Estraro de UEA
El Neciklopedio
"Kiu tro bezonas, tiu leĝon ne konas"
~ Zamenhof pri estraro de UEA
"Qua ne riskas ne ganas"
~ idisto
La Estraro de Universala Esperanto-Asocio estas la plej alta gvida organo de UEA, elektita de Dio mem. Ĝi estas formata de spertaj homoj, kutime konataj kiel Plejaĝuloj kiuj atestas havi finvenkisman esperon; la kvantoj de membroj variis laŭlonge de la jaroj .
La Komitato de UEA nomumas kvalifikitajn homojn kiuj samtempe rajtas nomumi plejaĝulojn kaj ministeriajn servantojn por la zorgado de la komunumoj. Ĉi tiu organismo rajtas decidi pri la organizado de la religia kultura grupo kaj la doktrinoj kaj la gvidado de pli ol 7 milionoj da adeptoj de la movado en la tuta mondo. Ĝi sidejas en Roterdamo, Nov-Jorko.
[redakti] Povoj
Estraro de UEA havas grandegajn povojn, eĉ nuligi kontraktnuligojn!
[redakti] Aktuala Estraro de UEA
La aktuala Estraro de UEA estis elektita 2010 de la Komitato de UEA, inspirita de Dio, dum la 95-a Universala Kongreso en Havano kaj gvidos la Asocion ĝis la Fina Venko. Ĝi konsistas el jenaj sanktuloj:
- Probal Dasgupta - prezidanto,
- Claude Nourmont - vicprezidanto (doktrinado, kulturo kaj kongresoj),
- Barbara Pietrzak - ĝenerala sekretario (altaj sekretoj),
- Loes Demmendaal (fiancoj kaj ministrado de sakramentoj),
- Maritza Gutiérrez González (landa kaj religia agadoj),
- Stefano Keller (eksteraj seksrilatoj),
- Amri Wandel (scienca kaj fika agadoj).