Fiŝkaptado

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Mi ne tre spertas uzi reton,
sed provos skribi poemeton.
Mi ne estas fiŝkaptisto;
estas mi esperantisto."

~ Julio Bagio
Fiŝisto
Nuda fiskaptisto kun nudaj kaptitaj fiŝoj.

"Mi fiŝkaptis nur malofte"

~ Cindy McKee

"Kurbiĝu hoko laŭ postuloj de l' loko"

~ Zamenhof pri fiŝkaptado

"Pro quo ne peskar e pesko o peskajo? Pro quo ne fishar e fisho? Pro quo peskar e fisho?"

~ reformema idisto pri fiŝkaptado

"Mi pensis, ke vi parlis pri istoj, kies profesio estas kaptado de polpoj nure kaj sole."

~ Bertilo Venergreno

"Bisher ist aber noch nicht die Kunst erfunden, Fische in Gewässern zu fangen, in denen sie sich nicht vorfinden.
(Ĝis nun tamen, ja ne estas eltrovita la arto kapti fiŝojn en akvoj, en kiuj ili sin ne trovas.)"

~ Karl Marx

"Fiŝkaptado aŭ fiŝado temas pri klopodo ĉasi fiŝojn kiel sporto aŭ kiel negoco, aŭ simple pro bezono manĝi"

~ Vikipedio pri fiŝkaptado

Fiŝkaptado estas sporto kaj akiro de manĝeblaj fiŝoj aŭ aliaj akvaj vivuloj, per hoko, reto, submara fusilo, grenado, atoma bombo ktp.


[redakti] Kie kapti?

65 o

Bedaŭrinde, fiŝoj jam iĝis malpli oftaj en la riveroj kaj maroj de la tero. Je mil mielaj makaronioj!

Kial ne provi la lagojn de Titano?

[redakti] Ĉu?

La fiŝhokisto kaptas grasan karpon.

- Mi portos vin hejmen por vespermanĝi! - li ekĝojas.

- Mi faras sveltigan terapion - respondas la karpo. - Ni iru prefere en kinejon!

[redakti] Nuda fiŝkaptado

Nuda fiŝkaptado inventiĝis proksimume miliono da jaro AKE, sed baldaŭ perdis popularon, verŝajne pro la glacia epoko. Okazis tamen pluraj provoj revivigi la praktikon. Provis ekz. la antikvaj grekoj, Sankta Petro, kaj Julia Bagio.

[redakti] Familie

E-eeeta vermido, plorante, demandas sian patrinon:

- Panjo, panjo, kie estas nia paĉjo?
- Chesu, karulo! Li kun viroj foriris al fiŝkaptado.

[redakti] Kosto

Amikoj decidas fari unusemajnan fiŝkaptan ferion. Ili luprenas ekipaĵon: kanojn, bobenojn, vadsurtutojn, remboaton, arbarkabanon, kaj eĉ terenaŭtomobilon. Tio kostas al ili malgrandan trezoron.

La unuan tagon ili frue ekfiŝas... sed kaptas absolute nenion, malgraŭ la kvalita ekipaĵo. Same okazas la duan tagon, kaj la trian tagon.... Kaj tiel plu ĝis, finfine, la lastan tagon de sia ferio, unu el ili kaptas fiŝon.

Veturante hejmen ili estas deprimitaj. Ulo turnas sin al amiko kaj diras, «Ĉu vi komprenas ke tiu ĉi unu fiŝetaĉo kostis al pli ol mil eŭrojn

Kaj amiko respondas, «Ĉu tiom? Bonŝance ke ni ne kaptis pliajn!»


[redakti] Por kapto de fiŝo, ne helpos bakŝiŝo

Kruko: Mi provis novan logaĵon hodiaŭ. Mi uzis kaŭĉukajn vermojn.
Baniko: Kaj ĉu vi kaptis ion?

Kruko: Jes, kaŭĉukajn fiŝojn.
Longa batalo

[redakti] Fiŝistaj rakontaĉoj

Du fiŝistoj vane sidas sur bordo dum tuta tago. Vespere unu diras al la alia:
- Ekzistas io, kiun mi ekkredos neniam.
- Kio ĝi estas?
- Rakontaĉoj pri popoloj, kiuj vivas dank'al fiŝkaptado!

[redakti] Metodo

En la trinkejo de iu amatora fiŝkaptista klubo, du fiŝistoj, post bona trinkado, fanfaronas pri siaj agoj.
Diris la unua: "hieraù mi fiŝkaptis truton kiu estis duonmetro longa".
"Tiu estas nenio" -respondis la alia, "Antaù kelkaj tagoj mi kaptis fiŝon, kiu mantenis malgrandan luman lampon".
"Ĉu vere? Tion mi ne kredas!"
"Do, mallongigu vian truton, kaj mi tuj mallumigos mian lampon!".

[redakti] Alie

Maljunulo staradas en la pluvo antaŭ la drinkejo. En la mano estas bastono, sur ĝi ŝnureto, ĝi pendas en flakon. Preteriras lin viro, li nekredeme rigardas kaj alparolas la maljunulon:

- Diru, kion vi faras chi tie?
- Mi fiŝhokas -- respondas la maljunulo.

La junulo eksentas kompaton, li invitas lin al biereto. Ili sidadas apud po unu kruĉo da biero, la junulo demandas la maljunulon:

- Kaj diru, kiom da fiŝoj vi jam kaptis?
- Ĝis nun sep, vi estas jam la oka.

[redakti] Etika demando

La kaptado de vivantaj fiŝoj per ŝnurego de multaj flankoj estas rigardata kiel krueleco, precipe de la fiŝoj mem.


[redakti] Sekreta fiŝado

Mi aŭdis ke vi trovis sekretan lageton por fiŝkapti.

Sekreta, jes ja! Ĝi estas tiom sekreta ke eĉ la fiŝoj neniam aŭdis pri ĝi!

[redakti] Konkurso

Post la baloto en beleckonkurso blondulino kaj brunulino kolektis precize egalan kvanton de voĉoj— do, absolute neniu gajnis. Por iel difini la venkinton oni finfine decidis jene: la du kandidatinoj veturos al Alasko kaj fiŝkaptos. Kiu kaptos pli da fiŝoj— tiu gajnos.

En la unua tago brunulino kaptis 10 fiŝojn, blondulino— eĉ ne unu. En la dua tago brunulino kaptis 15 fiŝojn, blondulino— eĉ ne unu. En la tri tago brunulino kaptis 20 fiŝojn, blondulino— eĉ ne unu.

Finfine la blondulino decidis esplori la aferon kaj komencis kaŝrigardi brunulinon. Kaj jen la blondulino krias al la juĝistaro:

- Ho, estas aroga trompo! Ŝi faras truojn en la glacio!

[redakti] Ĉas-permeso

Immagine

Kelkaj knaboj estis fiŝkaptantaj ĉe ilia preferata lageto. Subite la ĉasgardisto eruptis el la arbustoj. Unu el la knaboj forĵetis sian fiŝilaron sur la grundon kaj komencis rapide forkuri. La ĉasgardisto forte postkuris la knabon. Post kilometro, la knabo haltiĝis kaj klinis sin, pene spirante. La ĉasgardisto aliris lin kaj tenis lin per la kolumo. "Montru al mi vian ĉas-permeson!" anhelis la oficisto.
— "Jen, ĉi tie!" respondis la knabon, montrante ĝustan ĉas-permeson.
— "Nu, knabo! Vi devas esti tute stulta — ne necesis ke vi forkuri de mi se vi havas ĝustan ĉas-permeson!"
— "Jes, sinjoro, mi scias tion," respondis la knabo, "Sed mi estas la unusola el ni kiu havas ĉas-permeson."

[redakti] Mensogo

Du fiŝistoj vane sidas sur bordo dum tuta tago. Vespere unu diras al la alia:

- Ekzistas umo, je kiu mi ekkredos neniam.
- Kio ĝi estas?
- Rakontaĉoj pri popoloj, kiuj vivas dank'al fiŝkaptado!

[redakti] Danĝero

Knabeto dek-jar-aĝa iris fiŝ-kapti kun sia patro kaj kiam revenas, sia vizaĝo estas tute ŝvela. Lia patrino, impresita, demandas:

- Filo, kio okazis?

- Kulo estis ...

- Ĉu ĝi pikis vin?

- Ne, ĝi ne povis, antaŭe, mia patro mortigis ĝin per remilo.

Jisko-abierto-esperanto

[redakti] Dronado

Ulo provas kapti fiŝojn, sed sensukcese.

Alvenas amiko, kiu demandas: "Kion vi provas fiŝkapti?"

"Sed mi tute ne fiŝas," ironias ulo. "Mi dronigas vermojn."

[redakti] Vidu ankaŭ




La Vikipedio havas tre seriozan artikolon pri fiŝkaptado.