Esperantujo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
2049 x Atentu: ĉi tiu artikolo estas pri Esperanto-movado.

Pagu vian kotizon kaj kriu "Vivu Zamenhof".

"Jen ĝuste tio, kion mi tiom incitas en Esperantujo. Egale kiom malbona io estas, oni napokape fervore laŭdas ĝin."

~ Iu ajn pri Esperantujo
3957675.4385e562.560

"En Esperantujo mi devas konstante gardi la langon, aŭ la aŭskultanto koleros"

~ Cindy McKee pri Esperantujo

"Esperantujo estas plenigita de frenezuloj!"

~ iu ajn pri Esperantujo

"Esperantujo ĉiam plenplenis da kultismaj putraj cepokapoj"

~ Ralph Dumain

"La ideala lando de esperantistoj, la esperantista mondo"

~ ReVo pri Esperantujo

"Mi legis pri tiu temo en la franca fama ttt-ejo LinŭFr.org"

~ nerdo pri Esperantujo

"Esperantujo estas malgranda"

~ Ruso pri Esperantujo

"Espero logas, espero mensogas"

~ Zamenhof pri Esperantio
Image026
Kontinentoj
Esperantujo estas eŭrop-azia lando fondita en la jaro 980 de la reĝo Hektoro Hodler la Granda. Esperantujo estas la lando kie ĉiuj estas, sed ĉio silentas.
1059
Monero de Esperantujo
Kvankam laŭnombre Esperantujo ne superas urbon kun cent mil loĝantoj, ĉiujare en ĝi okazas centoj da diversspecaj renkontiĝoj, funkcias kelkaj miloj da klub(et)oj kaj asocioj, aperas multaj gazetoj kaj libroj.
Esperantujo-copie-2


Enhavo

Historio

Laŭ la lengendo la reĝo Hektoro la Granda de Esperantujo serĉis la veron inter la ekzistantaj religioj. Al la kortumo iris grupo da idistoj, volapukistoj interlingvaistoj, esperantistoj, esperantianoj, esperantoj kaj interlingvaistoj. Post iom longa lernado de tiuj lingvoj li decidis adopti la religion kaj lingvon de la esperantistoj ĉar, laŭ lia propra sperto ĝi estis pli taŭga por militi kaj mortigi homojn en la nomo de Dio kaj la zamenhofa religio. Do, ĝi estis la unua esperanto-lando. Dum pli ol 70 jaroj Esperantujo esis vera mondpotenco kiu konkeris 14 landojn kaj formis federacion de esperantaj respublikoj. Vere ĝi estis diktatora ĉar la minoritataj nacioj (volapukistoj, interlingvaistoj, idistoj, ateistoj, idoj...) ne povis uzi ilian nacian lingvon kaj la aliaj religioj krom Esperantismo estis malpermesataj. Malgraŭ tio, E-ujo ja estas multpapa komunumo. :)
Maz elando

Esperantoj

En la antikvaj manskribaĵoj de tiu nacio aperas la vorto de ilia etno. En la "La Espero" (batalhimno de Esperantujo) legeblas ... kaj rapide kreskos la afero per laboro de la esperantoj... Do, ili vidas sin kiel la elektita kaj pura popolo de Zamenhof kvankam aliaj (esperantistoj kaj esperantianoj) parencaj etnoj ankaŭ reklamas tion. Esperantoj estas fundamentisma etno: ĉio en esperantujo estas verda: flago, himno, preĝo, konstruaĵoj...kaj mortpuno estas aplikata al tiuj kiuj ne obeas al La Sankta Fundamento.


Ekonomio

Nun en Esperantujo, multaj esperantistoj opinias ke Esperanto estas pura lingvo, UEA estas neprofitcela organizo, UK estas nekomerca kongreso, oni ne povas enkonduki komercon en Esperantujon por gardi purecon de Esperanto. Sed ĉu Esperanto havas problemon de pureco? Certe ne! Esperanto estas lingvo(artefarita kaj neŭtrala lingvo), lingvo ĝuste estas lingvo, ĝi ne havas purecan problemon. Kiu uzas ĝin, al tiu ĝi servas.

Esperanto-movado

Zamenhof dum la parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista diris:

ni ĉiujare kunvenas en la ĉefurbo de Esperantujo (la urbo de la vica Universala Kongreso), por vigligi en ni la amon al la ideo esperantisma

Post tio, Esperanto-movado estas malpermesata en Esperantujo.

Filigrano
Bankbileto

Demografia problemo

Kompreneble ekzistas belaj esperantistinoj, sed ne multaj. Fakte estas multe pli viroj ol virinoj en Esperantio kaj la plejparto de esperantistinoj estas aĉe malbelaj. Sekve, la kvanto de denaskuloj estas tre malgranda kaj la lando ĉiam bezonas enmigrantojn.

Gazetaro

En esperantujo nun ekzistas aŭ absolute politike-sterilaj periodaĵoj, aŭ maldekstremaj.

Cenzuro

Cenzuro estas tro forta en Esperantujo, kiel en ĉiuj diktaturaj landoj, sed, danke al interreto, oni povas nuntempe ricevi novaĵoj el la lando. Sequante mea mesajo "Parolez pri Ido" me recevis mesajo de interesato qua konfirmas ke l'espisti ankore uzas sua kustumala taktiki kontre tiuj quiuj audacas mencionar Idon aŭ mem sugestar ke Ido forsan es preferebla kam Esperanto! Semblas ke la esperantisti ne nur ne voluntas diskutar reformi di Esp; ili mem ne toleras irga altra opiniono.

N

Libereso di parolo evidente ne existas en Esperantujo, malgre ke ol es inkluzita en la Esp-versiono dil UDHR. Forsan ili devas relegi tan dokumenton.

La metodi di l' espisti es ti di komunista Rusio ante la falo di la muro de Berlino. Li es neaceptebla en nia tempi, e me kondamnas lin absolute!

Idistoj

Ne nur lojalaj esperantistoj loĝas en Esperantujo, ankaŭ malmultaj volapukistoj ekziliitaj (eĉ ilia Cifal-Lamo), reformistoj, novialistoj, tokiponistoj, interligvaistoj kaj eĉ krokodiloj! Sed la granda problemo estas la idista loĝantaro.

En la esperantista kasta sistemo, idisto estas homo kiu estas teorie ekster la kasta sistemo. Oni ofte nomas ĉi tiun grupon da fihomoj "netuŝeblaj", ĉar tradicie pli alt-kastaj homoj devas ilin ne tuŝi. La idistoj estas konsiderataj la plej malalt-rangaj homoj en la kasta sistemo, ĉar laŭ la esperantisma kredo la homoj dividiĝas inter la apartenantoj al la kvar esperanto-asocioj, la UEA-anoj, la SATanoj, la TEJO-anoj kaj la Nekotizuloj, kiuj devenas de malsamaj korpopartoj de la dio Zamenhof, kaj fine la idistoj, kiuj ne devenis de lia korpo.

La idistoj estas homoj kiuj tradicie faras laborojn kiuj estis vidataj kiel ne-puraj aŭ malalt-rangaj de la esperantisma socio, ekzemple diskuti la afiksojn, malpurigi lingvouzojn, labori kun novaj prepozicioj aŭ tuŝi la Fundamenton. Tradicie, ili estis traktitaj kiel malsupera kategorio, kaj ekzistis multaj aferoj kiujn ili ne rajtis fari. Ili estas devigataj vivi en apartaj kvartaloj, kaj ili ne rajtis havi iun ajn kontakton kun pli alt-kastaj akademianoj. Ili ne rajtis trinki akvon de puto uzata de la bonalingvistoj, aŭ eĉ promeni en malfermaj esperanto-krongresoj, kaj homoj de pli altaj kastoj evitis eĉ ilian ombron en kelkaj kazoj.

Homoj estas konsiderataj idistoj se ili decidas paroli idon, sed eblas ŝanĝi tiun sorton dumvive, kiel okazis al Gonçalo Neves. La idistoj mem, same kiel la cetero de la esperantistoj, dividiĝas en multajn diskutgrupoj, kiuj estas fuŝaj grupoj kies membroj ofte havas la saman reformemon kaj ĉiam geedziĝas inter si, kaj kutime ĉiuj faras la saman filaboron, disigas kaj formas novajn diskutgrupoj.

Socia premo

Nuntempe, oni kalkulas ke estas ĉirkaŭ 130 milionoj da idistoj en Esperantujo. La asocisistemo estas multe malpli rigide sekvata nun ol en la pasinteco, ĉefe en la pli grandaj urboj. Tamen, kluboj ankoraŭ havas gravecon en la esperanta socio, kaj ĉefe en kamparaj regionoj ankoraŭ ekzistas diskriminacio kontraŭ la idstoj, kaj ĝenerale idistoj ankoraŭ estas averaĝe pli malriĉaj ol aliaj anoj de interlingvoj. Ankoraŭ estas rare ke esperantistoj geedziĝas ekster sia kasto.

La UEA-Statuto permesas diskriminacion surbaze de la lingvo, sed oni rezervas proporcion de la lokoj en esperantaj publikaj diskutejoj, grupoj kaj interretaj paĝoj al idistoj, por helpi ilin. Ĉi tio estas tre delikata politika demando en Esperantio, ĉar la homoj de aliaj kastoj ofte protestas kontraŭ ĝi.

Batalo kontraŭ idistoj

Sisdek supozata membri di l' idista "mafio" arestesis, hiere, en sud-Esperantujo. Inquesto vizas anke la chefo di centrista partiso en la regionala asemblo di Esperantujo, quiu pluse esas membro di l' koalisuro ye la nacionala nivelo. La kontre-idista prokuratoro Mario Spagnuolo insistis pri la facita laboro antee por "analiziar la nova idalayn metodi".

Sanktaj urboj

La tri sanktaj urboj de Esperantujo estas:

  1. Bialistoko, kie naskiĝis la Majstro;
  2. Varsovio, kie estis publiki(a)ta la Unua libro;
  3. Bulonjosurmero, kie okazis la unua Kongreso de Esperanto;
    933