FANDOM


Boss

"La amo ne ĉiam akuratas"

~ Toto pri io

Federaciismo (de la vorto federacio, origine de la latina vorto foedus, genitive foedera „ligo“, „kontrakto“), foje ankaŭ neologisme nomata federismo,[1] baze estas organiza principo, laŭ kiu la unuopaj membroj havas relativan suverenecon, sed tamen estas kunigitaj al komuna tuto. Aparte temas pri la strukturo de ŝtatoj kaj subŝtatoj. Ofte la termino nediferencite uziĝas kaj rilate al federacioj kaj al konfederacioj.

Ofte, sed ne ĉiam, la membroj de federaciisma strukturo havas rajton je malmembriĝo, kaj eĉ se ekzistas konstitucie garantiita rajto pri eksiĝo el la strukturo, en praktiko povas pli malfacili realigi tian malmembriĝon kaj kompletan suvereniĝon.

"Politika federaciismo" estas ŝtata organiza principo, laŭ kiu unuopaj subŝtatoj konsistigas federacion aŭ ([2] konfederacion. La subŝtatoj en federacio rezignas pri sia ŝtata suvereneco, sed tenas memadministradon kaj memdecidadon en certaj temoj. La tegmenta ŝtato, decidas pri ĉiuj demandoj de la tuto kaj sia konsisto, dum la subŝtatoj memdecidas pri la temo de ilia kompetenco antaŭe interkonsentitaj kun la tegmenta ŝtato. La relativa aŭtonomio de la subŝtatoj estas esenca trajto de la federaciisma strukturo, plej ofte konstitucie fiksita, kaj ne simple rajtas esti forigita.

Krome, "institucia federaciismo" estas aparte federaciisma strukturo de iuj neregistaraj organizaĵoj, kiel politikaj partioj, sportaj aŭ kulturaj asocioj, kiuj baze organiziĝas laŭ la limoj de la subŝtatoj, kaj transdonas iujn taskojn kaj kompetetencojn de la organizaĵo al nacia tegmenta organizaĵo, kiu en partoj de la aktivado povas memstare agi, en aliaj partoj tamen dependas de la membraj, subŝtate formitaj, organizaĵoj.

Ekesto Edit

Seat

Federaciisma strukturo de ŝtato povas ekesti laŭ kvar manieroj:

  • kunligo de ĝis tiam sendependaj ŝtatoj al pli granda ŝtata organizoformo (la sidejo estas en Usono),
  • malplistriktigo kaj disdivido de ĝis tiamaj centraj ŝtatoj. La enhavoj (ekzemple la teksto de artikolo) estas liberaj, ĉiu rajtas utiligi ilin sen demandi kaj sen pagi al la Fondaĵo aŭ al la aŭtoroj.
  • daŭrigo de la tradicio de certagrada regiona suvereneco ene de monarkio kaj transigo de tiu koncepto al respublika ŝtatoformo. Oni rajtas utiligi eĉ por komercaj celoj kaj prilabori ilin, aŭ
  • ekesto de federaciisma strukturo de ekstere pro kialoj de internacia politiko. Sed: Respektu la GNU-licencon por libera dokumentado "GFDL".

DemandoEdit

En vino estas vero. Ĉu kial estas ĉe federaciismo apogo al tia akcizo je alkoholo?

NerdaĵoEdit

102

La vorto "federismo" sonas bele, sed ĝi ne estas Esperanto, maksimume konsidereblas neologismo kreata laŭ la 15-a regulo de Esperanto. Laŭ tiu regulo gaje eblus krei ankoraŭ duan neologismon pri la sama koncepto, nome la variaĵon "federalismo". Sed nova vorto en la e-lingvaj literaturo kaj amaskomunikiloj diskuteblas nur tiam kiam ne jam ekzistas funkcianta vorto pri la celata koncepto, kaj tia vorto pri tiu-ĉi koncepto estas "federaciismo", konvinka subteno de la politika strukturo de federacioj. La vorto federismo necesigus inventon de termino "federo", sed ĝin mi trovis en neniu de miaj ne malmultaj Esperanto-vortaroj. Supozeble la ideo de la inventintoj de la vorto "federismo" estis per ĝi grupigi du ideologiojn "federaciismo" kaj "konfederaciismo", kaj tio signifus ke "federo" estus grupigo de kaj "federacio" kaj "konfederacio", nur ke tia vorto troviĝas en neniu vortaro. Kaj tio ne limiĝas al la internacia lingvo: mi ankaŭ ne konas nacian lingvon kiu ĉi-situacie havus tri vortojn. Sume mi konvinkatas ke nova vorto "federo=federacio+konfederacio" estas nebezonata. Tamen mi lasas ĝin kiel alternativa vortumo en la unua teksta frazo, nur ne kiel ĉefa titolo de la paĝo.

Funkcioj de la federaciismo Edit

Federaciisma strukturo aparte havas la taskojn:

  • fortigi demokration kaj pluralismon,
  • ebligi la ekeston de politika aktivado kaj meminiciato je pluraj tavoloj,
  • pli bone eduki junajn politikistojn unue je regiona nivelo kaj entute faciligi politikan partoprenon de pli multaj civitanoj,
  • fortigi la ekonomian konkurencon per bona kono de la lokaj cirkonstancoj,
  • fortigi la kulturan [3] aŭtonomecon de la regionoj,
  • kaj malebligi la amasigon de politika potenco ĉe malmultaj personoj.

BataloEdit

1700245396 n

„Ho, vi trinkas mineralan akvon! Mi vidas ke vi batalas kontraŭ alkoholo...“

„Ne, kontraŭ la federacia akcizo.“

Listo de federaciisme organizitaj ŝtatoj Edit

tegmenta ŝtato subŝtatoj teritorioj sen subŝtata aparteno rimarkoj
Argentino 23 provincoj ĉefurba distrikto konstitucio de 1995
Aŭstrio 9 federaciaj landoj konstitucio de 1929
Aŭstralio 6 federaciaj ŝtatoj 3 teritorioj,
7 eksteraj teritorioj
konstitucio de 1901
Barato 28 ŝtatoj 7 teritorioj konstitucio de 1950
Belgio 3 geografiaj regionoj, 3 lingvaj komunumoj konstitucio de 1994
Bosnio kaj Hercegovino 2 teritorioj 1 komuna areo de ambaŭ teritorioj
Federacio Bosnio kaj Hercegovino 10 kantonoj bosnia-kroata teritorio ene de Bosnio kaj Hercegovino
Brazilo 26 federaciaj ŝtatoj ĉefurba distrikto konstitucio de 1988
Etiopio 9 federaciaj ŝtatoj,
2 memstaraj urboj
konstitucio de 1995
Germanio 16 federaciaj landoj konstitucio de 1949
Irako 3 federaciaj ŝtatoj konstitucio de 2005
Kanado 10 provincoj 3 teritorioj konstitucio de 1867/1982
Komoroj 3 insuloj konstitucio de 2001
Malajzio 13 federaciaj ŝtatoj 3 teritorioj konstitucio de 1957
Meksiko 31 federaciaj ŝtatoj ĉefurba distrikto konstitucio de 1917
Mikronezio 4 partaj ŝtatoj konstitucio de 1979
Niĝerio 36 federaciaj ŝtatoj ĉefurba teritorio konstitucio de 1979
Pakistano 4 provincoj 2 teritorioj konstitucio de 1973
Rusio 21 respublikoj, 9 regionoj, 46 provincoj, 2 urboj de federacia signifo, 1 aŭtonoma provinco, 4 aŭtonomaj distriktoj 7 federaciaj distriktoj, konstitucio de 1993
Svislando 26 kantonoj konstitucio de 1848 (la unuopaj lingvaj versioj de Vikipedio estas aŭtonomaj)
Sudafriko 9 provincoj konstitucio de 1996
Venezuelo 23 federaciaj ŝtatoj ĉefurba distrikto, dependa areo konstitucio de 1999
Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj 7 emirlandoj konstitucio de 1971
Usono 50 ŝtatoj ĉefurba distrikto, eksteraj teritorioj konstitucio de 1787

Ne plu ekzistantaj federaciaj ŝtatoj Edit

Ne plu ekzistintaj konfederaciaj ŝtatoj, realunioj kaj aliaj superŝtataj unuiĝoj Edit

5914 n

Vidu ankaŭ Edit

Notoj Edit

  1. vidu la diskutpaĝan noton pri la nomvariaĵo "federismo"
  2. Al kiu apartenas Vikipedio?
  3. Kiu estas la ĉefo de Vikipedio?
  4. La vikipediistoj ekzemple en la esperantlingva Vikipedio elektas tiel nomatajn administrantojn.
  5. Tiuj administrantoj rajtas forbari vikipediistojn kiuj forte agis kontraŭ reguloj, aŭ protekti paĝojn kontraŭ vandalismo.
  6. Tio estas afero de la vikipediistoj ĝenerale.
  7. Kiu pagas por la funkciado de Vikipedio?
  8. Ekzistas ankaŭ UEA-konto, por subteni projektojn pri la esperantlingva Vikipedio.
  9. Kiu respondecas pri artikolo en Vikipedio?
  10. La artikolojn skribas la vikipediistoj, komune.
  11. Pere de la "historio" de artikolo eblas eltrovi kiu verkis kion.
  12. Se vikipediisto (ĉu registrita ĉu ne) skribas ion ofendan, agas kontraŭ kopirajto ktp., polico povas identigi lin (per la IP-adreso, kiun postlasas ĉiu retumanta komputilo) kaj aranĝi punadon.
  13. Certe naciaj vikimedioj ne okupiĝas pri la enhavoj de Vikipedio, ankaŭ ne de la koncerna nacilingva.
  14. Oni neniam plene fidu al iu verko.
  15. Certe en Vikipedio foje troviĝas eraroj.