Felo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Fremda doloro ne kondukas al ploro"

~ Zamenhof pri virina pubrazado
Cat-has-a-lot-of-extra-fur1

"Nenio interesas min krom esperanto"

~ Samideano

"Pli tiras virina haro, ol ĉevala paro"

~ zamenhofa proverbo pri virinaj pubharoj

"Post la falo oni fariĝas singarda"

~ Zamenhof pri harfalo
Busto zamenhof

Taŭga Ŝampuo

"Supozas mi, ke ĝi ne ekzistas"

~ Meduzo pri felo

"De zorgoj, ne de jaroj, blankiĝas la haroj"

~ Hans-Georg Kaiser

"Gratulon! Vi meritas sukceson!"

~ leganto pri Neciklopediistoj

Felo estas la supra parto de la krania aŭ puba haŭto kun hararo. Se ĝi estas ĉirkaŭtranĉita kaj forŝirita, oni nomas tiun skalpo.

La vorto felo havas diversajn signifojn depende de ties kunteksto. Origine ĝi signifas "haŭto de hararhava mamulo". Sed ĝia signifo plilarĝiĝis por priskribi la komunumon de ŝatantoj de homformaj bestoj kaj/aŭ mitologiaj aŭ fikciaj estuloj kiuj agas kiel homoj aŭ eĉ havas superhomajn kapablojn.

Virina felo estas tre interesa, vira estas aĉa, ĉefe la puba felo.
Renoir
Virina felo ĝenerale estas parfuma, ĉefe la puba. Ili povas havi multajn interesajn kolorojn, usonanoj nomas virinajn puban ruĝajn felojn "fajra arbeto", laŭ mi, unu el la plej mirindaj aferoj en la mondo.

[redakti] Koloro

Filo malbone lernas kaj petolas senĉese. Foje la patro plendis: "Miaj haroj griziĝos je maltrankviliĝo pro via petolado." Kaj la filo refutis kompreneme: "Ho, jes, la haroj de la avo grizigĵis gĵuste pro vi."

[redakti] Tradicio

Dum lipharoj staras super la lipoj, nazharoj staras ne super, sed en la nazo, kaj vangoharoj staras nek super, nek en la vangoj, sed sur la vangoj, kaj okulharoj staras nek super, nek en, nek sur la okuloj, sed sur la palpebroj. Kial? Pro konvencio kaj tradicio.

[redakti] Kion signifas "esti felano"

Se oni diras ke oni estas felano, kutime oni esprimas sian intereson pri homformaj bestoj kaj/aŭ estuloj (kaj probable ankaŭ ian rilaton al ŝatantaro de felo). Tiun intereson oni povas esprimi divermaniere - ekde admirado de arto kaj rakontoj ĝis rolludado. Intenso de tiu rilato multe varias de persono al persono.

[redakti] La plej longa hararo

La plej longajn vilojn havas ovibovo (Ovibos moschatus), kiu vivas en malvarmaj regionoj. Sur la kolo kaj sur la gluteo ties viloj povas kreski ĝis 90 cm. Sur la dorso ili estas malpli longaj.

[redakti] Frizisto

Ino iras al frizejo. Tie ŝi rimarkas ke la frizistino havas ege malpurajn manojn.

"Sed kiel vi povas labori kun tiom malpuraj manoj?" ŝi miras.

"Nu, simple," respondas la frizistino. "Hodiaŭ neniu ankoraŭ mendis ŝampuon."

[redakti] Konsilo

081 n

"Mi havas harskvamojn," plendas io. "Ĉu vi konas efikan rimedon?"

"Jes ja," respondas frizisto. "Forhaku vian kapon!"

[redakti] Hartondo

S-ro Bakisto estis grumblemulo kiu chiam serĉis difektojn pri io ajn.

Inter aliaj aferoj li estis ege elektema pri sia harotondo. Per siaj plendoj pri liaj laboroj li kutime maltrankviligis siajn frizistojn.

"Mi volas ke mia hararo estas egale dividata, ekzakte ĉe la mezo," li insistis je unu okazo.

"Bedaŭrinde, mi ne povas fari tion, S-ro Bakisto," respondis la kompatinda frizisto.

"Kial ne?" protestis la kliento.

"Ĉar la nombro de viaj haroj estas nepara, sinjoro," respondis la alia.

[redakti] Kalviĝonto

- Doktoro, mia hararo forfalas. Ĉu vi povas doni al mi ion por ĝin konservi?

- Jen, prenu ĉi tiun skatolon.

[redakti] Kliento al frizisto

- Kial tiom ofte vi rakontas terurajn har-hirtigajn okazintaĵojn?

- Nur por pli rapide tondi harojn.

[redakti] Stepharo

Stepharo.240

[redakti] Har-aranĝo

La avino revenas de frizisto kun haroj tonditaj “masklece”.

- Kiel bela vi estas, avinjo: nun vi plu ne ŝajnas maljuna sinjorino!

- Dankon! kion mi ŝajnas al vi nun?

- Vi ŝajnas maljuna sinjoro, avinjo!

[redakti] Pubharoj

La pubhararo estas sekundara seksa karakterizaĵo, pro tio, iuj preferas piĉon kun ĝi, aliaj sen ĝi. En multaj kulturoj, kiel en Brazilo oni preferas malharigitan pubon, nomata "ledo", ankaŭ tre interesa.
Origin-of-the-World

L'Origine du monde („La origino de la mondo“) - Gustave Courbet


Ĝi aperas samtempe kun la seksmaturiĝo, kiun fakton indikas ankaŭ la etimologia parenceco de la du vortoj pubera (= seksmatura) kaj pubo (= seksorgana korporegiono, kun sia hararo).

[redakti] Taŭga ŝampuo

Blondulino diras al alia:
- Aŭdu Dorotea, donu al mi alian ŝampuon!
- Sed tie en la banejo ja estas iu.
- Jes, sed tiu estas por hararo seka, kaj la mia estas malseka!

[redakti] La plej varma hararo

La plej varman hararon el ĉiuj mamuloj havas polara vulpo (Alopex lagopus). Dank‘ al sia ekstrome varma hararo ĝi daŭre priloĝas la plej malvarmajn lokojn sur Tero, kie temperaturo atingas -50 °C. Iam povas temperajturoj sinki ĝis -70 °C, escepte eĉ ĝis -80 °C. Kolorigo de vulpo estas somere tute nigra, vintro denove tute blanka.

[redakti] Peruketo

La praavo de Kruko mortis 105-jara. Sed ĝis la lasta minuto, li estis vantega - li kredis ankoraŭ plaĉi al la virinoj. Li ĉiam portis peruketon, ĉar li hontis pri sia kalveco. Kaj li petegis ke eĉ morta, li daŭre portu la perukon en la ĉerko. Sed, tio kaŭzas grandan problemon, ĉar la peruketo daŭre glitas for de la kuŝanta kapo. Ĉiu familiano provas senmovigi ĝin, senrezulte. Fine, Kruko demandas al la funebristo:

"Sed vi estas fakulo. Vi certe jam vidis tiaĵon. Helpu nin!"

"Ne zorgu, sinjoro Kruko," respondas la brava funebristo. "Mi aranĝos tion!"

Kaj efektive, dum la funebra ceremonio, ĉiuj funebrantoj povas konstati ke la peruketo (ĉar finfine, ĉiuj ja sciis ke li portas ĝin) restas firme surkape. Kruko kore dankas la funebriston:

"Dankon, dankon! Vi faris miraklon! Kiom mi ŝuldas pro tio?"

"Nenion, nenion!" diras la brava funebristo. "Mi ja ne domaĝas unu najleton...."

[redakti] Logiko

-- Panjo, kial estas Pachjo kalva? -- demandas la filo sinjorinon Melopepo.
-- Tial, char li multe pensadas.
-- Kaj kial vi havas longajn harojn?
-- Nu... iru prefere ludi!

[redakti] Logika solvo

— Kio estas plej efika por halti la faladon de kapharoj?

— Mmm ... la planko.

[redakti] Lerneje

La instruisto: Otmaro, se vi ankoraû longe lernados tiel malbone, la haroj de via patro blankiĝos antaûtempe pro la malĝojo.

Otmaro: Tio ne povos okazi.

La instruisto: Kial ne, malbonulo?

Otmaro: Çar mia patro portas artefaritan hararon.

Content Navigation