Fluganta Spagetmonstro

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi


"Ĝi estas nek viando nek fiŝo"

~ Zamenhof pri Fluganta Spagetmonstro

"Mi ankoraŭ cerbumas"

~ Renato Corsetti

La Fluganta Spageta Monstro estas la Dio de la religio nomata "FlugantSpagetMonstrismo" aŭ "Pastofarismo" (Flying Spaghetti Monsterismpastafarianism angle). Bobby Henderson komencis Flugantspagetmonstrismon interrete kiel religian satiron, ĉar regiona estraro de edukado en Kansaso (Usona ŝtato) decidis, ke dum la leciono pri biologio, la teorion de evoluado oni nur instruu kune kun tiu de "Inteligenta Dezajno". Pro tio Henderson sendis oficialan leteron al la Kansasa estraro de edukado. En la letero li skribis, ke ankaŭ la "Fluganta Spageta Monstro" devos esti instruita en la lernejo. Li ankaŭ "pruvis" en la letero, ke la "Fluganta Spageta Monstro" estas almenaŭ tiel bona teorio pri la komenco de la universo kiel tiu de inteligenta desegno.

Esence, la "pruvoj" de Henderson paralelas kaj tiel celas moki la argumentojn de la proparolantoj de inteligenta desegno kaj kreismo.

5820

[redakti] Historio de la Religio

Kiplingsvastiko

En junio de 2005, Bobby Henderson sendis publikigatan leteron al la Komitato de Edukado de Kansaso respondante la decidon de tiu komitato pri aldoni edukadan tempon pri Inteligenta Desegno egalan al la daŭro de la teorio de la evoluado de natura elektado dum biologiaj kursoj. Li petis ke tiuj teorioj pri Fluganta Spagetmonstro ricevos saman daŭron de ekdukado ol aliaj. Iom da tempo poste, li ricevis dankemajn respondojn [1] de tri membroj de la komitato, kaj ankaŭ de kvara mesaĝo de antaŭgardo (« Moko pri Dio estas grava ofendo »).

La venontajn monatojn, la vizita nombro en la ttt-ejo de Henderson konstante pliiĝis. La populareco de la retpaĝaro multe pli altiĝis aŭguste, kiam la historio de la Fluganta Spagetmonstro estis menciita en diversaj blogoj kaj retpaĝaroj pri aktualaĵoj kiel Fark.com. Kutimaj amaskomunikiloj sekvis. Tiu ismo ankaŭ ricevis subtenon de kelkaj universitatuloj, interalie la antropologo pri religioj Susan Johnston, kiu precizigis la ecojn de la monstro, samtempe malino kaj ino, « kun alaĵoj nudelecaj kaj du buletoj da viando kiuj reprezentas klare la mamoj de la granda patrina diino. »

3536

La Kreanto, laŭ kreismo

Henderson notas en sia retpaĝo ke la prezidento de Usono, George W. Bush kaj la senatano Bill Frist publike subtenis la instruadon de la teorioj ne-evoluadajn [2] kaj konkludas ke do ili subtenas la instruadon de la Religio de la Fluganta Spagetmonstro.

[redakti] Kredoj de la Religio

  • La universon kreis la Fluganta Spageta Monstro.
  • Ĉiujn "pruvojn" por evoluado Li metis per Sia nudela membro.
  • La sankta kostumo por Liaj adeptoj estas tiu de la pirato.
  • Monda plivarmiĝado, tertremoj, kaj uraganoj kaj aliaj naturaj katastrofoj estas rekta rezulto de la malkreskado de la nombro de piratoj en la mondo post la 19-a jarcento.
  • Bobby Henderson estas la "profeto" de la sola vera religio.
  • La sankta libro de la religio estas La Evangelio de la Fluganta Spagetmonstro ("The Gospel of the Flying Spaghetti Monster" en la angla lingvo).

[redakti] Praktikoj de la Religio

  • Preĝoj finiĝu per la vorto Ramen' anstataŭ Amen.
  • Flugantspagetmonstrismanoj portu la kostumojn de piratoj.
  • Ne timiĝu pro nombro: 0 9 F 9 1 1 0 2 9 D 7 4 E 3 5 B D 8 4 1 5 6 C 5 6 3 5 6 8 8 C 0
4374

[redakti] La Sola Vera Monstro

Informoj el la artikolo Flying Spaghetti Monster (anglalingve) en Uncyclopedia ("Senciklopedio").

La Fluganta Spagetmonstro aspektas kiel spageto kun du viandaj buloj. Bildoj, kiuj montras la kreadon de la universo, montras plejparte la Monstron mem kaj monton kun arboj kaj nano. (Tiujn ŝajne kreis Li).

[redakti] Avantaĝoj de aliĝo

Laŭ Flugantspagetmonstrismanoj la avantaĝoj de aliĝo al la religio estas:

[redakti] Notoj

  1. http://www.venganza.org/response.htm
  2. [1]

[redakti] Eksteraj Ligiloj

Anglalingve
Lappar

[redakti] La Fluganta Spageta Monstro en la Novaĵoj

anglaj artikoloj
germanaj artikoloj

[redakti] Vidu ankaŭ