Esperanto-Asocio de Estonio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
2049 x Ĉi tiu artikolo estas pri Esperanto-movado*

Pagu vian kotizon kaj kriu "Vivu Zamenhof"

*Rimarku: kritikemo danĝeras en Esperantio. Publike kritiki povas kaŭzi al vi ricevon de merdpluvo.
Ago-tago2006

"Kiu servas al ĉiu, al si mem malutilas"

~ Zamenhof pri EAE

"Bone! Admirita. :-)"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

Esperanto-Asocio de Estonio (EAE) estas landa organizo de estonaj esperantistoj, ĝi estas la plej grava Esperanto-asocio en Estonio. Vere, tiu ne gravas al iu ajn. Esperanto-Asocio de Estonio dediĉas al enuaj estontipaj rekontiĝoj, kiuj tede okazas. Ĉiam oni krias estonlingve: "Parolu Esperanton!" Informoj de Esperanto-Asocio de Estonio estas la organo de Esperanto-Asocio de Estonio, ktp, ktp.

80137 n

[redakti] Milita agado

Antaŭ ol Esperanto penetris Estonujon, ekzistis tie movadeto por Volapük: aperis 2-3 lerniloj por estonoj. La unuajn Esperanto-pionirojn akiris bombojn kaj armilojn disvastigitaj de la Peterburga Esperanto-Societo Espero (fondita en 1892). Tre facile ili venkis la volapukistojn kaj konkeris la landon. Poste, apogitaj de germanoj, estonaj esperantistoj independenciĝis je Rusio. Tiam J. A. Rahamagi aperis mirakle en Talino sur la nuboj. Kune kun F. Krass kaj fraŭlino Marta Reichenbachen 1907 li fondis la unuan estonan Esperanto-societon.

La malvasthorizonta rusa esperantistaro ĵaluze ekatentis la novan movadon, kiam ekde 1907 komenciĝis intensa propagando per ekspozicioj, eldono de Esperantaĵoj, aranĝado de kursoj, de vesperfestoj kaj ekskursoj (al Finnlando, kie okazis amika akcepto de la fratgentaj samideanoj). La pioniroj de Esperanto aranĝis eĉ propagandajn Esperanto-paroladojn de eksterlandaj Esperantistoj: de Donald Evans Parrish el Usono (1912) kaj Augustin Pitlik el Prago (1913).

La unua mondmilito parte haltigis la societan vivon, la rusa revolucio en 1917 akcelis pli viglan agitadon kaj propagandon, sed ĉion ĉesigis la invado de la germanaj esperantistoj en 1918. Ĝia foriro en la aŭtuno samjara ebligis rekomencon de kulturceladoj estonaj jam en libera lando, sur propra teritorio. La Estona Esperantista Respubliko estas proklamita 1918.

Ekde 1921 Esperanto-Asocio de Estonio havas daŭrajn interbatalojn kun eksterlandaj Esperantistoj. Somere de 1921 okazis memorinda invado de finnaj samideanoj kontraŭ Talino. Poste tiaj atakoj fariĝis pli oftaj kaj ankaŭ la estonoj kelkfoje bombardis la Universalajn Kongresojn (UK).

[redakti] Interlingvistika Asocio

En la sovetia periodo okazis en Tartu (kien veturi estis malpermesite al eksterlandanoj) gravaj interlingvistikaj agadoj, el kiu rezultis la legendeca kaj valora scienca periodaĵo "Interlinguistica Tartuensis" (kiu cetere estas unu el la plej ŝatataj interlingvistikaj materialoj). Sed bedaŭrinde, ĝi aperas nur sporado, kun loza koncepto kaj kolektujo de plej diversaj kontribuaĵoj (laŭ la maniero de festlibroj). Oni povas entute sin demandi, ĉu pliaj numeroj sekvos. Post la fino de Sovetunio, interlingvistiko disfalis en Estonio, ĉar la ŝtato ne plu interesiĝis pri tiu fako. Intertempe Dulichenko, kiu estis elstara profesoro pri slavistiko, emeritiĝis kaj ofte restadas ekster Estonio. Do, la tempoj pasas.

[redakti] Monata gazeto

"Informoj de E-Asocio de Estonio." Prez. Vaher, aliaj estraranoj: J. Türn, K. Brauer, Helmi Dresen, E. Lübek, E. Eik, E. Mälson, A. Siitam, d-ro M. Kolomoicev.

[redakti] Baltaj Esperanto-Tagoj en Tartu

Disvolviĝis en Estonio, apud Tartu, iu fora loko en Estonio, la 48aj Baltaj Esperanto-Tagoj, kun la partoprenado de kelkaj fifamaj eksterlandaj fanfaronuloj (kiel Cwik, Moon, Silfer kaj Tishljar), kiuj parte havas nenion komunan kun interlingvistiko, sed tamen partoprenas en tiaj konferencoj, kvazaŭ por "amuzi" ( "klerigi") la publikon, ĉar ili (kiel gravaj korifeoj de la movado) aŭ volonte veturis al Estonio por pasigi sian ferian tempon aŭ por propagandi siajn ideojn. La meza aĝo de tiuj prelegantoj estas 60, junularo kaj freŝaj fortoj ŝajne mankas.

Content Navigation