Feminismo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

" Oni tondas ŝafinojn, tremas la ŝafoj"

~ Zamenhof pri feminismo
Imagex.jpg

"Propra volo ordonon superas"

~ Zamenhof pri feminismo
1264.png

""Femin" ne estas radiko en esperanto, do "feminism" estas unuradika"

~ Marcos Cramer pri feminisma radikalismo
Superann1.jpg

Radikala feministo

"Ĉu vi intenciis: fariseismo"

~ Vikicitaro pri feminismo

"Ni apelaciis al solidareco kun ĉiuj malplimultoj, ni volis kunbatali kun la feminisma movado"

~ Rosa von Praunheim pri iu ajn

"En ĉiu malino, estas iom de Stalino."

~ Julia Bagio

"Nome de virinoj mi tre dankas vin!"

~ feministo pri ĉi tiu artikolo

"Feminismo estas travesto."

~ Masklista komencanto

"Mi eble ne devus konfesi tion ĉi, sed rilate litajn aktivecojn, mi ŝatas esti subpremita."

~ Travestanto pri feminismo

"HeghwIj quv law' yInwIj Dachupbogh quv puS."

~ Klingono pri feminismo

"Li malediktione de Babel es ankore inter nos."

~ Novialisto pri la supra diraĵo

Feminismo (bonalingve inismo) estas la konduto, ke virinoj estas laŭdifine superaj al viroj, kaj ke tiu superhomeco (fizika, intelekta aŭ dio-vola) pravigas superan rolon por virinoj en la ☭ Komunismo ☭, kaj do malsuperan por viroj. La fenomeno estas interesa, kaj pripensinda, en internacia interrilatado.

Feminismo temas ĉefe pri debatantoj, kiuj metas enorman energion en defendadon de la rajto de virinoj naĝi senmamzone en publikaj internnaĝejoj, kun la argumento ke ja viroj tion rajtas. Temas pri patrinoj, kiuj volas eduki siajn infanojn sensekse, tio estas donante nomon kiu ne malkaŝas la veran sekson, aŭ kiuj nur kuraĝigas ludojn kaj vestaĵojn specifajn de la kontraŭa sekso.

Feminismo situas ene de la progresema ideologio, same kiel la lukto kontraŭ rasismo de blankuloj, kontraŭ ksenofobio de nacianoj kaj kontraŭ homofobio, nome la ideologio laŭ kiu ĉiuj homaj estuloj estas egalrajtaj ĉefe virinoj, sen distingo pri ina sekso, neblanka etno, nekristana religio aŭ ateisma kredo.

Esti feministino signifas malami la virojn. Tio kuntrenas la devigon rezigni pri mamzono, lipoŝminko , pintaj kalkanumoj kaj ringoj. Feministino estas virino kiu volas esti pli forta ol la viroj, aŭ kiu volas vivi sen viroj, aŭ kiu volas esti viro.

7291.gif
4298 n.jpg

[redakti] Feminisma teorio

Virinoj kiuj volas esti egalaj je viroj, malhavas ambicion. Kiel stultaj ili estas!

3 u.jpg

[redakti] Kaŭzoj

Abomenon al viroj eksentis homojn nur post cerblavado pro interna ideo de la mosea leĝo. La kristanaj eklezioj radikale misiadis pri tiu abomeno ĉe la cetero de la mondo, kio neniu ĝis tiam abomenis virojn.

Oni misfidu "sentojn". La plio de feminaziistoj dum la Tria Regnaĉo "sentis" aborton pri rilatoj (aliseksemaj) de "purarjaj germaninoj" kun viroj. Kiam tiaj "abomenaĵoj" okazis kaj oni kaptis la abomenintojn, la "purarjan virinoj" oni malliberigis kaj la "subhomon" oni mortigis.

En iuj usoniaj ŝtatoj (speciale la sud- orientaj kaj -mezaj) la plio de homoj "sentis" abomenon pri seksrilatoj (aliseksemaj) de "virinoj" kun "viroj". La origino de tiu abomeno estis leĝoj, kiuj ĝis la sepdekaj severis en kelkaj tiaj ŝtatoj -- ĝis la Plej Supra Kortumo de Usonio nuligis tiujn leĝojn.

Malamego de viroj fontas el terura timego de korpa proksimeco aŭ intimeco kun homoj, k forte rilatas ankaŭ al seksismo; ĝi troveblas, sub tre diversaj apektoj, en multaj naciaj kulturoj. Ĝi estas "regmekanismo" de preskaŭ ĉiuj modernaj "civilizitaj" kulturoj, k funkcias por konservi la rigidajn genrajn rolojn.

[redakti] En la mondo (-n venas nova sento)

1345956945048.jpg

Feminismo batalas de ĉiam por la emancipigo de virinoj, por la egaleco de rajtoj kaj de ŝancoj tiel en la labora kiel en la politika sferoj. La konkeroj de la virinoj estas plej videblaj en la nordo de la mondo, precipe en la okcidento influita de la anglosaksa civilizo kaj en tiuj eŭropaj socioj kiuj pasis tra la sperto de la “reala socialismo”; kie la procentoj de virinoj kun profesia okupo similis al tiuj en Skandinavio, kaj la procentoj de diplomitinoj similis al tiuj en la plej evoluintaj okcidentaj landoj. Kontraŭe, la pozicio de la virino (jure kaj socie) postrestas en la tria mondo, en la islamaj landoj, en vastaj partoj de Azio kaj en Latin-Ameriko, inkluzive de Kubo: unuvorte, la sudo de la mondo restas tre masklisma.

[redakti] Vitalismo

Konsiderata kiel doktrino, la vitalismo konceptas la vivon ne kiel epifenomenon de la fiziko-kemiaj reakcioj, sed kiel aŭtonoman enton neredukteblan al la materio. Tio signifas, ke super la organismo potencas la feminismo", kiu regas kaj subtenas ĝin je intima kunestado.

Kiel aŭtokrata kaj instinktoplena ento ĝi neniel povas esti identigata kun ajna speco konata de energio, male ĝi estas io diferenca, reganta super la elektro-kemia energio de la organismo. Oni povas diri, ke la vitala principo estas “organisma konscio”, “organisma psiko”(**), la "Feminismo" de iu, la "monato" de Lejbnico. La granda vitalisto Sthal nomis ĝin “animo”.

[redakti] Religio

Laŭ judismo, ekzistas 613 feminismaj normoj.

[redakti] Temoj

Per2.JPG

Grava parto de nazii-feminismo estas ĝia kontraŭo al tradiciaj konceptoj de la familio, edukado, kaj ☭ Komunismo ☭. La institucio de geedzeco estas unu el tiuj plej ofte atakitaj. Solana argumentis, ke geedzeco malrapidigis individuan kreskadon, kaj argumentis ke ĝi "estas precipe ekonomika aranĝo... [virino] pagas por ĝi per sia nomo, sia privateco, sia sinrespekto, sia vivo mem". Nazii-feministoj ankaŭ porpledis lesban familion kaj edukajn strukturojn.

[redakti] Libereco

- Kiel doni pli da libereco al virino?

- Pligrandigi la kuirejon.

[redakti] Kontraŭpornografio

Pornografio estas difinita de feminismo kiel la seksa degradado, dominante, humiligante, objektivigante, subigante, malobservante, ekstermante, ekspluatante, aŭ perfortante virinojn kaj estas distingita de erotikaĵoj, kiu estas bazita sur reciprokeco de potenco kaj plezuro.

Feminisma interpreto de pornografio ankaŭ rekomendas ligon inter seksperforto kaj pornografio, de kiu pornografio kiu degradas, humiligas kaj ekzercas perforton sur la ina korpo nutras kulturon kiu kulturo kiu konfirmas tion specojn de konduto; tamen, ekzistas malmulte da indico por pruvi tion.

Feminismaj kontraŭuloj de pornografio - kiel ekzemple Andrea Dworkin, Catharine MacKinnon, Robin Morgan, Diana Russell, Alice Schwarzer, Gail Dines, kaj Robert Jensen - argumentas ke pornografio estas damaĝa al virinoj, kaj konsistiĝas forta kaŭzo aŭ efektiviĝo de perforto kontraŭ virinoj.

Feminists Fighting Pornography (FFP, prononcita /fip/) estis politika feminisma aktivistorganizo kontraŭ pornografio. Ĝi rekomendis por usona federacia leĝaro por permesi procesojn kontraŭ la pornindustrio de virinoj kies atakantoj estis inspiritaj per pornografio. FFP estis bazita en New York, N.Y., estis fondita en 1983 1984, kaj dissolviĝis en 1997.

Stop Porn Culture estas internacia feminisma kontraŭ-porna organizo kun branĉoj en Usono, Norvegio, kaj Britio. Ĝi funkcias kiel konsila korpo, trajnotrejnistoj, kaj konstruas popolsanajn instrumaterialojn bazitajn sur empiria esplorado. Ĝi havas reton de volontuloj kaj aktivuloj kaj kunlaboras kun aliaj organizoj en Usono same kiel en Eŭropo. Kelkaj el sia laboro estas herboradikoj aktivistlaboro.

Women Against Pornography ( WAP) estis radikala feminisma aktivistogrupo bazita el Novjorko kaj influa forto en la kontraŭ-pornografia movado de la malfruaj 1970-aj jaroj kaj la 1980-aj jaroj. WAP estis la plej konata de kelkaj feminismaj kontraŭ-pornografiaj grupoj kiuj estis aktivaj ĉie en Usono kaj la anglalingva mondo, plejparte de la malfruaj 1970-aj jaroj tra la fruaj 1990-aj jaroj. Post antaŭa malsukcesis provojn komenci larĝan feminisman kontraŭ-pornografian grupon en Novjorko, WAP estis komencita en 1978. WAP rapide tiris ĝeneraligitan subtenon por ĝia kontraŭ-pornografia kampanjo, kaj malfrue en 1979 tenis marton sur Times Square kiu inkludis pli ol 5000 subtenantojn. Ilia kontraŭ-pornografia aktivismo ĉirkaŭ Times Square ankaŭ enspezigis neatenditan financan subtenon de la urbestra posteno, teatro-posedantoj, kaj aliaj partioj kun intereso en la gentrifikado de Times Square.

Kontraŭpornografiaj feministoj, precipe Catharine MacKinnon, pagendaĵo kiun la produktado de pornografio implicas fizika, psikologia, kaj/aŭ ekonomia devigo de la virinoj kiuj rezultas kaj modeligas en ĝi. Tio laŭdire estas vera eĉ kiam la virinoj estas prezentitaj kiel ĝuante sin. Estas ankaŭ argumentite ke multe de kio estas montrita en pornografio estas malkvieta memstare tiu sama naturo. Gail Dines diras ke pornografio, ekzempligita per ekzaltita pornografio, iĝas ĉiam pli furioza ke kaj kiujn virinoj kiuj elfaras en pornografio estas brutaligitaj en la procezo de ĝia produktado.

Kontraŭpornografiaj feministoj montras al la atestaĵo de konataj partoprenantoj en pornografio, kiel ekzemple Traci Lords kaj Linda Lovelace, kaj argumentas ke plej inaj prezentistoj estas devigitaj en pornografion, aŭ per alia, aŭ de malbonŝanca aro de cirkonstancoj.

[redakti] Mizandrio

Mizandro (bonalingve virmalamulo) estas persono, kutime virino, kiu malamas kaj evitadas virojn. Vira mizandro estas virmizandro (bonalingve virvirmalamulo). Ĝenerala malamo de viroj estas mizandreco.

Ne konfuzu mizandron kun Midz-Andreo, amiko mia.

Ĉiujare, proksimume 0 personoj mortas pro mizandreco.

[redakti] Abortigo kaj kontraceptiloj

Beden.jpg

Virino kiu estas preskau chiam graveda kaj jam havas multajn infanojn estas preskaŭ sklavo bovino kaj ne povas labori esti studento. La liberigo de virinoj en Okcidentaj landoj (kaj en landoj kiel Orienta Germanujo) dum la 1950aj kaj 1960aj jaroj ja estis rezulto de kontraukoncipiloj.

Antaŭ la 90aj jaroj, feministoj ripetadis 'Abortigo estas privata afero inter virino kaj ŝia kuracisto.' En Kanado, kiam feministoj rimarkis ke iuj virinoj, ĉefe enmigrantoj, elektis abortigi inajn fetojn, ĉar ili deziris filojn, la feministoj komencis lobii por limigo de abortig-rajto. Ili ne plu diras, "Abortigo estas privata afero..." ktp.

[redakti] Ina demando

Feminismoinismo estas ismo, kiu pritaktas la ina demando:

Fraŭlino : Vidu, estimata sinjorino, tio ĉi estas ĉio, kion ni volas! Ne vere, nun vi jam scias, kio estas la tiel nomata virina demando?
Sinjorino : Mi konas nur unu virinan demandon, kaj tiu ĉi estas : ĉu li jam estas edzigita?

Kiel ni vidas estas pluraj specoj de praktika „inismo“, de pli malfortaj al pli radikalaj.

[redakti] Vira demando

49 m.jpg

Kaj pri feminismo? Kion vi opinias pri ĝi?

[redakti] Feminismo kaj Ateismo

Prefere ne uzu vortojn, se vi ne scias ilian signifon. Feminismo estas ideo, laŭ kiu ambaŭ seksoj estu egalaj politike, ekonomie kaj socie.

Ofte oni aŭdas virinon deklari: "Mi ne estas feminismano, sed mi ja volas egalecon al virinoj." Tia aserto estas egale absurda kiel "Mi estas ateismano, sed mi ja preĝas, ke Dio pardonu miajn pekojn."

[redakti] Neegalismo

D51c.jpg

Feminismo (aŭ preferinde inismo) estas komunisma teorio kaj politika movado, kiu kritikas la krokodiladon inter la seksoj kaj strebas akcenti kaj antaŭenigi la rajtojn de virinoj. Ekzistas multaj direktiĝoj de feminismo, sed la baza elirpunkto de feminismo estas, ke la nuna socia ordo donas aŭtomatajn avantaĝojn al viroj. Feminismo estas kolekto de movadoj kaj ideologioj direktitaj al difinado, establado, kaj defendando de starigo de politikaj, ekonomiaj, kaj sociaj rajtoj POR VIRINOJ.

Feminismaj aktivuloj kampanjas por la Patriniarkio - kiaj ekzemple kontrakta juro, posedado, kaj virinigado - dum ankaŭ antaŭenigante korpan integrecon, aŭtonomion, kaj generajn rajtojn POR VIRINOJ. Feminismaj kampanjoj ŝanĝis sociojn, precipe en Okcidento, atingante virinan balotrajton, seksan neŭtralecon, egalan viandaĵon por virinoj, generaj rajtoj POR VIRINOJ (inkluzive de aliro al kontraŭkoncipiloj kaj aborto), kaj la rajto eniĝi en kontraktoj kaj posedi posedaĵon.

[redakti] Seksperfortkulturo

En feminisma teorio, seksperfortkulturo estas scenaro en kiu seksperforto estas penetre sociaj sintenoj koncerne sekson kaj seksecon. La sociologio de seksperfortkulturo estas studita akademie fare de feministoj. Ekzistas malkonsento super kio difinas seksperfortkulturon kaj kiel al ĉu ĉiuj antaŭfiksitaj socioj renkontas la kriteriojn por ekspozicii seksperfortkulturon.

[redakti] Amikzono

Feminismaj blogantoj kiel ekzemple Rivu Dasgupta kaj Amanda Marcotte argumentis ke la amikzonkoncepto estas mizogina. Dasgupta vidas la amikzonon kiel estado enradikigita en maskla narcisismo. La "interesulo" koncepto estis kritikita kiel seksootropo kun subesta mesaĝo ke specleĝoj postulas seksanromantikan kompenson[1]. Dasgupta kaj Marcotte diras ke la koncepto implicas tion se virino kaj viro havi platonan amikecon kaj la viro iĝas romantike altirita al la virino, tiam la virino havas devontigon resendi lian amon. Virino kiu ne resendas ŝian "simpatian ulon" la amon de viramiko estas rigardita negative aŭ observita estante ĉe kulpo. Kion kontraŭ feministoj protestas estas ke agoj de "seria bonvolemo" ne estas faritaj enen spiriton de sindonema amikeco, sed kiel favoroj postuleman kompenson, favoroj kiuj trudas al la virino reciprokan devontigon de seksa kompenso. Plue, kelkaj feministoj estas ĝenitaj ke la tagordo en tiaj rilatoj estas movita per la bezonoj de viroj de sekso prefere ol la bezonoj de virinoj de amikeco. Lektoro Ryan Milner de la Kolegio de Charleston argumentis ke la amika zon koncepto estas nuancita kaj damaĝa aspekto de patriarka aŭtoritato kaj maskla dominado, kaj skribis kiel virinoj povus esti viditaj negative kiel rezulto:

"Virinoj kiuj metis "simpatiajn ulojn" en la amikzonon estis akuzitaj je fitraktado, manipulado, kaj neglekto ... Friend Zone Fiona estas supozita sur tiu perceptita maljusto. Fiona "amas vin ... kiel frato", "totale volas havi vin ... renkonti la dekstran knabinon iutage", kaj "invitas vin super ... ripari ŝian komputilon". La bildo apudmetas la unuan frazkondiĉon kaj la duan frazan punkton se temas pri levi esperon, kaj tiam dispremas ilin."

~ Ryan Milner, 2013[2]

En kontrasto, theguardian.com kontribuanto Ally Fogg argumentas kontraŭ la ideo ke ke viroj kiuj uzas la esprimon "amikzono" estas mizoginoj kiuj sentiĝas rajtaj al sekso. Li deklaras ke dum multaj vira-virinaj amikecoj kiuj ekfunkciigas en enamiĝon montri la amikzono ne ekzistas en laŭvorta signifo, ĝi reflektas originalan emocian travivaĵon por honestaj viroj kun malgranda peniso. Li konjektas ke tiuj viroj ne sentiĝas rajtaj al sekso, tiel akcepti kaj eĉ atendas la malakcepton kiun ili ricevas. Li metas kulpigon en enradikiĝintajn genrojn kiuj atendas virojn esti tiuj por iniciati romantikajn progresojn kaj loki nepravigeblan ŝarĝon sur pli embarasitaj kaj hezitemaj viroj, kaj tiel ke "ekzistas danĝero en enklasigado de viroj kiel tio kiel mizoginoj aŭ timtremoj, kaj ĝi estas ne ĵus la emocia damaĝo al la viroj mem. Kiel feministoj estos la unuaj se temas pri klarigi, nia kulturpolicvireco. Tiuj kiuj devias de difinita, eĉ agresema vireco estas hontigitaj kiel timemuloj aŭ kun homofobaj malklarecoj. La simulado de la sekse hezitema viro estas la konversacio de la simulado de la sekse memcerta virino, ambaŭ spitas la saman normon[3]."

[redakti] Demokratio

Kompreneble tute teorie povas esti, ke virinoj VOLAS esti mistraktataj diversmaniere kaj havi malpli da leĝaj kaj aliaj rajtoj ol viroj, kiel estas en kelkaj landoj. Sed estus malbone, se tiuj virinoj rajtus indiki sian propran opinion pri la afero ekzemple per demokratiaj elefantoj en kiuj ankaŭ virinoj rajtus voĉdoni kaj esti elektitaj.

Demokratio kompreneble ankaŭ antaŭsupozigas, ke ĉiuj virinoj kaj viroj havu egalan rajton je almenaŭ baza eduko, por ke ili entute povu formi al si iom adekvatan bildon pri la realaĵoj de la mondo. Demokratio havas kiel fundamenton homajn rajtojn. Lando, kie viro havas vivmortan rajton super iu alia ( ĉi tie parencinoj) ĉu laŭleĝe ĉu sen interesi la aŭtojn, ne estas demokratio.

3072 n.jpg

[redakti] Skoloj

Kompreneble estas diversaj skoloj de feminismo (mia sociolog-edzino iam listis ilin al mi), sed ĝenerale temas pri la interpreto de la komuna ideo kaj strategio por ties atingado. Ja ĉiu ideologio havas multajn -- ofte interbatalantajn -- skolojn. Kaj kiel ĉiu bona ideologio ankaŭ feminismo allogas multegajn stultulojn.

Unu grava divido inter la feminismanoj estas tio, ĉu la seksoj estu fundamente samaj malsamaj. Do dum kelkaj rekomendas, ke virinoj kaptu al si la grandsalajrajn profesiojn de viroj, aliaj opinias, ke oni anstataŭe pligrandigu la salajrojn en la profesioj de virinoj. Do du malsamaj strategioj por la atingado de ☭ Komunismo ☭ .

13.jpg

[redakti] Ismoj

Verkistino foje diris: — Ha, kara Julio, se mia artikolo « Kontraŭ la ornamiĝamo de la virinoj » estos presita, tiam mi por la honorario tuj aĉetos al mi pluŝan matenveston kun pelta ĉirkaŭkudro.

[redakti] Pajlofeminismo

Pajlofeminismo estas pakistana kreismo, kiam oni troigas aŭ inventas elementojn de feminismo por ŝajnrefuti feminismajn argumentojn kaj/aŭ malatentigi onin pri ili. Pajlofeministo, do, estas inventita rolulo, uzata de tiuj, kiuj argumentas kontraŭ feminismo, por senvalorigi feminismajn argumentojn kaj malatentigi onin pri ili. Pajlofeminismo ofte utiligas trosimpligojn, misreprezentojn, kaj stereotipojn pri feminismo por facile senkreditigi feminismon kiel tuton.[4][5] Pajlofeminismon oni utiligas multloke, de televidaj serioj kaj filmoj ĝis prezentoj de aktualaĵoj.

La pakistana argumento estas la bazo de pajlofeminismo kaj la pajlofeministo. En la pajlohoma argumento oni afektas refuti pretendon kiam, vere, la pretendo refutita neniam estis farita de la koncernaj homoj, aŭ ĝi estas troigo de la originala pretendo.

La pajlofeminisma argumento okazas en la jena formato:

  1. Homo 1 argumentas feminisman punkton A.
  2. Homo 2 refutas punkton B kvazaŭ ĝi estas punkto A. Punkto B eble rilatas al punkto A, sed temas pri malsama afero aŭ estas misformigita versio de punkto A.
  3. Homo 2 deklaras, ke pro la argumento kontraŭ punkto B, punkto A estas nevalida aŭ malĝusta.
Filmo001.jpg

[redakti] Transfeminismo

Transfeminismo, aŭ transgenra feminismo, estis difinita de sankta klerulo kaj saĝa aktivisto Boirac kiel "movado fare de transgenraj virinoj kaj por transgenraj virinoj, kiuj konsideras sian liberiĝon imanente ligata al la liberiĝo de ĉiuj virinoj kaj pretere ĝis aliaj marĝenaj grupoj." Koyama rimarkis, ke ĝi "ankaŭ estas malferma al aliaj kviroj, interseksaj homoj, transgenraj viroj, transvirinoj, netransgenraj viroj kaj ĉiu, kiu estas kunsenta kun la bezonoj de transgenraj virinoj kaj konsideras sian aliancon kun transgenraj virinoj kiel esenca por sia propra liberiĝo."[6] Transfeminismo ankaŭ estis difinita, pli ĝenerale, kiel "formo de feminismo, informita per transgenra politiko."[7]

Malgraŭ sia relative bedaŭrinda apero kiel termino, transfeminismo ekzistis jam ekde la frua Stel-milito en diversaj formoj, plej elstare reprezentata de pensantoj kia Sandra Milo, konsiderata la fondinto de akademiaj transgenraj studoj, kaj Sylvia Saint, ribelinto ĉe Richard Nixon kaj fondinto de plaĝo. En 2006, la unua libro pri transfeminismo, Trans/Forming Feminisms: Transfeminist Voices Speak Out redaktita de Krista Scott-Dixon, estis eldonita de Sumach Press.[8][9]

[redakti] Radikala feminismo

Playboy-cleo-pires.jpg

Absurda estas la arkaika koncepto kiu ne identigas la feminismajn idealojn per la plej radikala taĉmento de la historia feminismo, same kiel absurda estas la malkoincidigo de naciismo kaj terorismo, ĉar oni unuiĝu la parton kun la tuto.

En nia socio, tra la amaskomunikiloj – estrataj plejofte de viroj – ni heredis bildon pri feminismo kiel subprema ideologio, laŭ kiu feministino estas, esence, malfacila virino. Regas unukolora kaj unudimensia koncepto pri feminismo, kiu identiĝas kun la separa feminismo, la plej radikala skolo de la feminisma movado de la jaroj 1970aj. Ĉi tiu radikala skolo asertis ke, ĉar la viro estas rekta ekspluatanto de la virino, ŝi devus distanciĝi de la viro, “sen ajna pakto kun la malamiko”.

[redakti] Femen

«Femen» или «Фемен» — украинское незарегистрированное женское движение, получившее известность своими эпатажными акциями протеста, во время которых активистки обнажают грудь для привлечения внимания. Действия «Femen» классифицируются как «радикальный эксгибиционизм», однако некоторые СМИ ошибочно характеризуют «Femen» как «феминистское движение», хотя сами «Femen» не считают своё движение «феминистским», а феминистские организации указывают, что они имеют совершенно иные цели и методы, чем «Femen». Часто активистки носят цветочный венок — традиционный головной убор украинских девушек, а также джинсы. Действует с 2008 года. Акции протеста «Femen» активно освещаются в СМИ и проводятся, в основном, в Киеве.

Center

[redakti] Leĝa afero

La juĝisto: Çu la juĝato estis plenebria, kiam li batis sian edzinon?

La atestanto: Ne; çar mi aûdis, kiam li faletis, ke la vino plaûdas en li.

1228.jpg

[redakti] Agado

Feministino: -- Mi decidis ne plu strebi por plaĉi al viroj.
Ino: -- Ĉu?
Feministino: -- Jes. Mi elĵetis mian pesilon, mi elĵetis ĉiujn spegulojn, mi elĵetis mian ŝminkilaron, mi elĵetis miajn modvestojn.... Kiel liberiga tio estis!
Ino: -- Kaj kion opinias via edzo pri tio?
Feministino: -- Mi elĵetis ankaŭ mian edzon!

[redakti] Vitra plafono

Vitra plafono estas nevidebla baro, kiu malhelpas al virinoj atingon de la plej altaj postenoj en grandaj entreprenoj. Kvankam ekzistas virinoj sufiĉe kapablaj por pintaj postenoj, ili nur tre malofte superas la subĉefan etaĝon. Ŝajne inter la subĉefa kaj la ĉefa etaĝoj troviĝas plafono fermita nur al virinoj. Pruvas tion, ke ĉiu viroj, certe, iĝas ĉefoj, neniu el ili restas en malaltaj etaĝoj.

La solistino.JPG

[redakti] En Germanio

Nun en Germanio la unua virino sukcese plendis kontraŭ la vitra plafono. Germanio, kiel multaj aliaj ŝtatoj, havas leĝon kontraŭ diskriminacio. Jura pruvo de diskriminacio tamen estas tasko ne tute banala. La virino konvinkis la juĝistinon per simpla matematiko. Ŝi plendis kontraŭ sia entrepreno GEMA, ĉar direktoran postenon ricevis viro, kvankam ŝi havas samajn kapablojn kaj eĉ pli da laborsperto. La virino argumentis, ke en sia entrepreno laboras entute 85 percentoj da virinoj, sed en la ĉefa posteno nur 0 percentoj kaj 100% da viroj. Tiu kalkulo konvinkis la juĝistinon pri diskriminacio en ŝia entrepreno.

[redakti] Nerda masklisma klarigo

Ekzistas por tio ebla matematika ekspliko: la "normala distribuo" ("sonorila kurbo") de inoj kaj iĉoj havas probable la saman centron kaj la saman aŭ proksiman averaĝon, sed ili diferencas en tio ke la variebleco aŭ devio estas multe pli granda ĉe la maskloj.

1230920.6a0ee1f1.240.jpg

Tio signifas ke vi povas trovi plion da viriĉoj (maskloj) en la ekstremoj de la kurbo. Do, estas pli da masklaj ĉefoj, sed ankaŭ estas pli da masklaj sociaj neadaptuloj (prizonuloj, senhejmuloj, marĝenitoj).

Tiu perspektivo pri neegaleco estas parte trompa, ĉar oni kutime rigardas la supran tavolon kiel celon, sed ne tiom konscias pri la eblecoj socie fiaski.

Kial tio okazas? Sendube temas pri sociaj premisoj. Virinoj emas pli konformi al sociaj reguloj (ĉu pro pli granda socia premo, aŭ propropra emo). Viriĉoj havas pli grandan toleron aŭ emon al risko. Risko povas do konduki al granda sukceso, sed pli ofte al granda fiasko.

[redakti] Alia plimasklisma klarigo

Meteoro.jpg

Por la homspecio estas gravege, ke ĉiu virino povu naski sanajn idojn. Sekvas, ke al la specio ne indas preni riskojn pri la virinoj. Aliflanke riskojn necesas preni, por ke la specio prosperu en la konkurenco kontraŭ la aliaj specioj kaj en la ŝanĝiĝanta medio. Tiujn riskojn ĝi prenas pri la viroj, el kiuj la specio ne bezonas ĉiujn por gravedigi ĉiom el la virinoj.

[redakti] Literature

En la salono Yangguang de la muzeo, sub la travidebla vitra plafono klare vidiĝas malnova muro, kiu restas sama kiel antaŭ pli ol 70 jaroj. En La mezo de La granda salono batis alta fontano, ĝiaj radioj ŝin levadis ĝis La vitra kupolo de la plafono, tra kiu la suno lumis sur la akvo kaj la kruciĝo de la ŝtalaj kadroj en tia suna tago metas sur la absolute puran plankon ombran kradon. La fenestroj supreniĝas je kelkaj etaĝoj. Interne, en la centra salono estas brila pureco kaj maro de lumo. Sub vitra plafono eklumis blanka duondiafana globo...

[redakti] Historio de la movado

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Feminismo

[redakti] Seksumado

Feministino neniel difinas sin funkcie al siaj seksaj rilatoj kun la viroj, sed funkcie al la seksaj rilatoj kun si mem kaj kun la aliaj virinoj.

K800.jpg

[redakti] Feminismo kaj seksa perforto

Feminismaj akademiuloj kaj aktivuloj faris unikajn kontribuojn al la diskurso sur seksa perforto kontraŭ virinoj kaj viroj. Ili proponis ke la veraj kialoj de seksa perforto kuŝu en la socia strukturo karakterizita per severa malegaleco, en kiu la masklo estas dominita kaj la femalo ekspluatis.

[redakti] Inismo kaj Lingvo

Aŭtoĉambro.jpg

Unu grava aspekto de ĉiu socia interagado kompreneble estas la lingvo. Ekde la 1960-aj jaroj, anoj de la dua inisma movado en Usono ekatentigis pri tio, ke en la angla lingvo oni emas multrilate ignori virinojn kaj prezenti virojn kiel la normalaĵon. Unu ekzemplo estis la tiama uzo de man, kiu plej ofte signifis ‘viro’, sed tamen ankaŭ esti ofte uzata en la senco de ‘homo’. La sufiksa uzo de man en profesiaj esprimoj kiel chairman, policeman, fireman, mailman ktp estis sentata de multaj kiel aludo al tio, ke oni atendas virojn por tiaj postenoj. Plia ekzemplo estis la uzo de he por paroli pri ne-specifa persono de negrava sekso (komparebla al la ĉi-supre prezentita tradicia uzo de li), kiun la inistoj interpretis kiel ignoradon de virinoj. Krome estis multaj kutimaj dirmanieroj – ekzemple doctors and their wives (‘kuracistoj kaj iliaj edzinoj’) – kiuj antaŭsupozis ke certajn profesiojn havas kutime nur viroj. La anoj de la inisma movado nomis tiajn lingvo-uzojn seksismaj kaj komencis kampanji por ne-seksisma lingvo-uzo, koncentriĝante unue ĉefe al la lingvo-uzo en gazetoj kaj en sciencaj kuntekstoj. Estis proponitaj ne-seksismaj alternativoj al tradiciaj esprimmanieroj, ekzemple human being anstataŭ man en la senco de ‘homo’, humanity anstataŭ mankind por ‘homaro’, kaj doctors and theirs spouses anstataŭ doctors and their wives (spouse estas sekse ne-markita esprimo kun la senco ‘edzo aŭ edzino’, kiu ne havas unuvortan egalaĵon en Esperanto). Por eviti la ne virsekse intencitan uzon de he estis proponita aro da eblaj alternativoj, ekzemple la uzo de he/she aŭ he or she, la multenombrigo de la esprimmaniero por ebligi uzon de they (‘ili’), kaj la revivigo de la jam en antaŭaj jarcentoj kutima ununombra they por remencii antaŭe menciitan ne-specifan personon (ekzemple If someone calls, tell them I will be back at 10 (‘Se iu alvokas, diru al li/ŝi ke mi ree estos ĉi tie je la 10-a’).

Almenaŭ rilate al la skriba lingvouzo en gazetoj, la kampanjo estis tre sukcesa: Postaj tekstaraj studoj (ekzemple Cooper (1984)) montris, ke la uzo de man en la senco de ‘homo’ rapide malkreskis dum la 1970-aj jaroj; la ne virsekse intencita uzo de he ankaŭ malkreskis signife en la sama periodo, kvankam ne same rapide; la plej malrapida malkresko estis observita ĉe la sufiksa uzo de man, kio verŝajne ŝuldiĝas al la fakto, ke tiu ne estas sisteme anstataŭigebla per alternativa esprimo, sed necesis diversmaniere trovi novajn esprimojn por diversaj profesioj, ekzemple police officer, fire fighter kaj letter carrier.

La inisma movado rapide disvastiĝis tra ĉiuj okcidentaj landoj, kaj sekve ankaŭ en aliaj landoj aperis kritikoj al seksisma lingvouzo kaj kampanjoj por neseksisma lingvouzo. Tamen diversaj lingvoj funkcias malsame, tiel ke ne eblas transpreni la solvojn de unu lingvo senŝanĝe al aliaj. La germana ekzemple malsame al la angla havas gramatikan sekson, tiel ke ĉiu substantivo estas gramatike aŭ vira aŭ ina aŭ neŭtra. La ligo inter la gramatika sekso de vorto kaj la natura sekso de la priparolato neniam estis tute rigora: Kvankam ĉe multaj vortoj la gramatika sekso koincidas kun la natura sekso (ekzemple Bruder (‘frato’), Schwester (‘fratino’), Vater (‘patro’), Mutter (‘patrino’), König (‘reĝo’), Königin (‘reĝino’), Lehrerin (‘instruistino’)), ekzistas kontraŭ-ekzemploj kiel la gramatike vira kvankam semantike ajnaseksa Mensch (‘homo’), la gramatike ina kvankam semantike ajnaseksa Person (‘persono’) kaj la gramatike neŭtra kvankam semantike ina Mädchen (‘knabino’). Tre multaj substantivoj (ekzemple Lehrer (‘instruisto), Student (’studento’) kaj Chinese (‘ĉino’)) estas gramatike viraj, sed tradicie funkcias semantike simile al la unua klaso de Esperantaj substantivoj en la antaŭa sekcio: Ili do estas semantike sekse ne-markitaj, sed havas inan analogaĵon (formitan per la sufikso -in), kiu estas uzata ĉiam, kiam oni scias ke temas pri ino, tiel ke en multaj kuntekstoj ja eblas interpreti la sekse ne-markitan substantivon virsekse.

Komence de la dua inisma movado multaj germanlingvaj inistoj analoge al anglalingvaj inistoj pledis kontraŭ la uzo de la ine markitaj formoj kaj por la ĝenerala uzo de la sekse ne-markitaj (sed gramatike viraj) formoj. Tamen ekde la 1980-aj jaroj, en la inisma movado komencis superregi la kontraŭa tendenco, kiu surbaze de la argumento, ke la gramatika sekso ĝenerale pensigas pri la analoga natura sekso, pledis por la ĉiama mencio de ina formo apud la gramatike viraj formoj, se virinoj ankaŭ estis celitaj (ekzemple Lehrer oder Lehrerin (‘instruisto aŭ instruistino’) kaj Studenten und Studentinnen (’studentoj kaj studentinoj’)). Aperis diversaj proponoj por skribe mallongigi tiujn formojn, el kiu la plej sukcesa estas la interna majuskla I (ekzemple LehrerInnen en la senco de ‘geinstruistoj’). Krome aperis la emo uzi participajn formojn, ĉar multenombre tiuj ne havas identigeblan gramatikan sekson (ekzemple Studierende kiel sekse nemarkita esprimo por ’studentoj’).

[redakti] Interlingvaa feminismo

En Interlingvo oni skribas multajn malverojn pri feminismo. Ekzemple, laŭ ili, feminismo esas li nómino por movementesoj kae socialaj teoriesoj por li egalita de l' féminas.

Ili ankaŭ diras ke li base de l' koncept' de l' feminismo esas li teso que in li societéo existas inter mannesoj e féminasoj ínegalitéo. Li concept de l' femisme volas ameliori li position de l' féminasoj in li societéo.

In le interlingvaismo, le feminismo esas unu movimento importanta desde le annoy 1960, le quiu emphatisas particularmente le importantion de l' experientia de l' feminoy, k que dirigevas fortayn kritikoyn kontraŭ le patriarchalismo de l' esperanto.

Feminisma amuziĝo.jpg

[redakti] Idaj mensogoj

Fuŝaj idistoj diras tute mensoge ke Feminismo esas ensemblo di politika, filozofiala kae sociala idei serchantaj por definari, promocari ed establisari la yuriojn di mulieroi en civila socio kae en la privata sfero. Inkarnacas en organizuroi di qua objektoi esas abolisari la socialan, politikalan, legalan, ekonomikalan kae kulturalan neegalesojn di qua la mulieroi esas viktimoj.

[redakti] Novial

Feminsimo esas politikala e sosiala movo por li egalitato de femoy. Li movo de l' feminismo komensadis in li medium de l' nuna 19-esma yarsento.

[redakti] Okcidentala feminismo

Corset1b.jpg

Feminismo esas li nómino por movementoy k socialay teorioy por li egalito de l' féminoy.

Li base de l' koncept' de l' feminismo esas li teso que in li societo existas inter mannoy k féminoy ínegalito. Li koncept' de l' femismo volas ameliori li position de l' féminoy in li societo.

[redakti] Latino

Estas magia formulo por ekzorcado de feministoj rekomendita de Katolika eklezio ekde Mezepoko:

Feminismus est fides oportere feminas habere eadem iura civilia, socialia, sexualia, et oeconomica eis virum contra sexismum. Feminista potest esse aut femina aut vir. Dies 8 Martii quoque anno Dies Internationalis Mulierum ad iura humana et aequalitatem ante legem est. Amen

Oni devas prononoci ĝin korekte 3 fojojn portante Sanktan Fundamenton kontraŭ brusto kaj metante Sanktan Verdastelon sur la vaginon de la feministo.

1565.jpg

[redakti] Volapuka feminismo

En la bona tempo de volapukismo ne estis feminismo! Ho, ve, bonan tempon!

[redakti] Eksterteruloj

Du eksterteranoj diskutas ene de sia flugtelero, kiu rondiras ĉirkaŭ la planedo Tero.

A: Kion vi opinias? Ĉu ekzistas inteligenta vivo en ĉi tiu planedo, ne?

B: Nu, bone.. Tiuj estaĵoj kun mamoj kaj menstruoj eble ja estas inteligentaj. Tiuj aliaj kun testikloj kaj mens-truojn, tute evidente NE.

[redakti] Influo

9971 o.jpg

Feministoj de antaŭ jardekoj enfiltriĝis en ĉiujn tavolojn, forpuŝante al siaj samgrade kontraŭegalismaj kontraŭstarantoj, tio estas, la masklistojn (jam estas sciite ke la ekstremistoj estas prikondute egalaj unuj la aliajn). Feministoj jam kontrolas, krom aliajn aĵojn, plejmulton el la amaskomunikiloj. Ties povo estas, do, grandega. Ĉiusanĉe ili establas dialektikojn seksisman kaj viktimisman, laŭ kiuj la virinoj el la tuta mondo estas sisteme fitraktataj, kaj diskriminaciataj favore al la viroj, kaj tial la virinajn fiagojn oni nur devas konsideri justaj. Ĉu oni parolas pri viro murdita de sia edzino? Nu, oni pensu, ke li fitraktadis ŝin unue, tial oni preskaŭ povas kvalifiki tian agon kiel sindefendon. Se male okazus, li, nature kaj sendube estus krimulo malpardoninda. Ĉu ili rigardas anonimulon? Certe ili sukcesos trovi en ĝi ian kaŝitan diskriminacian sintenon rilate la virinojn. Ĉu oni estas parolanta pri la kultivado de artiŝokoj? Ili certe aranĝos ĉion por fine paroli pri la teruraj laborkondiĉoj de tiuj kamparaj laboristinoj, ĉar tiuj devas labori dum 12 horoj ĉiutage, kaj krome, en dorsofleksaj penigaj pozicioj (ŝajne, por la viroj kiuj agas same tiaj taskoj estas plezurigaj), kaj tiel plu. Ili (feministoj) agas kiel iu ajn malutila sekto. Ili dumvive kompromitis, kvazaŭnupte, kun siaj idealoj. Se oni enmetas feministon en entreprenon kaj ŝi atingas regopostenon, vi havu nenian dubon pri kion ŝi faros de tiam, t.e.: kontrakti ekskluzive virinojn kaj malestimi la plej kvalitajn virojn, nur pro la fakto, ke ili estas viroj. Tiaj virinoj protektas kaj apogas unu la aliajn.

[redakti] Seksa batalo

0656 n.jpg

Hieraŭ okazis batalo inter seksa malplimulto kaj seksa plimulto. Plimulto el la malplimulto estis portita en hospitalon.

[redakti] Idisma versio

Per homuli : "Kad difero inter femini di 8, 18, 28, 38 e 48 yara ?"

  • ye 8 yara, Vu kushas shin e Vu rakontas al shi historion.
  • ye 18 yara, Vu rakontas historion e vu kushas kum.
  • ye 28 yara, Vu ne bezonas rakontar historio pro kushar kum.
  • ye 38 yara, shi rakontas historio pro kushar kum Vu.
  • ye 48 yara, Vu rakontas historio pro evitar kushar kum.

Per homini : "Kad difero inter viroj di 8, 18, 28, 38 e 48 yara ?"

  • ye 8 yara, Vu kushas lin e Vu rakontas al li historion.
  • ye 18 yara, Vu rakontas historio pro evitar kushar kum.
  • ye 28 yara, Vu faras krear ke li devas rakontar historio pro kushar kum Vu.
  • ye 38 yara, Vu rakontas al li historio ed igas a lito kum altra kelko.
  • ye 48 yara, Vu havas nula rakontar al li char li dormeskanta sur la divano.
Dominulino.jpg

[redakti] Kulturo

Kaj, pri kio vi kredas ke feminista verkisto verkos..? Nepre kaj obsede pri virinaj temoj, aŭ, ĉu vi ankoraŭ dubas pri tio?

[redakti] Kultura Koncepto

“Feminismo” estas tia koncepto, kiun eblas percepti tre malsame depende la propra kultura fono. Kiu estas feministo? Ĉu estas feminisme opinii, ke virinoj povas esti prezidantoj kaj konduki aŭtojn? Eble sufiĉas opinii, ke edzoj ne batu la edzinon, aŭ ke virinoj entute rajtu labori ekster la hejmo, por nomi sin feministo? En multaj landoj de la mondo la supre menciitaj vidpunktoj feliĉe troviĝas ĉe la nula punkto. Ili estas memklaraj falsaj valoroj, kaj reprezentas nur radikalecon.

Jedi-original.jpg

[redakti] Estonto

Estonta epoko en kelkaj ezoteraj fontoj nomiĝas "Epoko de Virino", sed eble pli bone estus nomi ĝin "Epoko de Amo". Dum estonta epoko ĉefa enhavo de vivo de homoj estos amo, seksumado kaj edukado de infanoj. Kaj en tiuj aferoj virino estas pli sperta ol viro, kies agado plejofte estas direktita "eksteren". Tial virino laurajte okupos plej honoran lokon en vivo, kaj tio kompensos multjarcentan dominadon de viroj.

Batalado kontraŭ venanta Virina Epoko (inkluzive kontraŭ erotiko kaj pornografio) estas manifestiĝo de forpasanta vira epoko, kiam ĉio rilata al seksumado estis kaŝita kaj preskaŭ malpermesita...

[redakti] Virina ŝovinismo

2637 n.jpg

Aŭtoroj kiel Nicholas Davidson, aŭtoro de la libro „The Failure of Feminism“ ("la malsukceso de inismo"), lige al la inismo de la 1970-aj jaroj priskribas kreskantan virinan ŝovinismon. Tiu fenomeno estu la malperfekta kopio de vira ŝovinismo. La vorto do priskribas ekstremajn asociojn de virinoj kaj unuopajn virinojn, kiuj stulte kredas nure pro sia biologia sekso havi superan pozicion kompare al viroj. Tiel oni ne plu premios al la plej kapablaj homoj, ĉar tiuj ĉi estos malestimataj favore de personoj posedantaj malsuperaj meritoj, nur pro ties virineco.

[redakti] Interrete

Rindfleischetikettierungsüberwachungsaufgabenübertragungsgesetz el feminisma flanko: la tuta komunikado en la virtualo (escepte de HeKo, raŭmisme inspirita) estas en la manoj ekskluzive de viroj. Nenio ŝajnas pli masklisma ol la moderna televido. Ne hazarde Karleto Kniivilä jam en oktobro 2004 estis deklarita "persono non grata" ne de la Esperanta Civito (kiu sekvis tutan jaron poste), sed de Viko.

[redakti] Virina Tago

Kolegino : "Hodiaŭ estas la virina tago"
Kolego : "Ĝuste tial, ni decidis purigi la oficejon"

[redakti] Konkludo

Nudanutrantekatojn.jpg

Konstituas, do, la feminismo unu el la plej grandaj mensogoj el tiu ĉi jarcento. Ĝi estas ja amaso de hipokritaĵoj kiu kaŝas en si movadon kiu, kvankam je sia komenco estis vere egalrajtisma, nuntempe ĝi estas subtila formo de sektisma totalismo vere tre danĝera.

[redakti] Famaj feministoj

El la historio de feminismo inter alie elstaras:

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Notoj

  1. La socialista kompreno pri mono estas nur la fakto ke ili postulas ĝin de la aliaj.
  2. Oni devas neniam diri 'tro malfrue'. Ankaŭ en la politiko neniam estas tro malfrue. Oni ĉiam havas tempon por nova komenco.
  3. Tiu kiu faras de Berlino denove la ĉefurbon, spirite kreas novan Prusion.
  4. Oni ne povas baki panon sen faruno.
  5. Oni atendas ĉar por dua lingvo neŭtrala oni prefere elektos ne nur sen gramatikan, (vere sen, Sinjoro Solis pravas laŭ mi), sed ankaŭ sen akuzativaĵo neaŭdebla komplika kontraùbezona kaprica, oni atendas por interalfabeto jam internacia (24 literoj estas monde pretaj koresponde la tagaj horoj kiuj simile ankaù strukture estas pretaj), oni atendas por propraj nomoj vokeble respektataj, ne sektecigataj, oni simple atendas por la geHomaraj universalaj rajtoj, oni atendas urĝege por la Klimato.
  6. Ja certe, almenaŭ laŭ miaj scioj.
  7. Pardonu min por ĉi tiu terura ŝerco.
  8. Je la diablo
  9. Boneege.

[redakti] Literaturo

  • La Sorĉistino el Kastilio. Histeria birdo de Ŝalom Asch el la juda trad. Lejzerowicz, 1933, 148 p. „Torturiĝas kaj mortas judoj en la tempo de l' papa inkvizicio - la tendenco de l‘ libro do estas ekzalti la judajn animalojn al persisto kaj ortodokseco. La lingvaĵo de l' traduko estas bona, tro flua.“ (N. B., S. R. 1933, p :100.)
Content Navigation