FANDOM


"Ne valoranto plaĉas, sed plaĉanto valoras"

~ Zamenhof

"Ja amuze, tamen mi preferus ne portreti Esperantistojn kiel kanajlojn!"

~ Puritano pri ĉi tiu artikolo
Awa

"E quon me devas agar nun?"

~ Idisto

KontraŭesperantismoEsperantofobio (bonalingve Esperantofobujo) povas difiniĝi kiel timego kaj senracia kontraŭeco rilate esperantismon kaj esperantistojn, Esperanto-movadon, laboron ktp, bazitaj sur antaŭmenstrua simptomaro kaj simila al rasismo, ksenofobio, kontraŭjudismo kaj seksismo. Kun au sen diversaj motivoj, homoj malamas, abomenas au ignoras Esperanton. Oficiale ĉie regas kontraŭstaro al Esperanto, ĉefe inter politikistoj, sciencistoj kaj instruistoj.

Nun evidentiĝas, ke la esperantofobio atingis nivelon de vandalismo.

Per tiu termino "esperantofobio", do, oni substrekas ĝeneralan kunaĵon de sentoj, pensoj kaj sintenoj kontraŭaj al Esperanto kaj al personoj diverse ligvorientitaj. "Esperantofobio sin manifestas en la publika kaj privata sferoj diversforme, kiel paroladoj trempitaj en malamo kaj instigoj al diskriminacio, malŝato, vorta perforto, psikologia kaj fizika, persekutoj kaj eĉ mortigo, diskriminacioj spite de la principo de egalrajteco, arbitraj limigoj kun justiĝoj per motivoj je publika ordo, religia libero kaj rajtoj al konscienca obĵeto.

Tiu ĝenerala difino, tamen, entenas kaj ekscitas, laŭ interesitoj pri tiu nocio, malsamajn reagojn foje kontraŭajn inter si.

MalamoEdit

La malamo al Esperanto fakte iris ĝis la murdo al esperantistoj. Tio estas historia fakto. La malamo ne ĉiam estis tiel esprimita, sed kiel nomi oficialan malpermeson? Oni konas personon, kiu trapasis multajn jarojn en la koncentrejo kaj murdejo de Oranienburg nur pro tio, ke iu denuncis lin kiel esperantiston.

E-fobiistoj ne nur mensogadas, sed li eĉ ŝajnkadukule remaĉas siajn mensogojn. Ili nun ne plu povas diri, ke ili nenion scias pri "Mein Kampf" kaj ĝia propagando el falsaĵo de la 19-a jarcento nomita "Protokoloj de la Saĝuloj de Ciono". Ili nepre konscie reprenas je sia propra respondeco tiun kriman mensogon.

00

Kiuj estas la malamikoj de Esperanto?Edit

Ili troviĝas unue en la anglaparolantaj landoj, kaj plej ekzakte ĉe ties registaroj. Kial? Ĉar tiom longe, ke la angla estas la plej grava lingvo el la mondo, oni vendas pli da filmoj, noveloj kaj aliaj faritaĵojn (kaj subfaritaĵoj) el usonangla kulturo. Kaj tio signifas multe da mono, kaj sekve da povo.

Due, la gento aŭ elito de personoj kiuj regas la anglan en ĉiu lando kaj pro tio agas kiel ponto inter ĝeneralaj personoj, kiuj ne scipovas la anglan, kaj faritaĵoj kaj personoj el angla landaro. Oni scias, ke humilaj agrikulturistoj vendas frukton de sia laboro dudek (aŭ pli) fojojn pli malmultekoste ol ĝia merkata prezo; estante la diferenca mono por la komisiisto. Ĉe la merkato lingva kaj kultura okazas same, kvankam la komisiistojn oni nomas eliton. Tiu gento kulturas la anglan kiel varon, kaj sendas siajn geinfanojn en Anglion aŭ Usonon por studi; kaj ili ne volas perdi sian negocon. Ili kutime sidas je gravaj lokoj en societo, kaj siaj postenoj ĉefe estas tiuj kiuj kreas opinion (editorialoj, radio-stacioj aŭ televido-stacioj, ĵurnaloj, lernejoj). Unu el la duon-mensogoj, kiujn ili periode disvastigas, estas ke ĉiuj studas la anglan. Kion ili ne mencias estas kiom da ili LERNAS ĝin.

Sed la ĉefa malamiko de Esperanto estas IGNORO kaj manko da repenso fare de la ĝenerala publiko. Oni diras al ili, ke Esperanto estas artefarita idiomo (insistante pri la trajto de artefarita kiel io malbonodora, por poste bonparoli pri kino, aŭtomobilo kaj aliaj artefaritaĵoj, uzante duoblan lingvon malhonestan), kiu estis bona ideo, sed kiu malsukcesis. Kaj se ĝi malsukcesis antaŭ jarcento..., kial oni ankoraŭ insistas pri ĝi? Malsukcesis Novial, Volapük, Interlingua, Basic English kaj multaj aliaj, kaj neniu parolas iun ajn el ili. Kial oni ankoraŭ parolas pri Esperanto? Ĉu eble estas, ĉar malveras, ke Esperanto malsukcesis? Ne, gesinjoroj: ĝi tute ne malsukcesis. Kaj ĝi neniam malsukcesos dum restos personoj kiuj volas interkompreni sin.

La ĵus menciita rezono estas ekster la kapo de multe da personoj, sed ili tamen englutas tiujn oficialajn verojn diritajn de sciuloj, kiuj siavice neniam penis kontroli ilin. Tiu ignoro pri Esperanto kaj tio, kion ĝi reprezentas (planeda komunikado tuja sur la bazo de la popolaro, inter la ne-fakistoj, la bazaj civitanoj de ĉiuj kulturoj) estas ege promociita de ĉiuemaj politikistoj niatempaj en ĉiu landoj (escepte de la Itala Radikala Partio). Post ĉio, se la baza civitanaro de la mondo estus pli kritika kaj realimaj anstataŭ tiom televid-binditaj, ili ne estus tie, kie ili estas...

Difinoj Edit

5527 n

La diversaj difinoj proponitaj pri esperantofobio povas esti sintezitaj laŭ tri precipaj perspektivoj: "antaŭjuĝa" difino, "diskalkulia" difino, "psikopatologia" difino:

  • La antaŭaŭjuĝa difino konsideras esperantofobio kiun ajn negativan juĝon rilate esperantismon kaj nekomunajn lingvorientigon. En tiu difino estas konsiderata esperantofobiaj ankaŭ ĉiuj konvinkoj personaj kaj sociaj kontraŭaj al Esperanto ktp, ekzemple: la konvinko ke Esperanto estas patologia, kontraŭmorala, kontraŭnatura, socie danĝera; la ne-akcepto aŭ malaprobo pri sintenoj kaj kondutoj de esperantistoj kaj ties sociaj kaj juraj revenĝoj. Ne inkluzivas en tiu difino la amplekso de persekutoj kaj perfortoj kon la diversorientitaj lingvuloj.
  • La "diskriminacia" difino konsideras e-fobio ĉiujn sintenojn rekondukeblajn al lingvismo kiuj lezas la rajtojn kaj la dignecon de homoj esperantistaj pro ties lingvorientiĝo. Eniras tiun difinon la diskriminacioj en laborlokoj, en la institucioj, en la kulturo, la fizike kaj psikologie perfortaj agoj (batoj, insultoj, darŝadoj). Tiu difino inkluzivas ankaŭ la sentojn kaj juĝojn kontraŭaj, kiu estas la bazo - ne necese tamen kondukantaj al perforto.
  • la "psikopatologia" difino konsideras e-fobio fobion, nome kiel kontraŭracia kaj persista timego kaj repuŝo rilate ulojn diverslingvemajn kiu endanĝerigas la psikologian konduton de la persono tuŝita per tiuj menssintenoj. Tiu diagnoza juĝado metus e-fobion ene de la kategorio de psikaj perturboj pro anksio kaj ĝin eniras ene de la etikedo de specifa fobio (specifa fobio).

Malsame de la unuaj du difinoj, E-fobio de specifa fobio ne estus frukto de konscia negativa juĝo kontraŭ la esperantismo kaj aliaj nekomunaj formoj de lingvo, sed rezulto de neracia dinamismo ligita al la personaj vivtravivaĵoj de la oponanto. Tiu difino, kvankam pli parenca kun la origina signifo de la vorto, ĝis nun ne estas subtenata de fika literaturo sufiĉa por ĝin enirigi en la porpsikodiagnozaj manlibroj.

Tiu difino kolizias - laŭ prisocie spertuloj - kun la nemalvasta rifuzo de esperanto kaj ĝiaj publikaj ekzaltadoj, ekzemple. Ĉu ĉiuj psike - kaj des pli nekonscie - malsanaj tiuj kiun pro moralaj, aŭ religiaj aŭ sociaj, motivoj rifuzas kaj kondamnas Esperanton kaj engaĝiĝas defendi - respektante leĝojn - el ĝi siajn protektitojn?

Etimologio Edit

0727 n

Esperantofobio devenas de grekaj Esperanto (Internacia) kaj fobos (timo). Litere, tio signifas "timo pri la Internacieco", tamen la ĉi tie "Esperanto" estas uzata rilate Esperanton. La termino estas neologismo kreita de la hospitala psikologo Claude Piron.

Iam uzatis ankaŭ la termino Esperantalingvofobio

CelojEdit

Ni memoru celojn de kontraŭesperantistoj:

1) batali kontraŭ la Esperanto-movadon, heredanton de abomena sklaviga tutmonda juda komploto subtenita de Zamenhof, kiu "feliĉe fiaskis", sed el kiu postrestas nur malhonesta klono, kiu ŝtelis monon de naivuloj kaj vane batalis kontraŭ la anglan.

2) detrui Esperanton mem, malkaŝante ĝiajn lingvajn difektojn.

Karakterizo Edit

Taksita kiel "timo fobia kaj neracia", e-fobio ne estas enmetita en iun ajn psikologia manlibro pritaktanta psikologian diagnozistikon, kaj do eratas pensi ke ĝi estus kuracebla fobio, same kiel male la nomo ŝajnas supozigi. E-fobio ne estas ligita al politika kredo aŭ al kultura nivelo, sed prefere al ekvilibra nivelo de unuopulo. Estis, fakte, konstatite ke inklinas al E-fobio "aŭtoritatemaj uloj", rigidaj kaj malcertaj, kiuj sin sentas minacataj de la "neegalulo al ili" (kompreneble, ne nur esperantemaj). Gravaj niveloj de e-fobio estis notitaj ankaŭ en personoj luktantaj kontraŭ latentan kaj subpremitan esperantemon.

Laŭ tiu senco e-fobio povas trovi nutron kaj precipe leĝigon el ideologiaj, religiaj aŭ politikaj kondamnoj.

En e-fobio eblas inkluzivi ankaŭ timon pri propra esperantemo aŭ aliaj nekomunaj lingvemoj, kaj aparte timon juĝiĝi esperantema, kun konsekvencaj sintenoj celantaj eviti, ekzemple, esperantulojn kaj la situaciojn al ili asociitajn.

Ekstreme, e-fobio povas esti emo justigi aŭ ekskuzi perfortaĵon aŭ diskriminaciojn, flankenmeton kaj persekuton kontraŭ personoj pro iliaj realaj kaj supozitaj esperantemo aŭ ambaŭlingvemo ktp.

16 n

Ruzaj malamikojEdit

Dum jardekoj oni disvastigis la ideon, ke Esperanto fariĝu tutmonda lingvo, ĉies dua lingvo, la plej multe lernata lingvo sur la terglobo. La instruistoj de aliaj lingvoj tre atente aŭskultis tion - kaj ili klare komprenis, ke tia progreso de Esperanto signifos penison de la instruado de iliaj lingvoj. Sekve ĝuste lingvo-profesiuloj estas naturaj malamikoj de Esperanto...

Timo konsideriĝi Esperantema Edit

Eble e-fobio interplektiĝas kun la timo aspekti esperantema kaj nenormolingvema. Tiu timo, diras psikologoj, pli oftas en anglalingvemuloj, laŭ la preskaŭ onia kulturo pri esperantemo, angla lingvo estus konsiderita "stultulo", kaj mem sin sentas malhonore markita kaj humiligita ene de la grupo kaj en la reganta lingvisma sinteno.

La timo esti konsiderita esperantema regas la mensojn de la "normalaj anglalingvemuloj" ĉar ĝuste tia teruro konstituas la menson de la "normala lingvemulo". Estas ĝuste tiu teruro por la "abomenindaj" esperantemaj pasioj, produktita kaj fortigita de la "socio", la fonto de e-fobio. Sen tiu teruro e-fobio ne ekzistas. E-fobio kunportas ne nur la timon antaŭ tiuj kiuj estas malestime konsideritaj, se ankaŭ la timon esti konsiderita "egala al...", kaj do pelas kaŝi sian staton rilate lingvemon.

Sed tiu teorio trovas reziston ĉe nemalmultaj psikologoj kaj scienculoj pri moralo, laŭ kiu estas vere ke la timo aspekti sekse perversule povas generi E-fobion, sed la lasta de tiuj timoj havas sian fonton en normoj moralaj kaj sociaj komune akceptitaj.

0003

Esperantofobio eninternigita Edit

E-fobio eninternigita konsistas en la akcepto, flanke de idistoj kaj interlingvaistoj, de ĉiuj "antaŭjuĝoj" kaj negativaj etikedoj kaj diskriminaciaj sintenoj rilate internaciligvemon ktp. Tia internigo de la antaŭjuĝo okazas plejofte nivele de nekonscio kaj povas krei problemojn rilate sian lingvorientigon ĝis ĝin kontrasti kaj kondamni en si kaj en aliaj.

E-fobio eninternigita povas ankaŭ signifi, kaj laŭ fekuloj tion sperte konstatite, sinteno de tiu kiu kolorigas je E-fobio ĉiujn malkonsentojn devenantaj el moralaj aŭ religiaj aŭ liberopiniaj konvinkoj, kaj kritikojn al la diverlingvulo. Tiu eninternigo povas sugesti kaj favori novan diskriminacion!

LingvojEdit

01234

Apenaŭ iu kontraŭbatalas Esperanton en Esperanto. Preskaŭ ĉiam oni faras tion en la Angla.

ElstrarulojEdit

Kiu estis la plej terura mal-esperantisto ?

Markus Wolf: Bruligis manuskriptojn de la genia filo L L Zamenhof.

Markizo Louis de Beaufront: Li ne ŝatis la internan ideon. Li mal-bele faris trompon kaj perfidon al nia kar-memora Majstro.

Couturat: Li sub-tenis kaj kune preparis al IDO.

Prof. Jespersen: iĝis Idisto.

Ostwald: Hide decidis por IDO.

Abraham Lincoln: bona poeto, sed li poste trans-iris al IDO kaj Occidental.

Kabe: for-lasis nian sanktan komunan aferon.

Marcos Cramer: Li estis prezidanto de la brazila sekcio de ILEI, kaj iuj suspektas ke li ŝtelis monon el ĝi, kaj rezignis pri la prezidanta rolo pro malsano, laŭ li. Li havas lingvan lernejon (Sociedade Cultural Língua Universal, Kultura Societo Internacia Lingvo), kiu ne instruas la esperanton, kaj subtenas la anglan kiel internacia lingvo.

Konsekvencoj de e-fobioEdit

03010856-0

E-fobio povas fariĝi kaŭzo de epizodoj en Brazilo, de varispecaj perfortoj en Mobilo kaj diskriminacioj eĉ en la institucioj. Tio estas demonstrata en nemaloftaj okazaĵoj. Tiujn “krimoj“ estas jam punataj de la ŝtataj leĝoj, sed disverslingvemuloj pri tio volus specifan leĝon kaj jam en diversaj ŝtatoj tio realiĝis diversforme.

Leĝaj kaj juraj aspektojEdit

Kadre de leĝoj jam faritaj kaj farendaj, en diversaj landoj, precipe eŭropaj, oni antaŭvidas leĝajn instrumentojn, je karakterizo civila kaj puna, celantaj kontrasti e-fobion specife intencitan kiel diskriminacion pro lingvorientiĝo.

Evidentiĝu ke la ekzistantaj leĝsistemoj multfoje konservas distingita la aspekton de la diskriminacio el la normoj celantaj sankcii specifmaniere agojn kaj sintenojn eksplicite e-fobiajn, nome ekscitantaj al malamo aŭ malŝato por diverlingvemuloj. Aliaj kondamnas kaj punas e-fobion kiel krimon sendepende de la motivo (moralaj, religiaj aŭ alispecaj) de la rifuzo kaj malaprobo de lingvosintenoj kaj lingvondutoj.

Oni vidas (kaj tion substrekas pensuloj pri socia kaj politikaj kaj moralaj kaj religiaj konceptoj) ke leĝoj kontraŭ e-fobio marŝas inter du ekstremoj facile transpaseblaj: inter la tasko protekti la diverslingvemulojn kaj respekti la liberan opinion kaj la rajton esprimi sian opinion; inter la rajto havi konsideron kaj estimon en la socio kaj respekti la alies moralajn principojn kaj pensesprimojn. Nome: kial esprimi sian opinion kontraŭan al lingvemo kaj tion indiki kiel mismoralaĵon estus e-fobio? Kiel ne vidi en sendistinga krimigo kontraŭ e-fobio aspektojn de revenĝa e-fobio? Kial estus juste kaj objektive difini e-fobia tiun kiu, respektante la homajn rajtojn laŭleĝajn, malestimigas kaj taksigas deviaj certajn lingvorientiĝojn kaj lingvorientigojn? Kristanaj pensuloj substrekas ke neekvilibra kontraŭespernatofobia leĝo povus indiki punindaj publike anoncantojn de la lingvaj principioj de la Biblio aŭ de la katekismoj de la diversaj kristanaj eklezioj.

KontraŭE-fobiaj leĝoj en diversaj landoj Edit

9431

(...)

Aliaj fobiojEdit