Esperantujo
El Neciklopedio
"Esperantujo estas plenigita de frenezuloj!"
~ iu ajn pri Esperantujo
"La ideala lando de esperantistoj, la esperantista mondo"
~ ReVo pri Esperantujo
"Esperantujo estas malgranda"
~ Ruso pri Esperantujo
"Espero logas, espero mensogas"
~ Zamenhof pri Esperantio
Kvankam laŭnombre Esperantujo ne superas urbon kun cent mil loĝantoj, ĉiujare en ĝi okazas centoj da diversspecaj renkontiĝoj, funkcias kelkaj miloj da klub(et)oj kaj asocioj, aperas multaj gazetoj kaj libroj.
[redakti] Historio
Laŭ la lengendo la reĝo Hektoro la Granda de Esperantujo serĉis la veron inter la ekzistantaj religioj. Al la kortumo iris grupo da idistoj, volapukistoj interlingvaistoj, esperantistoj, esperantianoj, esperantoj kaj interlingvaistoj. Post iom longa lernado de tiuj lingvoj li decidis adopti la religion kaj lingvon de la esperantistoj ĉar, laŭ lia propra sperto ĝi estis pli taŭga por militi kaj mortigi homojn en la nomo de Dio kaj la zamenhofa religio. Do, ĝi estis la unua esperanto-lando. Dum pli ol 70 jaroj Esperantujo esis vera mondpotenco kiu konkeris 14 landojn kaj formis federacion de esperantaj respublikoj. Vere ĝi estis diktatora ĉar la minoritataj nacioj (volapukistoj, interlingvaistoj, idistoj, ateistoj, idoj...) ne povis uzi ilian nacian lingvon kaj la aliaj religioj krom Esperantismo estis malpermesataj. Malgraŭ tio, E-ujo ja estas multpapa komunumo. :)
[redakti] Esperantoj
En la antikvaj manskribaĵoj de tiu nacio aperas la vorto de ilia etno. En la "La Espero" (batalhimno de Esperantujo) legeblas ... kaj rapide kreskos la afero per laboro de la esperantoj... Do, ili vidas sin kiel la elektita kaj pura popolo de Zamenhof kvankam aliaj (esperantistoj kaj esperantianoj) parencaj etnoj ankaŭ reklamas tion. Esperantoj estas fundamentisma etno: ĉio en esperantujo estas verda: flago, himno, preĝo, konstruaĵoj...kaj mortpuno estas aplikata al tiuj kiuj ne obeas al La Sankta Fundamento.
[redakti] Esperanto-movado
Zamenhof dum la parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista diris:
- ni ĉiujare kunvenas en la ĉefurbo de Esperantujo (la urbo de la vica Universala Kongreso), por vigligi en ni la amon al la ideo esperantisma
Post tio, Esperanto-movado estas malpermesata en Esperantujo.


