Feino
El Neciklopedio
"Hako post hako estas la plej efika atako"
~ Zamenhof pri alia afero
"Ne estas klare, ĉu "nimfo" estas samsignifa kun "feino""
~ Bonalingvano pri feino
Feino estas ina feo. Ŝi estas fabela homforma estaĵo kun magia povo.
Enhavo |
[redakti] Ne konfuzu!
Post semajna alkoholumado Vasja vekiĝas kaj vidas mirindan bildon: bela longhara junulino staras antaŭ li, ŝi tenas pleton - en kristalaj pokaloj vino, biero, vodko, sala likvaĝo de peklitaj kukumoj.
- Kion vi deziras, Vasja? Ĉu trinki aŭ manĝi?- diras la junulino vestita en brilaj toloj, flirtantaj kvazaŭ flugiloj.
- Nekredeble.. Kiu vi estas, fluganta feino?
- Mi ne estas fluganta feino, Vasja. Mi estas tremanta deliro.
[redakti] Tri deziroj
La agresema porkideto iras en la arbaro. Ĝi rekontas la bonan feinon.
- -- Porkideto, mi estas gaja, mi plenumos viajn du dezirojn -- diras la bona feino.
- -- Sed feino! Ĉu vi ne tri dezirojn kutime plenumas? -- demandas la porkideto.
- -- Sed jes.
- -- Chu mi ne povus havi eble tri dezirojn? – demandas la porkideto.
- -- Sed jes, kaj kio estas la dua?
[redakti] Ineco
Feino al la geedzoj:
- Vi estis ĉarma paro dum lastaj 25 jaroj, do meritas gratifikon. Mi plenumos unu deziron de ĉiu el vi!
La edzino: - mi volas ĉirkaŭmondan vojaĝon kun mia ŝatata edzo!
Tuj en ŝiaj manoj aperis biletoj por turista ŝipo.
La edzo: - pardonu,kara, sed tia ebleco okazas ne pli ol unu foje en la vivo, do, mi deziras amantinon je 30 jaroj pli junan ol mi!
Tuj li iĝis okdek jara.
Ja feino estas INO.

