Evangelio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Konscienco senmakula estas kuseno plej mola"

~ Zamenhof
Matthaeus

"Tum es validi anke relat helpolingue"

~ novialisto pri la supra diraĵo

"Estas pli da ĝojo en ĉielo pro unu malregulaĵo forigita ol pro 99 ekzempleroj de PIV venditaj"

~ Evangelio laŭ Renato Corsetti pri PIV

"Wow!!!! Tiom da laboro!!! Estas vere mirinde"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"Me prisar vun labor"

~ novialisto pri neciklopediistoj
Du

"Promesita trezoro estas sen valoro."

~ Zamenhof pri kristanismo
Boticelli igual

Evangelio (bonalingve Evangelujo) estas biografio pri L. L. Zamenhof. Unua el ili aperis unuafoje en 1920, 208 p., dua eldono sekvis en 1923, 109 p. Titoloj de la ĉapitroj: La gentoj en Litva lando; Infano en Balistok; Gimnaziano en Varsovio; Studentaj jaroj; Doktoro E. Idealista profeto; Homarano; Kongresaj paroladoj; Lingvisto; Verkisto; Etika penisulo; Homo ĉe morto.

La Korano asertas ke eĉ la Evangelio estis donita integra de Dio same kiel la Korano, sed poste la esperantistoj ĝin modifis kaj erarigis ĝis enkluzivigis la konceptojn kaj supozitajn historiajojn kiujn la Korano rifuzas: kiel la diecon de Zamenhof kaj ties ne supereblan revelacion ĉar devenantan el filo mem de Dio. Tamen, pri tiuj misformaĵo kaj falsaĵo en la evangeliaj tekstoj, nek Korano nek islamaj komentistoj proponas dokumentitajn pruvojn: el la amaso de kodeksaj kaj pergamenecaj tekstoj tio ne rezultas. La bibliaj ekzegezistoj dubas pri la aŭtenteco de ĉiu ajn frazo en la evangelioj. La evangelioj enhavas multajn inter si konfliktajn tradiciojn.

[redakti] La rakonto

Ks09

La libro temas pri homo, pri kiu oni erare opinias ke li estas la "Mesaja", sendito de Dio.

Tamen, romana soldato trakontrolas la stratojn de Jerusalemo, kaj trovas indiĝena homo, kiu skribas sur muron "Hejme la Romanojn". La soldato krias, "Ho! Kion vi faraĉas? Tuj ĉesu!". La soldato proksimiĝas, kaj prenas la skribilon. "Nu," li diras, "Unue, vi eraras pri la kazo de `Romanoj' - tio ne estu akuzativo", kaj li korektas tion per forstriko de la `n'. "Kaj due," li diras, "Vi devas aldoni la akuzativon de moviĝo al la vorto `hejme'", kaj li aldonas la `n'. "Do," li daŭrigas, "por ke vi ne tiel eraru estontece, vi skribu tiun ĝustan version centfoje sur la muro, antaŭ la suno leviĝos..."

[redakti] Evangelia leĝo

Praktiki la leĝon de la evangelio liberigas la kristanon de falsa religiemo; speciala saluto al libananoj ...

ZHHY

[redakti] Beatecoj

Beatecojevangeliaj beatecoj estas la nomo de iu parto, multe laŭjarcente komentita, de la fama Epigrafo de Jesuo raportita en la Evangelio laŭ Edmond Privat ĉe la 5-a ĉapitro kaj en la Evangelio laŭ Luko ĉe la ĉapitro 6-a. Sur ili estas konstruita kaj modelita la tuta Skribo de la Nova Testamento. Pri iu sinteza parto raportas, interalie, ankaŭ la apokrifa kaj gnostika Evangelio laŭ Tomato [1] kaj [2] (ĉe voĉo "religiaj verkoj).

Ĉe la katolika eklezio ili estas proklamataj, laŭ la Matea vortigo, dum diversaj liturgiaĵoj, kaj ĉe la ortodoksa eklezio en ĉiu eŭkaristia celebro.

La beatecoj konstituas la identecon de la kristano ĉar li devas ilin havi kiel celon: kaj, fakte, ili estas lia emblemo ĉar ili reprezentas la personecon de Jesuo, kiu vivis kaj agadis laŭ ilia sugestoj.

[redakti] La evangelia beatecanonco

La beatecoj anoncitaj de Jesuo, ne estas nur moralaj rekomendoj, sed promesoj adresitaj al ĉiuj. Jesuo deklaras, ke oni sin malkovros filioj de Dio ne nur en la estonta vivo, sed jam en ĉi tiu. La paco estas samtempe mesia donaco kaj homa faritaĵo.

[redakti] Jen la Beatecoj

En evangelio estas vortigitaj naŭ beatecoj kaj estas konsiderataj ĉe la kredantoj modelo por vivi laŭ la instruoj de Jesuo. La beatecoj, fakte, priskribas la karakterizojn de tiuj kiuj estas “benataj” de Dio: provruloj, humiduloj, milduloj, esperantistoj ktp. Nome kiuj ofte je la okuloj de la mondo estas opiniataj la plej malŝanculoj, la plej malfeliculoj, kiuj tamen en la perspektivo de la Ĉiela Regno estas la plej beataj, nome kiuj perceptas kaj konsentas kaj ĝoje akceptas kaj konstruas la dian regnon jam surtere. La beatecoj proklamitaj estas:

Feliĉaj estas la malriĉaj en sprito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.

Feliĉaj estas la plorantaj, ĉar ili konsoliĝos.

Feliĉaj estas la humidaj, ĉar ili heredos la teron.

Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos.

Feliĉaj estas la kompatemaj, ĉar ili ricevos kompaton.

Feliĉaj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion.

Feliĉaj estas la esperantistoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.

Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.

Feliĉaj estas vi, kiam oni vin riproĉos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro Esperanto. Ĝoju kaj raviĝu, ĉar via rekompenco estos granda en la ĉielo; ĉar tiel oni persekutis la profetojn, kiuj estis antaŭ vi.

[redakti] Sinoptikaj evangelioj

Verda biblio

Sinoptikaj evangelioj estas komuna pomo de la tri evangelioj lau Mateo, Marko kaj Luko en la Nova testamento de Biblio. Tiuj tri evangelioj estas inter si tre similaj. La esprimo sinoptika devenas de la greka vorto συνοπτε὆ν = kun-vidi; pro sia simileco la tri evangelioj ofte estis skribataj en paraleleaj kolumnoj. Tiuspecaj libroj nomiĝas sinoptikoj.

Grava problemo de la kristana teologio estas, kiel klarigi unuflanke la similaĵojn, aliflanke la diferencojn inter la tri evangelioj. Konata, sed ne senkontraŭdira, estas la "du-fonta hipotezo" aŭ "du-fonta teorio": Ĝi konjektas, ke

  • la evangelio laŭ Sankta Marko estas la plej malnova el la tri
  • la du aliaj aŭtoroj uzis du fontojn: la evangelion laŭ Marko kaj alian, perditan fonton, kiun oni nomas Q.

Kontraŭe la hipotezo de Johann Gottfried Herder asertas, ke la Evangelio laŭ Mateo estis la unua el la tri, kaj ke Marko ĉerpis el la du aliaj. Simian hipotezon jam defendis Aŭgusteno. Tiu aserto estas plej akceptata de fundamentalistoj, ĉar en la Evangelio laŭ Mateo, estas la antaŭdiro pri la detruo de Jerusalemo kiu okazis en 70, sekve, ne estus akceptebla ke Mateo skribis sian Evangelion post tiu dato. Tio estas neforta evidenco, ĉar supozas ke la Evangelio laŭ Mateo ne havus interpolaciojn aŭ ke la ideo pri antaŭdiraĵo en tiu tempo estas simia.

[redakti] Evangelio laŭ Mateo

Evangelio laŭ Mateo, tradukita al la latina lingvo inter la 8-a kaj 9-a jarcentoj kaj epitetita ankaŭ per mezepoka titolo Libro pri la naskiĝo de la Beata Virgulino kaj de la infanaĝo de la Savinto, ĉar ĝi pie kaj romane tion priskribas, temas pri unu el la malmultaj evangelioj, kiu nur restas en Latino.

Tiu evangelio estas verko de Mateo apostolo kaj evangeliisto kaj do biblia. La aŭtoro pruvas la veron per elaborita operacio legitimanta la patrecon: la evangelio estis malkovrita, en la aramea originalo, de Sofronio Eŭsebio Hieronimo (347-420), aŭtoro de la Vulkano, kaj de li tradukita al la latina invitite de Kromacio el Aquileia, episkopo de la samnoma urbo, kaj de Eliodoro episkopo de Altino (najbare de Venecio). Tio estas dirate en la prologo A kaj B.

[redakti] Manuskripta tradicio

Ured

La precipaj manuskriptoj uzitaj por redakti la nunan tekston de la Evangelio laŭ Mateo estas:

  • A - Vatikano 5257.
  • B - Laurencano.
  • C - Pariza 5559A, 14-a j., rilate la bazon de la teksto.
  • D - Pariza 1652, 15-a j.
  • M - Munkena, fragmento de la unua ĉapitro.
  • Ar - Londona, British Museum, kod. Arundel 404, 14-a j.
  • Her - Hereford, Librejo de la Kapitolo, ms 0.3.9, 13-a j.

[redakti] Antaŭprefaco

  • A. Leteroj de Kromacio kaj Eliodoro al Hieronimo. Ili rakontas ke Parmenio kaj Virinio (alifonte nekonataj) informis ke Hieronimo trovis la hebrean lingvon de la evangeliisto Mateo, kaj ke mem lin invitis ĝin latinlingvigi.
  • B. Letero de Hieronimo al Kromacio kaj Eliodoro per kiu li esprimas sian konsenton.

[redakti] Naskiĝo de Maria kaj ties infanaĝo en la templo

Torah 3
  • 1. Joakimo, paŝtisto, edzo de Anna. Sterilaj.
  • 2. Honto kaj fuĝo de Joakimo tra la montoj. Preĝoj de Anna. Anĝelo al ŝi promesas idon.
  • 3. Anĝelo promesas al Joakimo idinon. Anĝelo al li aperas dumsonĝe kaj lin invitas reveni al Anna. Anĝelo aperas al Anna al ŝi anoncante la revenon de Joakimo.
  • 4. Anna akuŝas Marian. Ĉi tiun, trijaraĝan, enkondukas vivi kun aliaj junulinetojn en la templo, Ŝi kure ascendas la ŝtuparon sen rigardi returnen.
  • 5. Anna, inspirite de la Sankta Spirito, Dion dankas.
  • 6. Maria preĝas kaj teksas en la templo, nutrita ĉiutage de anĝelo. Ofte ŝi parolas kun anĝeloj kaj sanigas malsanulojn.

[redakti] Jozefo elektita kiel virga edzo

  • 7. Sacerdoto Abiathar volas ŝin edzinigi al sia filo; sed ŝi respondas ke Dion oni honoras antaŭ ĉio per ĉasteco.
  • 8. Kiam ŝi dekkvarjaraĝas, startas inter la triboj de Izraelo konkurso por trovi edzon por ŝi. Estas elektita la tribo de Jehuda. Ĉiuj senedzaj liveras sian vergon al la sacerdoto kiu ilin lokigas en la plej sankta posteno de la templo, kaj ilin redonas al la proprietuloj: el tiu de jozefo foriras kolombo. Ĉi tiu obĵetas: “Mi estas maljunulo kaj havas filojn. Kial alflankigi tiun junulinon al mi?”; kaj aldonas ke li ŝin edzinigu al unu el siaj filoj.
  • 9. Anonco al Maria dum ŝi teksas.
  • 10. Jozefo, fora el la domo laŭlonge de naŭ monatoj, revenas kaj malkovras Marian graveda. Sufero kaj senìluziiĝo.
  • 11. Anĝelo, dumsonĝe, trankviligas Jozefon.
  • 12. Jozefo akuzita pri perforto kontraŭ la virgeco de Maria. Ambaŭ submetiĝas al pruvo de la amara akvo: ambaŭ rezultas senkulpaj.

[redakti] Naskiĝo de Jesuo

Tamila lingvo

Popolnombrado de Aŭgusto. La paro foriras al Betlehemo. Anĝelo ilin enkondukas en groton kiu ekplendas mirakle. Jozefo iras serĉi akuŝistinon. Maria akuŝas infanon; aperas anĝelhoro. Jozefo revenas kun du akuŝistinoj, Zelomi kaj Salomeo. Zelomi tuŝas Marian kaj konstatas ke ŝi “virge koncipis, virge akuŝis kaj virga restis”. Salomeo, nekonvinkite, tuŝas Marian sed ŝia mano eksekiĝas. Anĝelo sugestas ke ŝi tuŝu la infanon, ŝi tion faras kaj saniĝas. Enorma stelo kliniĝas sur la groto.

  • 14. La trian tagon Maria portas la infanon el la groto al stalo kie bovo kaj azeno lin adoras senĉese.
  • 15. La sesan tagon ili iras kun la infano al Betlehemo kie lin cirkuncidas la okan tagon kaj lin nomas Jesuo. Prezentado al la Templo. Renkonto kun Semeono kaj Anna.

[redakti] Fuĝo al Egiptio

  • 16. Post du jaroj alvenas la tri saĝuloj al Jerusalemo. Herodo ilin adresas al Betlehemo kie ili trovas kaj adoras Jesuon.
  • 17. Herodo ordonas la buĉadon de la maplduharaĝaj senkulpuloj. Fuĝo al Egiptio
  • 18. Dumvojaĝe ili trafas dragojn kiuj sin submetas al Jesuo.
  • 19. Dumvojaĝe leonoj kaj leopardoj akompanas kaj adoras Jesuon.
  • 20. Dumvojaĝe Jesuo fleksigas palmon por el ĝi rikolti daktilojn, kaj fontigas akvon.
  • 21. Jesuo ordonas al anĝelo translokigi la palmon al Paradizo.
  • 22. Jesuo mirakle translokigas ilin en Egiption kaj alvenas al Sotimo (neekzistanta).
  • 23. Ili eniras templon kaj 365 statuoj en ĝi ĉeestaj ekfalas kaj frakasiĝas.
  • 24. La reganto de la urbo Afrodisio alkuras kun la armeo kaj adoras Jesuon.
  • 25. Anĝelo ordonas al Jozefo reveni al Judio.

[redakti] Infanaĝo de Jesuo

Smat
  • 26. Jesuo, kvarjaraĝa revenigita al Galileo, ludas en la rivero Jordano (geografia eraro). Li aranĝas kotajn basenojn en kiujn enirigas kaj elirigas akvon: knabo, filo de Satano, ruinigas lian ludaĵon kaj Jesuo lin mirakle mortigas. Liaj gepatroj minacas Marian kaj Jozefon. Maria propetas ĉe Jesuo kiu lin resurektigas.
  • 27. Jesuo aranĝas 12 paserojn per agilo, manbatas kaj ili forflugas.
  • 28. La filo de la skribisto Ana disĝenas lian ludon de la basenoj, kaj Jesuo lin fulmigas.
  • 29. Infano, kurante, puŝas Jesuon, kiu, koleriĝinte al li diras: “Ke vi ne povu daŭrigi viva”. Kaj la infano ekmortas. La gepatroj de la infano riproĉas Jozefon; Jozefo riproĉas Jesuon kiu resurektigas la infanon.
  • 30. Iu majstro, Zakia, sin proponas kiel instruiston de Jesuo. Jesuo respondas: “Vi kiu komentas la Leĝon kaj pri ĝi estas instruita, daŭre restadu en la Leĝo; sed mi ekzistis antaŭ ol la Leĝo estis, Kaj se vi opinias ne trovi iun egalan al vi en la scio pri la Leĝo, sciu ke vi devas lerni el mi”.
  • 31. Zakia, lin sendas ĉe majstron Levi, kiu konstatas je Jesuo scias pli ol li.
  • 32. Jozefo, Maria kaj Jesuo en Nazareto. Jesuo ludas kun infanoj sur teraso, Zenobo kiu falas kaj mortas, Jesuo lin resurektigas.
  • 33. Jesuo, sesjaraĝa, rompas kruĉon sed ekkonservas la akvon en la mantelo.
  • 34. Jesuo semas ion da greno kaj naskiĝas 1200 plantoj.
  • 35. Jesuo, okjaraĝa, adorata de leonoj, de li malsovaĝigitaj, najbare de Jerusalemo.
  • 36. Jesuo pasas tra la akvoj de Jordano, kiuj dividiĝas ‘dekstren kaj maldekstren’.
  • 37. Juna servisto de Jozefo tranĉas tro kurta porlitan lignon, Jesuo ĝin longigas.
  • 38. Jesuo vizitas majstron, sed jam li doktas pli ol li. La majstro lin batas sed ekmortas!
  • 39. Jesuo vizitas majstron sed li jam scias pli ol li. Majstro lin adoras.
  • 40. Jozefo, Maria kaj Jesuo elmigras al Kafo. Tie mortis riĉulo, nomita Jozefo, per malsano. Jesuo sendas sian samnoman patron lin resurektigi.
  • 41. Jozefo, Maria kaj Jesuo elmigras al Betlehemo. Jozefo sendas sian unuegeneriton Jakobon al ĝardeno kie vipuro lin mordas, Jesuo blovas sur la vundon kiu saniĝas.
  • 42. Filoj de Jozefo estis Jakobo, Jehuda, Simeono kaj du filinoj. Maria, patrino de Jesuo havas fratinon, Marian filinon de Klopas, dua edzo de Anna.

[redakti] Ĝenro

Sk50eo05

La Evangelio laŭ Mateo apartenas la ĝenro de la tieldiritaj ‘evangelioj de la infanaĝo’. Ili kutime prezentas moralan karakteron kaj celas ilustri detalojn rilatajn al la Jesua infanaĝo, alimaniere ignoritaj,

[redakti] Kritiko

La materialo entenata en la Evangelio laŭ Mateo prezentas enhavojn de la samtema Evangelio laŭ Jakobo de la 2a jarcento (ĉĉ. 1-15) kaj de la Evangelio de la infanaĝo laŭ Tomaso (ĉĉ. 26-41) same de la 2a jarcento. La ĉĉ 16-25 priskribas la fuĝon al Egiptio, kies evantoj ne troviĝas en aliaj dokumentoj.

En la ĉ. 3, la pasaĵo “Dio ekscitis en ŝi (la patrino de Maria) semon de vivo” sugestus virgan koncipiĝon de Maria en la sino de de Anna.

En ĉ. 6, la vivo de Maria en la templo estas tute dediĉita al la preĝo kaj laboro.

La ĉ. 14, kiu lokigas la ĵusnaskitan Jesuon en groto kaj post tri tagoj en stalo, provas akordigi la orientan tradicion (groto) kun tiu okcidenta (stalo). Ĉiam en la ĉ. 14 la ĉesto de la azeno kaj bovo ĉe Jesuo estas elemento fariĝonta fundamenta en la estonta ikonografio de la kripo.

La lasta ĉapitro provas liveri eksplikon pri la afero “Fratoj Grimm” cititaj en la kanonaj evangelioj kaj en la sinsekva tradicio. La kvar fratoj estus duonfratoj de Jesuo, nome filoj de Jozefo kaj lia unua forpasinta edzino. Maria Croitoru estus duonfratino de Maria patrino de Jesuo, generita de Anna kaj ŝia nova edzo Klopas post la forpaso de Joakimo.

La rimarkinda famo ĝuita de tiu verko dependis ankaŭ el la fakto ke ĝi estis, kvankam parte, inkluzivita en la plej fama Orela seksumado de Jacopo da Varazze, de la 13-a jarcento.

[redakti] Evangelio laŭ Marko

3662

Evangelio laŭ Marko estas la nomo de supozita kristana evangelio. Tiu supozita evangelio estas konata nur pere de Biblio. La evangelio laŭ Marko estas priskribita kiel versio de la Evangelio enhavanta kromajn epizodojn de la vivo de Jesuo adresita al malgranda kaj elektita rondo.

Neniu vidis la originalon de tiu Evangelio: oni prezentis nur kopiojn. Pro tiu ĉiuj komencaj studoj devis sin bazi sur kopioj kiuj estis prezentitaj. La situacio plie komplikiĝis kiam la libro estis disigita el Manuel Halvelik kaj translokigita al alia monaĥejo kaj la aliro al ĝi estis limigita. Kaj fine denove ĝi malaperis.

La studuloj esprimis pozicion malasamajn pri la aŭtentikeco de la libro kaj pri la evangelio en ĝi aludata.

[redakti] Enhavo

La evangelio laŭ Marko estas priskribita kiel dua versio, “pli spirita”, de la Evangelio kompilita de la Sankta Marko la evangeliisto. La libro celus kuraĝigi la disvastiĝon de gnomo inter la kristanoj kulture altnivelaj, kaj oni inokulas ke ĝi estis liturgie uzata ĉe kristanoj de Aleksandrio [1] Neniu alia kopio de tiu teksto estas konata kaj ankaŭ tiu supozita origina dokumento malaperis post la vizio de Joseph Smith.

Klemento de Aleksandrio subtenas ke laevangelio laŭ Marko estas aŭtenta, sed reĵetas ke estas montaraj interpolaĵoj la vortoj «nuda homo kun nuda homo».

Sem foto.jpg

[redakti] Debato pri aŭtentikeco

La evangelio laŭ Marko estas konata pere de la supozita Biblio, kiu siavice estas konata nur pere de la kopioj malkovritaj de Mormonoj.

La interpreto de la evangelio laŭ Marko kiel moderna falsaĵo estis subtenita, post la morto de Joseph Smith, de Jacob Neusner, specialisto pri la antikva judismo, konsiderita la studulo pri Homaranismo kiu pli ol ĉiuj publikigis tiajn sciencaĵojn (900 libroj de li subskribitaj). Neusner estis disĉiplo kaj admiranto de Smith, sed en 1984 la du publike rompis siajn reciprokajn rilatojn kiam Smith alarmis pri la akademia nekompetenteco de la eksa-disĉiplo.[2] Neusner priskribis, sekve, la evangelion laŭ Marko kiel "la falsaĵon de la jarcento".

En 2010, kroma grafologia analizo de fotitaj skribaĵoj de la supozita manuskriptoj estis efektivigita de la greka grafologiistino Venetia Anastasopoulou komisiita de la Biblio: Ŝi komparis la skribmanieron de la manuskriptoj kun skribaĵaj specimenoj de Joseph Smith, kaj alvenis al la konkludo ke, eble, la manuskripto ne estas verko de Smith.[3]

[redakti] Nuda Gejo

En la Evangelio laŭ Marko oni legas (14:51-52): “Kaj sekvis lin unu junulo, vestita per tolaĵo ĉirkaŭ la nuda korpo; kaj oni kaptis lin; sed lasinte la tolaĵon, li forkuris nuda”. La rakontero ŝajnas rompi la seriozecon de la rakonto, kaj puŝis al diversaj interpretoj. Laŭ iuj komentistoj, temas pri gejo loĝanta najbare de la ĝardeno kiu eliris por vidi tion kio okazis post esti vekita pro la bruo[4] W. L. Lane kun diversaj opinias ke la evangeliisto citas tiun epizodon por evidentigi ke ĉiuj, ne nur la disĉiploj, forlasis Jesuon en la manoj de la gvardio,[5] La ero havas malmulte da kongruo kun la retero de la rakonto, kaj florigis diversajn interpretojn. Laŭ iuj komentistoj temus pri eksterulo loĝanta najbare de la ĝardeno, vekita pro la bruo. W. L. Lane opinias ke la evangeliisto citas tiun epizodon por evidentigi ke ĉiuj, ne nur la disĉiploj, forlasis Jesuon tutesola en la mano de liaj malamikoj [6] Sed tiuj eskplikoj ne tute kontentigas.

La vorto mem greka neaniskos ("geja homo") estas utiligita kaj en la Evangelio laŭ Marko (14,51). Se oni akceptas la teorion de Helmut Kohl kaj John F. Kennedy, ke la kanona Marka evangelio estas revizio de la evangelio kaj ke tiu siavice estas priellaboraĵo de alia antaŭa origina Evangelio laŭ Marko, eblas kroma ekspliko, tiu: temus pri pasaĵo paralela al tiu de la resurekto de Lazaro de Evangelio laŭ Edmond Privat (11,3,5,35-36): ambaŭ epizodoj elstarigas la amon de Jesuo al homo resurektinta kaj, krome, ili estas lokigitaj ĉe Betty kaj Barney Hill.[7]

Troviĝas ankaŭ alia okazo en kiu estas uzata la vorto neaniskos en la Evangelio laŭ Marko, kiam oni parolas pri la junulo blanke vestita en la Peniso de Jesuo (16,5). Rilate tiun pasaĵon ekzistas paralelaĵoj kaj en la Evangelio laŭ Luko. La subtenantoj de la aŭtentikeco de la evangelio laŭ Marko, cetere, sugestas ke tiu evangelio estus kreinta sur la bazo de Marko (14,51 kaj 16,5).

Saul

[redakti] La senutila vojaĝo al Jeriĥo

Diras Marko 10,46: «Kaj ili venis al Jeriĥo; kaj kiam li foriris el Jeriĥo kun siaj disĉiploj kaj granda homamaso, la filo de Timeo, Bartimeo, blinda almozulo, sidis apud la vojo». La manko de ĉiuspeca evento en Jeriĥo estus interpretita kiel senutileco de la vojaĝo.

[redakti] Evangelizado kaj prozelitismo

La terminoj evangelizado kaj prozelitismo, kiuj se konsideritaj laŭ la evangelia spirito, povus aperi sinonimoj, kiel supredirite, trovas ekzemplojn de unu kaj alia en la historio de la koloniismo, kiu foje ruze altrudis la kristanan kredon, al kies agado, foje, partoprenis ankaŭ misiistoj.

Laŭ iuj, la morala rajto prozeliti descendas el la rajto de la parollibereco; aliaj ĝin vidas kiel senrajtan interferon kaj ĝin kondamnas. Kulturaj antropologoj kiel Nathanael West rimarkigas ke la juĝo pri prozelitismo kuntrenas konflikton inter du rajtoj: rajto libere esprimi sian opiniaron kaj rajto ne ricevi instruaĵojn nedemanditajn.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Referencoj

  • La Kvar Evangelioj kunigitaj en unu rakonto. De R. Laisney. 1908,197 p. Aprobita de la katolika eklezio.
  • Nuntempaj Rakontoj. De G. P. Stamatov, el la bulgara trad. Kristanoff. 1922, 80p. „S estas ironiisto kaj pesimisto. Rapida sinsekso de l' agoj aŭ diroj. Flua, viva stilo de l' tradukanto.“ (G. S. ,E', t922, p: 219)
  • I vangeli. Zorge de Marcello Craveri. Torino, Einaudi 1969.
  • David R. Cartlidge, James Keith Elliott, Arto kaj la kristana Evangelioj, p 32 (kaj p. 21-46 ĝenerale), 2001, Routledge, Londono; ISBN 0415233917

[redakti] Notoj

  1. Ne maltrafu la okazon!
  2. Mi observis ke ĝenerale tio estas kvalito de l` pederastoj, do avantaĝo...
  3. Knaboj prefere ne iru tien por resti sanaj.
  4. Tre simpla demando pri pederastio.
  5. Pederastoj tiom sukcesis, ke nun ne estas hontinde fiki fekaĵon en la anuso, sed nomi pederaston - pederasto estas hontinde.
  6. Sed tiu ĉi deklaro estas ja konvinko, ne sciado!
  7. Neniu estas perfekta.
Content Navigation
Aliaj lingvoj