Fermi-paradokso
El Neciklopedio
"Kion lerni el Fermi?"~ Konfuceo
"Eble la "fina venko" okazos en malproksima galaksio"
"Vi tre precize krajonis la cirklon"
~ Milokula Kato pri supra diraĵo
"Belega teksto!!"
~ leganto pri ĉi tiu artikolo
"Me konkordar"
Laŭ la Fermi-Hart-Hitler Paradokso, ne eblas, ke eksterteraj vivaĵoj en nia galaksio estus inteligentaj.
Enhavo |
[redakti] La argumento
La argumento estas brile simpla.
Inteligentaj vivuloj volus konkeri ion ajn konkereblan.
Sekve, se eksterteruloj estus sufiĉe inteligentaj, ili jam antaŭe konkerus la galaksion.
Sed la galaksio ne estas konkerita.
Do, logike…Ĉiuj eksterteruloj en la galaksio estas stultuloj, ĝuste same kiel ni.
[redakti] Nekredeble
La proksimuma nombro de konataj galaksioj, kaj la proksimuma nombro de homoj kiuj iam vivis, estas samaj — ĉirkaŭ 100 miliardoj, ± kelkaj miliardoj. Oni metu tion en sian kvantuman pipon, kaj ĝin fumu :)
[redakti] Kial ili ne kontaktas nin?
Intervjuo kun Karlo Sagano...
- "Kiom da eksterteruloj en la galaksio?"
- "Miliardoj kaj miliardoj."
- "Kaj kial ili ne kontaktas nin?"
- "Sendube, ili timas, ke ni manĝus ilin."
- "Kial ili timas?"
- "Ĉu mi ne sciigis vin, ke plej multaj eksterteruloj aspektas kiel etaj dolĉaj kukoj?"
[redakti] Modernece
Multaj homoj ŝajne ankoraŭ ne komprenas, ke la tempoproblemo de interstela kontakto estas principe solvita pro la koncepto de memreproduktantaj Bracewell-Neumann-sondiloj, kiujn eventuala progresinta civilizacio teorie estus kreinta ĝis nun. (Mallonge, ne necesas ke unusola objekto transiru la enormajn interstelajn distancojn.) La Paradokso de Fermi do estas, en sia moderna formo, "Kie estas la sondiloj?"
