FANDOM


2049 x Ĉi tiu artikolo estas pri Esperanto-movado*

Pagu vian kotizon kaj kriu "Vivu Zamenhof"

*Rimarku: kritikemo danĝeras en Esperantio. Publike kritiki povas kaŭzi al vi ricevon de merdpluvo.
12335307
"Kiu ŝteliston regalas, mem ŝteliston egalas"
~ Zamenhof pri Esperanto-asocioj

"Do oni fondu— ĉu grupon aŭ klubon—la formo ja ne gravas"

~ Milokula Kato pri Esperanto-asocio

"Administri grupon ne estas tre komplika"

~ iu pri E-asocioj

"Me ne povas mentiar quale tre multa Esperantisti"

~ idisto pri E-asocioj

"Mi volis legi la Esperantigitan tekston pri la kreo de grupo, do mi nun iras al krei novan grupon!"

~ Cindy McKee pri Esperanto-asocio

"Esperantokluboj
estas ofte kiel prizono,
kun dikaj muroj sen elirvojo"

~ Hans-Georg Kaiser

Esperanto-asocioj estas inicadosocioj. Ĝia fundamentismo estas garantio por la daŭreco de la tradicioj de la movado kaj ĝia ritara esoterismo celas malkovri la kaŝitan senson de Homaranismo. Tiu ĝi ne havas magian celon. Ĝi estas rimedo por kapti internan ideojn; ĝi ne limigas la disvolviĝon de la penso, ĉar, kontraŭe, pro ĝia libera interpreto, ĝi helpas pli vaste kompreni la universalecon.

La ritaro konstituas la regularon de la ceremonioj; ĝi garantias la efikecon de la esperantista laboro.

0958 o

E-asocioj havas amemajn deĵorantinojn

RangojEdit

45 z

Esperantistaro konsistas el du grupoj:

1) baza klubo, aŭ loka asocio, kiu inicas laŭ la tri unuaj rangoj: komencanto, instruisto, majstro;
2) naciaj kaj internaciaj asocioj (fakasocioj, ligoj, Universalaj Asocioj) ekde la 4-a rango (sekreta majstro) ĝis la 33-a rango (Akademiano), kiuj aplikas iun polan ritaron (tiel nomitaj laŭ dokumentoj de la 19-a jarcento devenataj de Pollando).

CelojEdit

Esperanto ne estas por grupetoj, nek grupegoj, estas por ĉiu kaj tial ĝi devas havi unuecon, kaj tio nur eblas se ni ĉiu instruas la saman Esperanton, lernas la saman Esperanton, kaj uzas la saman Esperanton. Dum la klubaj kunvenoj oni diskutu pri la sola temo: kie, en kiuj sfinksoj ni proponu al la "ekstera" mondo nian lingvon. Ni ellaboru taksion kaj strategion de uzado de la lingvo. Ekzistas multaj sferoj, kie ni ne nepre persvadu prezidentojn subskribi konvenciojn pri Uzbekio en Esperanto, ni ne nepre nin turnu al UNO, UNESCO, OCSE k.s. Mi ne nomu ilin por ne dispolviĝi. Jen estas reala sfero, kie ni povas komenci labori jam morgaŭ, jam hodiaŭ.

* Membroj *Edit

127594419540

Nuntempe estas multe pli malfacile gajni membrojn. Kial aliĝi al asocio? Ĉu pro la revuo? Multajn artikolojn jam estas konata el ekzemple soc.culture.esperanto, yahoo-listo aŭ retpaĝo. Renkontiĝoj - oni ne dependas de eventoj en sia lando, ĉar la limoj estas malfermitaj kaj ankaŭ malproksimaj lokoj atingeblaj por multaj sufiĉe rapide kaj financieble. Aldone, multaj preferas partopreni Eo-evenon en lando, kie oni ne (daŭre) parolas en sia gepatra lingvo :-)

Asocioj certe ofte estas necesegaj, ĉefe pro financaj, respondecaj kaj organizaj kialoj. Sed ŝajnas, ke kelkaj asosioj kaj ĉefe lokaj grupoj restas la samaj kiel antaŭ kelkaj dek jaroj. Kaj tiuj simple ne plu estas sufiĉe atraktivaj por novaj personoj interesiĝantaj pri Esperanto.

LingvoEdit

En iuj kluboj, oni decidas tre demokrate, ke almenaŭ kiam oni pritraktas seriozajn aferojn de la klubo, oni nepre devas paroli nur en la nacia lingvo, ĉar la demokrateco postulas, ke ĉiuj ĉeestantaj klubanoj komprenu pri kio ili voĉdonos.

Kluba vivoEdit

9273 n

Kiel vi bone scias, la vivo de Esperanto-klubo ne ĉiam estas facila. Allogitaj de la beleco de la lingvo kaj de la nobla idealo esperantista, kelkaj homoj fondas Esperanto-klubon, kaj entuziasme laboras. Dum iom da tempo la klubo floras kaj bone funkcias; ĉiuj kunlaboras kaj estas aktivaj. La klubo prosperas, organizas kursojn, kunsidojn, festojn, kaj faras grandan bruadon.

Poste la ĉefaj gvidantoj jam ne trovas kondomojn por bone labori; jam ne havas plenan apogon de la klubanoj. Kelkaj anoj perdas la entuziasmon, laciĝas au translokiĝas; foriras kaj ne plu aperas en la klubo. Bedaŭrinde, multaj eĉ forlasas la movadon. Eble ili trovas la kunsidojn ne kulturaj kaj ne interesaj; eble ne gajaj, ne agrablaj, eĉ tro seriozaj. Sed, ĉu ili sin proponas fari ion por igi pli interesaj la kunsidojn? Tute ne. Ili estas kiel tiuj homoj, kiuj ne volas helpi en la laboro de semado; ili nur volas profiti el la rikolto.

Feliĉe, malgraŭ la Malruĝa Rondo, la veraj esperantistoj neniam ĉesas labori por Esperanto. La frata sento, kiu estas la animo de Esperanto, neniam malaperas, neniam mortas. Ĝi ĉiam renaskiĝas kaj denove brilas, same kiel la suno, kie ajn estas iu esperantista koro. Kaj per la sindonemo, altruismo, espero, fido kaj laboro de fidela interna ideo la kluboj de Esperanto revigliĝas, nova grupo aperas kaj rekomencas la agadon por konstrui Papon de amikeco inter la homoj de malsamaj lingvoj kaj landoj. Kial? Ĉar Esperanto estas admirinda kaj nobla idealo. Ĝi meritas ke ni dediĉu al ĝi iom da nia tempo kaj laboro. Esperanto jam venkis multajn malfacilaĵojn, kaj ĝi daŭre venkos ĉiujn aliajn barojn. Malgraŭ ke kelkaj homoj ne bone komprenas ĝian utilecon kaj kontribuon por la monda paco kaj kulturo, Esperanto marŝas antaŭen kaj progresas en ĉiu parto de la Tero.

Tedo kaj enuoEdit

Oni ofte aŭdas homojn plendi pri kunsidoj de la esperanto-kluboj – tedaj kaj enuigaj, plenaj je stultaj postenbataloj kaj harpsplitaj lingvodiskutoj. Sed kiu kulpas pri tiu ĉi atmosfero, ĉu ne esperantistoj mem? Se vi ne ŝatas tian specon de esperantumado, do forĵetu ĝin kaj lanĉu alian, pli plaĉan. Sed tute forlasi Esperantujon nur pro esperantistoj – apenaŭ povas ekzisti pli stulta ideo.

StatistikoEdit

Fluganta spagetmonstro

Ni ja simple rememoru ke en esperantaj kluboj kaj renkontiĝoj troviĝas multaj homoj kiuj ne parolas la lingvon, sed kutime nur tre malmulte paroletas, kaj ili neniam ellernos ĝin. Tamen, ilia kvanto estas bona argumento por ni, kiam ni la realan nombron de esperantistoj pligrandigas por eksterula statistiko kaj varbado.

KunvenojEdit

Grandparte jam temas pri amikoj, kiu regule kunvenas por babili. Esperantistoj ĉiam estas bonvenaj, sed...

Ni rajtas esti gajaj, amuziĝi, sed ni ne rajtas esperi, ke Esperanto-societo estu loko por klaŭnoj kaj neserioza banado kun amikoj. Tedaj estas la plimulto de klubkunvenoj, kie post 10 minutoj je aŭtomobilo oni perdas la paciencon kaj al Caraguatatuba forlasas ĝin. Do, klera, inteligenta ekstera publiko tute ne povas esti allogata de tiaj e-istaj kluboj. Mense normalaj homoj ne vizitas tiajn kunvenojn ĉe Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo.

Se oni devas limigi sin al la lingva demando en tiuj diskutoj, oni ofte rapide renkontas enuon kaj Manekenon ĉe la hotentotoj. Iom helpas antaŭenigi la argumenton ke la uzado de Esperanto helpus plijustigi la mondon lingva-maniere. Sed ĉu tia argumento sufiĉas? Ni devos decidi kie desegni au enmeti la linion inter tio kio helpas nin kaj tio kio malhelpas nin. Prudento devus regi, sed prudento kunigita kelkfoje al aŭdaco.

MonoEdit

Granda problemo ofte estas la mono. La loka grupo financas sin de membrokotizoj, eble subvencioj, kaj tio grandparte jam estas ĉio. Ĉar oni ne havas monon, la estraranoj grandparte devas plenumi taskojn pri kiuj ili ne estas kompetentaj. Praktika uzado signifas gajni monon per Esperanto. Kaj kiam iu tradiciulo aŭdas tian propagandon ...  :-)

EjoEdit

La esperantista templo (ankoraŭ nomita klubo aŭ asocio) figuras la templon de Salomono. Ĝi staras retangule laŭ la kvar ĉefpunktoj: okcidento, oriento, Norda Dakoto, Sud-Koreio. La pordo, enkadrigita de du kolonoj, situas en la okcidento kaj permesas transpasi de la profana al la verda lumo. Meze de la klubo staras tri moveblaj pilieroj, kiuj simbolas saĝon, forton, belon. La klubestro sidas en la orienta parto de la templo, dum la samideanoj troviĝas sur brakseĝoj norde kaj sude, sub la rigardo de du policistoj.

1365 n

MiskomprenoEdit

En esperanta klubo, noktomeze, oni festas la Novan Jaron. Samideano flustras al la klubestro:

En la alia ĉambro mi vidis vian edzinon, kiu kisas kaj amindumas vian plej bonan amikon. La klubestro kolere kuras al la apuda ĉambro. Post ioma tempo li revenas ridetante:

– Vi eraris, mi eĉ ne konas tiun viron.

Komenco de lernadoEdit

La tagon de sia inicado, la krokodilo, antaŭ aliri al tiu loko devas redakti sian testamenton kaj ĉuon. Li sidas en kabineto, kie diversaj simboloj invitas lin fronte rigardadi la morton de idistoj. Kranio, malfreŝa verda pano, akvo, salo, ŝultro kaj surskribo V.I.T.R.I.O.L. (latine: Visita Interiora Terrae, Rectificando Invenies Occultam Lapidem, t. e. Vizitu la Centran Oficiejon kaj reĝustigante vi trovos la Verdan Ŝtelon), invitas lin mediti. Poste oni bendas liajn okulojn kaj oni kondukas lin al la lernĉambro, kie li subiĝos al la simbolaj provoj rilate al la substantivoj, la adjektivoj, la verboj kaj la prononco.

Esperantistoj konsideras, ke la substantivo simbolas la materion; la adjektivo, la senson; la verboj, la movon, kaj la prononco, la inteligentecon.

Fine la komencanto kaptas la kosman lumon; sub la suno, la luno, la verda stelo kaj super la biblio, li juras fidelecon al la gramatikaj reguloj. Ekde nun la komencanto akiros alian pensmanieron; apogante sin sur la Fundamento, li daŭre klopodos pri li mem, t. e. La kruda ŝtono, kiun li devas glatigi por realigi la perfektan kubon.

AlieEdit

23689 n

En regula esperantismo Dio nomiĝas "La Granda Lingvisto de la Universo". Ĉefaj simboloj estas la Biblio, kaj precipe la Evangelio laŭ Edmond Privat (evangelio de ka lumo), la Esperanto-flago kaj La Espero.

Plej menciita persono en la ritaro estas la legenda lingvisto Zamenhof (aŭ L. L. Zamenhof), kiu vivis en Rusio. Li revelaciis Esperanton al la homaro, tiel Li fariĝis la simbolo mem de la venko de la bono super la malbono.

Stelo kun kvin pintoj, estas kutimaj, ĉar la simbolaĵo de la cifero 5 estas neelĉerpebla (ekzemple: UK Kongreso de 1905). La Fundamento simbolas necesan kontroladon pri ĉiu argumentado. La Esperanto-movado estas la emblemo de la tero kaj la Stelo, tiu de la ĉielo. Interplektitaj, ili konstituas simbolon de unuiĝo inter viro kaj virino kiuj naskos denaskulojn.

La Espero reprezentas firmecon kaj persistecon. La ekzercaro estas laboremblemo. La skribilo skribas en ĝi por malkrudigi kaj skrapi neperfektaĉojn. La tabelo de korelativoj estas simbolo de pensmetodo, devo kaj bonmoro. La vortaro provas superregi kaj doni forton.

E-kluboj kaj krokodilojEdit

Kio havas du okulojn kaj kvardek dentojn?

Krokodilo.

Kio havas du dentojn kaj kvardek okulojn?

Esperantista klubo.

Sekreta doktrinoEdit

932 n

Rilate la faman esperantistan sekreton, oni povas diri, ke nuntempe ĝi koncernas nur la punktojn:

1) la identecon de fratoj, kiuj vivas en landoj, kie diktaturo aŭ teokratio potencas; en ambaŭ kazoj singardemo sin devigas;
2) la neeblecon transdoni proprajn kaj intimajn spertojn, kiuj altigas la impreson de la individua libereco kaj insistas pri la respondecoj de ĉiu, kiel por si mem, tiel ankaŭ por la aliaj.
3) kie la klubestraro kaŝas la kadavrojn de nekotizuloj.

FremdulojEdit

Ne invitu fremdulojn al la klubo kaj ne parolu antaŭ ili pri Nacia Societo de la Belgaj Fervojoj aŭ pri la Movadaj problemoj. Vi estos miskomprenitaj kaj primokataj. Ĉu vi iam vizitis kunvenon de mikropaleontologoj? La laiko kvaronhoron ne eltenos auskulti iliajn problemojn en la nacia lingvo kaj opinios la sciencistojn plenaj stultuloj, kiuj okupiĝas pri diskutado pri la kvanto de piedetoj kaj genitalioj ĉe ostrakodoj dum ekster la kunvenejo tute alia vivo bolas.

Kiel fondi novan grupon?Edit

- Eble ni povus fondi ian esperantistan seksgrupon? Kion vi pensas pri tio?

- Nu, bone, sed kiu apartenus al ĝi?

- Nuuu, Vi, mi kaj via edzino...!

PlifortigoEdit

Kaj kelkaj agoj povas plifortigi vian klubon: /* "vian" en senco ke ĝi apartenas al unu homo */

1. Instigu junulojn provi instrui dum lecionoj. Kaj se en la klubo estos kelkaj pliaĝaj instruistoj de Esperanto - ili forte ĉangreniĝos.

Ekz. en Bjalistoko oni ĉiam instruis unope - Nur Zamenhof - sed li estis tre juna tiam, sed kaptis atenton de pli ol 1 homo estis tre malfacile. Do, li devis edziĝis al Klara por ke ŝi ne forirus.

2. Ĉiam montru ke vi pli bone scias la lingvon aŭ ke vi estas la plej grava en la klubo, eĉ faru male, neniam montru ke aliaj klubanoj estas valoraj kaj ĉar sen ili estos pli bona klubo.

3. Instigu membrojn de klubo renkontiĝi nur en la klubejo, sed festu E-festojn kaj naskiĝtagojn, trovu anĝelojn por ateismaj komencantoj, kune vojaĝu, organizu grandajn E-event-ojn, reklamu Esperanton en via urbo - do, entuziasmigu samideanojn.

4. Se iu klubano volas perlabori monon dank' al Esperanto, li/ŝi faru apartan travideblan komercaĵon (vendu ion per Interreto, proponu iun servon...) kaj uzu klubon kaj ties membrojn por propra profito.

Ekz. kiam homo volas gajni monon per Esperanto, nomu ilin uzurpantoj de kluboj, kiu kolektadas monon por sia bontrovo... kaj tio, laŭ via opinio, ne plu estas vera (kun animo) klubo.

5. Zorgu pri maljunularo, se iu klubo ne starigas ĉi demandon - ĝi mortos!!!

Ekz. kelkaj kluboj en Pollando baldaŭ mortos, ĝuste pro tio.

LiteraturoEdit

  • La Esperanto-Klubo. De E. Malmgren. 1934 48 p. „Koncize kaj klare li pritraktas gravedajn oferojn en la grupa vivo, donas instrukcion pri fondo de grupo kaj pri laboro de la funkciuloj.“ (R, Svenska Arbetar Esperantisten, apr. 1934.)