Fidela Kastro
El Neciklopedio
"Griza barbo saĝon ne atestas."
~ Zamenhof pri Fidel Castro
" Fidel, yuna geya garsono en Nikaragua"
~ idisto pri Fidel
"Mi esperas, ke Fidel havos la oportunon renkontiĝi kun Karl Marx baldaŭ"
~ John McCain pri Fidel
"Vi tipe jankia fekfikulo, metu "baldaŭ" antaŭ "havos", aliaokaze mi vin batos."
~ budapeŝta budhisto pri John McCain
"Cinika karapaca kritikisto"
~ William Auld pri McCain
"Pri la sama afero ekzistas alia perspektivo"
~ Ralph Dumain pri supra diraĵo
"Kiu nur esperas kaj ne agas, tiu povas esperi pri nenio"
"Socialismo estas opio por studentoj kaj aliaj pseŭdo intelektuloj"
Castro estas la sanktulo, kiu en la vivo de la Partio, ricevis la plej vastan kulton post tiu de la Sankta Lemingo. Lia figuro estis la bazo por la infana kredo de kristnaska donaco-portanto Avo Frosto, kies nomo en kelkaj landoj devenas de la nomo Fidel Castro.
La rakonto pri Castro varias de lando aŭ lando laŭ kulturo kaj tradicio. Pro liaj multaj nomoj en diversaj kulturoj, ankaŭ ekzistas pluraj Esperantaj nomoj por li.
Enhavo |
[redakti] Castro kaj Usono
Nekredemaj usonanoj rigardas lin kiel aĉa viro. En Usono la legendo de tiu ĉi sanktulo miksiĝis kun paganaj tradicioj, kiel dio Kastoro (Fidel Castor diras anglalingva Neciklopedio) por krei multajn mensogojn. Usonanoj diras ke li estas estro de infero, kiun ili nomas "Kubon".
[redakti] Deziro
Kastro rakontas: Mi nun multaĝas. Sed kiam mi estis juna, mi volis intensege vivi kaj morti june.
Ĵurnalisto: Kaj nun?
Kastro: Nu, mi daŭre volas morti june... sed je tre alta aĝo.
[redakti] Castro kaj Napoleono
Fidel Castro vizitas frenezulejon. Ĉe la akceptejo deĵoranto demandas: Kio estas kun vi? Fidel respondas: Mi estas Fidel. Respondas la deĵoranto: Tian kazon ni ankoraŭ ne havas. Sed vi povas preni ĉambron en la dua etaĝo, tie jam loĝas tri Napoleonoj.
[redakti] Longviveco
Raportisto intervjuis Castron. "De Kio dependas viaopinie, ke vi atingis tiun aĝon kun tiel bona sano?" „Mi opinias," diris Castro, pripensante, „ke kiam mi venis en la mondon, la bakterioj plejparte ankoraŭ ne estis malkovritaj".
[redakti] Demando
Kastro: Ĉu vi scias kion oni metu en vian epitafon?
Sekretario de komunisma partio: Ne jam.
Kastro: He, bonege!
