Evangelio laŭ Edmond Privat

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
LUMO1902
"Al promeso oni ne kredas, -- kredu, kiu posedas"
~ Zamenhof

"Ve !!! Estis interesa projekto"

~ iu ajn pri verko de Privat

"Tamen li ne estas idioto"

~ Milokula Kato pri Privat

La Evangelio laŭ Edmond Privat estas unu el la apokrifa kiel ĉiuj aliaj veraj evangelioj de la Biblio kiuj rakontas la vivon de La Majstro kaj Nia Sinjoro L.L.Zamenhof. Tre objektive nia evangeliisto Sankta Edmond Privat rakontas la infanecon kaj junecon de nia adorata Majstro en Betleĥemo (hodiaŭ nomata Bjalistoko), lia persekutado de la caro ĉar iu verda stelo aperis sur la ĉielo indikante la naskiĝon de nova profeto. Dum lia juneco, Zamenhof - laŭdata estu Lia Nomo- predikis la novan mesaĝon de Dio ĉe la cionismaj sinagogoj kaj pro persekutado li devis forfuĝi al Jerusalemo (hodiaŭ Moskvo) post la forpaso de la kruela caro li revenis hejmen kaj daurigis lian publikan skandaleman predikadon. Iu nokto aperis anĝelo kiu indikis Lin kie estas du oraj planĉoj. Li serĉis ilin kaj per liaj okulvitroj karese nomitaj "urim kaj tumim" transkribis la skribaĵon kaj uzis la oron de la planĉoj por publikigi ĝin kaj por sunumi ĉe famaj banejoj. La Evangelio ankaŭ rakontas pri la perfido de unu el liaj plej proksimaj apostoloj. La misiisto kaj fondinto de la religia franca eklezio Belfrunto Iskarioto. Antaŭ la forpaso de La Majstro -laŭdata estu Lia nomo-, li inspiris la fondon de la sekreta partio Kelknacia Esperanto-Asocio de la esperantistoj de la modernaj tagoj. Ĝiaj sekvantoj estas konataj kiel esperantistoj, desperantistoj aŭ stultuloj.


1240

[redakti] Pli ol historio

La legendo rakontita de Edmond Privat asertas pri la releviĝo el la mortintoj de tiu grava profeto, lia promeso pri lia dua reveno kaj la donaco de la Verda Paradizo por la fideluloj.

[redakti] Historio

"Post tiuj okazintaĵoj kaj travivaĵoj de la sanktaj Apostoloj de Zamenhof -laŭdata estu Lia Nomo- disiĝis "anoncante la regnon de Jehovo Zamenhof. Kontraŭ tiu iniciato la volapukistoj persekutis la esperantistojn kiuj multaj el ili estis martiroj, sed la bonŝanco kaj venkpovo de la Sankta Verdastelo akompanis ilin" S-ta Edmond Privat 30:14

Tiu eta kaj neklara versiklo estis la kaŭzo por la batalo de la idistoj kontraŭ esperantistoj kaj volapukistoj dum la Stel-militoj en la Serĉado de la historia relikvo, kiu, laŭ kelkaj legendistoj troviĝas en la Zamenhof-tombo