Esperanto-movado

El Neciklopedio

(Alidirektita el Esperanto-Movado)
Iri al: navigado, serĉi
2049 x Atentu: ĉi tiu artikolo estas pri Esperanto-movado.

Pagu vian kotizon kaj kriu "Vivu Zamenhof".


8149 n
"La Esperanto-movado de la najbara lando estas ĉiam pli verda."
~ Konfuceo pri Esperanto-movado
Video images Rau Esperanta

"Nia movado estas pli normala ol ni emas diri al ni mem"

~ Tonjo del Barrio pri E-movado

"Esperanto esas nun granda establiserio konservema stabila kun poka danjero"

~ idisto pri E-movado

"Certe, kiel duoble du kvar"

~ Zamenhof pri supra diraĵo

" La tradicia Esperanto-movado daŭris laŭ akceptitaj antaŭsupozoj eĉ post la Dua Mondmilito"

~ Ralph Dumain

"La Esperanto-movado estas movado por disvastigi Esperanton en la tuta mondo. La tradicia celo estas la fina venko"

~ Vikipedio pri E-movado

"Malrapida kiel entombigo de riĉa vidvino"

~ iu ajn pri E-movado

" Esperanto apartenas al chiuj, kaj ech kretenoj kaj kanajloj rajtas propagandi Esperanton"

~ Nikolai Grishin pri E-movado
127637814661
La €speranto-movado (EM) estas movado por konkeri la tutan mondon. La tradicia celo estas la fia venko, do la stato, ke ĉiu homo parolu Esperanton aŭ mortu pafe.
1913-af
Afiŝo montrante esperantistan konkeron de la mondo

Tradicie en la Esperanto-asocioj per la nomo 'Esperanto-movado' oni nomas ĉion, kio rilatas al Esperanto. Ekde la sepdekaj jaroj de la 20-a jarcento sociologoj pli kaj pli atentigas, ke la aktuala Esperanto-fenomeno ne plu estas "movado" en la kutima senco; ĝi ne plu havas ĉefan karakteron kompareblan kun ekzemple la pac-movado aŭ la feminisma movado, kie la antaŭenigo de la celo estas la ĉefa okupo de la partoprenantaj homoj. En Esperanto-movado, la malantaŭeniro de la afero estas multe pli grava.

Enhavo

[redakti] Hierarkio

La E-movado servas al al galaksia hierarkio, kiu sekrete observas la vivon de la homoj sur la tero, kaj kiu ricevis meze de la 19-a jarcento la ordonon gvidi la homaron en "Oran Epokon". La necesaj esoteraj sekretoj estas malkaŝataj al ĉiuj homoj, kiuj pretas kiel "lumagantoj" realigi la novan mondordon.

La elektitaj homoj devas servi kiel mediumoj por la mesaĝoj de la Majstro, leviĝinta en Nirvanon. La realigo de la "nova epoko" estas privilegio de la plej progresinta raso: la esperantistoj. Tial la formorto de la subaj rasoj (idistoj, volapukistoj, interlingvaistoj, anglalingvanoj) estas karma neceso.

[redakti] Analizo de nuna situacio de Esperanto-Movado

Oaasa

Nun nia EM restas en malbona situacio: ni ne havas sufiĉan monon, ni ne havas sufiĉan membraron ,ni ne ricevas akcepton de publiko, ni ne povas ricevi subtenon de registaro.

Esperanto nakiĝis antaŭ pli ol cent jarojn, sed nia EM progresas malrapide, nia nuna EM estas same kiel antaŭ pli ol cent jaroj. Kial? Ni faras EM fermante pordojn kaj ne montras esperantan utilecon al publiko!

Ni scias ke Esperanto estas lingvo, lingvo estas ilo por kompreno de unu la alian, ilon ni devas uzi. Se ni ne uzas Esperanton, kiel ni montras esperantan utilecon al publiko? Se publiko ne konas esperantan utilecon, kial ili volas lerni Esperanton kaj ĉeesti en esperanta aktivado? Se registaro ne konas esperantan utilecon, kial ĝi subtenas nian EM?

Aliflanke,ni ne uzas Esperanton, ni ne povas akiri bonaĵon el Esperanto, ni petas ke aliaj organizojnkaj individuoj donu al ni bonaĵon (ekz. monon kaj lokon), tiu ĉi estas la kialo ke iuj esperantaj asocioj havas neesperantistaj prezidantoj. Ni ne havas vivan kapablon, kiu donas atenton al ni? Do,kio estas niaj elirejoj?

Reformado, malfermado kaj praktika aplikado estas niaj tri elirejoj!

Kiel reformi? Kiel malfermi? Kiel uzi? Oni ne scias!

Chionvida okulo

[redakti] Esperanto-movado kaj normalaj homoj

Esperantistoj-pioniroj estis… (kiel esprimi tion pli mole?) iom “marĝenaj” personoj (ĉar nur tiaj povis dediĉi sin tutece al la ekstreme idealisma ideo). Atenta observanto de moderna esperantistaro (precipe en la okcidenta mondo) povas sendube rimarki tian “socian profilon” ankaŭ nun: la movado ĉerpas plejparte el ekzotika socia ŝimo kiel marksistoj kaj seksaj perversuloj. Tio, bedaŭrinde, helpas nek teni en la movado normalajn homojn, nek logi tiajn elekstere.

[redakti] Ĉefaj instancoj

[redakti] Ĉefaj naciaj ligoj

[redakti] Ĉefaj kongresoj

Aliaj lingvoj