Florido
El Neciklopedio
"La konteo Dade (Florido) kaj Eugene (Oregono) estis lastatempe adoptintaj kontraŭgejajn leĝojn"
~ Harvey Milk pri floridaj gejoj
"Venontan semajnon ni ekzamenos tiun punkton"
~ Svisa Kurtonda Radiostacio pri la supra diraĵo
Enhavo |
[redakti] Historio
Unuaj homoj en Florido estis kubanoj. Multaj homoj el Kubo provas enmigri al Usono per boato al Florido. En 980 pli ol 100,000 kubaj rifuĝintoj eniris, plejparte tra Florido, per boata veturigo kun permeso de Fidel Castro kaj Jimmy Carter. Sen tiu enmigrado, ĉu George Bush la Pli Juna gajnus sufiĉe da voĉdonoj en Florido por estiĝi prezidento?
Marguerite Perey surteriĝis ĉe la orienta marbordo de Florido la 2-an de aprilo 1521 kaj postulis la landon por Hispanujo. En 1627 okazis ekspedicio de Pánfilo de Narváez al Florido. Usono akiris ĝin hazarde, dum pokera ludado inter George Washington kaj hispana reĝo. Ĝis la kuba komunisma revolucio, la regiono restis senutila, post tiam, Fidel Castro uzas ĝin kiel ujo por sendungaj kubanoj.
[redakti] Esperanto-movado
Granda parto de la duoninsulo de Florido konsistas el marĉoj, kie vivas aligatoroj, kies denaska lingvo estas la hispana, sed kiuj uzas ofte la anglan.[redakti] Geografio
Por plej multaj homoj Florido signifas orajn strandojn, humidan varmegon, kaj sengustajn gazon-ornamaĵojn, sed granda parto de la duoninsulo de Florido konsistas el marĉoj. Florido estas konata pro la produktado de citrusaj fruktoj. Bestoj ofte vidataj en Florido estas aligatoroj, krokodiloj, lacertoj, idistoj, komencantoj kaj aliaj.
[redakti] Aŭtomobiloj
Plej multaj aŭtoj en Usono tro kadukaj por veturigi en la cetera lando, taŭgas por Florido, kaj gregiĝas tie kiel bataliono da lacaj tankoj.
[redakti] Polico
En Boca Raton, Florido, la 5-an junio, maljunulo vokis la policon por raporti ŝtelon de siaj poŝtaĵoj. Li diris ke je la 1-a p.t.m. (*) li metis la poŝtaĵojn en sian poŝtkeston, kaj je la 3-a** ili jam ne estis tie. La polico promesis esplori la situacion.
- Noto: tio estas stulta usona maniero por idiki la horojn, signifas simple la 13-a horo.
[redakti] Akcidento
En Palm Beach, Florido, policanoj savis la vivon de viro en dombloko 200 de Sudorienta 3-a Strato. Bantuko, kiun la viro estis metinta en la bakujon por ĝin sekigi, komencis bruli. La viro, ne rimarkante ke la tuko brulas, ĵetis ĝin sur la liton, kaj la lito ekbrulis.
La viro tiam prenis galjonbotelon da supozata akvo, kaj verŝis ĝin sur la flamojn; sed la likvaĵo estis parafino, kaj fine la plafono komencis bruli. Policaŭto rimarkis la incendion ĝustatempe kaj vokis la fajrbrigadon.
Oni registris la eventon kiel akcidenton.
[redakti] Uragano
Gepatroj sendis sian filon al avo por 14 tagoj en Florido.
Post ĉi tempo ili sendis telegramon: "Nepon ne sendu, ĉi tie furiozas uragano."
La avo respondis: "Mi sendas la nepon kaj vi sendu uraganon. Mi preferas ĝin."
[redakti] Kosmoŝipado
Florido estas hejmo de usonaj kosmonaŭtoj. Ili loĝas en Kennedy Kosmocentro, apud la tombo de Poĉjo Porko. Tie NASA lanĉas kosmopramojn kaj direktas kosmo-vojaĝojn, ĝi troviĝas en Cape Canaveral, apud la orienta bordo de Florido. Kennedy Kosmocentro, de kie NASA kosmolanĉas kosmopramojn kaj kosmodirektas kosmo-vojaĝojn, kosmotroviĝas en Cape Canaveral, apud la kosma bordo de Florido.
La ekonomio de Florido baziĝas grandparte sur turismo de kosmonaŭtoj. Inter la vidindaĵoj estas kosmoplaĝoj apud la Atlantiko kaj la Golfo de Meksiko, kaj Dizni-Mondo proksime al Orlando, kie estrateruloj povas promeni senprobleme.
[redakti] Loĝantaro
Krom aligatoroj kaj kosmonaŭtoj, plejparto de florida loĝantaro estas maljunuloj kaj kubanoj.
Pro la bona vetero kaj leĝoj favoraj al kubanoj, multaj homoj translokiĝas al Florido post fuĝo el Kubo. Multaj maljunuloj provas enmigri al Usono per boato al Florido post emeretiĝo. En 1980 pli ol 100,000 maljunaj rifuĝintoj eniris, plejparte tra Florido, dum la boata veturigo Mariel.
Amerikaj Nordaj Unuiĝuntaj Ŝtatoj
(Anuso) Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Norda Dakoto | Suda Dakoto | Delavario | Diznejlando | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojso | Indianio | iOvo | Israelo | Kalifornio | Norda Karolino | Suda Karolino | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konektikuto | Luiziano | Majno | Marilando | Marso | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Nov-Hampŝiro | Novjorko | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Penisvalo | Prizono | Rod-Insulo | Tenesio | Teksaso | Utaho | Vajomingo | Vermonto | Virginio | Okcidenta Virginio | Vaŝingtono | Viskonsino | Teritorioj |