Firmao
El Neciklopedio
"Kun konfido neniam rapidu"
~ Zamenhof pri firmao
" Firmo (ne firmAo kiel erare uzas multaj)"
~ Milokula Kato pri la titolo de ĉi tiu artikolo
"Firmão: m. Ordem, emanada de um soberano ou autoridade muçulmana e por ella assinada"
~ olda portugalo pri Firmão
"Ne tre komfortas uzi ilin vintre..."
~ ruso pri firmaojn
"Konata psikologia fakto estas, ke oni estas dum certa tempo blinda por propraj eraroj"
~ Hans-Georg Kaiser pri firmao
"Schön geschrieben"
~ germano pri ĉi tiu artikolo
Enhavo |
[redakti] Teda lingva diskuto
Efektive multaj esperantistoj uzas "firmao". Sed ĝi ne estas oficiala kaj - kio estas eĉ pli "malbona" ol nura ne-oficialeco - formo nova sen ia tolerdeklaro fare de la Akademio.
Se la Akademio esprimus almenau ian toleron de "firmao", oni senskrupule uzus ĝin, same kiel oni iafoje uzas "konversi" (t. e. de la Akademio oficiale tolerata formo nova al la oficiala "konversacii"). Dume oni uzu "firmo".
[redakti] Fotografio
- Tre interesa afero, kial homoj sur fotoj de via firmao ridas tiel senĝene?
- Vi ne mirus, se konus, kiel aspektas nia fotografisto.
[redakti] Familio
- -- Sinjoro Ĉefo! Mia edzino hejme ne plu lasas jam trankvilon al mi, ŝi daŭre instigas min peti salajroaltigon.
- -- Bone, mi demandos hejme mian edzinon, ĉu mi povus doni.
[redakti] Vespere
En intervjuo por laborloko:
- -- Mi bedaŭras, sed ni dungas nur edzigintajn virojn.
- -- Sed, kial?
- -- Tial, ĉar vespere ili neniam rapidas hejmen.
[redakti] Ĉu?
Al la direktoro eniras asistanto por peti salajroaltigon. Al la peto li aldonas:
- -- Estimata Sinjoro, mi alvokas vian atenton pri tio, ke jam eĉ tri grandegaj firmaoj interesiĝas pri mi.
- -- Ne diru, kaj kiuj firmaoj?
- -- La Gaskompanio, la Akvokompanio kaj la Elektrokompanio.
[redakti] Demando
La instruistino demandas pri la profesioj de la gepatroj. "Katrinjo, kion faras via panjo?"
"Ŝi laboras sur laboro."
"Kion ŝi faras?"
"Nu, laboron!"
"Ĉu ŝi vendas aŭ konstruas ion?"
"Ne, ŝi telefonas kaj trinkas multe da kafo."
[redakti] Inteligenta funkciulo
Sinjoro Ruz komence de decembro estas vokata al la ĉefo. Tiu diras al li: „Mi tre kore dankas al vi pro via kunlaboro en la lasta jaro. Vi estis diligenta, fidinda, honesta...“
Sinjoro Ruz interrompas lin:“Ĉu mi ĝuste supozas, ke ĉijare ne estos kristnaska mono?“
„... kaj inteligenta!“
[redakti] Anonco
"La firmao serĉas novan libroteniston. Ankaŭ malnovan."
[redakti] Libroj
Laŭ deklaro de la estraro la kristnaska mono en tiu ĉi jaro ne estos kontante transdonata, sed en formo de libroj. Por la diversaj profesiaj grupoj sekvaj libroj estu disdonataj:
Direktoroj: „Fripono en frako“
Sekcia estro: „Se la konscio silentas“
La librotenisto: „La milionŝtelisto“
Jura sekcio: „La parolanto de falsaj ĵuroj“
Sekretariinoj: „Nuda inter lupoj“
Entreprenkonsilio: „Ĉar ili ne scias, kion ili faras“
Fakoficisto: „La ĉasato“
Telefonistinoj: „Inter du frontoj“
Heroldoj: „Tiom malproksimen, kiom portas la piedoj“
Entreprenaj protektistoj: „La spiono, kiu venis el la frido“
Ceteraj dungitoj: „Trompite ĝis la Lasta Juĝo“
Ankaŭ iamaj entreprenaj okupitoj, kiuj estas jam pensiuloj estu konsiderataj kaj ricevu tial la libron: „Hundoj, ĉu vi volas vivi eterne?“ Subskribite de la estraro.
[redakti] Freneza ĉefo
Edzo: “Ĉu vi scias, kion mia firmaestro diris al mi hodiaŭ?”
Edzino: “Nu?”
Edzo: “Li diris, ke mi dum la lastaj ses monatoj, dum kiuj mi deĵoris
en la firmao, frenezigis lin.”
Edzino: “Kia sensencaĵo! Li jam estis freneza dungante vin!”
[redakti] Alie
La ĉefo malfermas iun ĉambron de la oficejo:
- -- Sinjoro Kovach! Ĉu denove tiugrade vi estas postrestinta kun via laboro?
- -- Kial mi estus?
- -- Mi sendis la vi retmesaĝon antaŭ 3 semajnoj, ke vi estas maldungita.
[redakti] Kiom da?
- -- Kiomope vi laboras en tiu oficejo?
- -- Kune kun la ĉefo 11 personoj.
- -- Do, se la ĉefo ne ĉeestas, tiel dekope, ĉu?
- -- Ne, ĉar se la ĉefo ne ĉeestas, tiam laboras neniu.
[redakti] Novaj kaj malnovaj metodoj
Grandaĝa paŝtisto paŝtas sian gregon sur la herbejo, kiam aperas brilanta aŭto el la polvonubo sur la proksima landvojo. La aŭtomobilo abrupte haltas apud la paŝtisto, kaj super la sublasita glaco elparolas al li iu ulo kun kravato:
La ŝafisto perokule mezuras la longon de la ulo kaj kapjesas:
- -- Nu, bone!
La junulo elaŭtiĝas, li malkovras sian tekokomputilon, pere de interreto li ligiĝas al iu el la satelitaj GPS-navigaj sistemoj, li enskanas la areon, malfermas iun tabulon, li sendas retmesaĝon, baldaŭ li ricevas respondon kaj turnas sin al la maljunulo:
- -- Tute precize vi havas 2714 ŝafojn.
- -- Vere -- respondas la paŝtisto --, elektu unu el la bestoj!
La fremdulo elektas unu beston kaj enaŭtigas ĝin. La paŝtisto diras al li.
- -- Se mi diros al vi akurate, kio estas via profesio, ĉu vi redonos al mi la beston?
- -- Jes ja, kial ne?
- -- Vi estas konsilisto pri entrepreno.
- -- Mi estas vere tio! Kiel vi sukcesis diveni tion?
- -- Ne estis malfacile, vidu: Vi simple aperis ĉi tie, kvankam neniu
venigis vin. Vi volis premion por iu respondo, kiun mi sciis dekomence, al iu demando kiun demandis neniu. Krome vi nenion scias pri mia laboro... Nu,
ĉu vi bonvolas redoni al mi tiun povran hundon?