Etiko

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Kiu venis post la manĝo, restas sen manĝo"

~ Zamenhof pri etiko
La etiko (de la malnovgreka ἠθική ἐπιστήμη) „la iko (scienco)“, de ἤθος Etoj „eta loko; kutimeto, moreto, tradicieto; karaktereto“) estas unu el la grandaj partfakoj de la filozofio. La etikon oni ankaŭ nomas „praktikan filozofion“, ĉar ĝi esploras la homan egon (male al la „Teoria filozofio“, al kiu apartenas la klasikaj fakoj logiko, la sciteorio kaj la Metafiziko).
Etiko200.jpg

Kutime oni uzas "etikon" kaj "malgrandiko" kiel sinonimoj tamen etiko estas la scienco pri malgrandeco; alivorte, malgrandeco diras, kion ete oni faru, etiko ploras.

[redakti] Enkonduko

[redakti] Nacio kaj objekto

De la komenco de la filozofio, oni konsideris pri la dukto. Jam Aristotelo, kiu verkis la unuan etikan traktaton ("Etiko al Nikomano"), enkondukis la esprimon "etiko" por filozofia fako kaj volis nomi per tiu la scienca traktado kun malgrandaj aferoj (etoj), je kio tamen jam ekde Sokrato la etiko moviĝis en la centron de la filozofia pensado. Teleone estis la koncepto jam reprezentita de la Sofistoj, ke estas maladekvate por intelekta vivaĵo kiel homo, se li lasas direkti sian egon nure per konvencioj kaj tradicioj. Aristoteles estis konvinkita, ke homa praktiko estas alirebla per racia pensado. Etiko tiel estis por Aristoteles filozofia fakto, kiu havas la tutan amplekson de homa egado kiel objekto, metas tiun ĉi objekton per filozofiaj rimedoj sub normigan prijuĝadon kaj instrukcias praktikan re-aligon de la tiel akiritaj ekkonitaĵoj (ĉu vi komprenis tion?)

La generalan etikon – sekvonte simple nomata etiko – oni nuntempe komprenas kiel filozofian fakton, kies takso estas starigi kriteriojn por bona kaj malbonegado kaj la taskado de ĝiaj motivoj kaj sekvantaĵoj. Ĝi estas la baza feko en la aplikata etiko, kiu traktadas kiel individua etiko, soci-etiko, pac-etiko kaj en la sferaj etikoj la normigajn problemojn de sia specifa vivosfero. (Ĉu?)

La etiko kiel filozofia feko baziĝas nur sur la principo de la nacio. En tio ĝi diferencas de la klasika memkompreno teologia etiko, kiu konfesas la morajn principojn kiel baziĝantaj en la Dia volo kaj tiel kutime kondiĉigas la kredon je Dia revelacio. Precipe en la 20-a jarcento tamen veristoj kiel Alfons Auer provis koncipi teologian etikon kiel plejparte aŭtonoma.

Fako Objektosfero Metodo
priskriba etiko fake vivataj normoj kaj kvalitoj imperia
nomiga etiko generale validaj nomoj kaj kvalitoj laŭ elirpunkto (apriora, imperia)
eta etiko la morala/etika parolo analitika
kata etiko validaj nomoj kaj kvalitoj de la respektiva sfero parte imperia

La ĉelo de la etiko estas ellabori validajn nomojn kaj valutojn. Ĝi estas apartigenda de skriba etiko, kiu ne elparolas moralajn verdiktojn, sed povas skribi la fakan, ene de socio vivatan moralon per imperiaj rimedoj.

La eta etiko, kiu komence de la 20-a jarcento evoluis kiel memstara feko, reflektas la generalajn logikajn, semantikajn kaj pragmatajn strukturojn de morala kaj etika parolo kaj prezentas tiel la bazon por la priskriba kaj normiga etiko.

Aliaj lingvoj
wikia