Fianĉo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Fianĉiĝis -- por ĉiam ligiĝis"

~ Zamenhof pri fianĉigo
Aljolson.jpg

"Me certe ne konsentas!"

~ idisto pri la supra diraĵo

"fianĉo estas feliĉa viro, kiu sin preparas por ĉesi esti tia"

~ saĝulo pri fianĉo

" Fianĉo (plural fianĉoj, accusative singular fianĉon, accusative plural fianĉojn)"

~ Wikitionary pri fianĉo

"Amparo estas ginkofolio"

~ Hans-Georg Kaiser

"Kia stulta ŝerco. Ĉu tiaj homoj ne havas aliajn zorgojn?"

~ kritikanto pri ĉi tiu artikolo

Fianĉo estas povra stultulo trompita de virino, kiu sukcesis kontroli lian menson por ke li edziĝu. Antaŭtempe ili estis trompitaj per mono (la doto), sed hodiaŭ, ĝenerale per seksumado. Sed ili ne scias ke ambaŭ finos tuj post la edziĝo!

1334841461989.png

[redakti] Saĝaj lecionoj

Kio.100.jpg

La instruisto: Infanoj, aŭskultu! Ĉu vi scias, kio estas fianĉo kaj fianĉino?
La lernantoj: Jes, ni scias.
La instruisto: Ĉu vi vidis fianĉon kaj fianĉinon?
La lernantoj: Jes, ni vidis!
La instruisto: Kian veston havas la fianĉino?
La lernantoj: Blankan veston!
La instruisto: Ĉu vi scias kial?
La lernantoj: Ni ne scias!
La instruisto: Infanoj, aŭskultu! La fianĉino havas blankon veston, ĉar tiu tago estas la plej feliĉa en ŝia vivo! Ĉu vi komprenas?
La lernantoj: Jes, ni komprenas!
La malgranda Paŭlo: Sinjoro instruisto! Kaj kial havas la fianĉo nigran veston?

[redakti] Alie

5154 n.jpg

Instruisto: Gesinjoroj, ĉu vi komprenas la vortojn edzo kaj fianĉo?
Gesinjoroj: Jes, ni komprenas!
Instruisto: Kio estas la diferenco? Kion signifas fianĉo?
Gesinjoroj: Fianĉo signifas: feliĉa sinjoro kun ringo!
Instruisto: Kaj kion signifas edzo?
Gesinjoroj: Malfeliĉa sinjoro kun ringo!

[redakti] Biblio

Genezo 29:18-30

Kaj Jakob ekamis Raĥelon, kaj diris: Mi servos vin sep jarojn pro Raĥel, via pli juna filino. Tiam Laban diris: Pli bone estas, ke mi donu ŝin al vi, ol ke mi donu ŝin al alia viro; loĝu ĉe mi. Kaj Jakob servis pro Raĥel sep jarojn, kaj ili estis en liaj okuloj kiel kelke da tagoj, ĉar li amis ŝin. Kaj Jakob diris al Laban: Donu mian edzinon, ĉar finiĝis mia tempo, kaj mi envenos al ŝi. Kaj Laban kunvenigis ĉiujn homojn de tiu loko kaj faris festenon. Sed vespere li prenis sian filinon Lea kaj enirigis ŝin al li; kaj tiu envenis al ŝi. Kaj Laban donis sian sklavinon Zilpa al Lea kiel sklavinon. Sed matene montriĝis, ke tio estas Lea. Tiam li diris al Laban: Kion do vi faris al mi! ĉu ne pro Raĥel mi servis vin? kial do vi min trompis? Tiam Laban diris: En nia loko ne estas moro, ke oni donu la pli junan antaŭ ol la pli maljunan. Pasigu semajnon kun ĉi tiu, tiam mi donos al vi ankaŭ tiun, pro servo, kiun vi servos ĉe mi ankoraŭ aliajn sep jarojn...

[redakti] Feliĉo

Junulo trovis kvarfolion, donis ĝin al sia karulino kaj ŝi feliĉege diras: „Eble ni havos baldaŭ edziĝofeston.“

Junulo surprizite: „Mi opiniis, ke kvarfolio alportas feliĉon.“

[redakti] Kuraĝo

0334 n.jpg

Fianĉino: Ho, karulo, mi ĝojus se vi farus heroaĵojn, kiel mezepokaj bravuloj.

Fianĉo: Sed, pripensu, karulino, ke mia monata salajro estas cent markoj, kaj tamen mi kuraĝas vin edziniĝi. Ĉu iu jam faris tiel grandan heroaĵon?

[redakti] Fantasto

„Mi aŭdis, ke Manjo konfesis al sia fianĉo ĉiujn siajn amaventurojn.“

„Tio estas fantasta kuraĝo!“

„Ĉu kuraĝo? Tio ne, sed kia fantasta memoro!“

[redakti] Malbelulino

La patro de malbela junulino riproĉas la fianĉon: Kiel vi kuraĝis kisi mian filinon en la mallumo?

La fianĉo, konstatante la realan malbelon de la junulino, respondas: Ho, sinjoro, senkulpigu min! Ankaŭ mi mem nun ĉe la lumo mi miras pri tio!

[redakti] Bone

„Via nova fianĉo ne plaĉas al mi,“ – diras patrino al sia filino.

„Bonŝance ankaŭ vi ne plaĉas al li.“

[redakti] Sekreto

„Ĉu estas vero, ke via fianĉo laboras ĉe sekreta servo?“

„Jes.“

„Kiel li nomiĝas?“

„Mi tute ne scias.“

[redakti] Doto

Fianĉino : Diru, ĉu estas vero tio, kion mia patrino al mi diris?

Fianĉo : Kion do? —

Fianĉino : Ke vi edziĝas je mi, ĉar mi poste havos grandan sumon da mono.

Fianĉo : Sed mia infano, kontraŭe! estus al mi eĉ pli agrable, se vi ĝin havus jam nun.

[redakti] Male

Junulo al sia fianĉino:

-- Ĉu vi amus min eĉ, se mia patro ne heredigus tiun grandan havaĵon al mi?
-- Ho, azeneto mia! Eble vi ne pensas serioze, ke interesas min, kiu heredigis al vi tiun multan monon?

[redakti] Dufoje

— Nu, mi ne esperas, ke vi ricevos sufiçe da doto por pagi çiujn viajn ŝuldojn.

— Domaĝe, mi devos verŝajne du fojojn edziĝi.

[redakti] Preĝo

Diras junulo al amiko: „Hieraŭ mi estis invitita al familio de mia karulino. Nun mi jam scias, kial ĉiuj antaŭ tagmanĝo preĝas.“

[redakti] Vivrimedoj

La fianĉo: Mi povas konfesi al vi, mia karulino, ke mi ricevas kiel monatan salajron nur cent frankojn. — Ĉu tio estos sufiĉa?

La fianĉino: Sendube mi povos vivi per ĝi. Sed per kio vi vivos?

[redakti] Kuirarto

Gefianĉoj vespermanĝas. Ŝi miele:

„Sciu mia kara, mi scipovas kuiri nur torton kaj fiŝon.“

„Tio ne tro gravas, sed diru al mi, kion de tiuj du ni manĝas nun?“

[redakti] Koro disrompita

—Vi diris, ke la malfideleco de via fianĉino tute disrompis vian koron. Nu, vi havas tamen bonan apetiton.

—Mi diris la koron. Sed mia stomako ne estas disrompita.

[redakti] En Geedziĝ-agentejo

- Mi volus edziĝi al riĉa knabino, beleta, simpatia kaj inteligenta.

- Bone. Kaj vi, kion vi povas proponi?

- Nenion, mi havas nenion.

- Sed, kara sinjoro, en tia okazo, fraŭlino devus esti freneza por edziniĝi al vi...

- Nenia problemo! Tio tute ne ĝenas min.

[redakti] Avino

- Ĉu vere, ke via fianĉino lasis vin, kiam eksciis, ke vi estas nepo de milionulo?
- Jes,ja. Nun ŝi iĝis mia avino.

6643.jpg

Esperantistaj Gefianĉoj

[redakti] Bofrato

La fraŭlo: Via frato estas vere prudenta. klera, grandmerita homo. Tre volonte mi konsentus lin havi kiel mian bofraton.

La fraûlino: Bedaŭrinde vi ne havas fratinon, je kiu li povus edziĝi.

[redakti] Perfekta paro

Patrino : Edziĝu , mia filo. Certe vi trovos virinon kun la samaj interesiĝoj kiel vi.

Filo:Panjo mi ne bezonas virinon , kiu drinkadas kaj amindumas la aliajn kiel mi.

[redakti] Alie

Fianĉo: Karulino, mi amas viajn okulojn, viajn harojn, vian haŭton..., finfine, vian belecon! Kaj vi, karulino, kion vi do amas ĉe mi?

Fianĉino: Ho karulo, vian bonan guston!

[redakti] Ho, ve!

-- Ĉu vi estas kontenta pri via amindumanto?
-- Jees! Antaŭ jaro li aĉetis belegan pelton por mi, baldaŭ perlokolieron, antaŭ monato ringon, kaj hieraus li petis mian manon.
-- Ŝajne li komencas ŝpari...

[redakti] Elekto

-- Novaĵo! Baldaŭ mi edziĝos.
-- Chu vi tiel rapide trovis vian idealon?
-- Mia estonta edzino ne estos tro admirinda. Ŝi estas 155 centimetrojn alta, dika blondulino kun verdaj okuloj.
-- Vi ja ĉiam, eĉ antaŭhierau revadis pri nigra, alta svelta diablino. Ĉu vi elreviĝis?
--Ŝia patro hieraŭ vizitis min. Li kondutis severe. Li diris, ke post la lastaj okazintaĵoj, se mi ne edzinigos lian filinon, li mortpafos min. Kion fari?

[redakti] Facila elekto

Unua juna bervalanino: Vi devus edziniĝi al Kruko. Jen vera viro -- li scias kion li volas.

Dua juna bervalanino: Ne, ne. Mi kredas ke mi edzinighos al Baniko. Li scias kion MI volas!

[redakti] Faktoj

5055 o.jpg

Joĉjo: Paĉjo, kiom kostas geedziĝo?
Paĉjo, malbonhumore: Mi ne scias! Mi ankoraŭ pagadas!
Joĉjo: Kaj ĉu estas vere ke en kelkaj landoj de Afriko kaj Azio, la viroj ne konas sian edzinon antaŭ la geedziĝo?
Paĉjo, ankoraŭ pli malbonhumore: Estas same en ĉiuj landoj...!

[redakti] Onklino

Parolas du amikoj:

- Ĉu vi plu estas fianĉiĝinta kun Manjo?

- Ne, ŝi lasis min antaŭ monato. Ŝi diris, ke mi estas malriĉa.

- Sed kial? Ĉu vi ne diris al ŝi, ke vi havas riĉan onklon.

- Mi diris - nun ŝi iĝis mia onklino.

[redakti] Pasero

Knabeto respekte salutas fianĉon de sia pli aĝa fratino. Tiu demandas: „Ĉu vi konas min?“

„Jes, vi estas tiu pasero en la mano.“

[redakti] La fianĉo

Junulino venigas sian fianĉon en sia hejmo, por ke li konatiĝu kun siaj gepatroj. Ili vespermanĝas kune, poste, la patro sidiĝas aparte kun la junulo kaj komencas lin pridemandi:

- Kiuj estas viaj vivoplanoj?

- Mi studas teologion.

- Bonege. Sed kiamaniere vi intencas prizorgi pri mia filino? Ŝi kutimas vivi je sufice alta nivelo.

- Mi studos kaj Dio certe prizorgos.

- Kaj kiamaniere vi povos donaci al ŝi belajn juvelojn por pruvi vian amon al ŝi?

- Dio certe zorgos pri tio.

- Kaj kiu prizorgos pri la estontaj infanoj?

- Dio certe zorgos pri tio.

La interparolo pludaŭras tiamaniere. Post la foriro de la fianĉo la patrino demandas la edzon pri ilia interparolo. La patro, iom perpleksa, respondas:

- Li ne havas laboron, ne havas planojn kaj pensas, ke mi estas Dio.

[redakti] Lastaj vortoj

Fianĉo, baldaŭ edziĝonta, diras en la hejmo de sia fianĉino:
“Morgaŭ matene ni geedziĝos,ni matenmanĝos en hotelo, vespere ni forveturos Italujon...”
La estonta bopatrino:
“Tre malbone...”
La fianĉino:
“Patrino! Lasu lin paroli: la malfeliĉulo ordonas sian lastan volon.”

[redakti] Vunditaj koroj!

_ Mi fianĉiĝis al tre bela, vere kapturna virino — platenhara, kun neforgesebla profilo, kaj pli kurba ol la Rivero Mozelo. Sed beleco ne estas ĉio. Ŝi ordonas min kiel hundon. Ŝi intencas reformi min, modli min. Ŝi malpermesas al mi fumadon kaj drinkadon. Ŝi forprenis miajn detektiv-romanojn, kaj nun insistas, ke mi legu ekzemple Spinozon. Tio kronas ĉion. Mi jam ne volas edziĝi al ŝi. Sed jen la problemo: ŝi ege amas min. Mi ne volas vundi ŝian sentemon per senpera rifuzo, per kruda adiaŭo. Mi kompatas ŝin. Eble ŝi eĉ suicidemos. Kiel mi povas liberigi min de ŝi, sen rompi ŝian koron?

_Ha, kia koincido. Vi fianĉiĝis al mia nevino, Hildegard von Bingen Reyes; ŝi ofte mencias vin. Ne timu; ankaŭ ŝi volas finigi la rilaton, sed ne volis vundi vian koron. Ŝi eĉ dancos iomete pro ĝojo. Iru vian vojon en paco.

8493 n.png
Content Navigation
Aliaj lingvoj