Fingrungo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi


Averto! Ĉi tiu artikolo prias la homan korpon, kaj eĉ havas bildon.


"Aĝo maljuna ne estas oportuna"

~ Zamenhof pri alia afero
ESPERANTO-DANSE+MACABRE+1974+front

"Tiom longe, kiom la ungolako ne sekiĝis, ino fakte estas sendefenda"

~ Burt Reynolds pri ungoj

" Mi estas trankvila nun"

~ Cindy McKee post purigi siajn ungojn

"Estas kompreneble, se iu verkas ĝermeton tute magran sed ĝustan. Tamen mi ne komprenas kial oni verkas strangajn artikolojn!"

~ kritikanto pri ĉi tiu artikolo

"For de mi estu ellaborado de reguloj por ĉiuj"

~ Milokula Kato


Fingrungoj estas la malmolaj aĵoj sur la finoj de la fingroj. Laŭ la Kamasutro, ili estas ofte uzataj en amoro, precipe de lesbaninoj. Multaj kulturoj devigas, ke la inaj fingrungoj ne estu montrataj publike, sed restu ĉiam kovritaj per gantoj.

[redakti] Por sindefendo

9296

Alia grava uzo de fingrungoj estas por sindefendo. Ekzemple, oni povas elgrati la okulojn de la aĉaj neciklopediaj redaktoroj, kiuj faras stultaĵojn per ŝablonoj.

[redakti] Nokto de longaj fingrungoj

La nokto de longaj fingrungoj estis historia bataleto inter Hitlero kaj lia koramiko, Ernst Roehm, pri kiaj koloroj aspektus plej bele en naziaj uniformoj.

[redakti] Lingva noto

Fingrungoj estas aĉa anglismo. Vere, en la stulta angla lingvo, la vorto "nail" signifas "ungro" kaj "najlo", sekve, ili devas diri "fingernail" por ke oni pensu pri najloj!

[redakti] Ho, ve!

"Mia filo mordadis siajn ungojn," diras ulo, "sed mi sukcesis ĉesigi tion. Ĉu vi scias kiel?"

"Ne," resondas amiko, "sed mi antaŭtimas."

"Mi simple forhakis liajn fingrojn!"

[redakti] Kuriozaĵo

La ungoj kreskas po unu centimetro je ĉiuj 28 tagoj.


Gantoj

Fingrungoj (dece kovritaj per gantoj)

Content Navigation
Aliaj lingvoj