FANDOM


Fechjo

"Kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun."

~ Zamenhof pri Feĉjo

"Gardu vin kontraŭ la falsaj profetoj, kiuj venas al vi en ŝafaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj."

~ Jesuo pri Feĉjo

"Ni, komunistoj, estas la homoj de aparta speco"

~ Stalino

"Omne lingui konstruita es bonvena"

~ Feĉjo Cesarano

""Feĉo" (en Esperanto) estas ŝlima substanco..."

~ samideano amike pri Feĉjo

"Ho mia dio, kiom da idiotoj, stultuloj kaj kretenoj trovighas inter esperantistoj! Ĉu ankaŭ 98%?"

~ Nikolao Marr

Ferdinand "Feĉjo" Cesarano estas ambaŭlingvema bonalingvano de Novjorko.

4 o

Li havas malmulte da kontakto kun la organizitaj Esperanto-grupoj. Antaŭ pli ol dek jaroj, li estis membro de la loka grupo ESNY; sed, li lasis eksvalidiĝi sian membrecon.

Mojoseco Edit

Feĉjo estas mojosulo, ĉar li plenas je kontraŭdiroj:

  • Li estas "klas-konscia proleto," kiu malamas la SATon.
  • Li estas usonano, kiu ŝatas piedpilkon.
  • Li estas bonalingvano, kiu ial nomas piedpilkon "futbalo."
  • Li estas fundamentisma esperantisto, kiu parolas kaj aktive subtenas interlingvaon.
  • Li estas "defendanto de la racio," kies pensoj tute ne sin kongruas.

Esperantistoj por Interlingvao Edit

Feĉjo diras, ke li estas Esperantisto, kiu simple ŝatas interlingvaon... kiel Judo, kiu simple ŝatas Jesuon.

Fakte li estas interlingvaa spiono, kiu celas disinformigi esperantistojn per fuŝraciaj, fundamentismegaj opinioj, kaj poste montri al ili, ke interlingvao estas tial pli bona lingvo.

Kaj li estus venkinta, se ne pro ni enketemaĉaj Neciklopediistoj!