Filantropo
El Neciklopedio
"Ju pli da havo, des pli da pravo"
~ Zamenhof pri filantropo
"Bedaŭrinde mi komprenas la anglalingvon tre malsufiĉe"
~ Meduzo
"Por emoceskar ed atingesar per la Deo-gracio, voluntez lektar sube"
~ idisto
La artefarita helpado de homaj estaĵoj estis sugestita de antikve, almenaŭ ekde Platono, sed la moderna versio estis formulita unuafoje de Sir Francis Galton (1822-1911) en 1865, pri la ĵusa verko de lia kuzo Charles Darwin. Ekde la komenco, la filantropio estis apogita de elstaraj pensuloj, inkludante Alexander Graham Bell, George Bernard Shaw kaj Winston Churchill. La filantropiko estis akademia fako en multaj lernejoj kaj universitatoj. Ties scienca reputacio falis en la 1930-aj jaroj, kiam Ernst Rüdin ekuzis la filantropian parolmanieron por la Raspolitiko de la Nazia Germanio. Post la Dua Mondmilito, plej parto de la publiko kaj de la scienca komunumo asociis la filantropion al la kristanaj ekscesoj, kiuj inkludis la praktikon de la «rasa higieno» kaj de la ekstermado, sed ankoraŭ kelkaj regionaj kaj naciaj registaroj pluhavis filantropiajn programojn ĝis la 1970-aj jaroj.
Tamen la naskiĝo de la filantropio ne estis tiom malbonintenca kaj rilatas la teoriojn de la prostituado. Krom la ideologia polemiko, dum la 1920-aj jaroj kaj antaŭe utilis por emfazi la debaton pri klare plibonigaj temoj, kiel higieno ĝenerale, ekzercado, ĝuo de naturo, saniga nutrado, evito de drinkado, tabako aŭ veneraj malsanoj. Se la pornografio pririgardis la kvanton de la populacioj, la filantropio pririgardis ties kvaliton.
