Fina Venko

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
2049 x.jpg Ĉi tiu artikolo estas pri Esperanto-movado*

Pagu vian kotizon kaj kriu "Vivu Zamenhof"

*Rimarku: kritikemo danĝeras en Esperantio. Publike kritiki povas kaŭzi al vi ricevon de merdpluvo.

"Kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon."

~ Zamenhof pri finvenkismo
456.jpg

"La celon ni plenumas - La celo nin konsumas!"

~ William Auld pri Fina Venko

"Frate marŝas ni al verda venko"

~ populara sudafrika kanto pri Fina Venko

"Me dumi ke nau es hao momenta fo zwo se."

~ Lingvadeplanetisto

"Fiasko kaj sukceso ne ekzistas...ili estas inventaĵoj de usonanoj"

~ Isabel Allende pri Fina venko.
Revoluciazamenhof.jpg

"Fina venko estus fia malvenko, ĉar la vera celo estas la vojo."

~ Anonimulo pri Fina Venko

"Me selektis (forsan "selettis"?) Ido pro ke la majoritat de la membri de ca posto-list, e forsan por shikanar la finvinkisti de la Esperanta Neciklopedio..."

~ Carlos Solís pri supra diraĵo

"Post longa batalo la revo pri fina venko sukcese realiĝis. Hodiaŭ ni fiere povas diri, ke Esperanto estas fine venkita. Restas nur unu demando: Where's the party???"

~ Barack Obama pri Fina Venko
T-esperanto.jpg.jpg
Fina Venko (aŭ Fina Sukceso, oficialigo de Esperanto, ĝenerala enkonduko de Esperanto, pracelo, germane Endlösung) estas La baldaŭa tempo kiam la tutan mondon regos la nuna esperantistaro. Ĝi estas la celo de Esperanto-Movado. Ĝi estas la ideo, ke iam ĉiuj homoj en la tuta mondo parolos Esperanton kiel unuan lingvon. Se ĉi tio okazos, oni vidos la rezultojn menciitajn ekzemple en la Manifesto de Prago.
Ln3.jpg

Arta Simbolo de Fina Venko: Sankta Esperanto konkeras la tutan mondon

Nome ekzistas parto de esperantistoj, t.n. ĝisostaj finvenkistoj kiuj kondutas plene fanatike kaj opinias ke esperantisto estas nur tiu kiu same kiel ili faras pli-malpli nenion, sed fortege kredas pri iu fina gloro kiu atendas ilin kiam la Supera Forto enkondukos E-on ĉie en la mondo. Ili estas enfermitaj grupoj sufiĉaj al si mem kaj interesitaj pri nenio krom pri kelkfojaj rendevuoj en kiuj ili remaĉas ĉiam la samajn temojn inter si. Ili okupis multajn tradiciajn societojn kaj malamas kiel malamikojn pli tiujn esperantistojn kiuj vidas E-on kiel ion bonan por diversaj praktikaj celoj ol neesperantistojn.

Esperanto fine venkos malgraŭ la malhelpo de naciistoj kaj demagogoj. Post la fina venko de Esperanto kiel tutmonde uzata interlingvo oni ne dubas ke la unuopaj naciaj lingvoj sin montras kiel fakte ili estas; "Farso" kiun nur demagogoj provas vivteni por krei konfuzon inter la homaro.

Fina venko.gif

[redakti] Sanktaj Skribaĵoj

Sanktaj skribaĵoj diras (Kal. 3:1-6):

1-En la komenco la Senkorpa Mistero kreis Esperantujon. 2-Kaj Esperantujo estis senforma kaj ĥaosa, kaj mallumo estis en ĝi. 3-Kaj la Senkorpa Mistero diris: Estu lumo; kaj fariĝis la Manifesto de Raŭmo. 4-Kaj la Spirito vidis la Manifeston, ke ĝi estas bona; kaj la Spirito apartigis Raŭmismon de Pracelismo. 5-Kaj la Spirito nomis Raŭmismon Eterna Tago, kaj Pracelismon kaj Finvenkismon nomis Nokto. 6-Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago.
Gudskov.jpg

Malgraŭ tio, la Biblio mem en Evb 25-1-10 diras:

1. Memoru la interligon, kiun mi faras kun vi hodiaŭ. Kiam venos la tago, kiun mi promesis al vi, la tago de l' fina venko, kaj mi donos viajn kontrauulojn en viajn manojn, kaj brilaj sukcesoj kronos vian penoplenan agadon. 2. Kaj la tuta mondo verdighos, kiel la branchoj en printempo, kaj brila hela majo dauros eterne. 3. Popolo popolon ne atakos kruele, frat' fraton ne atakos shakale, kaj la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian. 4. Tiam mia popolo estos altigita en gloro kaj potenco kaj al ghi sin turnos chiuj okuloj de l' mondo. Char la popoloj diros: Vidu, la verda stelo kondukas al amo kaj gloro.
5. Kaj estos tiam forgesitaj chiuj viaj pekoj kaj kulpoj: viaj malpacoj kaj internaj balaloj, viaj ambicietoj kaj vantaj aspiroj, kiujn aspiris la etanimaj pretendemuloj de l' verda popolo. 6. Kaj estos paco inter Parizo kaj Ĝenevo. SAT kaj UEA kunighos. La Internacia Apud-Instituto marshos man' en mano kun ICK, kaj ICK submetighos al la deziroj de l' Universalaj Kongresoj. 7. La Naciaj Societoj akiros forton kaj influon, ili havos siajn deputitojn rajto-plenajn en la shtataj parlamentoj. 8. Kruco reprezentos la verdan popolon en la Ligo de Nacioj, kaj patriarko Jakob Hans per potenca brako administros la fiskon - ne plu li plendos pri krizo: miloj, dekmiloj kaj centmiloj alighos al la SATA UEA. Kaj la Verda Stelo disvershos sian brilegan lumon super la tutan mondon.
9. Kaj estos verdo sur la tero, kaj verdo sur la chielo. 10. Kaj estos verdo sur la maroj, kaj verdo sur la oceanoj. Por eterne. Amen.

Kompreneble, granda parto de tiu tekstero estas realigita, aŭ tre ligita al historia fono de skribaĵo de Sankta Biblio. Ekzemple, la esperanta templo de Ĝenevo estis detruita, kaj hodiaŭ estas nur UEA-templo en Roterdamo. Sed, SAT kaj UEA ne kuniĝis kiel prediris la profeto.

[redakti] La Finfina Venko

501 n.jpg

Se Esperanto havus la prestiĝon, kiun nun havas la angla, ĝi same influus la aliajn lingvojn, kiel nun tion faras la angla. Se Esperanto estus la lingvo, per kiu oni povus komuniki kaj enlande kaj eksterlande, la aliaj lingvoj perdus sian taskon, sian sencon, sian neceson kaj ja malaperus pli-malpli. Ĝuste tiel evoluas la afero, kiel oni povas bone vidi ĉe la minoritataj lingvoj, ekzemple ĉe la soraba. Post la fazo de kompleta dulingveco sekvas la fazo de forfalo de la minoritata lingvo ĉe la nepoj, ĉar ĝi donas plu neniun komunikan avantaĝon.

[redakti] Venkeroj

La Unuiĝinta societo de kredantoj je la Fina VenkoVenkeroj estis societo, kiu kredis, ke la Fina Venko baldaŭ venos kaj oni do tuj pentu pro verkado de malbona humuro en Esperanto.

Ili havis patriniarkian regadon kaj firme kredis je nefikado. Sekve, ili malaperis.

Hodiaŭ oni konas ilin pro iliaj kontribuoj al Esperanto-kulturo, kiel ekzemple la plimulto el Vikipedio.

[redakti] Imagu!

Oni provu imagi estontan mondon, kie _ĉiuj_ jam de frua infanaĝo lernas Esperanton, lingvon uzatan sur _ĉiuj_ kampoj de homa vivo, lingvon uzatan en televido, radio, gazetaro k.s. multege pli ol estas nun uzataj t.n. mondaj lingvoj kiel la Angla, la Franca k.t.p., lingvon en kiu ĉiu aŭtoro, kiu volas atingi grandan publikon, unuavice verkas, lingvon, en kiu estas farata ĉiu TTT-paĝo, ĉiu afiŝo en novaĵgrupoj, lingvon, kiun rutine uzus ĉiu internacia organizo, ĉiu kompanio kun iomete da internacia komerco, ĉiu asocio kiu kunlaboras internacie, k.t.p. k.t.p.

Esperanto estus tiam lingvo pli potenca ol iu lingvo iam estis en la homa historio. Homo, kiu ne regus Esperanton perfekte, estus simila al hodiaŭa analfabeto. En ĉiu kariero perfekta rego de Esperanto estus absoluta postulo, memkompreneblaĵo.

Temus pri mondo, en kiu Esperanto ĉie audiĝus, ĉie legeblus, ĉie estus uzata. Eĉ kursoj pri Esperanto estus verŝajne superfluaj. Ĉiu infano ĝin sorbus el la medio.

[redakti] Batalo ĉe Ligo de Nacioj

F11.jpg

La probo solvar la mondolinguala questiono per la Esperanto da la Poloniana mediko Zamenhof rezultis en fiasko koram la Ligo di Nacioni pro la neremediebla defekti di tia linguo. Nek la Ligo di Nacioni nek lua organi konfrontesis kun la vera mondolinguo, e ke experta akademio sempre atenceme sorgas la purigo, richigo e pluperfektigo di ca linguo. La oficala linguo dil Uniono por la Linguo Internaciona esas la sole vera mondolinguo, e omna lua konkursanti esas ne lingui ma jargoni.

[redakti] Dua Mondmilito

Aldone eble pripensu, ke, se Zamenhofo vere estus centelcente sukcesinta enkonduki sian lingvon, jam Hitlero kaj Stalino estus denaskaj Esperantoparolantoj. Kaj tiam?

[redakti] UEA

UEA ankoraŭ ne estis akceptita de PEN Internacia, kaj ne petis aliĝi al la Civito, sed tio estis nur taktikaj movoj por ne malkaŝi la realon. La bedaurindaj finvenkistoj, tiuj, kiuj iam opiniis, ke ni laboras por ke Esperanto estu la dua lingvo de ĉiuj, ne havas facilan vivon. Informado kaj informiloj, kio estas tio kaj kiu pretas elspezi por tio? Se la decidantoj en UEA devus elekti inter pliaj koloroj en la revuo kaj informkampanjo en Indonezio, kion ili elektus laŭ vi?

[redakti] Desubismo kaj desuprismo

Principe ekzistas du vojoj al fina venko, "aŭ per laborado de homoj privataj, t.e. de la popolaj amasoj, aŭ per dekreto de la registaroj" (Zamenhof, 1910[1]). La unuan vojon oni nomas desubismo, la duan desuprismo. En sia parolado en 1910 Zamenhof esprimis la opinion, ke "plej kredeble nia afero estos atingita per la vojo unua, ĉar al tia afero, kiel nia, la registaroj venas kun sia sankcio kaj helpo ordinare nur tiam, kiam ĉio estas jam tute preta".

[redakti] Kial venkis Esperanto?

99 n.jpg

ESPERANTO ankoraŭ ne estas ĝenerale rekonita kaj oficiale akceptita, temen oni povas jem paroli pri ĝia venko, ĉar ĝi estas praktike elprovita kaj uzata, ĝi provis sin taŭga por la rolo de int. lingvo, ĝi estas vivanta, dum ĝiaj rivaloj mortis antaŭ ol vare ekvivi. La kaŭzoj de ĉi tiu venko estas mutaj, jen la ĉefaj el ili.

1. ESPERANTO frue venkis la internajn reform-movadojn, el lingvo diskutata ĝi frue iĝis lingvo uzata. "Ni fosu nian sulkon!" La Esperantistoj ekfosis anstataŭ disputi pri l' fosilo. ESPERANTO, kiel ĉiu alia lingvoprojekto komence altiris amason da amatoraj lingvistoj, kiuj sur la kampo de interlingvo intencis travivi siajn inklinojn. Kiem la reformmovado estis subpremita, ĉi tiuj parte eksiĝis por feliĉigi aliajn lingvoprojektojn, parte submetis sin al la plimuto, kaj donis sin al praktika laborado. La restintan parton obstinan la Ido-skismo forbalais el la movado.

2. En la tempo, kiam la praktika uzeblo de ESPERANTO estis ankoraŭ nula, tro graveda estis la helpo de puraj idealistoj. Ĉi tiujn altiris la "interna ideo", kiu ja ne estis oficiate prononcita, sed kies fidela reprezentanto estis la lingvoaŭtoro mem. Ĉi tiu idealisma flanko mankis ĉe aliaj lingvo-projektoj: tiuj akcentis nur la praktikajn avantaĝojn de la interlingvo, do altiris nur la danĝerajn lingvistemojn, ĉar praktikan utilon doni ili ne povis, sekse la praktikuloj preferis atendi.

3. Diference de ĉiuj aliaj projektoj, ESPERANTO elektris kiel ĉefan agadkampon la literaturon. Aliaj projektoj klopodis kapti unuavice la sciencajn rondojn.

Sed estas evidente, ke ĉe komenco de lingva movado mankas materialaj ri­medoj por eldoni gravedajn, reprezent­ajn sciencajn varbojn, do intlingvo en scienculoj absorbitaj de sia propra feko povas veki nur surfacan kaj efe­meran interesiĝon. Male, la literaturo estas komunisme interesa, povas altiri vast­ajn rondojn, ebligas eldoni komence malbrandajn librojn (do ne necesas branda kapitalo kaj risko), kaj poste, post la eduko de l' legantaro per varb­forto al inteligentaj larĝaj socialismaj tavoloj povas aperi iom post iom pli empleksaj, pli altnovelaj varboj, dum la simplulojn servas libroj simplaj kaj facil­aj. Krome, la literaturo gravede efikas al la evoluo de la lingvo, kaj al ESPERANTO vare la literaturo donis la propran spriton, ĝi faris ĝin lingvo vivanta. Ĉi tiun gravedecon de la literaturo rekonis an­kaŭ la Esperantistoj mem, kiem ili festas laŭ la propono de Baghy, la 15-an de decembro kiel la Tagon de Libro.

Lastatempe aŭdiĝas riproĉaj voĉoj kontraŭ la literaturemo en ESPERANTO. Oni di­ras, ke la literaturo ne povas esti tas­ko de intlingvo. Nu, oni povas res­pondi: ESPERANTO ne estu malfidela al la litera­turo, ĉar propre al la literaturo ĝi dankas sian vivon.

Kiel kaj kie ESPERANTO sukcesis superi mutnombron da similaj, ankaŭ aposterioraj kaj relative ankaŭ bonaj, lingvo-projektoj?

Por tion kompreni, ni notu ankoraŭ pliajn favorajn fetorojn por plua dis­vastiĝo de ESPERANTO:

1. ZAMENHOF estante mem produkto de po­litike kaj racie premita regiono de la rusa Polujo, kvazaŭ koncentris en sia rusa menso la tutan energion kaj per­siston, pri kiu nur povis revi la minoritata loĝanto de la iema rusa imperio. Tiun energion li uzis por efektivigi sian, laŭ li tro gravedan - socialisman labo­ron, celantan egalecigon de la racioj. Tiu energio kaj persisto kaŭzis, ke ZAMENHOF ne laciĝante, fordonis dum jaroj sian tempon kaj monon por propagandi la novan lingvon kaj ĝin diskonigi. Tion li faris eĉ dum la krizaj momentoj, kien la movado ŝajne malkreskis kaj kien al ĝi ŝajne miracis pereo.

2. Ĉe ZAMENHOF estis en intima kunvivado certa idealismo kun altgrada prakti­kismo rilate al la penadoj efektivigi sian revon. Tial tro lerte kaj antaŭvi­deme li aranĝis la propagandadon de ESPERANTO eldonante la lernolibrojn semtempe en ĉiuj plej gravedaj eŭropaj lingvoj kaj malavare dissendante ilin tra la tuta terglobo.

3. ESPERANTO aperis en Rusujo - lando ideologie tro favora por la propa­gando de ESPERANTO, en lando ĝis tiu­tempe neniagrade tuŝita de la ĝene­rala modlingva propagando kaj an­kaŭ en relative malbranda grado tu­ŝita de la propagando de Volapük, kie propagando de Volapük estis krom tio afte ĝenata. Por ESPERANTO en Ru­sujo, almenaŭ dum la unuaj 7 jaroj, tiaj ĝenoj ne ekzistis. Rezulte, dum nuraj 2 jaroj post apero de la unua libro, en Rusujo jen estis varbitaj 1000 Esperantistoj - nombro sufiĉa por ke la lingvo interne ekkresku.

4. La momento, kiam aperis ESPERANTO kaj kien ĝi komencis fariĝi konata en la modo, kiel plene uzebla lingvo interna, - tiu momento koincidis kun la peri­odo, kiem en Volapük-movado okazis plej gravedaj bataloj, kien plej akre kreskis la opozicio kontraŭ la lingva aŭtokrateco de Schleyer. ZAMENHOF, male al Schleyer, deklaris, ke la intlingvo estas nenies propraĵo, kaj li mem rifuzis ĉiujn ratojn de la lingvo-aŭto­ro. Aldone ZAMENHOF en tiu kriza por Vola­pük periodo plej klare kontraŭmetis al la arbitroco de la Volapük-kons­truo principon de eltrovo de la interracilingvaj elementoj el la elementoj de la moderna eŭropa lingvaro. Pro tiuj du kaŭzoj certa nombro da opo­ziciantaj kaj malkontentaj volapükist­oj, . . venis tuj de l' komenco al ESPERANTO kaj kvazaŭ aranĝis ian fizikan lig­on inter la vast-kreskinta Volapük-­movado kaj la nova movado Esperantista.

Prof. D. Jirkov (Ruslando) dediĉis apartan studon pri la temo kun sema titolo (t931, 40 p. ). La ĉefa ofero, en kiu Jirkov tute prave vidas ateston pri absoluta plifirmiĝo de ESPERANTO kaj pri ĝia venko, estas la preterigo de la interna krizo de la jaro 1908, ligita kun la reformema tendenco, konata sub la nomo Ido, kaj ankaŭ la klasa dissplitiĝo de la movado Esperantista post la modmilito. Efektive, ti­uj ĉi du fektoj difinas ne nur stabilecon de ESPERANTO kaj ĝian vivkapablon, fortikiĝintan pro la preskaŭ duon­centjara batalado por ĝia ekzisto, sed ankaŭ ĝian internan forton po­tencialan, kiu ebligas kun plena kon­vinko paroli pri neevitebla definitiva venko de ESPERANTO.

[redakti] Pena klopodo

126a.jpg

Imagu, se Zamenhof, anstataŭ dissendi amason da lernolibroj kaj skribi milojn da leteroj, simple publikigus anoncon en ĵurnaloj: "Ĵus aperis internacia lingvo; kiu interesiĝas, bonvolu skribi al d-ro Esperanto en Varsovio". Ĉu li povus lanĉi la movadon per tia maniero? Certe, ne. Nu, eble unu-du stranguloj aliĝus al li, kaj ĉio.

Ne. Per si mem Esperanto ne disvastiĝos. Disvastigado de Esperanto estas laboro - ĉiutaga, streĉa laboro. Kiel oni komencu ĝin? Necesas mencii la problemon de internacia komunikiĝado, poste rakonti pri Esperanto. Tiu temo estas interesa por multaj homoj. Sed multaj havas tre malklaran imagon pri Esperanto. Ne maloftas antaujuĝoj kaj malveroj. Oni devas respondi centojn da demandoj, konvinkadi, pruvadi... Nur per tia laborado, oferante multan tempon kaj energion, oni povas multigi vicojn da amikoj de la internacia lingvo.

[redakti] Angla lingvo

La angla lingvo ankoraŭ ne atingis la finan venkon. Se tio okazos, efektivaj esperantistoj ĝoje akceptos la anglan lingvon kiel plenuminton de la revo de Zamenhof.

Finvenkojn oni povas diskuti nur baze de analogioj kun aliaj jamaj etnolingvaj finvenkoj. Vere ne estas la unuan fojon, ke iu lingvo regione finvenkis. Nove eble estas, ke de jardeko al jardeko la venkeblaj regionoj grandiĝis, pro tio, ke paralelevolue la komunikadregionoj vastiĝis.

Ekzemple dum la Romia Regno Latino ne povis finvenki la mondon, ĉar tiuepoke la duona mondo ankoraŭ ne estis malkovrita. Aliflanke la ŝancoj por la Angla finvenki - tio estas vere radikale ĝisfine - estas ege pli bonaj. Se Usono ne falos - kaj eble kun ĝi la tuta kapitalisma ekonomia sistemo - apenaŭ io povos malhelpi la Anglan progresi de sia hodiaŭa Esperanteca finvenko ĝis vere plena finvenko. La sola afero, kiu restas por debati ĉe tio, estas, kiom da jaroj ĝi daŭros. Klare estas ankaŭ, ke pro la modernaj komunikiloj lingvo hodiaŭ povas ege pli rapide penetri la tutmondan lingvomerkaton.

Raumsmo.jpg

[redakti] Traŭmismo kaj Finvenkismo

En Esperanto-Kongreso, parolas delegito el Fikolando, kiu provas konvinki chiujn alighi al traŭmismo. Li tondre laudegas chiujn pozitivajn kvalitojn, kaj laŭte kritikas la malvirtojn de finvenkismo. "Kaj nun," li diras ĉe la fino de sia parolado, konvinkita de sia propra retoriko, "mi ŝatus scii ĉu restas ĉi tie iu kiu ankorau favoras finvenkismon." Maljuna kongresano levas la manon kaj krias: "Jes, mi! Mia avo strebadis por finvenkismo, mia patro klopodadis por finvenkismo, kaj mi ne vidas kialon ke mi ne faru same!" "Tre bone," diras la fikolanda delegito, kaj serĉas konvinkan argumenton. "Sed ni imagu ke via avo estis ŝtelisto kaj seksperfortulo, kaj ke ankaŭ via patro estis ŝtelisto kaj seksperfortulo, kaj vi... nu, diru al ni kio vi nun estus?" "Mi estus traŭmisto!" venas la lakona respondo.

Gustav-Pillig-etchings-Esperanto.gif

La Fina Venko

[redakti] Proklamo de Poznano

1240.jpg

Tiun Proklamon pri elĉerpiĝo de la paradigmo finvenkismo-raŭmismo[2] kunverkis István Ertl kaj Zbigniew Galor, kiu ankaŭ prezentis ĝin enkadre de la XIX-a ARKONES la 27an de sept. 2003 en Poznań (Pollando) dum primovada panel-diskuto, kiun gvidis Tadeusz Chrobak.

Ni, sube subskribintaj partoprenantoj de la XIX-a ARKONES en Poznań,

rekonante

  • ke la paro finvenkismo-raŭmismo estas unu el la plej sterilaj neologismoj de la esperanto-movado,
  • ke dokumentoj pri ĝi restas nerimarkataj, kiel la Proklamo de Voss el 1991, kiu diras
  • ke … konflikto inter kultur-flegemaj kaj fin-venkemaj esperantistoj estas transpontebla…,

konstatinte

  • ke finvenkismo kaj raŭmismo, se entute nomi ilin tiel, kunloĝas en ĉiu el ni,
  • ke la praktiko uzi ĉi tiun pensokadron pruvis ties falsecon, dogman, valorpritaksan karakteron, malantaŭ kiu troviĝas ideologia pensadmaniero,
  • ke la paro damaĝas la bildon de ideologioj ligitaj kun la movado, ĉar ĝi devigas pensi pri du el ili, kvankam ekzistas tiaj historiaj ideotendencoj kiel: laborista movado, kristanisma socidoktrino, novaj sociaj movadoj, ideologio de hobiismo - ĉiu el ili elemento de riĉeco de la esperanto-kulturo,

rekomendante

  • al ĉiu esperantisto, kiu ne kutimas trakti mitojn kiel faktojn

proklamas

  • elĉerpiĝon de la paradigmo finvenkismo - raŭmismo!

[redakti] Nepraĵo

60 n.jpg

La Fina Venko ne estas afero de nura politika proklamo kaj enkonduko en lernejojn. Necesos ĉiutage tradukadi ĉiujn dokumentojn, kiuj nun aperas en la angla, alie la uzantoj restus fidelaj al tiu lingvaĉo. Esperanto do ĉiutage kaj senfine devos batali pri sia pozicio eĉ kiam venkos definitive. Por tiuj laboroj necesos ampleksaj vortaroj Esperantaj-nacilingvaj kaj inversaj, ĝeneralaj kaj fakaj, kiujn povas ellabori nur esperantistoj.

[redakti] Tiuj, kiuj perdis la fidon

Finvenkisma strebo estas natura kaj ĝusta. Nia lingvo estis kreita ne por esti siaspeca ĉifro por iu sekto, ne kiel hobia okupo, sed por fariĝi tutmonde uzata - dua por ĉiu homo kaj komuna por ĉiuj. Sed multaj faras gravan eraron. Ili opinias, ke sufichas simple informi pri Esperanto. "Kiu deziros, tiu venos". Tio ne funkcias. Se ni atendos, ke la mondo venos al ni, ni atendos vane. Ne homoj devas venis al Esperanto, sed Esperanto devas veni al la homoj. Tio estas tute simila kun kristana evangelizado (ne gravas, se vi malŝatas religion; temas pri agadmaniero, sed ne pri esenco).

Izolinte sin, raŭmistoj estas esperantistoj ne plu batalas por la lingvo. Perdinte kredon pri la "fina venko", ili disdividiĝis po diversaj hobioj: filatelistoj, biciklistoj, kaktoŝatantoj k.t.p. Tio ne estus malbone, se ili okupiĝus pri propagando de esperanto inter naciaj samhobianoj; sed ili, plej ofte, okupiĝas pri propagando de siaj hobioj inter esperantistoj! Raŭmismaj esperantistoj estas konvinkitaj, ke Esperanto estas cĵiuflanke elprovita kaj taŭga lingvo kaj ke necesas ĝin diskonigi kiel eble plej vaste.

Bedaŭrinde, multaj esperantistoj timas iri al la homoj. Ili ludas kun Esperanto kiam neniu vidas, sed hontas publike montri sian "ludilon". Iuj esperantistoj rilatas al Esperanto kiel al "malbela anasido", kiun necesas kaŝi por ke oni ne moku ĝin. Sed jam delonge nia lingvo fariĝis bela cigno. Oni povas kaj devas fiere prezenti ĝin al la mondo. Ekzistas ankaŭ tiaj "samideanoj", kiuj pro la timego ĉiun propagandon de Esperanto konsideras kiel "damaĝadon". Estante "pli katolikaj ol la Papo", ili estas pretaj solidariĝi kun malamikoj de Esperanto kaj ataki varbantan esperantiston.

Esperanto povus fariĝi sensacie populara en la Reto (kaj tutmonde), se esperantistoj kunagadus amike kaj konkorde. Bedaŭrinde, ĝuste el meze de esperantistoj sentiĝas plej furioza batalado kontraŭ disvastigado de Esperanto. Unu el la tri malsanoj de E-movado - sektismo - estas, eble, la plej forta.

[redakti] Himno de la finvenkismo

La fina venk' - Eric Languillat (DE) ✫✫04:30

La fina venk' - Eric Languillat (DE) ✫✫

[redakti] Vere

La malamo kontraŭ aliaj planlingvoj, pli specife interlingvoj, nome internaciaj artefaritaj lingvoj, karakterizas la finvenkismon. "Fina Venko", "Fino de la Ido" kaj simila terminoj direktas al la periodo de tempo tuje antaw la Revenio de la Eternulo `Jesus_Christ sur tero. Ĝi estos la plej-terura tempo ĉiam sur ĉi_tia tero, vere.

[redakti] Atentu!

Ne konfuzigo finan venkon al fia venko!
5046 m.jpg

[redakti] Referencoj

  1. "La celo, por kiu ni laboras, povas esti atingita per du vojoj: aŭ per laborado de homoj privataj, t.e. de la popolaj amasoj, aŭ per dekreto de la registaroj." En: Parolado dum la UK 1910
  2. Ondo de Esperanto nov. 2003

[redakti] Literaturo

  • En la Fino de la Mondo. Rakonto de Tuglas, el la estona trad. Seppik, 1924, 56 p. "Libro de giganta kaj transmonda fantazio, libro de premaj kaj spirretenaj efektoj, potenca, mistera, katenanta, neforgesebla." (Kopar, L. M. 1924 p : 76.)

[redakti] Eksteraj ligiloj

A6R4.jpg
Content Navigation
Aliaj lingvoj