Fina Venko

El Neciklopedio

(Alidirektita el Fina venko)
Iri al: navigado, serĉi
dosiero:Steloverdasvstklnsgp.gif Atentu: ĉi tiu artikolo estas pri Esperanto-movado. Pagu vian kotizon kaj kriu "Vivu Zamenhof".

"Fiasko kaj sukceso ne ekzistas...ili estas inventaĵoj de usonanoj"

~ Isabel Allende pri Fina venko.

"Fina Venko estas tio, kio ne okazos"

~ Usonano pri Fina Venko

"Mi ne komprenas"

~ Blondulino pri Fina Venko
Fina Venko estas La baldaŭa tempo kiam la tutan mondon regos la nuna esperantistaro. Ĝi estas la celo de Esperanto-Movado. Ĝi estas la ideo, ke iam ĉiuj homoj en la tuta mondo parolos Esperanton kiel unuan lingvon. Se ĉi tio okazos, oni vidos la rezultojn menciitajn ekzemple en la Manifesto de Prago.
Arta Simbolo de Fina Venko: Sankta Esperanto konkeras la tutan mondon

La Fina Venko ne estas afero de nura politika proklamo kaj enkonduko en lernejojn. Necesos ĉiutage tradukadi ĉiujn dokumentojn, kiuj nun aperas en la angla, alie la uzantoj restus fidelaj al tiu lingvaĉo. Esperanto do ĉiutage kaj senfine devos batali pri sia pozicio eĉ kiam venkos definitive. Por tiuj laboroj necesos ampleksaj vortaroj Esperantaj-nacilingvaj kaj inversaj, ĝeneralaj kaj fakaj, kiujn povas ellabori nur esperantistoj.

[redakti] Sanktaj Skribaĵoj

Sanktaj skribaĵoj diras:

"En la komenco la Senkorpa Mistero kreis Esperantujon. Kaj Esperantujo estis senforma kaj ĥaosa, kaj mallumo estis en ĝi. Kaj la Senkorpa Mistero diris: Estu lumo; kaj fariĝis la Manifesto de Raŭmo. Kaj la Spirito vidis la Manifeston, ke ĝi estas bona; kaj la Spirito apartigis Raŭmismon de Pracelismo. Kaj la Spirito nomis Raŭmismon Eterna Tago, kaj Pracelismon kaj Finvenkismon nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago."

[redakti] Raŭmismo kaj Finvenkismo

En Esperanto-Kongreso, parolas delegito el Viclando, kiu provas konvinki chiujn alighi al [raŭmismo]]. Li tondre laudegas chiujn pozitivajn kvalitojn, kaj laŭte kritikas la malvirtojn de finvenkismo. "Kaj nun," li diras che la fino de sia parolado, konvinkita de sia propra retoriko, "mi shatus scii chu restas chi tie iu kiu ankorau favoras finvenkismon." Maljuna kongresano levas la manon kaj krias: "Jes, mi! Mia avo strebadis por finvenkismo, mia patro klopodadis por finvenkismo, kaj mi ne vidas kialon ke mi ne faru same!" "Tre bone," diras la viclanda delegito, kaj serchas konvinkan argumenton. "Sed ni imagu ke via avo estis ŝtelisto kaj sekperfortulo, kaj ke ankaŭ via patro estis shtelisto kaj sekperfortulo, kaj vi... nu, diru al ni kio vi nun estus?" "Mi estus raŭmisto!" venas la seka respondo.

[redakti] Atentu!

Ne konfuzigo finan venkon al fia venko!