Evitendaj eŭropcentrismoj

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

" Leĝo malaperas, moro daŭras"

~ Zamenhof pri tute alia afero

"Rimarkindas, ke laŭ Vikipedio la hipotezo estas ja nekontestebla vero"

~ Milokula Kato pri :Evitendaj eŭropcentrismoj
Vere en Neciklopedio neniu eŭropano verkas, nur aŭstralianoj kaj brazilanoj (fojfoje usonanoj kaj koreoj). Sekve, oni ne uzas eŭropcentrismojn!
021

Sed, kio estas tiu evitenda "eŭropcentrismo"? Oni povus listigi plurajn punktojn.

  • Uzi eŭropaj nacilingvajn kunmetaĵojn, kiuj rompas la enan logikon de Esperanto kaj ne fidi blinde al vortaroj kiel PIV, kiujn verkis ĉefe eŭropanoj. Eĉ ne fidu blinde al Zamenhof, kiu vivis en tempo, kiam ne ekzistis mondo sude de Italio.)
  • Uzi esperantigitajn nacilingvaĵojn, ne kontrolinta onian vortaron: "Vejlzo" anstataŭ "Kimrio".
  • Majuskligi familinomojn, kvazaŭ ĉiuj mondanoj uzus la lastpozici-familinomsistemon. En Brazilo, ekzemple, familinomo ne gravas kaj oni devas meti titolojn antaŭ la propra nomo, ne antaŭ familinomo, kio estas eŭropa moro. Ankaŭ araboj, islandanojn, indiĝenoj, ktp. ne havas familinomojn. Sekve, atentigu al familinomo estas eŭropcentra koncepto.
  • Forgesi aldoni prononcan helpon al ne-esperantaj nomoj latinliteraj je ties unua apero. Ja ne ĉiuj uzantoj de la Vikipedio Neciklopedio scipovos la anglan, francan, germanan, ktp.
  • Eviti tro da bildideoj el eŭropida ĉiutago. "Lukti por la pano" - kiu pano estas tio? Pensu la sovaĝaj sudamerikanoj, ĉinoj kaj aliaj malsuperaj rasoj.
  • Eviti nomadi regionojn laŭ direkto kaj distanco de Eŭropo: Por kiuj "La Nova Mondo" signifas "Amerikon"? Certe ne por la indianoj. Indianoj ne povas kompreni tion! Ili estas sovaĝuloj!


Ne eŭrop- sed usonocentra estas la uzo de komo 121,358.00 € anstataŭ punkto 121.358,00 € por superrigardebligi multciferajn nombrojn.


Alia usoncentrismo estas pensi ke la semajno komencas lunde, dum por grekoj kaj portugallingvanoj, ĝi klare komencas dimanĉe (en la greka kaj la portugala, oni ne havas nomojn por la semajntagoj, ili estas la dua, la tria, la kvara, ktp.)

Content Navigation