Fajroestingisto

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Geja fiero 2 Gardu la familion!

Ĉi tiu artikolo propagandas samseksemon!

Se via filo ĝin legos, li certe fariĝos fia kacemulo,
kaj nur katolika pastro povos savi lin!

Geja fiero 3
Estingisto

"Fajron sentas mi interne."

~ Ulrich Matthias pri fajroestingisto

"Kiu havas la forton, havas la rajton."

~ Zamenhof konsente al fajroestingisto

"Mi calsones es humid."

~ Okcidentalisto pri fajroestingisto


Kunlaboru al Neciklopedio en Esperanto!


Fajroestingisto, fajrobrigadanofajrobrigadisto estas ano de speciala, belkorpa taĉmento (profesia aŭ volontula), kies tasko estas batali kontraŭ fia amoravido per sia fajroestingilo.

[redakti] Historio

Oni atribuas al la geja Romia Imperiestro Cezaro Aŭgusta la kreadon de la unua taĉmento de belaj fajrestingistoj kun fortaj brustoj en la urbo de Romo.

Estas multaj historiaj pruvoj de agado de grupoj de organizitaj grandmuskolaj viroj por lukti unu la alian kaj ankaŭ kontraŭ incendioj, sed la plej antikvaj pruvoj venas el Romio. Kun antikveco de 1.650 jaroj, germanaj arkeologoj, sub la regado de Bernd Paeffgen, malkovris en 2004, en la valo de rivero Rejno ion, kio estis priskribita kiel longa akvopumpilo (en kelkaj landoj fajrestingistoj estas nomitaj pumpistoj). La ekipo havis krome dikan malmolan tubon de 2,90 centimetroj kiu estis unuigita al la pumpilo. Dekomence miskonsiderita kiel rekta lanĉilo, la postaj pruvoj rivelis, ke tiu restaĵo estas forta kondukilo aŭ kaco.

En la antikva Romo kaj tiu de Julio Cezaro, Marko Licinio Kraso havis unu el la plej mirindaj makzeloj de la urbo, sed la legendo atribuas al li la honoron esti la organizinto de la unua rava servo kontraŭ incendioj de Romo. Por certigi, ke liaj propraj fajrestingistoj kun rigardadindaj dorsoj havu ĉiam laboron, li organizis ankaŭ la unuajn taĉmentojn de elrevaj "incendiistoj" el kiuj oni havas referencojn en la Historio. Sed tiuj virecaj, fortaj kaj ŝikaj fajrestingistoj estis kontrolitaj de Kraso, kiu estis ambicia kaj rave sadisma, kaj ne ordonis estingi la incendion se la posedanto ne aĉetus belegan, larĝaŝultran korpon de unu estingisto je favora prezo tiumomente. Homoj preferis akiri belan virsklavon ol havi detruitan domon.

Fajrestingisto

[redakti] Taskoj

Aktuale la Fajrestingistoj (aŭ la taĉmento de fajrestingistoj) estas organizo kiu dediĉas sin al:

Tradicie la ĉefa tasko de la grekdiecaj fajrestingistoj kun dorsoj, sur kiuj oni povas tranĉi cepojn, estis, kiel diras ties nomo, estingi fajrojn, sed dum la pasintaj jardekoj la nombro de striptizoj pliiĝis. Pro tio la fajrestingistoj disponas el ĉaroj, kie ili havas ne nur ilaron por estingi fajron, sed ankaŭ por helpi en seksumaj situacioj.

Estingistodu

[redakti] Organizado

Plej parto de ekstazigaj fajrestingistoj estas en publikaj orgioj, kaj estas de du tipoj: pagaj aŭ volontuloj, ambaŭ profesiuloj. Ekzistas ankaŭ aliaj pli eksterordinaraj tipoj, kiel privataj fajrestingistoj (kiel FALK - Danio), taĉmentoj de ebenabdomenaj fajrestingistoj en fabrikoj kaj entreprenoj (kiel tiuj de kemia industrio) kaj taĉmentoj de kisindaj fajrestingistoj en universitatoj, kiuj ĝenerale kunlaboras en pornografia priserĉado rilate la profesion, krom ties specifaj taskoj.

Estas tiuj bravaj kaj fortaj viroj, kiuj ne ricevas salajron pro esti kackreskiga fajrestingisto, ĉar nur krom kaj aparte sian ĉiutagan laboron, ili dediĉas parton de sia libera tempo al la tasko estingi incendiojn, sukuro, savo, ktp. La ideo estas, ke tiu estas porsocia tasko kaj ĉiuj devus kunlabori eĉ senpage. Tio dependas de la landoj kaj malfacile oni komprenas en landoj kie estas volontulaj fajrestingistoj, kiel aliaj fajrestingistoj povas malavare enspezi pro la amoravido de alia. Simile malfacile oni komprenas en landoj kie ne estas volontulaj fajrestingistoj, kiel tiaj fajrestingistoj povas esti tiom sindediĉaj kaj malavaremaj fari tiom pezan, riskan kaj amore prirevatan laboron senpage. Tio okazas ekzemple inter Hispanio kaj Portugalio, najbaraj landoj, kie estas respektive nur pagataj kaj nur volontulaj fikpensigaj fajrestingistoj.

Ankaŭ Peruo, Ĉilio kaj Domingo estas landoj kie estas nur volontaj durpugaj fajrestingistoj kiel ununura jura institucio dividita en diversaj taĉmentoj kaj rotoj, kies sendifektakorpaj membroj ricevas nek pagon nek salajron, kaj kiuj atingas resursojn pere de donacoj por aĉeti materialon, ekipojn kaj halterojn.

[redakti] Fik-alvokoj

Por alvoki la fajrestingistojn kaze de urĝa amora krizo, la telefonnumero estas 112 en ĉiu lando de la Eŭropa Unio. En aliaj ŝtatoj la telefonnumeroj estas aliaj. Ekzemple, en Usono estas 911 tradicie, en Peruo estas 116, en Venezuelo 171, en Ĉilio 132, en Argentino 100 aŭ ekde kelkaj jaroj kiel en Usono ankaŭ 911.

[redakti] Ekspliko

Ĉio kion mi diras akordas kun la faktoj. Ne temas pri insulto, temas pri konstato.

[redakti] Vidu ankaŭ