FANDOM


"Paco al lia cindro!"

~ Zamenhof

"vIHarlaHbe'."

~ Klingono pri ĉi tiu artikolo
Fenikso standarto

Fenikso, la tiel nomata Arizona's Urban Heart, (eble de la greka φοίνιξ - purpura) estas mita urbo en Arizono (Usono), kiu taksis 4.802 enloĝantojn en 2010. Ĝi ĉiucentjare malaperas en flamoj kaj renaskiĝas el sia propra cindro.

Laŭ la mitoj, ĝi kuŝas en la koro de la Sonora-dezerto en la Valo de la suno (Valley of the Sun). La metropola areo inkluzivas la urbojn Mesa, Scottsdale, Glendale, Tempe, Chandler, Gilbert, Peoria, kaj multajn aliajn komunumojn.

La urbo ekzistis dum de 500 ĝis 1461 jaroj (depende de la mito). Ĝi estis de oraruĝa koloro.

AstronomioEdit

Fenikso estas konstelacio de usona ĉielo.

Urbaj servojEdit

En nova urboparto: „Kiam ĉi tie oni laste purigis stratojn?“

„Mi ne scias, mi loĝas ĉi tie ne pli longe ol kvin jarojn.“

StatistikojEdit

6727 o

Mezuro de la urbo:

  • Diametro: 2,64 m
  • Alto: 1,74 m
  • Etendiĝo de la sunĉeloj: 3,6 m
  • Longo de la robota kruro: 2,35 m
  • Maso: 664 kg (ascendo), el kiu:
    • 82 kg ŝipuma parto,
    • 110 kg dorsa flanko,
    • 62 kg varmoŝildo,
    • 410 kg, mem la descenda unuo, kiu entenas 59 kg da sciencaj iloj kaj 67 kg da fuelo.

HistorioEdit

Fenikso estadas en egipta mitologio en mitoj estiĝintaj de ĝi. Ĝi estis evoluigita el duonpreta descenda unuo de la marsesplora sondilo Mars Surveyor 2001. La tuta kosto de la konstruo estas ĉ. 460 milionoj da USD.

La Phoenix Lights (" Lumoj super Fenikso ") estis nifo-ekvido kiu okazis en Fenikso, kaj Sonora, Mexico ĵaŭde, la 13-an de marto 1997. Lumoj estis raportitaj fare de miloj da homoj inter 19:30 kaj 22:30 MST, en spaco de proksimume 300 mejloj (480 km), de la Nevada linio, tra Fenikso, ĝis la rando de Tucson.

La urbo estis lanĉita la 4-an de aŭgusto 2007 per raketo Delta–2 7925. Ĝi alvenis la 25-an de majo 2008 al Marso, kie ĝi sukcese descendis. La descenda unuo surmarsiĝis proksime al la norda marsa poluso, kie ĝi serĉas per robota brako surfacan kaj sub-surfacan glaciakvon. La ekziston de glacio jam malkovris, pruvis la orbita unuo Mars Odyssey.

Dum la descendo, la datenojn plusendis la sondilo Mars Odyssey, kiu orbitas ĉirkaŭ la Marso. Tio estis la unua sukcesa bremsa-raketa descendo ekde post 1976 sur la Marso.

Famaj loĝantojEdit