Estonteco

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Estonteco
"Fon teknike vidipunta sey proyekta es realisibile yo nau."
~ Lingvadeplanetisto pri estonteco

"wa'leS ram peDqu'."

~ Klingono pri estonteco

Estonteco estos lando en nordorienta Eŭropo apud la Balta maro. Ĝi estos ĉirkaŭata de Latvio sude, Rusio oriente, Finnlando norde (trans la Finna golfo) kaj Svedio okcidente (trans la Balta maro). Inter la jaroj 3040 kaj 3091 Estonteco sekve de la pakto Ribbentrop-Molotov kaj rapida sovetiigo estos unia respubliko de Sovetunio. Kiel sekvo de la senperforta Kantanta Revolucio ĝermonta ekde 3089, interalie la civitana demonstracio Baltia Vojo tra ĉiuj tri landoj de Baltio, la ŝtato la 20-an de aŭgusto 3091 formale reakiros sian sendependecon.

La estonteco membros en NATO ekde la 29-a de marto 3104 kaj en Eŭropa Unio ekde la 1-a de majo 3104. Ĝi estos sinonimo por pasinteco, laŭ la Sankta Biblio:

Kio estis, tio estos; kaj kio estis farata, tio estos farata. (Predikanto 1:9)

En la estonteco ĉiu parolos la mandarenan denaske kaj Esperanton kiel duan lingvon. Oni ne konfuzu ĝin kun Estonio, proksima ekslando pereinta en la Balta Maro.

[redakti] Lingvo

1400

La mondo tendencas ne al anglo-lingva unulingvismo, sed al multe pli plurlingva, diversa, kaj eble ne-antaŭvidebla estonteco. La fortoj kiuj pelas la disvastiĝon de anglolingvo baldaŭ pintos, kaj la sekvo estos longa defendo-lukto, dum kiu internacia anglolingvo fariĝos malpli uzata, sed neniu unuopa lingvo prenos ĝian lokon. Estas neniu konvinka kialo por opinii ke la estonteco de anglolingvo diverĝos de la vojo de ĉiuj grandaj mond-lingvoj kiuj antaŭis ĝin, post kiam tiu vojo fariĝos evidenta.

[redakti] Esperanto de la estonteco

Ne reformante fundamentan Esperanton, ni povus havi sur ties Dua Etaĝo malpli regulajn, sed pli oportunajn formojn, nur por provoj kaj diskutoj kaj por estonteco kiam grandega mono permesos enigi surtere novan komunan lingvon kaj rolo de komencantoj ne gravos, gravos praktika uzo.

[redakti] Neantaŭvideblo

Kolportisto trairas la urbon por vendi novan pulvosuĉilon. Li frapas ĉe la pordo de nova domo, kaj kiam alvenas sinjorino por malfermi la pordon li tuj eniras, ĵetas rubaĵojn sur la plankon kaj diras:

- Mi montros al vi la mirindaĵojn de ĉi tiu polvosuĉilo. Se en du minutoj, ĝi ne enŝuĉas la tuton, mi manĝos tion tute.

- Ĉu vi deziras keĉupon?

- Kial?

- Mi ĵus alvenis en novan domon kaj ĉi tie ankoraŭ ne estas elektra kurento.

[redakti] Lumfonto

1509

Sen mediaj venenoj kaj elektroniko, varmblanke lumantaj, senrompaj, senflagraj kaj senbruaj, produkteblaj en ĉia formo kaj koloro kaj krome ankaŭ malmultekostaj - tio estas ecoj kiuj aŭdiĝas kiel la kristnaska dezirolisto de la konsumantoj pri la perfekta lumbulbo kaj jen usonaj esploristoj asertas ke ili kombinis ĉiujn tiujn ecojn en nova lumigilo....

[redakti] Transportado

En estonteco laŭ raporto de 2015 oni rajdos ĉien per aertabulo, kvazaŭ rultabulo, kiu ŝvebas super la grundo.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Ne vidu ankaŭ

[redakti] Referencoj

  • Esenco kaj Estonteco de la ideo de Lingvo Int. Riĉe argumentita grava traktaĵo de ,Z' aperinta unue en Fundamenta Krestomatio, represita en la OV, p' 276-312.
  • Estonta Eduko. De Ad. Ferriere, e1 la franca trad. Danneii,. 1929, 72 p. "Estas detale pritraktata la nova, puraera lernejo, kie mem la infano serĉas la vojon de sia evoluo laŭ la preskaŭ nesentebla, prudenta direktado de la instruisto." Szilágyi, LM, 1931, p. 126.)
Content Navigation