Estetiko

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Leĝo valoras por poste, sed ne por antaŭe"

~ Zamenhof pri tute alia afero
Brenda-Dominic

"La estetiko (el greka vorto kiu signifas sensaĵo) estas la parto de la filozofio"

~ Vikipedio pri estetiko

"Evidentas, ke al la bazo de tiuspeca super-planlingvo, mankas ankoraŭ unu principo — la estetika"

~ krokodilo pri Esperanto

"Mi havas bonegajn amikojn inter ili"

~ Milokula Kato pri krokodiloj

"Beleco estas silenta elokventeco"

~ franca proverbo pri estetiko

"Bonege verkita.Aktuala temo"

~ virino pri ĉi tiu artikolo
Estetiko

Estetiko estas vorto kun neologisma sufikso -ik-, bonalingve oni diru Estetoscienco, t.e., la scienco, kiu studas la estetojn. Alternativa nomo estas "estetologio". Estetoj estas etaj estoj, sekve, "estetiko" estas iko (scienco), kiu studas etajn estojn.

Etaj estoj estas, ekzemple, insektoj, kiuj estas inaj sektoj. Kompreneble, novpaganismo tre emas al inaj sektoj, omaĝe al diinoj. Do Estetiko rilatas rekte al Wicca (bonalingve Vikao) ktp. Wicca, kiel oni scias, devenas de gotoj kaj keltoj.

Alie, kie omaĝo al diinoj ĝenerale estas masturbado, tiu ĉi ankaŭ rilatas rekte al Estetiko.

[redakti] Estetiko kaj beleco

ReVo definas Estetiko kiel parto de filozofio, kiu temas pri belo en naturo kaj en artoj. Kompreneble! Se oni masturbiĝis pensante pri diinoj, kiel novpagana rito, oni devas pensi en belaj virinoj, aŭ naturaj, aŭ artaj, t. e., en pornografio. Neniu normala homo masturbiĝas pensante malbelajn virinojn, ĉu ne?

[redakti] Ambaŭ

Sinjoro Malbelegulo elrigardas tra la fenestro de sia loĝejo. Sur la strato iras sinjoro Senbeleculo.

— Bonan tagon, sinjoro Senbeleculo.

Kial vi difektas la belecon de la strata fronto per la elmontro de via abomena vizaĝo? Estus preferinde, se vi reirus en iun angulon de via çambro kaj sidigus vian si-mion çe la fenestro.

—Mi jam provis ̧ĝin; sed tiam la preterirantoj tiel sa-lutis al la fenestro: ”Bonan tagon, sinjoro Senbeleculo!

Content Navigation
Aliaj lingvoj