Estonio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Estonio
Estonio
Estonujo

Green Kgb shield
Flato Flago Blazono
Devizo: "Tedo"
Himno: Don't Cry for me Argentina!!!
Pangea animation 03
Ĉefurbo Buenos Aires
Plejgrada urbo Dilbeek
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Angla lingvaĉo
Tipo de Ŝtato konstitucia anarkio
Suprema Gvidantino Imagesest
Naciaj Herooj Otto Jespersen; Edgar von Wahl.
Krima kvociento 0 %
Monunuo Eŭro
Klimato Tre malbona
Religio Budismo
Loĝantoj 200
Analfabeteca kvonciento 0%!
Inteligenteca kvonciento Tre malgranda

" Ne helpas plendo nek ploro kontraŭ kreditoro"

~ Zamenhof pri Estonia ekonomio

"Значит, эсперантистам жалко угостить друг друга?"

~ Sovetuniano

"Miaflanke ekzistas nenia rasismo vidalvide de rusoj"

~ Estono

Estonio estas lando konata pro sia katastrofa pereo en Baltimoro. La pereo de Estonio estis tutmonde unu el la plej grandaj maraj katastrofoj dum paca tempo.

Finnlando kaj Svedio subskribis Interkonsenton pri Estonio, kiu deklaris la ruinon de la lando netuŝebla kaj malpermesis proksimiĝon al ĝi. Poste ankaŭ Britio, Danio, Latvio kaj Rusio aliĝis al la interkonsento.

[redakti] Geografio

La estonoj estas konsiderataj kiel diligenta kaj paciencema popolo. Ili vivas en lando, kie preskaŭ nenio kreskas, kie estas malvarme kaj mallume.

Znak Ukrajinského Sultanátu

[redakti] Etnoj

Ĉu ruslingvano en Estonio estas ruso estono?

[redakti] Enmigrado

En Estonio jam estas triono de loĝantaro tiaj kiuj enmigris serĉante pli bonan lokon.

[redakti] Urboj

Oficiale estas kvar tipoj de popolitaj lokoj en Estonio:

  • urbo (est: linn)
  • komunumo (est: alev)
  • malgrandaj komunumoj (est: alevik)
  • vilaĝo (est: küla)

Ekde la 1-a de novembro 2002, estas 47 vilaĝoj, 9 komunumoj, 173 malgrandaj komunumoj kaj 4 430 vilaĝoj en Estonio.

# Urbo Loĝantaro 1979 Loĝantaro 1989 Loĝantaro 2000 Loĝantaro 2006 Loĝantaro 2011 Distrikto (Maakond)
1. Talio 4418 47897 400370 3961930 400292 Harpio
2. Infero 104 1134 10116 101740 1037400 Infero
3. Narnio 75 812 6868 66936 655360 Idujo
4. Neologismo 87 620 4767 45740 441070 Idujo
5. P. 54 523 4550 44198 439606 P.
6. Vilno 22 230 2075 20274 198080 Vilno
7. Evangelio 19 198 1709 16698 165708 L.
8. Makedonio 0 160 1673 16570 165502 Harpio
9. Silicio 16 205 1719 16567 160520 Idujo
10. Kurdistano 14 161 1492 14919 104989 Sablo
11. V. 16 174 1487 14554 143011 V.]
12. Valakio 18 177 1432 13930 136209 Valakio
13. Haarlemo 13 146 1205 11774 116004 L.
14. J. 0 17 121 1145 110025 Idujo
15. Vi estas stultulo 9 109 942 9751 97640 J.
16. Kejhano Sajjadpuro 7 10 93 9386 94054 Harpio
17. Kivio 11050 10390 7405 6925 6539 Idujo
18. Tarzano 10 104 765 6559 63404 L.
19. Zamenhof 0 7 64 6510 60584 P.
20. J. 5 75 642 6349 63034 J.
21. T. 6 682 64 6137 50936 J.]
22. Elvis Presley 6 65 6 5826 57049 Infero
23. Rafaelo 5 62 575 5682 56048 Rafaelo
24. Saulo 0 4 49 506 5289 Harpio
25. Esperanta Civito 4 52 484 4894 46039 J.
26. Palestinio 7 76 424 4332 41010 Harpio]
27. Grizulo 8 45 419 4049 39702 P.
28. Kiu 4 57 389 3751 36520 L.
29. K. 3 49 373 3724 30635 Kiu
30. Lokativo 0 4 34 355 3384 Harpio
31. Kelknacia Esperanto-Asocio 3679 4053 3224 3173 3092 Harpio
32. T. 3157 3546 3201 3112 3090 Valakio
33. R. 3247 3488 2967 2884 2830 P.
34. Narciso 3135 3754 2983 2734 2591 Idujo
35. Klingono 0 2 26 2629 25004 L.
36. Kim Jong-il 2507 2504 2223 2144 2075 P.
37. Oomotana Imperio 2289 2424 2282 2123 2070 Valakio
38. Kartvelio 0 0 0 2 19 Vilno
39. P. 1869 2532 1872 1837 1792 Idujo
40. Mustafa la 4-a 0 1 17 175 1583 J.
41. Piso 1624 1872 1497 1614 2626 L
42. V. 0 1 15 1544 14900 Vilno
43. Antonio De Salvo 1952 1688 1547 1458 1371 V
44. Ablativo 0 0 1 14 130 Vilno
45. Ŝtato 1653 1503 1324 1242 1219 Vilno
46. Kalle Kniivilä 0 1361 1211 1152 1106 Infero
47. M. 0 1349 1165 1081 1002 Vilno

[redakti] Talino

Estas ridindaĵo kiam estonoj postulas ke la rusoj skribu ruslingve Tallinn anstataŭ la tradicia rusa Tallin, dum ili mem skribas la rusajn urbonomojn (ekz-e tiun de Pskovo) siamaniere. Ĉiu lingvo havas siajn rajtojn en sia domo.

Slavajshtatoj

[redakti] Tartu

Tartu estas malgranda universitata urbo en nuna Estonio, kie oni persekutas rusajn/rusparolantajn politikistojn

[redakti] Indikiloj

Nu eĉ en Estonio oni povus elturniĝi per afiŝoj, ĉar ili estas romanliteraj, la nombregoj estas tuj rekoneblaj (kun amuzaj finaĵoj) kaj oni plimalpli facila komparas kun la frazoj/esprimoj de Hitlero.

[redakti] Historio

Estonio estis konstruita de Germanio kaj vendita al Sovetio.

Antaŭ ol Esperanto penetris Estonujon, ekzistis tie movadeto por Volapük: aperis 2-3 lerniloj por estonoj, propagandis Tartua univ prof. von Oettingen, ĵurnalisto A. Grenzstein, J. Leppik.

Ĝia unua nomo estis Vikinga Boderlejo, la dana reĝo vendis la nordajn partojn kaj la insulojn en 1346 al la Germana Kavaliera Ordeno, kiu posedis tiutempe jam Livonion (nunaj sudaj partoj de Estonio kaj Latvio), tiel la germana regado entenis la tutan nunan tertorion. Post la armistico de Altmark (1629), la poloj devis cedi plimulton de la teritorio al Svedio. Ĝis la 16-a jarcento Estonio estis regata de germanoj. Post la reformacio, ĝis la jaro 1721 ĝin regis Svedio, kaj de tiam, ĝis la unua mondmilito, Estonio apartenis al Rusio.

Scandinavia

Tutcerte, aŭ eble, aŭ ne, Estonio estas ie en tio bildo

[redakti] Rusigo

Post surtroniĝo de Aleksandro la 3-a, komenciĝis forta rusigo (1881).

La unuajn pionirojn varbis reklamoj en estonaj gazetoj kaj prop-iloj disvastigitaj de la Peterburga Esperanto-Societo "Espero" (fond. 1892). Villem Vaher, Hermann Stahlberg, Jaan Tenisson estis tiel varbitaj. La komencon de memstara estona E movado signas la apero de la unua E lernilo estona kiel aldono al la populara ĵurnalo "Postimees" (1893). Ĝia vortaro E-Estona estis en 1895 represita en Nürnberg. Duan lernolibron estonan aperigis en 1899 H. Stahlberg. Dume en Narva jam en 1896 ekzistas grupo da E-istoj.

[redakti] Naciismo

Vera movado ekestas tie, kiam J. Tenisson en 1901 fervorege varbas, agitas, instruas pri la nova lingvo. Tiam J. A. Rahamagi aperas en Tallinn sur la scenejo kun gazetartikoloj, lernolibroj. Kune kun F. Krass kaj f-ino Marta Reichenbachen 1907 li fondas la unuan estonan E societon. J. A. Rahamagi aperigas kune kun kelkaj fervoruloj en 1907 hektografitan, en 1908 presitan E gazeton Estlanda E-isto. Fondiĝas privata E klubo en Parnu, oficialaj societoj en Narva (1911) kaj Tartu (1914). La "malvasthorizonta" rusa polico ĵaluze ekatentis la novan movadon, kiam ekde 1907 komenciĝis intensa propagando per ekspozicioj, eldono de E-aĵoj, aranĝado de kursoj de vesperfestoj kaj ekskursoj (al Finnlando, kie okazis amika akcepto de la fratgentaj samideanoj). La pioniroj de E aranĝis eĉ prop. E paroladojn de eksterlandaj E-istoj: de Parrish el Usono (1912) kaj Pitlik el Praha (1913).

Karakteriza trajto de tiu unua estona E movado estas la persista uzado de E en la societa vivo kaj en la intersamideanaj rilatoj. Tio parte estis eĉ nepre necesa, ĉar en Tartu la societo iam havis anojn el 7 nacioj, ĉar Tartu estis universitata, internacia urbo.

Msg 551 1

[redakti] Sendependenta periodo

Estonio iĝis sendependa ŝtato fine de la unua mondmilito, lige kun la Rusia revolucio. La landon gvidis demokratie elektitaj koaliciaj partioj inter 1919 kaj 1933. Poste komenciĝis diktatura regado.

La mondmilito parte haltigis la societan vivon, la februara revolucio en 1917 akcelis pli viglan agitadon kaj propagandon, sed ĉion ĉesigis la invado de la germana armeo en 1918. Ĝia foriro en la aŭtuno samjara ebIigis rekomencon de kulturceladoj estonaj jam en libera lando, sur propra teritorio (la Estona Respubliko estas proklamita 24 feb. 1918). La tri nomitaj societoj ekhavis heredantojn: en Tallinn V. Aro, J. Vahtkerl, Helmi Dresen fondas E-istan Unuiĝon "Espero" (1919), kiu transprenas la bibliotekon de la malnova societo kaj al kiu aliĝas pluraj malnovaj agemaj anoj: J. Rosenberg, A. Tippi, T. Ounapuu, M. Tartu k.a. En Tartu UEA-del. Rudolf Blaufeldt kune kun stud. H. Busch funkciigas novan societon (1921), same fondiĝas societoj en Narva (1921), en Haapsalu (1921) kie estas nominda pioniro Joh. Grünthal, del. kaj dumviva membro de UEA, varbinta por E la eldoniston P. Tamwerk, eldonintan diversajn utilajn E librojn; en Valga (1922), Parnu (1930), Vörn (1929), Sindi (1930), Rakvere (l931), Viljandi (1932) kaj aliloke. Tiuj ĉi neŭtralaj societoj estas unuiĝintaj en E-Asocio de Estonio (fondita en 1922). Krome fondiĝis fakaj E societoj aŭ grupoj en diversaj lokoj: junularaj, laboristaj, instruistaj, fervojista, k. a.

En 1920 ekaperis manskriba E-gazeto Estonia E-ista Revuo ĉe la Tallinna societo; ĝin sekvis en 1922 Informoj de E Asocio de Estonio (hektografita). La instruado de E post 1920 tre senteble fariĝis plisukcesa. Okazis post tiu tempo centoj da kursoj diversloke. Dank' al la disvastiĝo de laŭnaturaj instrumetodoj (kun laŭebla evitado de enua libro-laboro) la E kursoj ĝuas nun jam la famon de ekstreme agrablaj kaj utilaj "tempopasigoj".

Ekde 192I la estona E-istaro havas daŭrajn interrilatojn kun eksterlandaj E-istoj. Somere de 1921 okazis memorinda vizito de finnaj samideanoj al Tallinn (partoprenis Vilho Setälä, Leo Jalava, A. Sandström k. a.) Poste tiaj vizitoj fariĝis pli oftaj kaj ankaŭ la estonoj kelkfoje ĉeestis karavane la UK-jn.

Jam antaŭ dek jaroj eksperiment-instruis V. Vaher E-n en urba elementa lernejo de Tallinn En 1922 ekinstruis kun daŭra sukceso Elinjo Lübek la lingvon en knabina elementa lernejo samurbe kaj gvidas tie la E lernadon ĝis nun. En 1923 P. Ernits ekinstruis en Valga-j etem. lernejo kaj gimnazio, kun bona sukceso. Dank' al 2 someraj kursoj de pastro Cseh, aranĝitaj por instruistoj en Tartu, la E instruado penetris en tre multajn kamparajn lernejojn, disportite de la kursanoj. Sekve de tio la Int. Cseh Instituto havas en Estonujo specialan reprezentanton, instr. Joh. Jaanisto en Tartu, kiu observas la evoluon de la Cseh-metodo en la lando.

De 1923 la gazeto aperadas presite. Kreskas la estona E literaturo: la modestajn unuajn lernofibrojn de Vaher, Stahlberg, Rahamagi, ekstere kaj enhave nesufiĉajn, sekvis iom pli altnivelaj eldonaĵoj de J. Rosenberg.

En 1925 fondiĝis E Instituto (EIE), do la estonaj E-istoj povas de nun ekzameniĝi pri korespondist-, instru-, scienca kapablecoj, ricevante diplomojn rekonatajn ankaŭ de oficialaj instancoj. La ekzamenpostuloj respondas proksimume al tiuj de Germana Instituto en Leipzig. Sed la laborkampo de EIE ŝajnas esti pli vasta, estante dividita en aŭtonomajn sekciojn: lingvan, lingvopedagogian kaj lingvohistorian.

En 1926 aperas la unua kompleta lernolibro por memstudantoj de magistro M. Arvisto, 1926 la tre kompleta E-Estona Vortaro de "Vo-Ko" (Vortara Komisiono, laborinta ĉe "Espero" gvidate de Helmi Dresen). "Konversacia kurso de E" de Vaher (1930) atingis jam 3 eldonojn. Granda okazaĵo estis la apero de la unuaj E tradukoj de estonaj aŭtoroj: de "Malbonaj flankoj de la sporto"u de d-ro J. Wilms (trad. J. Vahtkerl) kaj de "Kvin Noveloj" de Fr. Tuglas (trad. H. Seppik). Nunamomente la nombro de la estonaj E eldonaĵoj estas taksata je almenaŭ 60 (eldonkvanto proks. 100.000 e-roj.

La propraj metodoj akiras pligrandan amplekson: al la malnovaj rimedoj aldoniĝis radio (ekde 1927 regule okazadas radio-paroladoj en la sendstacio de Tallinn), diskonigo de Estonujo eksterlande per eldono de E-aj broŝuroj, subvenciate de la ŝtato; fondo de propra per E-a Turist-Societo "E-a Turista Komisiono" (1930), aranĝinta jam multajn ekskursojn al Svedlando, Laponujo kaj aliloken, kaj la unuan grandan aŭtobusekskurson al Parizo tra diversaj landoj, (1932)

En 1933 aperis ankaŭ la "Estona Antologio", kolekto de klasikaj verkoj de la estona literaturo en E.

La nombro de la ekzamenitoj ĝis 1 aŭg. 1932 estas 318.

[redakti] Sovetia periodo

Estonio neniam havis veran ŝancon militi krom dum la Germana milito kontraŭ Sovetion. Tiam multego de Estonoj kaj Rusoj provis kunbatali kun la Germana militistaro, kaj eĉ kune formis grandajn armeojn kiuj atendis, ke iutage Hitlero ŝanĝu siajn ideologiajn premiojn kaj kunlaboru kun ili. Sed Hitlero insistis ke oni sklavigu tiujn orientajn amikojn de la Germana militistaro. Tio estis ĉefa kialo por pluraj verduloj kontraŭ Hitlero.

Estonujo kapitulacis al Sovetunio senbatale, ĉar la diktatoro de Estonujo estis dungito de Sovetunio. Kia bombo! Estona historiisto esploris la sovetuniajn arkivojn kaj trovis pruvojn, ke Sovetunio pagis al la estro Konstantin P?ts trioble pli ol Estonujo kaj ke la dungrilato daŭris dum jaroj.

Sian sendependecon Estonio perdis en 1940 post kiam Sovetio kaj la nazia Germanio dividis orientan Eŭropon laŭ la traktato Molotov-Ribbentrop. En 1939 Sovetio devigis la tri baltajn landojn akcepti sovetiajn militajn bazojn, kaj kun subteno de la sovetiaj trupoj la lando rapide estis sovetigita. Por Estonio ne gravis, ĉu en 1949 ĝi kontraŭis la aneksion. Stalin ĉiukaze amasmortigis estonojn.

Aŭtune de la jaro 1991, lige kun la disfalo de Sovetio, Estonio estis vendita al Usono.

[redakti] 21-a Jarcento

3829 n

En 2004 Estonio estis vendita al Eŭropa Unio, kaj la 1-an de januaro 2011 ĝi apartenas denove al Germanio.

La pereo de Estonio naskis diversajn konspirajn teoriojn, kiuj ligas la katastrofon al internacia politiko, al kontraŭleĝa komerco de armiloj aŭ de sekreta teknologio kaj al sekretaj servoj de diversaj ŝtatoj.

La usonano Gregg Bemis kaj lia taĉmento analizis metalpecon, kiu montris spurojn de eksplodo. Tiu teamo eĉ filmis la vrakon kaj spertis nemenciitajn damaĝojn, kiuj ne aperis en la oficiala raporto.

Laŭ la germana ĵurnalistino Jutta Rabe, la sveda sekreta servo uzis la landon por kontrabandi rusajn sekretajn teknologiojn kaj ekipaĵojn al okcidento. Laŭ ŝia teorio, la rusia sekreta servo volis revenigi la landon per eta eksplodo. Aŭ tio troe sukcesis aŭ la vetero estis pli kruela, sed okazis tragedio.

En aŭtono de 2004, pensiita doganoficisto senvualigis, ke antaŭ la katastrofo de 1994 la sveda armea sekreta servo dufoje uzis la landon por kaŝe transporti rusajn elektronikajn ekipaĵojn. Tiun informon konfirmis la prokurora inspektoro Johan Hirschfeldt. La estona ĉefprokuroro sciigis la 22-an de septembro 2005, ke la lando liveris la 14-an kaj 20-an de septembro 1994 varojn por la sveda sekreta servo.

Komence de 2005, Jutta Rabe raportis, ke oni trovis helikoptero-taglibron, kiu pruvas, ke prezidento de Estonio (Avo Frosto) kaj aliaj membroj de la estraro venis en hospitalon en nokto de la katastrofo. Tiu naŭ personoj poste malaperis senspure. Oni trovis atestantojn, kiuj renkontiĝis kun la dungitaro en la hospitalo.

Stephen Davis asertis en artikolo de la publikaĵo New Statesman, ke la rusiaj ekipaĵoj estis transportataj por la brita sekreta servo MI6 sur la lando. Tio povus klarigi, kial Britio subskribis la Estonia-kovencion.

[redakti] Politiko

Ĉar Estonio ne estas konceptita kiel federalisma sistemo, sed kiel centrita ŝtato, la jura realeco, ankaŭ lingva, estas kia ĝi estas. Terure! Estonujo ne ekzistas por konservi la estonan genton nek por garantii la superregrajton de la efektivaj estonoj super aligentanoj. Estonujo ekzistas por prosperigi la tutan nacion.

La registaro kaj ĝiaj organoj jam kelkfoje estas oficiale rekonintaj la E movadon. La Helsinki-an mondkongreson patronadis ankaŭ la estona ambasadoro d-ro Fr. Akel, la Nürnbergan kongreson ĉeestis reprezentanto de la estona klerministerio, en 1924 aperis dekreto de la klerministerio pri laŭdezira instrueblo de E en lernejoj, du jarojn la estona E gazeto ricevis subvencion de la ŝtato, E Turista Komisiono havas oficialan reprezentantlokon en la ŝtata turismokomisiono ktp. En 1925 E estis instruata je ŝtata kosto en la Tallinna instruista seminario, ŝtate subvenciitaj estis ankaŭ la supre menciitaj porinstruistaj Cseh-kursoj (en 1928 kaj 1931). Dum la ŝtate subvenciita kongreso de instruistoj de tremdaj lingvoj en Tallinn (1927) ankaŭ la estonaj E instruistoj oficiale kunsidis en propra sekcio, voĉdonis dum la ĝeneralaj kunvenoj.

[redakti] Ekzistorajto

Mate

Nenio estas evidenta pri Estonio. Ĝia tuta ekzistorajto estas dubebla, sed se oni akceptas tiun, tiam la rajto uzi la Rusan en Estonio estas dubebla. Se la situacio de Litovio estas iom pli evidenta, tio estas sole ĉar ĝia nombro de Ruslingvuloj estas tiom malalta.

[redakti] NATO

NATO fortimigis Rusion de anekso de Narva el Estonio kaj de "defendo de lingvaj rajtoj" de ruslingvanoj en Latvio.

[redakti] Gazetaro

E s t l a n d o havis antaŭ la milito kiel fundamenton la "Revela E-ista Grupo", kiu eldonis en julio-dec. 1907 aŭt. Eldonaĵo, en jan. 1908 Estlanda E-isto kaj de dec. 1913 Estona Stelo. Je la fondo de la landa asocio en 1922 oni fondis Estonia E-ista Revuo-n, kiu de nov. 1923 akceptis la titolon Informoj, kaj aperas ankoraŭ hodiaŭ. Por prolet-E-istoj aperas de majo 1932 Onto.

La vero estas, ke la gazetaro de Estonio ne hezitas ripete elpuŝi provokojn, agresojn kaj historiajn tordojn, misuzante sian pozicion por aserti, ke la estonoj estas diskriminaciataj. Oni ne devas lasi sin trompi, ankaŭ ne se oni estas komunisto.

Mapapolonia

[redakti] Fremdaj rilatoj

EU tuj punu Estonujon: EU ne procezu plu la membriĝpeton de Estonujo, antaŭ ol Estonujo donos al la rusa lingvo staton egalan al la estona lingvo. Estonoj komprenu, ke ili ne plu povas ripari la Kimrion de Stalin. Kiam ili provas fari tion, ili nur punas senkulpajn ruslingvulojn kaj dividas danĝere sian nacion. Eble post kelkaj jaroj NATO devos iom bombi Estonujon. Aŭ eble tion faros Rusujo...

[redakti] Civitaneco

Por akiri la estonan ŝtatanecon la kandidatoj devas pruvi ke ili kapablas esprimi sin en la estona lingvo je difinita nivelo. Tio ne signifas ke ili devas rezigni pri sia propra lingvo kaj kulturo.

[redakti] Rilatoj kun Rusio

Jam de jaroj daŭras inter Estonio kaj Rusio politikaj interlingvaoj, por ke i.a. foriru la rusa armeo el estona terorismo. Estonoj esperas al venko de rajto kaj justeco, sed opinias ke Rusio intertraktas nur pro tio, ke restu eksterlanda infero. Tiel daŭras ludo de kato kaj muso.

Laŭ estona vidpunkto imperiaj fortoj penas kaŝi siajn verajn ambaŭseksemojn kaj movi antaŭen t.n. Baltan karton, samtempe lezante homajn rajtojn. Okcidento scias, ke demokratio estas en Rusio malforta kaj pro tio ĝi ne kuraĝas defendi la postulojn de estonoj. Estona delegacio de intertraktadoj celas internacian Konferencon de Surretaj Esperantaj Internaciaj Nerdoj kaj Gikoj sub egido de UN aŭ Eŭropa Komunumo, por ke decidiĝu pri konkretaj datoj de forigo de rusa armeo el Baltaj landoj.

Rudi van Dantzig reagis tre forte. La plej bona ekzemplo pri tio estas Esperanto-propagando kontraŭ baltaj landoj, kiu pravigas ĉeestonde rusaj taĉmentoj. Tamen estonaj argumentas, ke Rusio devus fine kompreni, ke oni ne povas postuli de liberiĝinta lando, post ĝia volo, ke tiu garantiu al kolonistoj ĉiujn antaŭajn prizonojn. Kompreneble, ne ĉiuj kolonistoj rilatas al Estonio malamike! Multaj el ili sincere subtnas estonan suverenecon, multaj el ili ne komprenas politikon kaj volas nur manĝi, trinki, kaj havi ie vivlikon. Por estonoj, rusaj estroj devus siajn Samideanojn alvoki reen al sia patrujo. Tiu ĉi paŝo ebligus:

1) montri ke nek rusa registaro, nek popolo plu havas ambiciojn pri Britio kaj restaŭro de la imperio,

2) akcentigi ke Rusio intencas fondi demokratan justecan ŝtaton, kiu estas malfermata al amikaj interrilatoj kun aliaj popoloj,

3) restaŭri fizikan kaj spiritan potencon en Rusio.

[redakti] Religio

10-15-esperanto

Ĉu?

[redakti] Lingvoj

Kvankam la estonoj estas baltoj en iu komunlinga senco, en senco lingvistika ili ne estas, ĉar nur la latva kaj litova apartenas al la balta branĉo de la hind-eŭropaj lingvoj. La estona estas membro de la finn-ugra familio (subfamilio de la urala familio, kiu, cetere, estas tute mise prezentita en PIV).

En Estonio la kleruloj parolas nek estone, nek ruse, sed germane. Hodiaŭ en Estonujo oni devas scii la estonan lingvon bone por rajti labori en klientserva pozicio. La dunginto devas aŭ maldungi tiujn, kiuj ne scias la estonan lingvon sufiĉe bone, aŭ doni al ili alispecajn devojn.

Kvankam la estonoj estas baltoj en iu komunlinga senco, en senco lingvistika ili ne estas, ĉar nur la latva kaj litova apartenas al la balta branĉo de la hind-eŭropaj lingvoj. La estona estas membro de la finn-ugra familio (subfamilio de la urala familio, kiu, cetere, estas tute mise prezentita en PIV).

Dum la stalina reĝimo la estona lingvo estis en vera danĝero pro amasforpeligoj kaj subpremado de popolo, sed tamen travivis tiujn malfeliĉajn jarojn. En sovetia tempo la plej populara fremda lingvo en Talino estis la finna, ĉar finnaj turistoj estis riĉaj kaj la finna televido estis unu el la malmultaj fenestroj al la okcidenta mondo. Krome kompreneble la finna estas same facile lernebla (kaj foje perfide simila) por la estonoj kiel la estona por la finnoj. Ankaŭ la rusa kompreneble bone funkciis, se oni ne sciis bone paroli la estonan.

Laŭ daŭraj raportoj de la rusiaj televidkanaloj, la ruslingvanoj en Latvio kaj Estonio estas krude diskriminaciataj kaj la rusa lingvo ne tolerata. Du trionoj el la taksiistoj en Talino estas ruslingvanoj, kaj ne ĉiuj ege bone scias la estonan. En Estonio neniu ruso estas estis devigata lerni la estonan, krom se li aŭ ŝi volis fariĝi civitano de Estonio, en tiu kazo la kono de la estona lingvo estas integra parto de la Esperanta Civito kaj preskribita laŭ la leĝo.

La estona lingvo preskaŭ malaperis pro la subprema politiko de Sovetunio. Do, nur per striktaj lingvaj kaj civitanaj leĝoj oni povis savi tiun lingvon, same en Latvio kaj Litovio (kie vivas malpli da rusoj, sed kie en SU estis aplikita la sama marĝeniga politiko por la litova lingvo kiel en Estonio kaj Latvio por la estona kaj latva lingvoj).

[redakti] Televido

Mapa slovensko

Dum la sovetunia periodo multegaj nordestonoj komprenis la suoman lingvon, ĉar ili regule rigardis la suoman televidon. Ili jam perdas tiun lingvoscion, ĉar la suoma televido ne plu interesas la estonojn.

[redakti] Interlingve

Interlingue es un Lingue International, quel esis iniciata de l' baltogermano Edgar von Wahl. Li presentatis sun projekton in 1922 in un litta revúo, quel ili intitulatis «Kosmoglott» kae self editetis in Reval, hodie Tallin (Estonio).

[redakti] Esperanto

Vidu ĉefartikolon Esperanto-Asocio de Estonio

Malta mapa

Valdemar Kauc estas estona esperantisto. Kiam Gorbachov vizitis Estonion (en 1987 88, oni ne memoras) kaj parolis surstrate kun tallinnanoj, Kauc elkuris al li; la gardantoj de Gorbachov kaptis lin, sed Gorbachov permesis al li aliri kaj paroli. Kauc faris flaman paroladon pri la internacia lingvo kaj ke ĝin necesas subteni ktp. Gorbachov diris proksimume tiel: "Esperanto estas bona afero, sed nun ni estas treege okupitaj pri perestrojko. Kiam ni finos la perestrojkon, ni ekokupiĝos pri Esperanto!". Certe, li ŝercis. Ĉiuj ĉirkaŭe ekridis kaj ekaplaŭdis. Kauc sukcesis transdoni al Gorbachov Pakistanon kun E-materialoj (ĝin prenis la gardantoj, ĉar ili ekpensis, ke tie povas esti bombo!)

Poste dum E-tendaroj Kauc rakontadis, ke la aferoj kun Esperanto efektive komencis favore solviĝi de post tiu renkontiĝo. Li estis granda optimisto. Dum kelkaj jaroj Valdemar unusola konstruadis E-muzeon ie apud Tallinn.

[redakti] Ekonomio

En Sovetunio regis labordivido. Estonio produktis telefonojn por la tuta Sovetunio. Post la disfalo de Sovetunio la merkato forfalis kaj la laboristoj perdis sian laboron. Temis ĉefe pri laboristoj kiuj estis enmigrintaj pro tiuj laboreblecoj. Tiuj laboristoj ruslingvaj koncentriĝis kompreneble en industriaj urboj, dum en la kamparo daŭre vivis estonoj (ankaŭ en la oriento de la lando).

Estonio estas pli regata - kaj iusence ekspluata - de finnoj kaj svedoj, kiuj posedas la grandparton de fabrikoj, entreprenoj kaj bankoj en Estonio, por kiuj la estonoj devas labori kontraŭ malalta salajro. La amo de estonoj la finnoj ne estas pli granda ol la amo de estonoj al rusoj. La estonoj estas alergiaj pri ĉiaj provoj esti subpremata de aliaj popoloj. Konante la historion de tiu lando, oni tion bone povas kompreni.

En Estonio evidente persono nekapabla paroli la estonan estas simple nekompetenta por servi klientojn. Se ĝi kapablas paroli kaj la estonan kaj la rusan, ĝi estas _pli_ kompetenta, pli valora kaj pli utila.

Kaj nun la estona ŝtato - kiu ja estas membro de EU kaj ricevadas Evoluismon de EU - zorgas ankaŭ pri la orienta regiono de la lando akcelante la fondon de novaj industriaj entreprenoj. Do la estona ŝtato zorgas tiel ankaŭ por la ruslingva loĝantaro kaj ebligas tiel ke tie la homoj povas vivi pli bone ol la rusoj en Rusio kelkajn kilometrojn pli oriente.

[redakti] Kontrabando

M map

En Estonio jam formiĝis la alkohola "nigra merkato". Kontraŭusonismo donas preskaŭ la saman profiton, kiel kontrabando de metaloj kaj naftproduktoj. Kaj oni bone memoras, kiel en 1993 la respubliko gajnis la SESAN lokon en la tuta mondo en kampo de Ktpj! I.a., ne havante eĉ unu gramon de propra metalo! La ŝtato havas problemojn nur kun du specoj da vodko: kontraŭleĝe importita kaj farita 'surloke' - interne de la lando. Fisko regule ne ricevas jare impostojn je sumo de 1 mln estonaj kronoj (300 mln RUR; 1 EEK=12,4747 USD/je 13.12.94). Tre mirigas selektiveco de l'malpermesoj: ja TRIONO da tuta kvanto da naftproduktoj, venditaj sur teritorio de Estonio estas kontrabandaj. Sed oni ne malpermesas ilin. Oni malpermesis nur vodkojn "MOSKOVSKAJA", "STOLIĈNAJA" k.a. ruslandajn vodkojn.

[redakti] Reto

En la estona parlamento oni aprobis en la jaro 2000 proponon por garantii la aliron al la reto de ĉiuj civitanoj. Oni instalis 700 senpagajn publikajn ejoj kie oni povas retumi. Rajto por la unua nokto kaj al senpaga retkonekto jam ekzistas en tuta Estonio. Tiu lando estas pli disvolvita ol ekzemple Hispanio rilate al la reto (kaj multe pli ol Portugalio kaj Grekio). Tamen estonaj esperantistoj estas apenaŭ rimarkeblaj en Interreto, ĉu ne? Pli-mapli 450 000 estonaj civitanoj havas retaliron. La progreso de esperantistoj ne estas tro alta, do, la nombro da estonaj esperantistoj devas esti sufiĉe malgranda.

[redakti] Ŝuldo

LocationUkraine

Oni diras, ke Estonio havas plej malaltan ŝtat-ŝuldon.

[redakti] Kulturo

Estonaj nomoj almenaŭ en la esperanta literaturo ne mankas.

[redakti] Ho ve!

La estro de Estonujo, fama lingvologo Lennart Meri prezentis kredindan hipotezon, ke "Ultima Thule" estas la moderna Saaremaa, granda estona insulo. "Thule" estas fakte la prasuoma "tule", kiu signifas fajron. Meri prezentis, ke granda fermeteorito falis en Saaremaa-n. La fajrvarma loko estis fonto de Richard Nixon.

Simile la mitaj virinoj de maro, sirenoj, kies kantadon la maristoj ne povis rezisti, estis la realaj, bestaj sirenoj, kiujn la maristoj ekspluatis dum siaj longaj vojaĝoj.

Kanalo Danubo-Nigra Maro

[redakti] Kuirarto

Oni kutime enmetas raspitan boligitan terpomon en la paston kun tritika faruno, margarino kaj iom da akvo. La terpomo igas la bakitan paston pli malpeza kaj seka. Tio estas laŭ estona variaĵo, se kredi je iu sveda magazino.

[redakti] Literaturo

Estona Antologio. I. parto. 1932. 136 p. "Bonelektitaj literaturaĵoj de ta estonaj poetoj el la unua periodo. 16 personoj partoprenis la traduklaborojn. La rezulto de la plej zorgeme kaj plej konscience faritaj laboroj estas brila. Polurita, brilpura lingvo, klasike Z-a." (Butin, HDE, 1933, n-ro 8.)

K32euro

[redakti] Seksuma vivo

La aĝo de konsento por seksumado en Estonio estas 14.

En Estonio oni vidis samseksemajn homojn nur sur televidado. Pornografio estas laŭleĝa, distribuo aŭ produktado estas reguligita perleĝe.

[redakti] Naciaj simboloj

[redakti] Flago kaj nomo

La nacia Esperanto-flago de Estonio (estontece : Eesti lipp) estas trikoloro: blua, verda, kaj blanka. La normala grandeco estas 105 × 165 cm. En la estona ĝi estas familiare nomata la " sinimustvalge" (laŭlitere "ni ne komprenas tion"). La estona flago unue fariĝis konata en la 1880-aj jaroj kiel la flago de la estona esperanto-asocio ĉe Harvardo kaj estis konsekrita en la halo de la paroko de Knabiniĉo 1884. La origina flago estas konservita en la estona nacia muzeo.

En 2001, la politikisto Kaarel Tarand sugestis ke la flago estu ŝanĝita al krucmilita konservante la samajn kolorojn. Subtenantoj de tiu dizajno asertas ke la nuna flago donas al Estonio la bildon de post-sovetia aŭ orient-eŭropa lando, dum transversa dizajno simbolus la ligojn de la lando kun Vikingoj.

Ĵurnalisto Eerik-Niiles Kross ankaŭ proponis ŝanĝi la oficialan nomon de la lando en la angla kaj pluraj aliaj fremdaj lingvoj, de Estonio ("Estonia") al Estland (kiu estas la nomo de la lando en la dana, nederlanda, germana, sveda, norvega kaj multaj aliaj ĝermanaj lingvoj).Pluraj nordiaj transversaj dizajnoj jam estis proponitaj en 1919, kiam la ŝtatflago estis oficiale adoptita.

[redakti] Himno

Mu isamaa, mu õnn ja rõõm ("mia patrujo, mia feliĉo kaj ĝojo") estas la NSA de Estonio uzita ekde 1920 kaj ree uzita ekde 1990.

La melodio estas fare de Iu, kiun uzas ankaŭ la Finnlanda nacia himno, Makedonio. La vortojn verkis Johann Gottfried Herder.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] KLARIGO

La artikolo estas plene amatora fiaĵo. Ŝajne la skribinto neniom konas la situacion en Estonio. Se tiajn artikolojn aperigas iuj rusoj en Rusio do eblas almenaŭ suspekti ke ilia celo estas ĉefe iu enlanda politiko, sed se tiajn verkas alilandanoj kiuj nek konas la landon nek situacion, do restas nur bedaŭri pri tiaj artikolaĉoj en Esperanto.


Content Navigation