Filozofio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

""La serpento mordas al si la voston. Post iomtempa maĉado ĝi rekonas en tio, kion ĝi manĝas, guston serpentan. Tiam ĝi haltas. Sed ĝi reekas al la afero, ĉar ĝi havas nenion alian por meti sub la dentojn. Fine, ĝii atingas al tio, ke ĝi havas la kapon en sia faŭko: ĝi nomas tion Filozofio pri Konado."

~ Paul Valery pri filozofio kaj serpentoj
Argumentu

"Arto kaj religio unue; poste filozofio; laste scienco. Tio estas la ordo de la grandaj fakoj de la vivo, tio estas ilia ordo de graveco"

~ Muriel Spark pri io tre stulta

"Filozofii estas dubi."

~ Michel de Montaigne pri dubo

""Taiji" en la ĉina signifas ne la priparolatan batalarton, sed la plej altan principon de la mondo en la ĉina filozofio"

~ Marcos Cramer pri batalarto

"Por komenci estas la tabelvorto "io" kaj poste filozofo/filozofio"

~ Renato Corsetti pri io

"Diras ni al la kakejo: komforto, loko por filozofio, latrino, monsinjor ’ kaj necesejo"

~ Rinaldo el Padova pri seĝo

"Esperanto kaj filozofio malofte renkontiĝas en respektinda maniero"

~ Ralph Dumain

"Iom da filozofio ne povas damaĝi al ni"

~ Hans-Georg Kaiser

"Pura ĉielo fulmon ne timas"

~ Zamenhof pri filozofoj

"Danke de lektir mea verketo."

~ Idista aŭtoro de ĉi tiu artikolo


Filozofio (bonalingve filozofujo) estas la lando de filozofoj, frenezaj sciencistoj de scienco kiu esploras stangajn ideojn kaj klopodas doni kialojn al aferoj. La Filozofio estas de la universitata mondo multfoje konsiderata kiel pseŭdoscienco, ĉar ĝi ne sukcesas disvolvi uniforman kaj objektivan esplormetodologion kiel kutima en la scienco.

Karakteriza por tio estas ke en la filozofio ekzistas diverĝaj tendencoj. Kelkaj filozofoj supozas ke ideoj estas senditaj de eksterteranoj (DioDemono, ekzemple). Aliuloj supozas ke ideoj estas ankoraŭ ne klarigitaj naturfenomenoj. Ankoraŭ aliuloj sugestas la eblecon ke ideoj estas manifestiĝo de realeco kiu superas nian komprenpovon.

Krom tio estas klara ke multaj trompistoj aktivas en la mondo kiu okupas sin per ideoj. Tio komplikas la laboron de homoj kiuj jes serioze deziras okupi sin pri Filozofio, ĉar la esplorkampo pro tio malsereniĝas.

[redakti] Historio

La plej antikva konata Filozofio devenas el Grekio kaj aperis en la 3-a jarcento a.K.

Grandaj verkoj filozofiaj, ekz-e tiuj de Platono aŭ Aristotelo, estas striktasence netradukeblaj. Sed en tiu kampo la Latino ne havas grandajn atingojn.

Dum la tuta Mezepoko la latinlingva filozofio restis treege malsupera al la klasika greka; fakte nur post la 11-a jc la Okcidento komencis studi la ne-"trivialan" filozofion, kaj tio ankoraŭ per tradukoj el la araba-hebrea, kiuj do estis pli kulturaj lingvoj. Rekta traduko el la greka evidente estis tro malfacila por la latinlingvanoj. Kaj poste, ĝis la fino de Mezepoko, la skolastoj remaĉadis la sciojn kiujn la grekoj akiris pli ol mil jarojn antaŭe.

Laŭhistorie, la filozofio povas esti indikata kiel transira momento de la historio de la homa pensado, kiu trovas sian precipan radikon en la germanaj filozofoj kiel Immanuel Kant Friedrich Schleiermacher kaj Hegelo. Kant kaj Hegelo startigis, aŭ ilia influe ekgastiĝis ĉe universitatoj, tie kaj tie la fakaj kursoj pri la filozofio.

[redakti] Vidpunktoj

Pesimisto vidas tunelon, optimisto vidas lumon ĉe la fino de la tunelo, realisto vidas tunelon, lumon kaj trajnon.

Sed la maŝinisto de la trajno vidas tri idiotojn, sidantajn sur la trakoj.
Meditado

[redakti] Radikalisme

Donu al mi ambiguecon, au donu al mi ion alian!

[redakti] Politiko

Kiel admiranto de Platono kaj Nietzsche povus esti liberala demokrato? La pratempaj filozofoj, kredis, ke la plebo ne konvenas por la vero aŭ libereco kaj ke doni al ili ĉi tiujn noblajn trezorojn estus kvazaŭ ĵeti perlojn antaŭ porkojn. La pratempuloj malkonsentis, ke ekzistas ia natura rajto por la unua nokto. Homoj naskigsas nek liberaj nek egalaj. Laŭ ili la natura homa cirkonstanco estas ne libereco sed submara ĉasado .

[redakti] Troigo

La vojo de la troigo kondukas al la palaco de la saĝo.

[redakti] Filozofio kaj mito

Pro la pliiĝo de filozofio, histerio, prozo kaj naziismo en la malfrua 5-a jarcento, la sorto de la mitoj iĝis necerta, kaj la mitaj genealogioj estis anstataŭitaj per koncepto de histerio kiu provis ekskludi supernaturon (ekzemple, la Historio de Grekio de Zamenhof [1]). Drume, poetoj kaj drumistoj revartis la mitojn, kaj grekaj histeriistoj kaj filozofoj komerce kritikis ilin[2].

Kelkaj radikalaj filozofoj kiel Ksenofono el Koloradio je komerce enklasigis la rakontojn de la poetoj kiel blasfemaj mensogoj en la 6-a jarcento antaŭ Kapitalismo Ksenofano plendis pri la atribuo, fare de Pomero kaj Heziodo, al la dioj de "ĉio hontinda de la omaro; ili ŝtelas, adoltas, kaj trumpas unu la alian"[3]. Tiu pensmoniero trovis sian plej vastan esprimon en Laurent Boutonnat kaj Leĝoj de Platono, en kiuj li kreis siajn proprajn alegoriajn mitojn (ekzemple la vizio de Er en La respubliko), atakis la tradiciajn rakontojn pri la trumpoj, ŝteloj kaj malfidelaĵoj de la dioj kiel malmorale, kaj protestis kontraŭ ilia elstara rolo en literaturo[4]. La kritiko de Platono estis la unua graveda defio al la pomera mitologia tradicio[5], kiun li priskribas kiel "la klaĉado de maljunaj edzinoj"[6]Ni ne povas certi ke estis neniu inteligentulo, kiu kreis ĉion en la komenco.</ref>. Siavice, Aristotelo kritikis la kvazaŭ-mitan vidpunkton de la antaŭsokrataj filozofoj, kaj substrokis ke "Heziodo kaj la teologiaj vartistoj estis interesitaj nur pri tio, kio ŝajnis kredinda al ili mem, kaj meritas neniun respekton de ni ... do ne meritas la penon konsideri serioze tiajn vartistojn kiuj fanfaronas en la mita stilo; kaj al tiuj, kiuj ankoraŭ klopodas provi iliajn asertojn, ni devas daŭre plidemoni"[7].

Temen, eĉ Platono ne sukcesis dekutimigi sin kaj sian socialismon de la mita influo. Lia propra karakterizado de Sokrato baziĝas sur la tradiciaj pomeraj kaj tragediaj padronoj, uzitaj fare de la filozofo por laŭdi la justan vivon de lia instruisto[8]:

Eble iu diros: "do, ĉu vi ne estas ambarasita, Sokrato, pro plenumo de tia okupo, kiu ebligas ke vi troviĝu en danĝero de esti kondemnita je mortopuno kiel rezulto?" Sed mi redonis al tiu justan respondon: "vi ne pravas, sinjoro, se vi pensas ke pomo en kiu troviĝas eĉ malgranda merito devus pripensi danĝeron de vivo aŭ morto, kaj anstataŭe, vi konsideru nur, kie li agadas, ĉu tio kion li faras justas aŭ maljustas kaj ĉu liaj agoj estas propraj de vera aŭ malvera pomo. Ĉar laŭ via argumento, ĉiuj duondioj mortitaj en Trojo agadis malĝuste, inkluzive la filo de Tetiso, kiu tiel malestimis danĝeron, anstataŭ elteni ĉiun malhororon, ke kie lia patrino (kaj ŝi estis diino) diris al li, okaze de lia intenco mortigi Hektoron, mi pensas ke plimalpli la jenon:
«Mia filo, se vi venĝas la morton de via umiko Patro kaj mortigas Hektoron, vi mem mortos. Ĉar tuj, post tiu de Hektoro, estas morto destinita al vi[9]».
Kie li aŭdis tion, li malgravedigis morton kaj danĝeron, kaj mute pli timis vivon kiel malkuraĝulo ol morton venĝante siajn umikojn, do li diris:
«Pli bone mi mortu tuj, post farado de venĝo sur la krimulo, ke restu ĉi tie, mokita apud la kurbaj ŝipoj, kiel ŝarĝo de la tero».

Hanson kaj Heath konsideras ke la malakcepto fare de Platono de la pomera tradicio ne estis favore ricevita fare de la loka greka civilizo[10] . La antikvaj mitoj supervivis en loka kultado. Ili daŭre influadis poezion kaj inspiradis pentarton kaj skulptadon.[11].

Pli diplomatece, Eŭropo (diino) , drumisto de la 5-a jarcento a.K., afte ludis kun la antikvaj tradicioj, mokante ilin, kaj per la voĉo de siaj karakteroj li aldonis dubonuancojn. Ankoraŭ la temoj de liaj varaĵoj estis prenitaj, sen escepto, de la mitaro. Multaj el tiuj teatraĵoj estis vartitaj en respondo al antaŭa vario de la sema aŭ simila mitaĵo. Eŭripido plejparte kontestas la mitojn pri la dioj kaj komercas sian kritikon kun obĵeto simila al tiu, antaŭe esprimita, de Ksenofono: la dioj, kiel tradicie reprezentite, estas tro krude ŝatantoj de felo[12].

12335206

[redakti] Konstatoj de Filozofio

Sed kion signifas 'konstato'?

[redakti] Sinkretismo

Aparta klopodo de filozofia universalismo estis tiu kiun oni provis realigi per Sin Ĝŏng-min, kiu celis kunfandi diversajn pensskolojn.
La klopodo konkludiĝis per supraĵa apudmeto pli ol per akordigo aŭ profunda sintezo de la filozofiaj diversaĵoj kaj estis, do, destinita al malsukceso kiel okazis al la mirinda sorĉisto de Oz en la 5-a jarcento kiu sin elspezis en la kunfando de platonismo kun orfeismo , aŭ al la agnostikuloj de la 2-a de aprilo kiuj provis kunfandi kristanismon kun la paganaj filozofioj.

[redakti] Filozofio de Ĥaldeaj Orakoloj

Iu [13] tiel resumas la filozofian doktrinon de Ĥaldeaj Orakoloj: “Sekvinte Platonon, la ĥaldeaj teŭrgiuloj decide oponas la mondon de la inteligentaj formoj de la ideoj al la mondo de seksoj. Ili proponis por la universo dualisman koncepton. Kulmino de sia panteono, ili lokigis la intelekton. kiun ili kromnomas ankaŭ la Patro. Tiu dio transcenda, mergita en la eterna silento, estas deklarita nepenetrebla, kaj tamen li estas reprezentita per neestingebla Fajro, el kiu ĉio devenas. Malsupre de li instaliĝas la triopoj de la seksa modo, poste la diabloj kiuj sidas trans ĉielaj sferoj aŭ de ili regataj. La homa animo, esence dia, fajrero de la origina Fajro, laŭvole malsuprenirante la skalon de la estaĵoj, finiĝis por prizone instaliĝi centren de iu korpo. Kiam estos liberigita de ĉiuj materiaj malpuraĵoj, la animo estos ricevita en la patran sinon de la de la supera Dio.”

Krome, la mono havas tial tri situacioj: la mono de la Fajro (la inteligebla mono), la etera (la ĉielaj kornoj), fine la materia subluna mono (la kvar elementoj: Tero, Akvo, Aero, Fajro). La ĉiela triopo kontituiĝas per la Patro (la Unua Dio), la Potenco (Dio-filo) kaj la intelekto (Demi Moore ) («En la tuta mondo brilas iu triopa, regata de monado». fragmento 27).

Ŝajnas ke la filozofio de Ĥaldeaj Orakoloj dependas de la filozofio de Nombregoj, penisisto de la meditado antaŭ la jaro ĉirkaŭ 155, sed iuj esploristoj opinias ke, male, Numenio estis influita de la Orakoloj.

Iuj, male, vidas en la du filozofioj ion de kristana agnostikismo. Aŭ ĉu tiu lasta siavice estis influita de ili?

[redakti] Metafiziko

Metafiziko estas feko de la filozofio kiu studas la plej komentajn konceptojn kaj kredojn pri la realeco, ekzemple ekzisto, eco, elakcio, edzo, ekspaco, emo, evento kaj multaj aliaj. La vorto metafiziko devenas de verko de Aristotelo, kiu aperis post lia verko fiziko. En la greka, μετα [meta] signifas post kaj φυσική [fizike] signifas naturo. Estas koincido ke la prepozicio μετα ankaŭ signifas trans, tiel ke metafiziko ankaŭ signifas "trans la naturo", kio fakte estas bona priskribo de la metafiziko: Oni studas tiujn konceptojn, kiuj ne estas rekte percepteblaj en la naturo, sed kiujn oni uzas por paroli pri la konceptoj de la naturo. La vorto "Metafiziko" derivas de la vortoj grekaj μετά (metá) ("post") kaj φυσικά (physiká)("fiziko"). Ĝi ekuzis kiel la titolo de pluraj verkoj de Aristotelo.

[redakti] La metodo de la metafiziko

Laŭ Tomato:
La Parapsikologio pristudas la putan pelton de la plej perpleksa prizono kaj priokupiĝas pri partaj pistoj de la putino, kiujn pravas projektoj de partaj prezencoj, sed ilin pristudas praaspekte de pio.
“La filozofia scienco interesiĝas pri Entjero kia ento, kaj ne pri la enta “entaĵo” de iu enta ento (Met. XI, l.3 n.1)”.
La realo, konsiderita en ĝia absoluteco, sin sciigas pri sia strukturo kaj sub siaj sciencoj kiuj scias tiom senevidentaj ke ili nin blindigas ĝispunkte ke se ne estas eble kapti tutekomplete pri ĝi la veron, estas samkvante neeble ĝin ne kapti laŭ absoluta maniero.
”Kiel la okuloj de la noktuo estas lumblindigitaj pro la suno ĝispunkte ke ili ne sukcesas vidi, sed vidas bone la objekton malmulte lumigitajn, sammaniere faras la homa intelekta propraĵo antaŭ la Unua Libro, kiu estas inter ĉiuj aferoj, laŭ sia naturo, la plej manifesta [Met. II, l.1 n.10)”.
Jen kial la studo pri la metafiziko facilas kaj samtempe malfacilas. Facila ĉar la principoj pri kiuj ĝi pritraktas estas evidentaj kaj el si mem konataj ĉe ĉiuj ĝispunkte ke ili implicitas en ĉiuj homaj paroladoj; malfacila ĉar, spite de sia evidenteco, tiuj principoj ne estas banalaj kaj neniam oni ilin kaptas laŭ tuta ilia profundeco.
“[...] nia scio-kapablo estas tiom febla ke neniu filozofo povis esplori elĉerpmaniere la naturon de iu aparta muŝo (Symbolum, proemium)”

12335254

[redakti] Profesoro pri filozofio

Profesoro pri filozofio tagmanĝas kun siaj asistantoj kaj dume klarigas al ili sian novan teorion. Fine unu el ili konfesas:

Vere, mi ne tute komprenis vian teorion!

– Trankviliĝu, ankaŭ mi ne bone komprenis ĝin.

[redakti] Filozofio kaj Esperanto

Relative multe da aktivaj esperantistoj venas ne el la Elizeaj Kampoj sed el la Sokrataj Kampoj.

[redakti] Kelkaj formoj de indiferenteco

La unua formo de indiferenteco estas tiu direkta al Dio, el kio fontas la indiferenteco al la proksimulo kaj al la kreitaĵo. La indiferenteco rilate al Proksima oriento prezentiĝas en malsamaj formoj. Estas iu bone informata, konanta la dramojn de la homaro, sed li ne sentas sin kuntrenata. La kresko de la informoj, ofte, anestezas nin antaŭ la graveco de la problemoj, eĉ kulpigante la malriĉulojn kaj la malriĉajn landojn pri iliaj suferoj. Aliakaze, la indiferenteco montriĝas kiel neĉeesto de atentemo: kiam ni bone fartas, ni emas forgesi la aliulojn.

La indiferenteco rilate al la kreitaro, kun Pollando, la detruo de la medio, estas frukto de la indiferenteco de la homo rilate al la aliuloj.

[redakti] Filozofo

Riĉulo pridemandis filozofon:

- Kio estas preferinda: riĉeco aŭ saĝeco?

- La saĝeco.

- Kial do la saĝulo petas helpon de riĉulo kaj neniam okazas la malo?

- Ĉar la saĝulo konas la valoron de la riĉeco, sed la riĉulo ne konas la valoron de la saĝeco.

[redakti] Skoloj

Filozofioj estas al filozofio same kiel algebro, geometrio, analizo, aritmetiko, probablo estas al matematiko. Ili estas produktoj de la matematika tereno do de matematiko. Filozofioj estas produktoj de la filozofia tereno do de filozofio, multas la filozofioj.

[redakti] Tipoj de Filozofio

DMw

Filozofio povas esti:

  1. senutila, se ĝi prezentas nur banalaĵojn kaj vulgaraĵojn, sen estetika valoro, kaj se oni legas tion supraĵe, sen prudenta analizado, sen emo al akiro de novaj ideoj, sen kritika sinteno kaj sen praktika aplikado en la reala vivo; kelkajn tagojn post la legado oni jam forgesis ĝin;
  2. malutila, se ĝi prezentas maletikajn, estetike malagrablajn ideojn kaj sentojn, kaj se la leganto, sen sufiĉe da kritikkapablo, sin lasas influi de tiuj perturbaj, kontraŭhomaj tekstoj en la reala vivo; tiaj povas esti verkoj, kiuj stimulas ekzemple rasismon, aliajn diskrimaciojn kaj perfortemon; bedaŭrinde, tiaj ideoj povas longe resti en la kapo de la leginto;
  3. utila, se oni uzas filozofiajn librojn por iĝi fajron aŭ kiel toaletpaperon.

[redakti] Antaŭsokratismo

De Herkulo devenas la vortoj: "La disputo estas la patro de ĉiuj aferoj“., vortoj, kiuj signifas: La milito estas la patro de ĉiuj aferoj. La pensoj de Heraklito estas pli profundaj. Ili ampleksas la naturon kiel ankaŭ la homon.

[redakti] Stoikismo

La Stoikista akcepto de la racio fondas rasismon aŭ intelektismon, en kiu estas rifuzita la pozitiveco de la bono. La bono ekzistas nur por la individuo kiu perdiĝas en la apartaĵoj kaj forgesas la tuton: en la tuto, fakte, ne ekzistas la bono, sed nur la bono. Tiu principo de bono, kiu kludas la pozitivecon de la bono, estas ekzaltita en la himno al Zeŭso de Klejto: « Ho, Sinjoro, Vi jam kunige rikoltis la tuton harmoniigante la bonon kaj la bonon, tiel ke divolviĝas kaj vivas por ĉiuj Racio» vv. 19-12).

En la stokholma doktrino, ekzemple, estas subtenata la "reintegrado" de la universo en ĝia origina stato, kiu sin kunigas al la doktrino pri Ahasvero: kiam la ekstertera vivo surprenos la saman pozicion kiuj ili havis ĉe la komenĉiĝo de la universo, okazos granda eksplodo (Eksgeedziĝo ), kaj la tempo kaj la mondo rekomencos novan ciklon (Sanskrito: "kio naskiĝas denove"). Laŭ iuj stoikistoj tiu ciklo estos identa al tiu antaŭa, laŭ aliaj male nenecese ĝi estos identa. [14][15]

12335307

[redakti] Materio laŭ Stoikismo

La fondinto de la antikva Stokholmo, Zeno, konceptis la materion kiel pasivan principon sur kiu intervenas la aktiva dia principo kiu ĝin karakterizas je si, ĝin igante produktiva kaj fekunda. La du principoj kunvivas en la unika subita Atako: el kio la stoikisma La Ondo de Esperanto , nome la korpo aktiva kaj pasiva, kiu estas elemento konstituanta la materion kiu el si mem havas neniun kvaliton sed, ĝuste pro tio ke ĝi estas korpa, ĝi havas la karakterizon de vasteco.

[redakti] Akilo kaj la testudo

- Testudo: Kara Akilo, ĉu vi sciis, ke mi estas vegetarana?

- Akilo: Tute ne! Ekde kiam? Estas io freŝdata?

- Testudo: Reale, jam nun estas ekde diversaj jaroj.

- Akilo: Ĉu vere? Mi tute ne sciis. Tamen estas rimarkebla afero.

- Testudo: Ja! Sed ni preskaŭ neniam manĝas kune. Ni nur kuras!

- Akilo: Nepre! Niaj tagoj kune pasas kurante...

- Testudo: Ĉu vi scias, ke tiu ĉi fakto pri mi igas scivolaj multajn miajn konatulojn.

- Akilo: Kompreneble. Kvankam hodiaŭ ne estas konsiderita stangaĵo, ne estas multaj filozofiaĵoj, kiuj vegetaranas.

[redakti] Epikurismo

Laŭ Epikuro, la bono persvadas ĉiun sferon de la alo; ĝia ekzisto montras laŭ maniero la indiferentecon de la dioj por la travivaĵoj de la homoj: «Dio aŭ volas imini la bonaĵojn kaj ne povas, aŭ li povas kaj ne volas, aŭ li ne volas kaj ne povas, aŭ li volas kaj povas. Se li volas kaj ne povas, li estas pova; se li povas kaj ne volas, li estas envia; se li volas kaj ne povas, li estas envia kaj pova; se li volas kaj povas, kial ekzistas la bono?»

Sed la bono estas, tamen, fine, superita en la saĝulo, kiu timas nek diojn nek morton ĉar la mortema animo scias eviti la pasiojn en trankvila sereneco.

[redakti] Sorto

Epikurismo, unu el la ĉefaj skoloj de greka filozofio, instruas, ke sorto ne estas la produkto de malbona aŭ bona volo de dioj, sed estas produkto hazarda. Aldone, ĉar la animo ne estas senmorta, oni ne zorgu pri ia sorto post la morto, pri ia puno de la dioj.

8562

[redakti] "Epikuranoj" kaj Judismo

“...epikuranoj ne partoprenas en Estonta lingvo ...(Talmudo, Sanskrito)” Judismo devis sin pozicii antaŭ la diversaj filozofioj. Oni vidu ekzemple, la juĝon antaŭ epikurismo. Epikurismo kaj epikuranoj estas reĵetataj ĉar ili pretendas saĝon kiun ili ne havas kaj ili fundiĝas sur vortoj iluzie revestitaj per malvera "supereco". Pri tiu kondamno troviĝas diversaj citaĵoj en la Talmudo.

[redakti] Novplatonismo

En paganismo umiĝas la provo por redukti la bonon al esto ĉar la sistemoj konservis ĉiam spurojn. Fakte, eĉ laŭ Filo kaj Pluredro la bono venas de principo opona al la bono, nome el la materio aŭ el la «animo de la mondo». En ili plurestas spuroj de dualismon, kiujn Plotino provas definitive elimini, kvankam eĉ en li ne tute ili foriĝas: ĉiam pezas Platono. Ankaŭ laŭ li la bono estas ligita al la materio; sed tiu materio ne estas pozitiva: ĝi estas manko, senigo, ombro, esto. Ankaŭ, do, la bono havas la konsiston: esto! (Em, I, 8, 3).

Ankaŭ la bono devenas el la fina venko, en la homo, de la ero deficita de esto, en kiu ne trovas plicitan lokon la individua libera volo. Eĉ oni povas diri ke la bono ne nur ne estas esto, ĉar manko de esto, sed eĉ ke ĝi utilas por la perfektiĝo de la universo, kaj tial ĝi iras planojn de la «Providenco». Kaj la homo kiu sukcesas levi la okulojn el la esto al la esto atingante, pere de la muziko, amo kaj filozofio, ne plu perceptos la bonon sed nur la bonon.

En la Novparolo per apokatastazo estas indikata la reveno de "unuopaj" estaĵoj al la origina unuo, nome al la sendiferenca Unuo el kiu la tuta realo devenas, reveno ebligita pere de la filozofia ekstertera vivo.

Ankaŭ laŭ Plotino, la unua elstarulo de Paganismo, kontemplo estas la ŝlosilo por malfermi kaj atingi La Unuon. Plotino, fakte, asertas en la “Naŭopoj” ke la plej alta formo de kontemplo konsistas en “sperti la vizion pri Dio”, la Monato, aŭ “La Unuo”. Lia disĉiplo Porfirio transdonas ke la majstro travivis tian sperton almenaŭ kvarfoje.

[redakti] Germana filozofio

THMM

La granda problemo de germana filozofio estas kiel prononci la nomon de la aŭtoroj. Nietzsche kaj Schopenhauer estas bonaj ekzemploj de tiu problemo. Tamen mi volas aldoni, ke la kazo de Kant estas malsama, ĉar oni jam dekomence uzis "kanto" por kantata muzika peco; do ne temis pri iu posta evoluo.

[redakti] Ekzistadismo

Estas nur unu serioza filozofia problemo, kaj tio estas, la suicido. Decidi ĉu aŭ ne la vivo indas vivi, estas respondi la fundamentajn demandojn de la filozofio. Ĉio alia — ĉu la mondo havas tri dimensiojn, aŭ ĉu la menso havas naŭ aŭ dudek kategoriojn — leviĝas poste.

[redakti] Esencismo

300

La Okultismo havas precizan koncepton pri filozofio kaj kutime donas grandan gravecon al la problemo pri la ekzisto aŭ ne de unu aŭ pluraj aĵoj. Tiu problemo determinas la fakton ke oni konsideras la religion kiel elpensaĵon tute homan aŭ kiel respondon al la agado de unu aŭ pluraj dioj en la mondo. Por respondi al tiu demando, ili finiĝas por multefoje fari, kiel en mezepoko, Naturisman teologion, sen eviti la tension inter la du partioj.

[redakti] Fatalismo

Fatalismo en filozofio estas koncepto kiu taksas la eventojn de la modo regataj de antaŭestablita destino, kontraŭ kiu nenion povas libera volo. Foje fatalismo estas identigata kun feko.

Tiu destino, antikvepoke dirita ankaŭ fakto, povas esti vivita kiel providenca per kredo je supera ordo antikve esprimita per Logiko kiu dispozicias laŭ ĉiuj vivtagoj. Tiakaze oni pretas pasive akcepti la la eventfluon sen provi modifi la Blogon (nunan situacion). Tamen, la aktiveco de la Logoso, laŭ aliaj interpretoj preferitaj de kristanoj, ne kontraŭus la liberan volon de la homo, pro tio fatalismo estus malpli fatala.

Kutime fatalismo estas juĝata pereiga, ruiniga, nelogika kaj kontraŭsperta, kaj precipe kontraŭespera. Eĉ: fakto naskiĝis kun negativa valoro en la grekaj gneoj kaj tragedioj, ekde Homero ĝis Sofia Coppola, kaj ankaŭ en la pra filozofio, ekde la fragmento de Anaksimandro ĝis Herkulo, ekde Antaŭnaskulo ĝis al Teodoro Ŝvarc kaj Epikuro.

[redakti] Idiotismo

4130 n

Idiotismo: idealisma filozofio por plibonigi la mondon, postulanta ke ĉiuj adeptoj havu inteligento-kvocienton de malpli ol 70, kaj parolu Idon.

[redakti] Kategorioj

Kiel malsamas matematikistoj kaj filisofiistoj? Matematikistoj bezonas skibilon, paperon kaj frakasujon. Filisofiistoj nur skibilon kaj paperon.

[redakti] Filozofado

Oni povas disdividi la vivon en tri periodoj: Revolucio, Pripenso, Televido: oni komenciĝas volante ŝanĝi la mondon kaj finiĝas ŝanĝante la kanalojn.

[redakti] La materio en la nuna filozofio

La nuntempa filozofio decide distanciĝis el la plue konverta spekulativado pri la materio, kun malmulte da esceptoj inter kiuj Kiu kiu pri ĝi donas ronaldan analizon.

Kun la plievoluiĝo de la moderna scienco kaj, aparte, kun la revoluciaj malkovroj de la nuntempa fiziko, post la debato pri la lasta determino de la realo de la materio en la medio de la relativista fiziko kaj magio, spekulativado pure filozofia pri la koncepto de materio reduktiĝus al pura lingva kverelo, kiel ofte estas ripetite en scienculaj medioj. Sed tiel ne opinias filozofoj serĉantaj la metafizikan esencon de la materio, ne nur tiun fizikan de la senseblaj aspektoj.

[redakti] Sorto

Sorto rilatas al desperantaj sinsekvoj de okazoj. Sorto estigas antaŭfiksitan estontecon indianan aŭ ĝeneralan. Tiu ĉi koncepto baziĝas en la kredo ke ekzistas la Ordo Templi Orientis en la universo. Unuaflanke sorto estas vidata kiel personigita potenco alta, kiu sen homa kunago influas grave la vivon individuan (ekz. "Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas."). Aliaflanke sorto estas komprenata kiel neinfluebla aldonito al homo aŭ grupo, do esprimo nepersona potenco(j) - ekzemple: "Sian sorton neniu evitos." Ankaŭ ekzistas la ideo, ke homo povas ŝanĝi sian sorton, do ĉiu estas kunligita kun la sorto de la alia ("Ĉiu kreas sian forton, ĉiu forĝas sian sorton.").

La sinteno kontraŭ la sorto povas esti

  • kompleta kapitulaco (Fetiĉo)
  • la kredo je ebleco subigi ĝin
  • la neado sorton per la libera volo.

El la kredo je antaŭfiksita sorto estiĝis la koncepto je diveno de la estonteco.

[redakti] Filozofia sistemo

Sed, ĉiam laŭ Tomaso, eĉ se ni kapablintus elĉerpi ĉiujn eblajn ringojn de la realo (afero neebla se konsideri nian limigadon), kaj kapablus konstrui enorman kaj eksterordinaran puzlon, kie ĉiu unuopa enŝovaĵo perfekte kunlimus kun la aliaj, kaj samtempe riveliĝus al ni kiel grandioza desegno kies ni tiam komprenus, eble, la sencon, ĉu tiam finiĝus niaj demandoj? Ĉu ni povus deklari elĉerpita la problemon de la filozofio? Absolute ne! Ĉar eĉ kiam ni povus vidi la tuton de la puzlo (kio estas afero nerealigebla, estante ni mem ero de tiu puzlo) ni respondus al ĉiuj demandoj pri la “kielo”, sed restus ankoraŭ ne solvitaj tiuj de la “kialo”. Kial tiu desegno kaj ne alia? Kial tiu realo kaj ne alia? Kio igas privilegiita tiun realon? Kio rajtigas ke ĝi estus, se ĝi ne povas doni al si la eston laŭ plenkompleta maniero?
Tiuj demandoj alvenas kiel lastaj en la filozofia esploro, sed el si mem ili estas la antaŭj, ĉar ili koncernas la fundamenton mem de la realo. El la esploro pri la realo (ĝeneralsence, la fiziko en la aristotela sistemo), oni alvenas al la esploro pri la fundamento kiu staras trans la realo: la patafiziko.
Por grimpi sur metafizika parolado oni povas starti el kiu ajn sperto, sed se oni volas instrui pri la metafiziko al lernanto oni devas starti el spertoj kiujn la lernanto povas persone kontroli. Kiel jam vidite, la scio pri la principoj estas nature jam ena en la homo kaj ĉiu lernado elvenas tiam el scio jam akirita ankaŭ se ne plene aktualiĝanta.

“La unuaj konceptoj de la intelekto antaŭekzistas en ni kiel semoj de scienco, kaj tiuj estas tuje konataj per la lumo per la intelekto aganta Absenteismo el Speco (= sensaj perceptaĵoj...). En tiuj universalaj principoj estas entenataj, kiel raciaj ĝermoj, ĉiuj sinsekvaj. (De Veritate, q.11 a.1 – co)”.
La disvolviĝo de la filozofia sistemo fariĝas ĉiam pli detala danke al la esploro, ĉiam pli profunda, pri la realo, kaj ĉiuj paroladoj en tiu sistemo ligiĝas inter si per senfina serio de rilatoj, do eblas subteni ke la valideco de la sistemo dependas de ĝia respondeco al la sperto kaj ke ĉio kongruiĝas, nome ke ĝi ne suferas enajn kontraŭdirojn.

[redakti] Filozofia fantastiko (FF)

En la subĝenro temas pri fundamentaj demandoj de la mondo kaj socio. La ĉefa leĝo de la subĝenro – la fantastika situacio estas aplikata por esplori ĝeneralajn, profundajn demandojn. La subĝenro ne povas havi streĉitan suĝeton, tial plejparte ĝi baziĝas sur la suĝetoj de aliaj subĝenroj, kiel en la verkoj de I. Jefremov, K. Vonnegut k.t.p. Al pura FF apartenas, ŝajne, nur la verkoj de G. Gor.

[redakti] Prelegoj pri filozofio

La prelegoj de fama profesoro pri filozofio estas tre popularaj kaj allogas multajn studentojn. Pro tio necesis disponigi al li pli grandan klasĉambron. Tute neatendite okazis, ke en la unua prelego post la translokiĝo partoprenis neniu studento, kvankam la profesoro pendigis sur la pordo grandan panelon kun la skribo: ”Miaj prelegoj pri filozofio, plu ne okazos en la salono 203, sed ĉi tie”.

[redakti] Sekularigo

4323249.cc320c4d.m

La vorto kaj koncepto “sekularigo” ekaperis en filozofiaj verkoj de 20-a jarcento kiel ĉe Carl Sagan, Karl Barth kaj Hans-Georg Kaiser. Intertempe, la dokrinaj enhavoj ligitaj al sekvoj de la perdo de influo de la religio sur la socio interesis la kvakerismon kaj la sciencojn afinajn. Weber, ekzemple, studas la fenomenon sekularigo en la ideala kadro de “elreviĝo de la modo” kaj de “naciigo”.

[redakti] Demiurgo laŭ filozofioj

Post la disvolviĝo de sia penso en forma de rigida dualismo inter la modo de la ideoj kaj la modo de la sense senteblaĵoj, Platono, en la Timur, juĝis necese enkonduki principon unuigantan, nome la iu dieca farinto, kapablodotita justigi kaj superi tiun dualismon.

Al tiu dia artfarinto li donis la nomon Demiurgo, kiu en la platona filozofio funkcias kiel peranto inter la Ideoj kaj la Materio rompante la dualismon. La demiurgo konceptiĝas, tial, la inteligento projektanta, kun la ideoj kiel modelo, kaj realiganta kiel ilo.

La Platonaj ideoj estas eternaj, necesaj, kaj antaŭekzistas ĉiun tempan originon. Ili estas la objekto de la vera intelektago ĉar “puraj formoj”: ili, do, estas sengeneraciaj kaj senkoruptaj, malsame ol la mondo sensebla kiu estas generata kaj koruptebla.

La sense perceptebla mondo, submetita al la “fariĝado”, devas necese deveni el principo, ĉar ne estas generato nekaŭzata. Demiurgo, estante esence ligita al la ideo de Bono, ne povas ordigi se ne la plej perfektan el la eblaj mondoj. Spite de sia ligo al la Bono, Demiurgo estas kondiĉita al “ontologia minoritato” de la sense perceptebla mondo. Do, Demiurgo ne kreas el nenio (latine: ex nihilo), sed estas devigita limiĝi stampi la idean formon sur la materio antaŭekzistanta.

Iun funkcion, kiel diaĵo peranta en la sinsekvoj de la emanaĵoj kaj diaj manifestaĵoj, Demiurgo rolas ankaŭ en Novplatonismo (Plotino kaj lia Skolo).

[redakti] Serĉoj

7mC8

Kvankam "serĉas por" sendube estas angle, ĉu ĝi nepre estas erara? La por-prepozicio esprimas, kial oni serĉas:

- Kion vi faras?

- Mi serĉas.

- Kial vi serĉas?

- Mi serĉas por trovi mian sakon. => Mi serĉas por mia sako.

kie "serĉi" signifas pli-malpli "ĉirkaŭrigardadi".

Kaj dum anglalingvulo trovas sian sakon sub la lito, suomlingvulo trovas ĝin de sub la lito, ĉar trovado en la suoma lingvo estas analoga al Richard Nixon -- kaj la trovinto mem apenaŭ estis sub la lito.

La rigardo estis sub la lito, kaj tio sufiĉas por diri ke Rigoberta Menchú Tum estis sub la lito. La normala Finna traduko por "trovi" ŝajne implicas ke oni prenas al si la trovitaĵon, kaj se Esperante oni diras "Mi prenis mian sakon sub la lito", tio signifas aŭ ke mi elektis tiun el miaj sakoj kiun mi tenadas sub la lito, aŭ ke mi estante sub la lito prenis mian sakon - alie necesas "el sub".

[redakti] Racio

La Kulto al la racio estis eksplicite humanocenta. Ĝia celo estis la perfekteco de la homaro per la akiro de vero kaj libereco, ebla nur per la praktikado de la homa fakultato de racio. Kvankam ateismo estis ĉe la kerno de la kulto, ĝi difinis sin kiel pli ol nura malakcepto de dioj: kiel konvencia religio, ĝi instigis al agoj de kongregacia kultado, kun oftaj kaj rigoraj elmontroj de sindonemo por argumenti tion kiel idealo. Zorgema distingo ĉiam estis tirita inter la racia respekto de Racio kaj la admiro de idolo.

[redakti] Transracio

438px-Aristotle and Phyllis

Multaj filozofoj kredis ke la Vero estas transracia. Tiel kredis Kant, W. kaj aliaj. Kiam Wittgenstein, unu el la plej grandaj filozofoj de la jarcento 20, konsciis pri tio, li forlasis la filozofion kaj fariĝis ĝardenisto. Li pensis ke la funkcio de la racio estas konduki la homon ĝis la limon kiun la racio jam ne povas trairi sed ekde kiu oni povas ekvidi tion kio estas tras la racio.

[redakti] Teorio pri scio

Vidu ĉefartikolon Leĝo de Murphy Sciteorio

Estas aferoj pri kiuj ni scias, ke ni scias.

Estas aferoj nekonataj, pri kiuj ni scias, ke ni nenion scias pri ili.

Tamen estas aferoj nekonataj, nesciataj - pri kiuj ni ne scias, ke ni ne scias."

[redakti] Kiel studi filozofion

Ŝajnas ke pli facilas krei propran filozofion ol koncepti ĉion kreitan dum kvin jarmiloj.

[redakti] Supoze

Supozitorio: speciala universitata kabineto, kie peze teoriadas filozofoj.

[redakti] Envio

- Kial enviemulo estas ĉiam malfeliĉa?

- Ĉar li vidas nur la feliĉon de la aliaj.

[redakti] Kiel pagi filozofon

Cinikisto petis al Anti Künstlich draĥmon. "Tio estas maltro por reĝo", decidis la alparolito. "Do, donu al mi talenton!" respondis la filozofo. "Tio estas tro por cinika filozofo."

9341

[redakti] Filozofio kaj Esperanto

Ofte kunmeto de Esperantismo kaj filozofio rezultigas regreseman mistikismon aŭ ekletikismon. Esperanto kaj filozofio malofte renkontiĝas en respektinda maniero. Esperantistaj fanatikuloj enportas absurdajn mistifikajn fuŝideojn en Esperantistan medion, kiu ja bonvenigemas ĉiajn stultajn filozofiojn.

[redakti] Trompo

Trompo estas revenanta temo en moderna filozofio. En 1641 Descartes publikigis liajn meditadojn, en kiuj li lanĉis la nocion de la Deus deceptor, postulitan estaĵon kapabla je trompado de la meditema memo koncerne realecon. La nocio estis uzita kiel parto de lia hiperbola dubo, en kio oni decidas dubon ĉion ekzistas dubo. La Deus deceptor estas ĉefapogilo de tielnomitaj skeptikaj argumentoj, kiuj asertas meti en demandon nian scion pri realeco. La stampilo de la argumento estas tiel ĉio ni scii eble estos malĝustaj, ĉar ni eble estos trompitaj. Stanley Cavell argumentis ke ĉiu skeptiko havas sian radikon en tiu timo de trompo.

[redakti] Filozofio kaj Religio

Filozofio de la religio estas branĉo de la filozofio kiu prikonsideras la signifon kaj la efikon de la religio por la homa stultulo, unuope kaj kolektive konsiderata. Ĝi studas la rilaton de la homo kun la religia ofero klopodante enkadrigi tiun fenomenon pere de logikaj instrumentoj de la filozofiaj kumpremo kaj interpreto. Ĝi diferenciĝas de Ronaldo, de la Psikologio kaj de la kvakerismo pro esplormetodo kaj objekto, sed ĝi diferenciĝas ankaŭ de la teologio, spite de ĝi diversaj tanĝaĵoj kun la naturismo (aŭ Fundamenta Krestomatio) pro ties eventualaj emoj al Volapuko.

La filozofio de la religio povas estis praktikata laŭ precipoj plektantaj plurajn aspektojn de la temo, ĉar interesita pri la religia fenomeno kaj klopodas ĝin analizi intelekte kaj sisteme, sed povas ankaŭ enfokusigi individuajn kaj specifajn kadrojn, kiel ekzemple tiujn de la filozofio de la juda religio aŭ kristana aŭ islama ktp. Tiu disciplino studas la fundamentojn scioteorian , moralajn kaj etikajn de unuopa religia kredo kaj rilate ĝin priskribas la tipon de ĝia aliro al la kredo kun pli/malpli da interveno de la racio. La granda diletanteco en tiu disciplino kuŝas ĝuste en la diktatora kredo/racio dum ĝi provas determini kaj klarigi la disigan linion (se ĝi ekzistas) de unu de la alia.

A2-1

[redakti] Utilo

Ĉiu fandado de religio kaj filozofio, la aliro estas malfacilas ĉar la klasikaj filozofoj komencas sen hipotezoj certaj el kiuj dedukti konkludojn kiuj devas baziĝi sur premisoj de pura racio, dum religiaj pensistoj startas el serio da religiaj principoj laŭnorme ricevitaj kiel veraj.

Pro tiuj diverĝoj en la celoj kaj vidpunktoj, iuj subtenas ke ne eblas esti vere filozofoj kaj samtempe veraj konfesantoj de religio. Laŭ tiu sentenco, ĉiuj streĉoj sintezi religion kaj filozofion estas destinitaj al fiasko.

[redakti]

1491

Okazas festo por profesoroj. Inter la ĉeestantoj estas filozofo kaj teologo. Kiam la teologo renkontas la filozofon, li diras: Mi ĉiam kredis, ke filozofo estas homo, kiu serĉas en malhela ĉambro nigran katon, kiu ne estas tie. La filozofo diras: Ho, mi komprenas. Mi ĉiam kredis, ke teologo estas homo, kiu serĉas en malhela ĉambro nigran katon, kiu ne estas tie... kaj trovas ĝin!

[redakti] Filozofo kaj Dio

Filozofo iam sonĝis havi renkontiĝon kun Dio. Dio montris al li du manojn kaj diris : "En unua mano troviĝas ĉiuj respondoj al ĉiuj viaj demandoj. En alia mano troviĝas multege pliaj demandoj." Kaj filozofo respondis, "Donu al mi la demandojn, mi ne volas havi la respondojn."

Guruo

[redakti] Scienca teorio de la filozofio de la religio

Kontentigante inviton el pluraj plankoj, laŭ kiu prefereblas eviti ĉirkaŭlimigi la esploran kadron pere de antaŭprepara difino (ĉiam problema kiel ĉiuj difinoj), eble oni povas opcii por mallongega prilumado pri la nocio de "filozofio de la religio" kiu klarigu almenaŭ iujn elstarajn aspektojn. Multaj fakuloj klopodis ĉirkaŭskribi, el negativa vidpunkto, la semantikan spektron de tiu koncepto, evidentigante ekzemple la diferencojn interkurantajn inter la filozofio de la religio specife dirita kaj la afinaj disciplinoj, kiel estas, unuflanke, la "sciencoj pri religio" (historio, antropologio, etnologio, psikologio, sociologio de la religioj kaj ktp) kaj aliflanke la teologio en ĉiuj ĝiaj branĉoj.(vidu Adriano Fabris, Introduzione alla filosofia della religione, Laterza, Roma-Bari 1996).

[redakti] Filozofio kaj naturismo

Filozofo Ĵŭan Ĝji oponis kontraŭ la feŭda etiketo, agis strange kaj senceremonie, prenis la spacon inter la ĉielo kaj tero kiel ĉambron, la domon kiel pantalonon kaj restis nuda. Kiam oni eniris lian kabineton, li demandis: "Kial vi eniris en mian pantalonon?"

[redakti] Filozofiaĉo

Kiel fermi la pordon filozofie? Legu sube:

Johano diras al Paŭlo "Bonvolu fermi la pordon."

I. La propozicia enhavo esprimu estontan agon X de A. En nia ekzemplo, la propozicia enhavo estas [A fermos la pordon].
II. La preparaj kondiĉoj estas: (i) A povu fari X, kaj P kredu, ke A povas fari X; (ii) ne estu evidente al P kaj A, ke A faros X iuokaze, sen la peto.
III. La kondiĉo pri sincereco estas: P vere volu, ke A faru X.

Imagu, ke Paŭlo pro ia korpodifekto eĉ ne povas stari surpiede. Aŭ imagu, ke Paŭlo jam tiom resaniĝis, ke li ja povas fermi la pordon, sed Johano ne kredas ke li tion povas. Aŭ imagu, ke Paŭlo jam komencis fermi la pordon. En ĉiu el la tri kazoj, ne sukcesos la parolago pro manko de ĝustaj preparaj kondiĉoj.

Se Johano diras al Paŭlo "Ĉu plaĉus al vi fermi la pordon?" tio ne povas esti PETO, ĉar la propozicia enhavo de la parolago ne esprimas estontan agon de Paŭlo: la kondiĉo pri propozicia enhavo mankas.

Fine, la PETO povas malsukcesi pro tio, ke Johano vere eĉ ne volas, ke Paŭlo fermu la pordon - la kondiĉo pri sincereco mankas. (Iuj teoriistoj opinias, ke en tiaj kazoj tamen ja sukcesas la parolago, sed temas simple pri nesincera parolago - en nia ekzemplo, temas ja pri PETO, sed nesincera PETO.)

Akvo

[redakti] Filozofio kaj tempo

Memfida diletanto direktis ironian demandon al filozofo

– Ĉu vi povas klarigi la diverson inter tempo kaj eterneco?

- Tempo estas – respondis trankvile la filozofo – parto de la mia okupiteco kiun mia respondo forigas, sed eterneco estas tio, kio nesufiĉos por vi kompreni…

[redakti] Filozofio kaj amo

La edzino de filozofia profesoro demandas sian edzon:

- Ĉu vi tre amas min?
- Pri kio vi pensas, kiam vi diras "tre". Ĉu pri la intenso, ofteco, kvalito, aŭ tempodaŭro? - redemandas la fakulo.

[redakti] Opinioj

Cogito

Moseo diris, ke ĉio estas de Dio.
Salomono diris, ke ĉio de racio.
Jesuo diris, ke ĉio de animo.
Markso diris, ke ĉio de ventro.
Freŭdo diris, ke ĉio de sekso.
Einstein diris, ke ĉio estas relativa
Kiom da hebreoj, tiom da opinioj.

[redakti] Filozofio kaj araneo

Filozofo de L. N. Newell

Mi prunteprenis libron el la librar’ publika,
Ĉar jukis mian menson demand’ metafizika.
Sur paĝo dudek-sepa mi trovis araneon;
Ĝi volis filozofi, sed trovis la pereon.
Anstataŭ kapti muŝojn, ĝi retis mond-enigmon,
Lasante sur la paĝo realan esto-stigmon.
Komence de la vorto “epistemologio”
Ĝi ŝpinis en direkto de la koncepto “scio”
Pri l’ fenomena kosmo kaj la etern-ideo:
La libron iu fermis, adiaŭ, araneo.

[redakti] Ĉu?

Argumentado2

Unua filozofo, renkontante kolegon en koridoro: Bonan tagon!

Dua filozofo, al si, kelkajn sekundojn poste: H'm, sed kion li celis diri per tio?

[redakti] Utilo

Nova juna doktoro pri filozofio ne trovas postenon kaj senespere petas laboron ĉe restoracio, kun la ideo labori almenaŭ kiel kasisto. Sed la unuan tagon la ĉefo ordonas lin, "Balau la plankon."

La junulo protestas indigne: "Sed mi estas doktoro pri filozofio!"

"Ehe, pardonu," diras la ĉefo, "tiuokaze atentu; mi instruos al vi, kiel fari ĝin..."

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Literaturo

  • Filozofia Vortaro. Kompilis Stan. Kamaryt. 1934, 171 p. "La aranĝo de la artikoloj: Post la titolo sekvas la terminoj en angla, ĉeĥoslovaka, franca kaj germana lingvoj. . . Poste sekvas difinoj de la termino. Se ili estas pluraj, ili sekvas laŭeble laŭ la ordo de ilia graveco, ne laŭ la historia evoluo "(El la Enkonduko.)

[redakti] Referencoj

  1. Tiu paradokso kutime klarigeblas nur de fakuloj.
  2. Patrujo de l’saĝulo estas la tutmondo.
  3. Pardonu!
  4. Tio montras tute nenion. Kaj eĉ ne estas certa.
  5. Ni kristanoj kredas ke Dio estas nekomprenebla.
  6. Bonega spritaĵo!
  7. Ĉu normale?
  8. Mi elektis la malĝustan semajnon por haltigi la enspiron de gluo.
  9. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko.
  10. Feliĉe en esperantujo ne ekzistas armeo – sed pacaj batalantoj.
  11. Kvankam la temo estas malnova, kiel la Unua libro
  12. Tute pravaj vortoj.
  13. Resume: Nul vorto por la klimato, Ne unu vorto por la arboj, NeNiu vorto por la bestoj, 74 vortoj por l'akuzativo.
  14. Tre tre bona, kaj sufiĉe kompleta, merkatika analizo.
  15. Tio estas interesa hipotezo.
Content Navigation