Esperanto-movado
El Neciklopedio
"La Esperanto-movado de la najbara lando estas ĉiam pli verda."
~ Konfuceo pri Esperanto-movado
"Certe, kiel duoble du kvar"
~ Zamenhof pri supra diraĵo
Tradicie en la Esperanto-asocioj per la nomo 'Esperanto-movado' oni nomas ĉion, kio rilatas al Esperanto. Ekde la sepdekaj jaroj de la 20-a jarcento sociologoj pli kaj pli atentigas, ke la aktuala Esperanto-fenomeno ne plu estas "movado" en la kutima senco; ĝi ne plu havas ĉefan karakteron kompareblan kun ekzemple la pac-movado aŭ la feminisma movado, kie la antaŭenigo de la celo estas la ĉefa okupo de la partoprenantaj homoj. En Esperanto-movado, la malantaŭeniro de la afero estas multe pli grava.


