperanto estas senĉesa libera arta vortfarado.
Tiuj homoj ŝajne neniam komprenis kial tio estas forto de Esperanto! Ĝi estas fleksebla lingvo!
- Esperanto estas "Fan-Klubo de Zamenhof".
Tiu estas nevera! Oni malmulte memoras pri la Sankta Majstro, esperantistoj eble ne scias ke li naskiĝis en benata urbo Bialistoko, ke lia sankta edzino nomiĝis Klara kaj ke li, Dio benu lin, estis la plej saĝa homo en tuta historio!
[redakti] Mensoga vidpunkto de Interlingvaistoj
Le esperantistas ha trovate lor fortia in un isolationismo linguistic. Malgrado que le material ex le qual Zamenhof construeva su lingua es occidental, ille tanto lo deformava in un structura schematic que le resultato deveniva un lingua solmente usabile per esperantistas. Le lingua ha finales classificatori, i.e. le littera final de omne substantivos debe esser o, de omne adjectivos illo debe esser a, e de omne adverbios e. Multe parolas esseva arbitrarimente prendite ab anglese, germano, francese, russo, polonese. Zamenhof introduceva un proprie serie de suffixos que repelle le multitude de formas international. Varie parolas e formas esseva inventate, p.ex. kial, tial, kiam, tiam, neniam, ĉiam, kiu, tiu, neniu, ĉiu, ĝi, ĝis, pri, tuj; le participios in -inta, -onta, -ita, -ota; le finales conjugational -as, -is, -os, -us, -u.
[redakti] Skeptika vidpunkto
Esperantisto: jen homo, kiu rigardas la aĵojn ne tiel tragikaj kiel ili estas.
[redakti] Germana vidpunkto
- Was ist Esperanto?
- Ein kompletter Grundkurs mit 52 Kapiteln
[redakti] Mitoj pri Esperanto
Oni konsideru tri mitojn bedaǔrinde daǔre propaganditaj fare de esperantistoj. Esperanton oni ne perfidas per aserti, ke veroj subpresitaj inter amikoj estas la preta armilo de malamikoj.
- Esperanto estas facila lerni. Ne veras tio. Oni ne povas ĝin lerni sen multe da tempo kaj sen multe da laboro. Tiu lingvo estas kompleksa afero; la PMEG (la retlibro pri esperanta gramiko) superas sepcent paĝojn! Kiom da fojoj oni devas apliki la buŝlingvo en diversaj situacioj por atingi la fluecon, kiu eĉ proksimigas la gepatran lingvon? Fakte, oni devas tute ligi sin al la lingvo dum sia vivo. La plena posado estas plenviva afero.
- Esperanto estas neǔtrala lingvo. Denove tio estas nevera. Inter la francaj kaj romanaj parolantoj, ekzemple, eble tio veras. Esperanto estas hindo-eǔropa lingvo, la vortaro estas plejparte latina kaj la ortografio estas latina.
- Esperanto celas bonaĵojn. Absurda estas tio! Kiu ajn utiligas ĝin, uzas ĝin por propraj celoj.
[redakti] Esperanto kaj pekoj
Malfacila lingvo Esperanto estas - kompreneble. Tiel malfacila, ke vi apenaŭ sukcesos "ellerni" ĝin, sed pekos dum via tuta vivo - escepte nur de malmultaj sanktuloj. Ni do havas bonan ŝancon revidi nin en la verda infero. Sed kio atendos nin tie? Kaj kiuj estas viaj plej oftaj lingvaj pekoj en lingvo malfacila?
La aĉaj homoj, kiuj nur pene distingas inter b/p, d/t, g/k, z/s kaj daŭre emas al molaj konsonantoj estos kondamnita al eterna ripetado de frazoj kiel "ni pesas deserton en peza dezerto, rosa procezo dum roza proceso".
Verŝajne tie senfine laŭte legiĝos PMEG kaj suferigos pekulojn per transitivaj vortoj. Aŭ eĉ pli terure: dum tago kaj nokto la pekuloj devos atente aŭskulti prelegon de Anna Lowenstein pri landnomoj kaj obeeme ripetadi: "ruso, Rusujo", "belgo, Belgujo".
Se ni rajtas kredi al Dante, tiu infero ŝajnas esti sufiĉe pitoreska loko, iom kiel en porinfana elsendo posttagmeza en iu privata televid-kanalo:
- Bertilo, monstro stranga kaj kruela,
- trifaŭke bojas, kiel hund', senpaŭze,
- super dronintoj de la koto ŝvela.
- Kun grasa barb', okuloj stelaj, naŭze,
- kaj kun ungegaj manoj, verda ventro,
- ĝi la animojn ŝiras tranĉe, taŭze. ...
[redakti] Plej novaj eltrovaĵoj pri Esperanto
La apostoloj de la Sankta Majstro, dum ili misvojis kaj trafis al Amaleko, elkovris ke Esperanto efektive estas speco de loka ĉapeligita akvomelono. [1]
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
[redakti] Blondaj samideaninoj
En Bervala Esperanto-Klubo unu junulino flustre demandis al sia amikino:
— Kiel nomiĝas tiu ĉi lingvo, kiun ni studas?
Uzataj lingvoj: Alkoholo | Batalo | Chuck Norris | Eŭropanto | Fikado | Lingvafrankao | Marĥuano | Transpiranto | Unikodo | Zombia
Strangaj lingvoj:
Arcaicam Esperantom |
Creola Clasiquoma |
Latino |
Loglio |
Marparolo |
Neciklopedio |
Rljeha |
Sanskrito |
Unikso |
Volapuko
Neuzataj lingvoj: Angla lingvaĉo | Ĉina lingveto | Esperanto | Esperanton | Franca (dialekto) | Ido | Malnova angla | Rusa inversigo | Tokipono



