Finnlando
El Neciklopedio
"Ĉu vi intenciis: Fernando"
~ Vikicitaro pri Finnlando
"Pri 'finnlando', mi malkonsentas ke ĝi estas apenaŭ elparolebla."
~ Fra Simo pri Finnlando
""Finnlando" estas vere apenaŭ elparolebla, ĉar ĉi-kaze la duoabla konsonanto ne
estas inter du vokaloj"
~ Marcos Cramer pri Finnlando
"Nuntempe la sistemo "finno" - "finnlando" estas uzata multe pli ol la sistemo "
finlando" - "finlandano""
~ Anna Lowenstein pri Finnlando
"Oni asertis chi tie, ke en Finnlando oni uzas vorton similan al "abiturxxxx" por
priskribi la diplomon fine de mezlernejo"
~ Harri Laine pri finnlanda lernnejjssisttemmmo
"Ni Finlandani sempre mortabas vice la Suedi"
~ idista finno pri svedoj
Enhavo |
[redakti] Politiko
La Ĉaro regas Finnlandon kiel konstitucia monarko pere de sia guberniestro kaj la senato nomumita de li. Laŭ la konstitucia saĝeco la parlamento kunvenas regule ekde 1863. En 1905 la parlamento, kiu reprezentis nur malgrandan parton de popolo estis anstataŭigita per parlamento.
[redakti] Ekonomio
En Suomujo kelkaj procentoj el la loghantaro estas konstante senlaboraj. Ofte temas pri 50-jaruloj, kiuj diligente laboris dum 30 jaroj sed kies scioj vaniĝis. Oni timas, ke estontece pli granda parto de la socio farighas senlabora.
Vivteni la senlaborulojn kostas multe da mono al la municipoj kaj al la ŝtato, kaj samtempe estas pli kaj pli malfacile imposti la modernan ekonomion. Tial la suoma dekstrismanaro sed ankau chefideologo de la verdisma partio proponas reestigadon de la ekonomiaj klasoj aŭ per malriĉigo de multaj suomoj au per importado de fremdlandaj malriĉuloj.
[redakti] Finnio
Kiom oni konas la suoman pensmanieron, kredeble la prefero pri Finnlando temas pri ronda argumento:
- Ĉar la loĝantoj de la lando preferas la formon "Finnlando", la cetera mondo uzu ĝin.
- Suomoj preskaŭ ĉiam volas obei internaciajn normojn kaj kvazaŭnormojn, do suomaj esperantistoj preferas la formon, kiun la cetera mondo uzas.
Oni ne uzas la formon "Finnio" ĝuste tial, kial oni enkondukis la neelparoleblan -nnl- konsonantgrupon: suomoj unue volis, ke la nomo de la lando aspektu kiel la germanlingva "Finnland", kaj nur poste provis pravigi la formon per la gramatiko de esperanto. Ĉar nur en latino la formo de la nomo estas "Fennia", ĉiu volis pluteni la "landon" en la nomo.
Multaj lingvoj nomas landojn laŭ gentoj aŭ subregionoj. Tio ne kondukas al naciismo, ĉar la principon oni uzis je jarcentoj antaŭ la naskiĝo de naciismo. Ekzemple Germanujon ni suomlingvuloj nomas "Saksa" laŭ la nerda regiono, dum la franclingvuloj nomas ĝin "Alemand" laŭ iu nuda gento. Svedujo ricevas sian nomon de "Svealand", kiu estas centra provinco de la lando. Suomujo ricevas siajn nomojn (Suomi kaj Finland) de nudakcidenta gento kaj regiono, kiun ni aktuale nomas Varsinais-Suomi-Egentliga-Finland (Efektiva Suomujo).
[redakti] Ĉu
Vi sendube komprenas, kial "OH" signifas Suomujon en aviad- kaj raditrafiko kaj "AY" signifas la suoman aviadkompanion Finnair, chu?

