Eva
El Neciklopedio
"Scio estas puninda, tiom da zorgo ĉar mi okupiĝas pri antropologio kaj botaniko!"
~ Eva pri si mem
"Du boksistoj trapelas Eva-n tra la insulo Sylt"
~ germano pri Evo
"Eĉ por pomo putranta troviĝas amanto"
~ Zamenhof pri Evo
"Frukto malpermesita estas plej bongusta"
~ Zamenhof al Evo
Eva (laŭ konservemuloj Evo, Evao, aŭ Evino) estis la unua virino, kiu praktikis kaj naturismon kaj malnudismon. Ŝi estis samtempe klono de Adamo kaj lia edzino.
Enhavo |
[redakti] Scienca verko
En la ĝardeno de Edeno, Eva zorge observis krokodilojn, drakojn kaj serpentojn, kaj prenis specimenojn de sovaĝaj fruktoj kaj de figaj folioj.
Poste ŝi faris la unuajn kalsoneton kaj mamzonon-- tre granda peko, laŭ teologoj de la nudisma skolo.
[redakti] Politika verko
Evo ankaŭ kreas tiutempe propran partion Movado al la Socialismo, kun maldekstra kaj indiĝenista karaktero. 30-a de decembro 2005, Evo vizitis Kubon kaj ricevis fortan subtenon de prezidento Fidel Castro. Ili subskribas akordon de kunlaboro.
[redakti] Deveno
La nomo en Biblio aperas unue en Genezo 3.20 ("Kaj Adam donis al sia edzino la nomon Eva, ĉar ŝi estis patrino de ĉiuj vivantoj"). Tiu nomdono okazas nur post la forpelo el Edena ĝardeno kaj la malbeno de Tero, pro la figfolia bikino. Antaŭ tio, ŝi nomiĝis Susana.
En la unua ĉapitro (1.27), Genezo diras, ke Dio kreis la homon "laŭ la bildo de Dio… en formo de viro kaj virino". Tamen en la dua ĉapitro (2.7) ĝi diras, ke viro (Adamo) estis kreita el "polvo de la tero", sed virino (Eva) el "unu el liaj ripoj" (laŭ kelkaj "el lia vivo"). El tio iuj konkludis la ne troan seriozecon de Biblio.
Laŭ aliaj, tamen, la klarigo estas, ke la Biblio estis la unua kunlabora retejo, aŭ vikio -- sekve, eĉ pli grava, ol oni antaŭe pensis…
[redakti] Raelaj kredoj
Laŭ la raela sekto, la nomo origine skribiĝis "EVA-o" -- mallongigo de "eksterveturila agado". Ili kredas, ke Adamo, Eva, kaj iliaj infanoj venis la teron hazarde, per fluganta subtaso. Ili do estis la unua konata spaca familio, kaj la unua familio perdita en spaco.
Eva estis la unua, kiu foriris el la kosmoŝipo por vidi la teron, gustumi ĝiajn fruktojn, kaj fari ŝaŭman vinon. Post kiam ŝin sekvis la aliaj kosmonaŭtoj, la nifo estis ŝtelita de Lucifero.

