Fia Venko

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Sonĝo teruras, sonĝo forkuras"

~ Zamenhof
111
"Lernante Ido, eskartez la Angla!!!!!!"
~ idisto pri Fia Venko

"Tutkore ni subtenas la finan solvon de la krokodila problemo."

~ Naziklopedio

"Ĝis tiu punkto, ĉio en ordo"

~ usonano pri ĉi tiu artikolo

"Ka to ne esas la "Fino dil mondo"?"

~ idisto pri Fia Venko

"Ekzistas venkoj, kiuj estas hontego"

~ Karel Ĉapek pri Fia Venko

"Sprite!"

~ iu pri ĉi tiu artikolo
113lz

"Se esperantistoj anticipe milite venkus kaj koloniigus la duonon de la mondo, tiam estus miliardoj da esperanto-parolantoj"

~ finvenkisto pri Fia Venko

"Espero estas la marŝmuziko en necertan estontecon"

~ Hans-Georg Kaiser

Viaj pepoj estas faŝismaj, komunismaj, kontraŭ-jud|kristan|islam-aj, rasismaj kaj seksismaj! -- Ĉu do ... ne enuigaj? Fia venko!! La Fia Venko (anglalingve Wicked Victoria laŭ Google Translate) estas la stato, ke ĉiu homo parolu Esperanton aŭ mortu pafe. Ĝi estas la vera celo de la Esperanto-movado.

Fia Venko okazis en Vjetnamio 1005, sed ĉiu poste forgesis tion.

Bildoj os120 veterani1

[redakti] Kiel atingi la fia venko

Unuarigarde la milita malsupereco de la Esperanto-movado ŝajne malgarantias la venkon. Verduloj havas nenion similan al armilaro de la Akso dum la Dua mondmilito, aŭ kiel eks-Soveta Unio dum la "malvarma milito". Kion ili havas kompare al Wehrmacht, aŭ al la Ruĝa Armeo? Aŭ al SS aŭ Spetznaz? GestapoKGB? Aŭ ĉi-kaze al Auschwitz aŭ gulag?

Sed la problemo ne estas tiom simpla. Esperantistoj (difinitaj kiel tiuj, kiuj postulas, ke ĉiuj vivu laŭ la sanktaj leĝoj de Esperanto, laŭ Fundamento) povas sukcesi pli ol la antaŭaj totalistoj. Esperantistoj eble eĉ povas venki, kaj jen kial.
Steloarmilozam

[redakti] Pacifismo

Inter la klerularo ekdominis konvinko kvazaŭ "neniu milita solvo eblas" por iu ajn problemo. Oni aplikas ĉi-mantron reference al ĉiu problemo de la Mez-Oriento (Lebano, Irako, Irano, Afganistano, Kurdoj, kaj Islam-Israela konflikto). Sekve, krokodiloj ne atakis milite la esperantistaron.

[redakti] Mem-malamo

Steloislamino

Signifa parto de iuj krokodilaj landoj - precipe en Usono, Britujo, Israelo - kredas kvazaŭ iliaj propraj registaroj estas fontoj de malbono, tiel ke la terorismo estas kvazaŭ puno por la antaŭaj pekoj. Tiu ĉi sinteno: "ni ekvidis la malamikon, kaj ĝi estas ni mem", anstataŭas adekvatan reagon per io kiel pacigado, inklude pretecon rezigni de ĉiuj siaj propraj tradicioj kaj atingoj. Mem-malamantaj krokodiloj estas neproporcie gravaj ĉar ĝuste ili formas opiniojn en universitatoj, amasmedio, religiaj institucioj, kaj arto. Ili rolas kvazaŭ esperantaj help-"muĝahedoj" ("militistoj de Zamenhof")

[redakti] Senzorgemo

Steloneutrala

Malekzisto de impresaj militiloj flanke de esperantistaro inspiras ignoremon en multaj krokodiloj, precipe en maldekstruloj. Tio estas simpla rekoni la tradician militon kiel virojn en uniformoj, militŝipoj, tankoj, aviadiloj, kaj sangoverŝaj bataloj por lando kaj ĝiaj elfosaĵoj. Tamen tiel nomata malsimetria milito kontraŭ radikala esperantistaro ŝajnas iluzia. Verdaj steletoj kaj "e-melonoj" malfaciligas por ili percepti tian malamikon kiel danĝeran kontraŭulon. Tro multaj emas ignori kulturan terorismon kvazaŭ bagatelan ĉagrenon.

[redakti] Aliaj armiloj

Esperantitoj posedas terurajn kapablojn ekster la limoj de malgrandskala kultura terorismo:

Star-Tattoo-Design-29
  • Potenciala atingo al amasdetruaj armiloj, kapablaj ruinigi la krokodilan vivon;
  • Preskaŭreligia motivado, kiu resonancas pli profunde kaj provizas subtenon pli potencan ol artefaritaj ideologioj de idismo kaj aliaj lingvoprojektoj;
  • Imprese konceptita, financita kaj organizita socia maŝinaro, kiu tre sukcese elmontras kredeblecon, (kvazaŭ) bonvolon, kaj voĉdonan povon;
  • Ideologio kapabla allogi homojn de ĉiu ebla dimensio kaj formo, ekde Lumpen-proleta ĝis la altklasuloj, ekde analfabetuloj ĝis sciencaj doktoroj, ekde bone adaptitaj ĝis psikmalsanaj, ekde Jemenanoj ĝis Kanadanoj. Ĉi-movado preskaŭ defias iun ajn provon difini ĝin sociologie.
  • Ne-perforta aliro, nome "Laŭleĝa Esperanto-movado", celanta esperantigi la mondon far de klerigaj, politikaj kaj religiaj rimedoj sen uzi terorismon aŭ ion kontraŭleĝan. "Laŭleĝa esperantismo" monstriĝas sukcesa kaj en esperant-maĵoritataj landoj kiel Esperantujo, kaj en esperant-minoritatoj kiel Britujo.
  • Grandega kvanto de fidelaj adeptoj.

[redakti] Opinio

1308

Lerni Esperanton, bonŝance, ne estas devigo, do se iu volas lerni ĝin, tiu havu la saman sintenon kaj respekton havatan al aliaj lingvoj, se iu ne volas agi tiel, tiu ne parolu Esperanton, ĉar tiu mem devas kompreni ke Esperanto ne estas afero por li. La afero ne temas pri ĉu mini estas afablaj, sed pri iu, kiu ne ŝatas la lingvon volas trudi diskutojn kaj ŝanĝojn al ni. Ĉu tio estas "afabla"? laŭ mi, eĉ se per la plej afablaj vortoj, ne.

[redakti] Vidu ankaŭ

Content Navigation
Aliaj lingvoj