Fiŝo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Tipa fiŝo. Notu grandajn okulojn, kaj feliĉan rideton.
"Ĉu konkoj estas fiŝoj ?"
~ Arno Lagrange pri Fiŝo

"Se fiŝo ekaperus el la seka rivero, el politikista buŝo ankaŭ aperus vero"

~ Morteza Mirbaghian pri fiŝo

"Al fiŝ' kuirita jam akvo ne helpos"

~ Zamenhof

"Fiŝoj kaj maruloj feliĉas sen reguloj."

~ William Blake

"Danke al lia riĉa dieto en salmo kaj malaltiĝo en kolesterolo la Inuits malofte suferas malsanojn cardíacas"

~ aŭtomata tradukilo pri fiŝmanĝado

""Fisho" esas kozo quan peskero sempre esperas, ma ne sempre sucesas, kaptar"

~ idisto filozofie pri fiŝo
Baleno.100.jpg

"Por la mortuloj vino, kaj por la vivantoj akvo, jen instrukcio por la fiŝoj"

~ Lutero pri kuirarto

" Neniu fiŝo pluvivas en la supo"

~ Milokula Kato

"Popolaj fiŝfestoj povas esti gajaj- se oni ne estas fiŝo"

~ Hans-Georg Kaiser

Kial vi venis ĉi tiun paĝon? Ĉu vi ne jam scias, kio fiŝo estas?

Mi vere ne komprenas, kial enciklopedioj faras al si la klopodon por krei paĝojn pri tiaj temoj.

Nu, eble vi loĝas en loko, kie oni akiras akvon el putoj anstataŭ el riveroj, kaj kie oni manĝas nur akridojn kaj sovaĝan mielon.
Orfiŝon.jpg

Enhavo

[redakti] Kie troviĝas

Fiŝoj estas ja fiŝoj. Ili loĝas kompreneble en la maro kaj en riveroj. Kiu iam aŭdis pri fiŝo, kiu loĝis sur la tero? Sekve la manĝota fiŝo estas ankoraŭ en la rivero.

[redakti] Kiel aspektas

Fiŝo havas naĝilojn kaj voston por naĝi, kiel scias ĉiu. Kion alian ĝi havas? Grandajn okulojn per kiuj ĝi vidas, kaj buŝon per kiu manĝas. Kaj kompreneble, brankojn por spiri la akvon. Tial ĝi ne dronas.

1568006632 n.jpg

Senspire vivkarna,
mortece malvarma;
nek soifas, nek trinkas,
kirasite ne tintas.

[redakti] Fiŝo kaj poezio

La Germana poeto Schiller ofte estis ĝenata de entuziasmaj junuloj, kiuj pro troa memfido imagis sin kapablaj mem fari poemojn. Iutage li trovis sur la tablo de tia diletanto notlibron sur kies lasta paĝo troviĝis jenaj bombastaj versoj:

La brilradia sun’ mergiĝas
Ĝis la profunda grund’ de l’mar’,

Post tiu ŝvelparola komenco la junulo evidente ne plu sciis kiamaniere daŭrigi. Sed Schiller flugrapide ekprenis plumon kaj aldonis la finon:

La fiŝoj nun jam ekŝvitiĝas,
Ho suno, ne estu barbar’!

[redakti] Kiel kapti kaj manĝi

Oni povas kapti fiŝon per hoko, reto, aŭ submara fusilo. Poste oni senintestigas uzante tranĉilon, kuiras en pato, kaj manĝas kun terpomfingroj kaj afrikaj artiŝokoj. Franda!

Unu vojo por kapti fiŝon. Vidu paĝon submara ĉasado.

[redakti] Vendado

Sinjoro komencis fiŝvendadon. Li havis grandan butikon kaj grandan provizon da fiŝoj. Por allogi klientojn li pendigis ekstere grandan ŝildon:

Ĉi tie freŝaj fiŝoj estas vendataj!

Ne daŭris longe ĝis kiam unu el liaj amikoj eniris la butikon; li ne aĉetis ion, sed donis bonan konsilon: “Vidu, via ŝildo ne taŭgas; estas memkompreneble, ke vi faras reklamon nur pri la varoj en via butiko, do la vortoj “Ĉi tie” estas tute superfluaj.” Bone, Cedemulo cedis kaj ŝanĝis la ŝildon, kiu nun tekstis:

Freŝaj fiŝoj estas vendataj!

Sed tuj alia amiko alvenis kun alia konsilo: “Via ŝildo estas iomete kurioza; ĉiu homo scias, ke vi vendas fiŝojn kaj ne fordonacas ilin. Do la vortoj “estas vendataj” tute ne necesas, forstreku ilin.” La vendisto agis laŭ tio, kaj la ŝildo montriĝis nun jene:

Freŝaj fiŝoj!

Sed ankaŭ tio ne kontentigis ĉiujn. Baldaŭ eniris alia amiko; ankaŭ li ne aĉetis ion, sed libere donis sian opinion: “Vi certe ne scias propagandi, via ŝildo estas stulta. Oni ja ne anoncas putrajn varojn do ellasu la vorton ‘freŝaj’.” La cedemulo ne povis rezisti, kaj la belega longa ŝildo nun montris nur unu vorton:

Fiŝoj!

La cedemulo estis konvinkita, ke neniu povos mallaŭdi ion plian; sed li ne sufiĉe konis siajn amikojn. Ree malfermiĝis la pordo, kaj amiko de ekstere vokis en la butikon: “Kial vi pendigis tiun ŝildon? Ke estas fiŝoj ĉi tie, oni ja flaras jam el distanco de unu kilometro!”

[redakti] La rideto

Norio.jpg

Fiŝoj ofte ridetas. Tio verŝajne estas, ĉar ili rajtas naĝi nuda.

Nun vi ja scias pri fiŝoj.

[redakti] Grasa karpo

La fiŝhokisto kaptas grasan karpon.

-- Mi portos vin hejmen por vespermanĝi! -- li ekĝojas.
-- Mi faras sveltigan terapion -- respondas la karpo. -- Ni iru prefere en kinejon!

[redakti] Kalveco

Kial ne havas fiŝo hararon? Tial ne, ĉar ĝi neniam povus ĝin sekigi...

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Kaj ne forgesu

[redakti] Eksteraj ligiloj

Viva fiŝo -- Paĝo iĥtiologia kaj beletra.

Se humuro ne al vi plaĉas, vi trovos ĉe la Vikipedio
artikolon tute senhumuran pri fiŝoj.
wikia