Etno
El Neciklopedio
"Etno estas sango"
~ naciisto pri etno
"Sango estas likvaĵo"
~ iu ajn racia homo pri supra diraĵo
"Etno estas kultorologia afero, ne genetika"
~ Nerdo pri Etno
"En ĉiu angulo alia postulo"
~ Zamenhof pri etnaj disputoj
"Al la kutima uzado de "homaro" ne ghenas la fakto ke
ankau etno estas aro de homoj"
~ Marcos Cramer pri etno
"Ĉu pro tio ke unuopaj landoj ne apartenas al
ties plej forta etno?"
~ Renato Corsetti pri etno
"la loka nomo de la sicilia vulkano etno estas "mongibello""
~ Antonio De Salvo pri vulkanoj
La erupciojn de Etna mencias jam la antikva poeto Heziodo, sed skribis ankaŭ la grekoj Pindaro kaj Esĥilo pri la fama erupcio de 475 a.K.. En 1381, la lafofluo atingis la maron, en 1928 trafluis la fervojliniojn ĉe la montopiedo kaj kovris vilaĝon Mascali. La plej fama antikva erupcio okazis en 1996, kiam la armeo de Kartago ne povis militmarŝi al Catania.
Laŭ la antikvaj grekoj, Etno estas metiejo de forĝista kaj fajra dio, Hefesto.
Finfine, etno estas tiu, kiun fiaj politikistoj volas ke tiu estas.
[redakti] Etnaj ŝercoj
Esperantisto iras al sia idista najbaro kaj diras al li, "Ho! Mi ĵus aŭdis terure amuzan ŝercon, sed ĝi temas idistojn do mi diros ĝin al vi kvazaŭ ĝi estas pri volapukistoj." Li rakontas la ŝercon kaj la najbaro ridas tiom multe ke larmoj fluas sob lia vizaĝo. "Ho! Tiuj volapukistoj ja estas nekredeble stultaj!"
