Fiziko

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Sveda eks-gravulo sufiĉe freneza pri kvantum-fiziko""

~ Nerdo pri fizikisto
Fiziko

"Guto malgranda, sed ŝtonon ĝi boras"

~ Zamenhof pri fizikaj efikoj

"Se oni propponu al okcidentaj fizikistoj havi la nomon "sciencisto pri la leĝo de aĵoj" ili detruus nin per nove kraota atom-bombo."

~ Renato Corsetti fuŝe esperante pri fizikistoj

"Ne diru ion pri aervibradoj en mia kapo"

~ Cindy McKee pri akustiko

"La universo estas ne nur pli artifika ol ni supozas, sed pli artifika ol ni kapablas supozi"

~ fikema fizikisto pri universo

"La alvoko de la baleno jorobada produktas pli altan sonon kiu la de la Concorde kaj ĝi eblas aŭskultita al 926 Km. De distanco"

~ aŭtomata tradukilo pri akustiko

"Mi eraris!"

~ Mi


Fiziko estas vorto, kiu uzas la neologisma sufikso -ik (=scienco), sekve Fiziko estas Fizscienco, aŭ scienco pri "Fizo".

Fizo, nacilingve Fiziş, estas vilaĝo en Rumanio, oriente de Oradea. Do, sciencistoj, kiuj studas tiujn vilaĝon estas "fizikistoj".
IHY logo esperanto

[redakti] Matematiko kaj Kvantuma Fiziko

7033 n

Estas multo en moderna fiziko kiu konfuzas la ĉiutagan intuicion de homoj. Tamen, en kvantuma fiziko, 1 + 1 = 2.

Kvantmekaniko eligas tre precizajn aŭgurojn pri realaj fenomenoj. Ĝi fuŝas sian matematikon. Inter ĝiaj kalkuloj aperas integraloj, kies valoro estas infinita. La fizikistoj ignoras tiun valoron kaj simple asertas finitan valoron por la integralo. La rezultoj estas mirakle bonaj, sed la uzata matematiko ("renormaligado") estas mistifiko.

La teoriaj fizikistoj ne forĵetas kvantmekanikon pro ĝia "alkemiaj" metodoj. Tamen ili klopodas eltrovi alternativan modelon, kiu produktus la samajn rezultojn sed sen la arbitra traktado de matematiko.

Estas nekomprenebla por plejmultaj homoj la kvantuma fiziko, tamen, ĉiuj devas kredi ke la nekompreneblaj fenomenoj de la kvantuma mondo estas realaj.

[redakti] Homaranismo

Se oni volas sukcesi kiel esploristo, oni entute fariĝu fizikisto, aŭ almenaŭ elektu iun naturan sciencon prefere ol homan. La problemo estas ke la plej prestiĝaj sciencoj estas la naturaj, sekve oni tendencas apliki la sukces-kriteriojn de la naturaj fakoj (kie ili jam povas esti sufiĉe dubindaj) al ĉiuj aliaj fakoj de la universitato.

La fizikaj leĝoj estas egalaj kie ajn en la universo, do fizikistoj (tiom kiom ili rolas ekskluzive kiel fizikistoj) havas neniun problemon publikigi en la monde plej prestiĝa lingvo, se ili nur mem regas ĝin. Kontraste, ŝajnas tute sensence, ekzemple, kritiki beletran verkon en lingvo al kiu ĝi ankoraŭ ne estas tradukita, krom se temas ĝuste pri instigo al tradukado.

[redakti] Sono aŭ lumo?

Rbil

Ekzameno pri fiziko en universitato. Temo: Sono kaj lumo.

Eniras studento. La profesoro demandas: - Kio estas pli rapida: lumo aŭ sono? La studento respondas: - Lumo. - Bone. Sed kial? - Se mi ŝaltas radio-aparaton, komence ekbrulas lampeto, kaj nur poste venas la muziko. - Malbone. Via ekzamenado estas finita.

Eniras dua studento. La sama demando. Studento respondas: - Sono. - Pruvu! - Kiam mi ŝaltas TV, komence aŭdiĝas zumo, kaj nur poste aperas bildoj. - Malbone. Foriru!

La profesoro enpensiĝis: Aŭ studentoj estas tro stultaj, aŭ la demandoj estas tro komplikaj?

Eniras tria studento. La profesoro demandas: - Jen vi staras sur montopinto. Sur apuda monto estas kanono. Ĝi pafas. Kion vi eksentos pli frue: la flamon el pafilo aŭ la bruon de la pafo? - Kompreneble la flamon. Profesoro kun ek-ĝojo: - Kaj kiel vi tion klarigas? La studento pensetis dum sekundo kaj respondas: - Nu ja, la okuloj estas multe pli antaŭe ol la oreloj!

000

[redakti] Elektriko

Elektra angilo povas produkti ŝarĝon pli alta ol 650 voltoj.

[redakti] Elementa fiziko

Instruistino en la lernejo:

-- Nu Steĉjeto, estis la tasko: se iu plenumas 5 kilometrojn dum unu horo,kiom da tempo li bezonas por marŝi 18 kilometrojn? Kial vi ne faris la hejman taskon?
-- Paĉjo helpas min,sed li ankoraŭ ne revenis.

[redakti] Magnetismo

Unu el la plej notaj sciencaj teorioj estis plenumita de Franz Anton Mesmer, kies teorioj pri animala magnetismo trovus ampleksan eĥon en Eŭropo en la venonta jarcento. Mesmer teoriis ke ĉiuj aĵoj de la universo, kaj tial ankaŭ la homo, estus trairitaj de nevidebla flukso de "magneta fluo". La bona sanstato dependas de la ekvilibro inter la "interna fluidaro" en la estulo kaj tiu "ekstera", aŭ de la harmonio inter la "individua vitala forto" ekaj tiu "universala", kaj ellaboris kuracan sistemon nomatan "mesmerismo".

En ĵusaj tempoj la teorioj de Mesmer pri animala magnetismo estis rekuperitaj flanke de iuj Spiritualaj, kiel la pranoterapio en Italio kaj la terapia tuŝo en Usono, kiuj proponis en la 1970-aj jaroj praktikojn de Alternativa medicino bazitaj sur la simpla mansurmeto: la terapia tuŝo, aparte, estas utiligata kiel alternativa medicino en usonaj kanadaj kaj nederlandaj malsanulejoj. [1]

[redakti] Termodinamiko

1276

- Karulino, fermu la fenestron, ekstere estas malvarme.
- Se mi fermos, ĉu ekstere iĝos pli varme?

[redakti] Termodinamika ekivalenco

Se vi daŭre krias dum 8 jaroj, 7 monatoj kaj kvin tagoj, vi produktos sufiĉe da energio sona por varmigi tason da kafo. (Ŝajne ne valoras la penon)

[redakti] Temperaturo

Envenas la unua studentino.

-- Fraŭlino, mi havas la sekvan demandon al vi. Estas somere, estas

varmege. Vi vojaghas per trajno. En la kupeo estas tre varme. Kion vi farus?

La studentino tre ekghojas pro la simpleco de la demando:

-- Mi malfermus. la fenestron, sinjoro profesoro.
-- Ĝuste, diras la profesoro. La trajno kuras per la rapido po 80 kilometrojn hore, ekstere blovas 20 kilometrojn rapida kontraŭvento, kaj la

varmo havas 34 Celsiajn gradojn. Bonvolu kalkuli, kiel rapide eniras la aero en la kupeon, respektive tie kiel granda estos la varmo kaj la premo, se la premo ekstere estas 746 higrarmilimetra?

-- ???... -- La studentino longe cerbumadas kaj fine rezignas.
-- Mi tre bedaŭras, fraŭlino. Mi petas vian lecionan libreton.
-- Bonvolu la sekva!

Envenas alia studentino

Cicuta
-- Bonan tagon, fraŭlino! Ni supozu, ke vi nun vojaĝas per trajno, kaj

interne estas tre varme. Kion vi farus?

La studentino post iom da pripensado:

-- Mi demetus la bluzon, sinjoro profesoro!
-- Hm... ĝuste! Kaj poste, se al vi estus daŭre varme, kion vi farus?
-- Mi demetus ankaŭ la jupon, sinjoro profesoro.
-- Hm... ĝuste! Kaj poste se al vi estus daŭre varme, kion vi farus?
-- Mi demetus ankaŭ la mamzonon.
-- Hm... ĝuste! Kaj poste se al vi estus daŭre varme, kion vi farus?
-- Mi demetus eĉ la kalsoneton.
-- Nu, sed!... Sed se al vi estus daŭre varme?
-- Vidu, sinjoro profesoro! Mi ne scias, pri kio vi pensas? Eble kun ĉiuj

pasaĝeroj de la kupeo mi umus enorme, sed tiun damnitan fenestron mi ne tirus malsupren, tio estas tutcerta!

[redakti] Alie

-- Ĵanĉjo, kiom da gradoj estas ekstere?

-- Unu, sinjoro.

-- Kaj ene?

-- Dudek, sinjoro.

-- Malfermu la fenestron, envenu ankau tiu unu grado!


X d4c10dcd

[redakti] Atoma fiziko

Trafikpolicano haltigis Heisenberg kaj demandis, "ĉu vi scias je kiu rapido vi veturis?" Heisenberg respondis "Ne! Sed mi scias kie mi estas".

[redakti] Libroj

Ne nur studentoj pri fiziko volas havi libron pri fiziko. Multaj homoj volas kleriĝi pri aliaj fakoj en sia libera tempo. Universitatnivela fizikolibro en Esperanto povus interesi malkomencan studenton pri komputa lingviko. Pro tio Fizikolibro en Esperanto devus taŭgi ne nur por komencantaj studentoj, sed ankaŭ por kleriĝemaj eksterfakuloj, kaj ĝi devus esti uzebla ankaŭ kiel konsultolibro.

[redakti] Idista fiziko

Fiziko esas olda, pre-ordinatrala* skolala ludo ube onu faligas diversajn objektojn el altaj lokoi adsure la kapojn di proximaj senkulpoi. Olu komencis kande la dementa ciencisto Isaac Newton acidentale frapesis da pomo kae konsakris sun al venĵo.

En variaĵo di la ludo, onu konstruktas turmiojn de adheriva rubando kae probas ilian forteson acensante ilin kae faligante objektojn el ili adsure kapojn.

[redakti] Rilativeco

- Ĉio estas relativa, - ekĝemas viro ĉe glaso da biero.
- Kion vi volas per tio diri? - demandas la tablokunulo.
- Ke la cent kronoj, pri kiuj la edzino ne scias, estas por mi pli valoraj ol la kvincent, pri kiu ŝi scias…

[redakti] Fizikisto

Profesoro konstatas, ke lia trajno startas akurate je la 9h32. Sed post iom da tempo li ekvidas, tra la fenestreto, horloĝon, kiu montras horon 9h20, kaj diras:

Ho ve! ŝajne mi veturas en la malĝusta direkto.

Galileolibro

[redakti] Kosmologio

Kosmoslogio (kosmologujo bonalingve, kosmiko reformisme) el la greka κοσμολογία – kun la proksimuma signifo scienco pri la universa ordo) estas teoria branĉo de la fiziko kiu temas pri ... la Kosmo! La Kosmologio ne estas religia kredo, sed donas logike bazitan komprenon de la vivo kaj ĝia religia dimensio.

La Kosmologio donas logike bazitajn respondojn al la fundamentaj demandoj de la vivo: kiel ni akiros monon? kiel fiki belajn virinojn? kial filozofoj demandas pri stultaĵoj?

La Kosmologio plene konformas al la absolutaj rezultoj de la fizika scienco kaj la postuloj de religio.Kiel? Kiam kosmonaŭtoj vojaĝis en la kosmon kaj prenis fotojn de la Tero, ili vidis, ke ĝi estas malluma, pendumita sfero. Oni diris: "La Tero estas malluma, pendumita sfero" kiu pendigis ĝin? Sekve Armstrong, per tiuj vortoj simple celis diri: Alaho estas tiu, kiu pendigis ĝin.

Martinus kreis bazon de tiu Scienco, nominte ĝin Kosmologio. Sed ĝi ne estas io nova. Ĝi estas tiu sama Scienco, kiu estis konata sub nomo Okultismo, Teosofio ktp. Ĝi estas ankaŭ tiu sama mondkoncepto, pri kiu revis Zamenhof - Homaranismo. Certe, ĝi plene koincidas ankaŭ kun Agni Jogo. Ĉio ĉi estas la sama Novepoka Doktrino.

1899

[redakti] Kreteneco

Kreteno intelekte ne kapablas informiĝi, ke la Neŭtona meĥaniko estas nur proksimumo de la Ejnstejna relativeca teorio, kiu sufiĉe precize priskribas mason kaj movadon kadre de rapidoj ege pli malgrandaj ol la lumrapido. Ankaŭ la nocio de spactempa kontinuaĵo estas trans lia horizonto, same kiel ĉiu ajn dimensieco transe de tri.

[redakti] Teorio

Fizikisto alkuras panike: Mi devas diri al iu!

Amiko: Sed kio okazas ĉe vi, uleto?

Fizikisto: Mi kredas ke la universo estas ekdetruota. Aperas al mi etaj nigraj truoj en nia ekzistado. Mi vidas momentetojn de senfina, senlima malhelo. Ili ekaperas dum nur milisekundoj, kaj....

Amiko: Ĉu vi certas ke vi ne simple palpebrumas?

Fizikisto provas kelkajn palpebrumojn: Ha, vi pravas! Ho, mi senŝarĝiĝis.

Amiko skuas la kapon: Ankaŭ mi, knabo. Ankaŭ mi.

[redakti] Komunisma fiziko

Libroj pri Fiziko en Sovetio laŭdeve emfazis, ke en la nukleaj reakcioj energio ne ŝanĝiĝas en materion kaj inverse, kiel pretendas burĝaj fizikistoj. La aŭtoroj tuj antaŭe tamen komunikis klare per fizikaj formuloj, ke la "burĝaj fizikistoj" estas pravaj.

La interŝanĝiĝo de materio kaj energio estis kontraŭ "scienca materiismo", laŭ kiu spiritoj ne influas al materio.

Simile la probableca kvantummekaniko estis kontraŭ marksisma determinismo, laŭ kiu historio neeviteble kondukas al komunismo.

Ni tute ne deziras diskuti sur tia nivelo, sed Neciklopedio rekomendus al ĉiuj interesiĝantoj pri rilatoj inter ideismo kaj fiziko studi verkon de V. I. Lenin "Materiismo kaj empiriokritikismo". Malgraŭ nia ne tre pozitiva rilato al la _politika_ agado de Lenin, tiu filozofia libro vere tre bone "purigas cerbon" (certe, nur al tiuj, kiuj ĝin havas).

La ĉefa ideo de la verko estas: PRAKTIKO ESTAS KRITERIO DE VERECO. Kaj "praktiko" ĉi-okaze ne signifas nur _sentan_ percepton de ekstera mondo. La homo povas krei surbaze de siaj sentoj iajn teoriojn pri reala mondo, sed ĝian verecon li kontrolas, _aplikante_ tiujn teoriojn en praktiko (ne nur en eksperimentoj, sed en konstruado, inĝenierado, ekonomio ktp). Se la praktiko montras pozitivajn rezultojn, tio signifas, ke en la teorioj ekzistas almenaŭ parto de vero. Tiel poiome la homo proksimiĝas al vero, kvankam li neniam povos ekkoni ĝin _tuta_ (do, la procezo de ekkono estas senfina).

[redakti] Referencoj

  1. Sul lettino dello sciamano, I fondamenti della parapsicologia clinica, Giovanni Iannuzzo, GSE Edizioni, 2008, isbn=88-903038-3-2, 55-57.
Content Navigation