Fantomo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Fantomo Ulo is on Facebook."

~ Facebook pri fantomo
Fantoma.JPG

"Animo estas ena wo de homo"

~ Budisto pri fantomo

"Silenteco estas ĉefa trajto de fantomo"

~ Usonano pri fantomo

"Enskribu en vian memoron"

~ Zamenhof pri iu ajn

"Mi dissekciis tiom da mortintoj, sed animon mi vidis neniam"

~ Rudolf Virchow pri fantomo

"La spirito fortas sed la karno malfortas"

~ Sankta Paŭlo pri fantomo

"Citaĵoj pruvantaj la malon pli ol bonvenus"

~ Milokula Kato pri supra diraĵo

"Ekzistas mortuloj en kiuj estas pli da vivo ol en vivantoj:)"

~ Hans-Georg Kaiser pri fantomoj
Fantomo estas apero de mortinto sub videbla sed ne palpebla figuro (ekz. la fantomo de la patro en Hamleto). Pri lia vera fakto oni senĉese dubas, ĉar neniu ĝis nun ne ekvidis lin propraokule. Ĉar fantomo apartenas al eŭrop-kristana kulturo, sekve estas fakto.
Senfantomo.gif


Enhavo

[redakti] Agado

Kelkaj fantomoj emas al arto, kiel "La Fantomo de la Opero", aliaj, preferas labori kiel noktgardoj de kasteloj. La fantomo de Henri Vatré unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/6 p. 237. Kelkaj fantomoj nur ludas briĝon. Ĉefa agado de fantomoj estas en holivudaj filmoj.
Fantoma putino

Hodiaŭ, pro ekonomia krizo kaj drogoj, bedaŭrinde multaj fantomoj prostituiĝis en bordeloj.

[redakti] Fantomaj filmoj

Fantomoj estas tre gravaj en ikonografio de kino. Ĝenerale fantomaj filmoj apartenas al rakontoj en epokoj romantikaj, imperiaj kaj patriarkaj, havante kiel kadro de fundo scenejoj bukolikaj kaj kamparaj kiu akcentas la ideon de rilato kun la naturo. Ili rolas, plejparte, pacajn, amikecajn, ĝojajn rolojn, en tre belaj domegoj. La ĉeestado de junaj paroj, substrektas la romantikismon.
405px-Paranormala Aktiveco (filmo) - esperanta versio.jpg


[redakti] Fantomaj bildoj

Fantomoj estas tiuj, kiuj aperas post riveli fotografian bobenon. Multaj homoj erare atribuas ilin al nevideblaj nifoj. Kutime, kelkaj homoj uzas infraruĝajn fotokameraojn por “malkovri” fantomojn.

[redakti] Fantomaj ŝipoj

Fantomaj ŝipoj estas la nomo por ŝipoj trovitaj sen vivanta ŝipanaro sur la maro aŭ, post kiuj longa tempo de senkontakteco, sekve de kio oni kredis ilin perditaj, subite reaperas aŭ revidiĝas sub misteraj cirkonstancoj.

En Eŭropo historie aparte konatis la legendo pri nederlanda velŝipo, kiu en ŝtorma vetero ne sukcesis pasi la Bonesperan Kabon, kaj kiu poste estis vidate sub misteraj cirkonstancoj en plej diversaj partoj de la mondaj oceanoj, kaj alportis morton aŭ almenaŭ malfeliĉon al ĉiu, kiu ĝin vidas.

[redakti] Fantomo kaj Esperanto

La fantomejo estas silente. -- Silent*a*! -- Huh? -- Vi devas uzi adjektivon. -- Kial? Oni ja diras: Estas silente en la fantomejo ... -- Tio estas tute alia frazo. -- Ĉu vere? Mia Esperanto estas malbona. :( -- Tio ja estas bona. -- Kial? Ne moku min! -- Estas bone, ke via Esperanto povas ankoraŭ pliboniĝi. ;) -- Ho! :)
Fantomo.jpg

[redakti] Ĝentileco

Damo ĉirkaŭ noktomezo ĉe la tombeja pordo:

-- Sinjoro! Dank' al Dio! Jen honestaspekta helpanto! Mi petas, bonvolu akompani min tra la tombejo. Mi ne kuraĝas eniri. Eĉ tage mi timegas en tombejo sola. Mi devas trairi.
-- Volonte mi helpas al vi, ĉarma junulino, ne timu. Ankaŭ mi direktiĝas tien, kaj mi havas tempon.

Meze de la vojo ekparolas la viro:

-- Mi tute komprenas vian angoran timon, estimata. Ankaŭ mi ĉiam timis nokte iri en tombejon dum mi vivis.

[redakti] Skotolando

En skota fantomkastelo alvenas turistoj.

-- Ĉu estas prave, ke en la kastelo loĝas ankaŭ fantomoj? -- interesiĝas unu el ili ĉe la skota salongardisto.
-- Ba! Mi vidis fantomon neniam, kvankam mi laboras ĉi tie jam 750 jarojn.

[redakti] Fantomo kaj humoro

Fantomoj tre ŝatas funebraj-humorajn rakontojn, per ili esprimas sian spriton.

[redakti] Fantoma sincereco

Ĉu vi scias kial fantomoj malbone mensogas? Ĉar ili estas komplete travideblaj.

wikia