Evoluismo
El Neciklopedio
Evoluismo estas doktrino klariganta per evoluo laŭtempajn ŝanĝojn, precipe la ŝanĝojn en vivulaj specoj. Ĝi estas unu el la tri ĉefaj vidpunktoj pri la deveno de Esperanto. Karlo Darvino estis angla sciencisto kiu eltrovis la teorion de evoluo per natura elekto.
Enhavo |
[redakti] La tri vidpunktoj
1. Laŭ kreismo, la lingvo estis kreita en sep tagoj. La fondo de tio kredo estas la Biblia citaĵo "Kaj la homo donis nomojn al ĉiuj brutoj kaj al la birdoj de la ĉielo kaj al ĉiuj bestoj de la kampo..." (Genezo 2, 20) Tio signifas, laŭ kreismo, ke la tuta lingvo de Esperanto estis kreita, el nenio, de unu aŭ malmultaj homoj.
2. Laŭ ŝtelismo, Esperanto ne estis kreita, sed estis ŝtelita el la idistoj; ĝuste kiel, laŭ la malnovaj grekoj, Prometeo ŝtelis fajron el la gedioj por la homaro. Ŝajnas, do, ke tio vidpunkto estas influata de Novpaganismo -- la mistera politeisma religio, kies ĉiuj tekstoj estas skribitaj en la lingvo Novial.
3. Laŭ evoluismo (la plej moderna kaj racia vidpunkto) Esperanto estis nek kreita, nek ŝtelita, sed evoluis, nature kaj malrapide, el la prahindeŭropa lingvo. Per natura elekto, homoj nur povus elekti, nature, Esperanton kiel mondlingvo.
[redakti] La indiko
La malkovroj de la lingvoj Arĥaika Esperanto (Arcaicam Esperantom) kaj Klasika Kreolo (Creola Clasiquoma) estas forta indiko por la evoluisma teorio.
Kelkaj anoj de kreismo tamen sugestis, ke tiuj lingvoj ne estas veraj prauloj de la nuntempa Esperanto, ĉar ankaŭ ili povas esti kreitaj el nenio, ĝuste kiel Esperanto mem.
Oni devas demandi: Ĉu tio estas kredebla, ke bona kreinto de lingvo povus krei falsan lingvan fosilion?
[redakti] Kritiko de la teorio
Ĉu vi ne povas eĉ legi?? La Biblio klare diras, ke antaŭ la kreado de Esperanto, 'la tero estis senforma kaj dezerta '. (Genezo 1,2) La una parolanto devis krei sian lingvon el nenio, ĉar en la senforma kaj dezerta tero, nenio lingvo povis ekzisti. Nur legu kaj pensu. (Se vi povas pensi.)


