Faraona Faruno
El Neciklopedio
"Ju pli da aĉetantoj, des pli alta la prezo"
~ Zamenhof pri Faraona Faruno
"Mi preferus la inverson..."
~ Milokula Kato pri supra diraĵo
"Tio estas kurioze"
Faraonan Faruno estas uzinda por ĉiuspecaj dolĉaĵoj – biskvitoj, keksoj, tortoj, krespoj kaj kukoj, sed ankaŭ havas plurajn rolojn en la hejma vivo. Laŭ la fabrikanto:
- Ĝi estas uzebla en seruroj, por helpi malnovajn ŝlosilojn turniĝi pli bone. Verŝu duonskatolon antaŭ peza ŝranko, kaj vi pli facile translokos ĝin per glitado. Tiel la egiptoj movis pezajn ŝtonojn por konstrui siajn piramidojn. Miksu Faraonan Farunon kaj akvon por krei gluecan paston, kiu ŝtopas breĉojn en tegmentoj kaj boatoj.
Enhavo |
[redakti] Origino
Faraonoj uzis tiun farunon kombita tra la hararo por havigi la ŝajnon de saĝeco kaj digno. Reĝinoj uzis ĝin sur la vizaĝo. Per ĝi, egiptoj purigis perukojn kaj kovris haŭtmakulojn. Finfine Faraona Faruno havas konatajn povojn por konservi kaj haltigi la damaĝojn de l’ Tempo, estante esenca parto de mumiigado.
[redakti] Polica uzo
Polico uzas ĝin, ĉar se io malaperas, disverŝita Faraonan Farunon sur la planko dum la nokto, ebligas en la mateno ke oni sekvas la blankajn piedsignojn al la kulpuloj.
[redakti] Ornama uzo
Brazilanoj kaj Aŭstralianoj verŝu cent kilogramojn da Faraona Faruno ekster domoj por krei impreson de freŝa neĝofalo dum kristnasko.
[redakti] Mistika uzo
Faraona Faruno, laŭ ĝia fabrikisto, malfermas la mondon, kiujn la egiptaj mistikuloj perceptis per siaj mistikaj okuloj (malgraŭ oni pensas ke ili uzis kokainon). Oni uzas Faraonan Farunon por divenado kaj aŭgurado enrigardante en la profundan blankon, kie kaŝiĝus sekretoj kaj misteroj.
Kelkaj homoj enflaras tiun farunon, kiu akrigas la menson por kompreni la flustrojn de l’ naturo (denove ne konfuzu al kokaino!). Oni lasas la farunon tragliti fingrojn, kaj la vento per ĝi desegnas signojn de la estonteco. Pliajn klarigojn trovu en la libro “Sekretoj de la Faraonaj Bakistoj”, havebla kiel donaco post aĉeto de dudek skatoloj.
