Esperanto kaj Antikristo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Kiu sentas -- ploras, kiu vidas -- nur ridas"

~ Zamenhof pri Antikristo
104litva

"Haltu-haltu-haltu!"

~ Milokula Kato pri Antikristo

"Devi kaj ne rajti estas la samo"

~ anonimulo pri tute alia afero

"Parolo estas arĝento, sed silento oro"

~ Hans-Georg Kaiser pri io

"Saja homo predispozas"

~ idisto

"Mi kredas, ke Esperanto estas perfekta, kaj ke ghia movado estas kiel eble plej bone organizita"

~ Esperanta kredokonfeso pri ĉio ajn

"La pioniroj de Esperanto ne supertaksis la eblecojn de Esperanto, sed anstataŭ, ili naive subtaksis la disvolviĝon de la monda situacio"

~ kredanto

"Interesa kaj utila vorto, dankon!"

~ Finno pri antikristo

Esperanto estas la lingvo de “Nova Erao” (mistika kaj esotera movado, kiu timigas multajn evangeliistojn tra la mondo).

Dvjflagetoj

Iu pastoro, el unu el la plej multmembraj brazilaj evangeliistaroj, ricevis “revelacion” en kiu Esperanto prezentiĝis al li kiel la lingvo, kiun Antikristo parolos. Laŭŝajne la esperantistoj estos vere fiakompanataj! Ĉi ĉial, la kristanoj ne devus lerni kaj paroli Esperanton.

La Dia Parolo diras, ke “al la besto doniĝis buŝo por paroli arogantajn kaj blasfemajn parolojn” (Ap 13.5). Oni estas konvinkita, ke la besto tion parolos en la internacia lingvo, por ke ĉiuj komprenu ĝin. Kiam la reprezentanto de Lagĥiŝ, reĝo de Asirio, iris en ĉirkaŭaĵon de Jerusalemo por timigi la judojn dum la regado de Ĥizkija, la lingvo uzita de li estas tiu, kiun ĉiuj komprenis:

“Tiam Eljakim, filo de Ĥilkija, kaj Ŝebna kaj Joaĥ diris al Rabŝake [la komandanto]: Volu paroli al viaj sklavoj en la lingvo Siria, ĉar ni komprenas; sed ne parolu kun ni Jude antaŭ la oreloj de la popolo, kiu estas sur la murego. Sed Rabŝake diris al ili: Ĉu al via sinjoro kaj al vi sendis min mia sinjoro por diri tiujn vortojn? Ĉu ne al la homoj, kiuj sidas sur la murego, por manĝi sian ekskrementon kaj trinki sian urinon kune kun vi? Kaj Rabŝake stariĝis, kaj ekkriis per laŭta voĉo Jude: Aŭskultu la vortojn de la granda reĝo, la reĝo de Asirio!” (2 Reĝoj 18.26-28).

La reprezentantoj de malbono ĉiam uzos la plej taŭgan lingvon por komprenigo. Kaj se Antikristo kaj ties subuloj uzos Esperanton, en ordo; en la tago de lasta juĝo ankaŭ en Esperanto ili aŭdos pri la Sinjora gloreco.

Aliaj lingvoj