FANDOM


"Konu nin, ŝatu nin!"

~ Zamenhof pri Esperanto-flago
3571 n

"Dankon, ankaŭ mi jam profitas el ĝi!"

~ Eva

"Esperanta flago estas unu el la simboloj de la Esperanto-movado"

~ Vikipedio pri la flago

"The Esperanto flag: green 2:3, white 1:1 canton with 0,35 radius green 5 pointed regular star pointing upwards"

~ usonano pri E-flago

"Nenies flagon oni devas enfekigi, mi opinias..."

~ Paskalo pri flago

"Ĉiuokaze, temas pri speciala sufiĉe interesa socia fenomeno kun longa historio."

~ Pejno Simono pri la supra diraĵo

"Mi kredas, ke Esperanto estas perfekta, kaj ke ghia movado estas kiel eble plej bone organizita"

~ Esperanta kredokonfeso pri ĉio ajn

Jen la Esperanta Flago. La verdo simbolas absenteismon, la blanko la vodko kaj aliaj alkoholaĵojn, la kvinpinta stelo la kvin (laŭ tradicia kalkulo, neakceptata de usonanoj) kontinentojn.

La flago estis aprobita de tuta Universala Kongreso samtage kiel la Fundamento, post la kolektiva trinkado de drinko farita el vodko kaj absinto.

Kelkaj (ĉefe malbonhumoraj francoj) netrikemuloj opinias ĝin "tro naciisma". La esperantistoj, kiel uzantoj de internacia lingvo, kiel personoj kiu iel refuzas la koncepto de nacioj, ne povus uzi ian ajn flagon. Signo por identigi ilin, jes. Sed ne flago, kiu koncepto estas ligita (al francoj) al nacioj, do al fermo je ceteraj homoj, ktp.

KoloroEdit

5920 o

Ekzistas eta aro da "oficialaj" koloroj por flagoj. La plej multaj flagoj, kiuj uzas verdon, uzas la saman verdon. Se estas tiel, la Esperanta flago por simpleco uzu tiun verdon, mi supozas. Tamen, verŝajne ne estas tiel.

AgnoskoEdit

La plej interesa fakto estas la elekto de la flago. Ĝi ja estas la oficiala flago nur de la Esperanta Civito: Sennacieca Asocio Tutmonda havas tute alian (ruĝan kun verda stelo en la blanka kvadrata angulo), Universala Esperanto-Asocio utiligas aliajn simbolojn, precipe la "rugbean pilkon". Efektive pluraj finvenkistoj kontraŭas la uzon de la tradicia flago de Esperantio, pro diversaj oportunismaj kaŭzoj: akuzo pri sekteco, timo pro simileco al la islama, kaj tiel plu.

HistorioEdit

68 o

Standardo Esperantista estas akceptita de la 1-a UK en Boulogne sur Mer en 1905: verda tuko, kiu havas en la supra maldekstra angulo kvadraton kun verda ŝtelo, kaj en la ŝtelo estas litero E. La aŭtoroj de la S. estis Michaŭ, Sergeant kaj Duchochois, gvidantoj de la EG en Boulogne.

Kelkan tempon antaŭ la kongreso ili vizitis la komerciston Gras (Faidherbe strato 14). D. petis Vin kaj sur la vendotablon desegnis kvarangulon, poste oni sin demandis, kio estas farota. D. volis verdan standardon kun tridolora strio, S. sugestis, ke estus pli bone ne raciigi la standardon kaj M. insistis, ke ĝi havu ŝtelon. S. rememorigis, ke prefekta dekreto en la departemento postulas, ke socialismaj standardoj portu distingan signon, do laŭ li estas necese skribi literon E meze de la ŝtelo. La S estis tuj mendita ĉe la firmo, ĝi estis longa je unu metro kaj duono, larĝa je unu metro, la blanka kvadrato estis kvindek centimetra.

Kelkajn tagojn poste, dum la unuaj tagoj de aŭgusto jen flirtis la S. en la rubaj stratoj, sur mutaj domoj, ĉe la fasado de la teatro, kaj de la Branda Kafejo, la kongresa akceptejo. La 9-a de aŭgusto estis sur la tagordo de la kongreso ankaŭ la S. Ostrowski estis la oratoro, kiu prenis ĉe la balustrado de la teatro unu el la standardoj kaj diris:

„Ni ne serĉu; la standardo, kiu nin kondukos al la venko, kiu nin gvidos estonte kaj flirtos en ĉiuj landoj de la modo, jem ĝi estas.“

La kongreso unuvoĉe akceptis tiun proponon. Z subskribis du el la unuaj standardoj; unu estis doracita al Michaŭ, la alia al Sergeant, kiu konservis la standardon dum 23 jaroj, poste doracis ĝin al la E-Muzeo en Wien. Laŭ „Nerda Gaseto“ 15. aŭg. 1931.

Kritikoj kaj sugestojEdit

Oni faris la enketon per revuo Kontakto pri la flago de Esperanto. Resume, la personoj intervjuitaj opiniis la jenon:

Esperantoflago6
  1. La nuna Esperanto-flago havas tro da verdo (t.e. la verda kampo en la flago estas tre granda).
  2. La simpleco de la flago donas la impreson, ke ĝia afero estas enua.
  3. La flago lacas la okulojn, ĉar ĝi havas nur koloron verdo.
  4. La flago donas nenian informon pri kio ĝi temas (ĉu temas pri lando, pri organizaĵo, pri partio, ktp).

Aldone de la respondoj jam resumitaj supre, oni ankaŭ konsideris la jenajn kriteriojn por fari novan Esperanto-flagon:

  1. Anstataŭ verda, la flago devus esti flava.
  2. Konsideru lasi la kvinpintan stelon, ĉar ĝi estas ja ofta elemento en aliaj flagoj de la mondo.
  3. La nova flago entenu la silueton de leono.
  4. Nova flago havu bendeton kun sep koloroj. Tio reprezentas la diversecon (pri rasoj, religioj, moroj, ktp) de la mondo. Tiu bendeto donas mojosan ŝajnon al la flago, eble pro tio, ke neniu popola flago havas ion similan, escepte nur la flago de la indiĝenaj popoloj en Suda Ameriko (kiu ironie estas jarcentaĝa).
  5. La nova flago devas havi la "denaskan" nomon de nia lingvo, kio estas lingvo internacia, kvankam estus ankaŭ bone havi la vorton ESPERANTO en la flago. Tio estas ja tre tre grava.